HTML5

Novajxoj: Formularoj

Granda parto de la novajxoj en HTML5 koncernas formularojn. Multaj el tiuj novajxoj ankoraux ne funkcias (plene) en la hodiauxaj TTT-legiloj, sed ofte la novajxoj estas tiel konstruitaj, ke oni tamen povas uzi ilin jam nun. Aliaj novajxoj estos lauxplane iom post iom realigataj en la TTT-legiloj.

Tiu listo de formularaj novajxoj tute ne estas elcxerpa. Mi planas aldoni klarigojn ankaux pri la novaj elementoj progress, meter kaj datalist, kaj pri ankoraux pliaj ebloj enkondukitaj en HTML5. Kelkaj el la pliaj formularaj novajxoj, kiuj koncernas atributojn, estas mallonge prezentataj en la pagxo pri atributosxangxoj.

Novaj tipoj de input-elementoj

La elemento input povis gxis nun esti de la jenaj tipoj: text, hidden, password, checkbox, radio, submit, reset, file, image kaj button. Cxiuj tiuj ebloj plu ekzistas, sed aldonigxis la jenaj novaj tipoj:

Cxiuj tiuj novaj tipoj de input-elementoj auxtomate prezentigxas kiel la speco text en TTT-legiloj, kiuj ne konas la novajn specojn, cxar jam antauxe la regulo estis, ke nekonataj valoroj de la atributo type cxe input-elementoj estu interpretataj kiel la valoro text. Tio plej ofte donas akcepteblan rezulton por la novaj tipoj, kaj tial oni plej ofte povas ekuzi ilin jam nun. Iom post iom novaj versioj de la TTT-legiloj komencos trakti tiujn novajn tipojn en pli oportunaj manieroj. Efektive tio jam okazas por kelkaj tipoj en iuj TTT-legiloj.

Novaj tekstecaj input-tipoj

email
retposxta adreso
url
url-o, t.e. TTT-a adreso
tel
telefonnumero
search
sercxesprimo
email-kampo en iPhone ricevas lauxcelan surekranan klavaron.

input-elemento kun unu el tiuj tipoj baze aspektu kaj funkciu same kiel input-elemento kun la tipo text, sed la TTT-legilo povas aldoni auxtomatan kontroladon, ke la enskribajxo efektive estas tia, kia gxi devas esti, aux diversajn helpajxojn tauxgajn por la celita enhavo. Unu ekzemplo, kiu jam estas reala, estas la konduto de iuj TTT-legiloj en posxtelefonoj, kie la surekrana klavaro sxangxigxas, kiam oni eniras en input-kampon de la tipo email aux url: interalie aperas aparte facile atingebla klavo por la signo “@” (cxe email) aux “/” (cxe url).

Por la enhavo de email-kampoj kaj url-kampoj ekzistas formale difinitaj reguloj, kiujn la TTT-legiloj povas auxtomate apliki, eble atentigante la uzanton, se la tajpita enhavo nekongruas kun tiuj reguloj, aux eble ecx rekte malebligante enskribadon de nekongrua teksto. Por la tipoj tel kaj search tiaj formalaj reguloj ne ekzistas (telefonnumeroj povas esti tre diversaj en malsamaj landoj). Sed la pagxokreanto povas mem aldoni tiajn regulojn pere de la atributo pattern. Vidu pli pri tio cxi-poste en la parto pri kontrolado de formularoj.

search-kampo en Safari havas rondigitajn angulojn kaj x-butonon por malplenigi la kampon.

Laux noto en la HTML5-normo input-oj kun la tipo search povas aspekti iom alie ol la ceteraj tekstecaj input-tipoj, se en la koncerna platformo (komputilspeco, operacisistemo k.s.) sercxo-kampoj aspektas alie ol ordinaraj kampoj por entajpado de teksto.

input-oj kun la tipo email povas havi la bulean atributon multiple. Se gxi cxeestas, la kampo akceptas liston de retposxtaj adresoj (kun komoj - kaj libervolas spacetoj - inter la adresoj). Alie la kampo akceptas nur unu solan retposxtan adreson. (La aliaj tekstecaj kampoj ne povas havi la atributon multiple.)

Jen ekzemplo kun cxiuj novaj tekstecaj input-tipoj:

Retposxto:

TTT-pagxo:

Telefonnumero:

Sercxi:

Jen ligilo al pagxo kun la cxi-antauxa ekzemplo kun tekstecaj input-kampoj.

