Esperantaj literoj en TTT

Surogataj sistemoj

Se oni rezignas pri gxustaj Esperantaj supersignaj literoj, oni povas uzi iun el la multaj surogataj sistemoj, kiuj ekzistas por skribi Esperantan tekston. Jen la plej gravaj el tiuj sistemoj. Fakte ne multe gravas, kiun el ili oni elektas. Praktike oni povas legi ilin cxiujn senprobleme. Plej popularaj, kaj plej rekomendindaj, estas la du unuaj: la Fundamenta H-sistemo, kiu estas plej bela kaj plej lauxnorma (tute laux-Fundamenta!), kaj la X-sistemo, kiu estas tre konata kaj vaste uzata.

NomoLiterojEkzemplo
Veraj supersignojCXcxGXgxHXhxJXjxSXsxUXuxEhxosxangxo cxiujxauxde
Fundamenta H-sistemoChchGhghHhhhJhjhShshUuEhhoshangho chiujhaude
X-sistemoCxcxGxgxHxhxJxjxSxsxUxuxEhxosxangxo cxiujxauxde
X-sistemo kun WCxcxGxgxHxhxJxjxSxsxWwEhxosxangxo cxiujxawde
X-sistemo kun VxCxcxGxgxHxhxJxjxSxsxVxvxEhxosxangxo cxiujxavxde
Antaux-cxapela sistemo^C^c^G^g^H^h^J^j^S^s^U^uE^ho^san^go ^ciu^ja^ude
Post-cxapela sistemoC^c^G^g^H^h^J^j^S^s^U^u^Eh^os^ang^o c^iuj^au^de
Antaux-cxapela sistemo kun tildo^C^c^G^g^H^h^J^j^S^s~U~uE^ho^san^go ^ciu^ja~ude
Post-cxapela sistemo kun tildoC^c^G^g^H^h^J^j^S^s^U~u~Eh^os^ang^o c^iuj^au~de

Se vi pensas kelkajn sekundojn, vi certe povas mem krei ankoraux unu sistemon. Sed ne malsxparu vian tempon. Cxio ajn, kion vi povas eltrovi, estas jam centfoje elpensita. Sciu ankaux, ke surogata skribado estas cxiam malpli kaj malpli bezonata. Ne indas do malsxpari tempon por elpensi ian “perfektan” surogatan skribon.