HTML5

Novajxoj: Forigitaj elementoj

En HTML5 oni klopodis kiom eble fruktuzi la jam ekzistantajn partojn de malnovaj versioj de HTML kaj XHTML, kaj ecx akcepti kiel normajn multajn aferojn, kiujn TTT-legiloj jam vaste regas, sed kiuj antauxe ne estis normaj. Sed por kelkaj elementoj, kiuj estis antauxe normaj en iu versio de HTML, oni decidis, ke ili tamen ne estas uzindaj, kaj sekve oni ilin ne akceptis en HTML5.

Jen listo de cxiuj forigitaj elementoj:

basefont
difinis defauxltan tiparon kaj tiparkoloron (uzu anstatauxe stilfolion)
big
granda teksto (uzu anstatauxe stilfolion)
center
horizontale centrigita teksto (uzu anstatauxe stilfolion)
font
tiparo (uzu anstatauxe stilfolion)
strike
trastrekita teksto (uzu anstatauxe stilfolion aux la s-elementon)
tt
teletajpila (egallargxa) teksto (uzu anstatauxe stilfolion)
frame
kadro por enkorpigita HTML-pagxo (ankoraux eblas uzi la elementon iframe)
frameset
kadraro (por grupo de frame-elementoj)
noframes
por enhavo alternativa al enhavo en kadro-pagxoj
acronym
akronimo (uzu anstatauxe la elementon abbr)
applet
Javoprogramo (uzu object aux embed)
isindex
unulinia teksteniga regilo
dir
plurkolumna kataloglisto

Al la sekva parto, ”Novajxoj: Atributosxangxoj”