Novaj nombrecaj input-tipoj

number
decimala nombro
range
nepreciza decimala nombro inter minumumo kaj maksimumo

Nombrecaj input-elementoj povas havi la jenajn specialajn atributojn:

min
la minimuma valoro, decimala nombro
max
la maksimuma valoro, decimala nombro
step
la permesataj pasxoj inter la minimumo kaj la maksimumo, decimala nombro

number-kampo povas havi minimumon kaj maksimumon indikitajn per min kaj max, kaj ankaux pasxovaloron indikitan per step. Se ne aperas valoro por pasxo en step-atributo, la defauxlta pasxovaloro estas 1. La pasxovaloro de number-kampo gravas (kredeble) nur se la kampo havas ian rimedon por altigi aux malaltigi la valoron lauxpasxe, ekzemple sagobutonojn.

range-kampo devas havi minimumon kaj maksimumon. Se la minimumon ne indikas min-atributo, gxi estas 0. Se la maksimumon ne indikas max-atributo, gxi estas 100. Se ne aperas valoro por pasxo en step-atributo, la defauxlta pasxovaloro estas 1. La pasxovaloro cxiam gravas cxe range-kampoj.

number-kampo povas havi sagobutonojn por sxangxi la nombron.

input-elemento kun la tipo number aux range povas aspekti tute same kiel ordinara teksto-kampo, sed eblas ankaux aliaj aspektoj. number-kampo povas ekzemple havi aldonajn sagobutonojn, per kiuj oni povas altigi kaj malaltigi la nombron lauxpasxe (tiel estas jam en la TTT-legilo Opera). range-kampo povas aperi kiel sxovregilo (kies indikilon oni sxovas inter la minimumo kaj la maksimumo).

Oni aparte rimarku, ke range-kampoj estu uzataj nur kiam la preciza valoro ne estas tre grava. Pro tio la TTT-legiloj povas uzi pli simplan formon por tia input-elemento, ekzemple sxovregilon.

range-kampoj havas defauxltan valoron, validan dekomence, se la kampo ne havas valoron en sia value-atributo. La defauxlto estas la minimumo plus la duono de la diferenco inter la minimumo kaj la maksimumo, krom se la maksimumo estas malpli granda ol la minimumo. En la lasta nekutima okazo la defauxlto estas egala al la minimumo.

Jen ekzemplo kun ambaux novaj nombrecaj input-tipoj:

Kiomo (tipo = number):

Kiomo (tipo = range 0,00 - 100,00):

Jen ligilo al pagxo kun la cxi-antauxaj ekzemploj de number-kampo kaj range-kampo, kaj kun Javaskripta kodo, kiu aldonas montradon de la aktuala valoro de la range-kampo. En multaj nunaj (Junio 2011) TTT-legiloj tiu ekzemplopagxo ne prezentigxas tre bone. Oni povas per uzo de diversaj Javaskriptaj bibliotekoj jam nun krei tute bonajn range-kampojn por praktike cxiuj TTT-legiloj, sed tiun aliron mi ne elektis cxi tie.

Decimala signo

La HTML5-normo difinas nombrojn por uzo en number-kampoj kaj range-kampoj kiel decimalajn nombrojn kun punkto kiel decimala signo. Se tio signifas, ke la TTT-legiloj malebligos uzi decimalan komon, kiam oni tajpas nombrojn en tiaj kampoj, tiam tio estas grava eraro, cxar multaj lingvoj uzas decimalan komon. Sed espereble la regulo validas nur por la HTML-kodo, kaj por tio, kion la TTT-legilo fine forsendas, kiam la formularo estas preta. La interagado kun la uzanto povas uzi ajnan decimalan signon ekzemple laux la lingvaj agordoj de la TTT-legilo aux laux la lingvo de la TTT-pagxo. Se mi bone komprenis, por la legilo Chrome oni almenaux planas tian aliron. Sed kredeble en la unuaj tempoj iuj TTT-legiloj postulos uzon de decimala punkto en tiaj kampoj.

Novaj dataj-tempaj input-tipoj

date
dato, t.e. jaro, monato kaj tago (sen horzono)
month
monato, t.e. jaro kaj monato (sen horzono)
week
semajno, t.e. jaro kaj semajno (sen horzono)
time
horo, t.e. horo, minuto kaj sekundo (sen horzono)
datetime
(tuttera) dato kaj horo (kun horzono)
datetime-local
loka dato kaj horo (sen horzono)

La formo uzata por indiki tiujn diversajn datumojn estas detale montrataj en la klarigoj pri la elemento time. Sed aldonigxas, ke semajnonumero estu indikata per la majuskla litero W kaj du ciferoj, ekzemple 2012-W03 = la tria semajno de la jaro 2012.

Datelektilo (input-elemento kun la tipo date) en la TTT-legilo Opera kun Franca lokajxaro.

TTT-legilo, kiu regas tiujn novajn tipojn, montru al la uzanto specialajn elektilojn por la celita datumtipo. La datumformo uzata en tiu interagado kun la uzanto estas sendependa de la formo, en kiu la legilo forsendas la datumojn, kiam la formularo estas preta. La HTML5-normo diras, ke la TTT-legiloj prefere montru datojn, horojn k.t.p. laux la agordoj de la uzanto, t.e. laux la lokajxaro de la uzanto. Tio signifas ekzemple, ke por la tipo date TTT-legiloj povas montri kalendarosimilan elektilon, per kiu la uzanto povas elekti jaron, monaton kaj tagon.

Dataj-tempaj input-elementoj povas aldone havi la atributojn min (minimumo), max (maksimumo) kaj step (pasxo) klarigitaj cxi-antauxe cxe la nombrecaj input-tipoj. (La indikoj pri min kaj max sekvu esence la samajn regulojn, kiuj validas por la atributo datetime de la time-elemento, kaj la cxi-antauxan regulon por semajnonumeroj.) La indikoj en step estu nombro. Tiu nombro esprimas cxe la tipo date tagojn, cxe la tipo month monatojn, cxe la tipo week semajnojn, cxe la tipoj time, datetime kaj datetime-local sekundojn. La defauxlto estas 1 tago/monato/semajno aux 60 sekundoj.

Jen ekzemplo kun cxiuj novaj dataj-tempaj input-tipoj:

Dato:

Monato:

Semajno:

Horo:

Dato kaj horo:

Loka dato kaj horo:

Jen ligilo al pagxo kun la cxi-antauxa ekzemplo de la dataj-tempaj input-tipoj. En multaj nunaj (Junio 2011) TTT-legiloj tiu ekzemplopagxo ne prezentigxas tre bone, sed almenaux la legilo Opera jam havas tre bonan subtenon de tiaj kampoj. Oni povas per uzo de diversaj Javaskriptaj bibliotekoj jam nun krei tute bonajn elektilojn de datoj kaj horoj por praktike cxiuj TTT-legiloj, sed tiun aliron mi ne elektis cxi tie.

Nova kolora input-tipo

Per input-elemento kun la tipo color oni povas elekti koloron (koditan kiel #-signo plus ses deksesumaj ciferoj, ekzemple #000000 = nigro aux #FFFFFF = blanko, kaj sekve uzeblan ekzemple en stilfolia indikado de koloro).

Jen ekzemplo de color-kampo:

Bv. elekti koloron:

Jen ligilo al pagxo kun la cxi-antauxa ekzemplo de la kolora input-tipo. En multaj nunaj (Junio 2011) TTT-legiloj tiu ekzemplopagxo ne prezentigxas tre bone, sed almenaux la legilo Opera jam havas tre bonan subtenon de kolor-kampoj. Oni povas per uzo de diversaj Javaskriptaj bibliotekoj jam nun krei tute bonajn kolorelektilojn por praktike cxiuj TTT-legiloj, sed tiun aliron mi ne elektis cxi tie.

La nova atributo placeholder

La atributo placeholder, kiu indikas lokokupan tekston, povas esti uzata cxe cxiuj tekstecaj input-tipoj: text, email, url, tel kaj search, kaj ankaux cxe input-elementoj kun la tipo password.

Tia lokokupa teksto montrigxu en la kampo, kiam tiu ankoraux ne havas veran valoron, kiel mallonga helpilo al la uzanto. Kiam oni eniras en tian kampon por enskribo veran tekston, la lokokupa teksto auxtomate malaperas. Tia lokokupa teksto povas konsisti el tipa ekzempla valoro de la koncerna kampo aux el mallonga priskribo de la celita speco de enskribajxo. Atentu, ke oni ne uzu placeholder anstataux la elemento label (cxar lokokupa teksto malaperas). Por longaj klarigoj pli tauxgas la atributo title.

Jen kelkaj ekzemploj de la placeholder-atributo:

Retposxto:

TTT-pagxo:

Telefonnumero:

Sercxi:

Uzanto:

Pasvorto:

Jen ligilo al pagxo kun la cxi-antauxaj ekzemploj de la placeholder-atributo. Se via TTT-legilo ne komprenas tiun novan atributon, gxi simple ignoros gxin.

La nova atributo autofocus

La bulea atributo autofocus povas esti uzata cxe cxiuj tipoj de input-elementoj krom la tipo hidden, kaj ankaux cxe la elemento button.

Se autofocus estas uzata ie en pagxo, la elemento kun tiu atributo estas auxtomate enfokusigita dum la sxargado de la pagxo. Do, se temas pri input-elemento, la tajpmontrilo auxtomate eniras en tiun kampon, kaj la uzanto povas tuj komenci ion enskribi.

Oni uzu autofocus cxe nur unu elemento en la pagxo.

Oni atentu, ke ne cxiam estas bona ideo entute uzi autofocus. Tiu atributo konvenas, kiam la koncerna formularo estas sendube la plej grava parto de la pagxo, kaj kiam estas tre malversxajne, ke la uzanto volos fari ion alian ol tuj komenci plenigi la formularon. Se ne estas tiel, uzo de autofocus povas esti granda gxeno.

Jen ekzemplo de formularo kun autofocus:

Cxefa nomo:

Persona nomo:

Telefonnumero:

Jen ligilo al pagxo kun la cxi-antauxa ekzemplo de la autofocus-atributo. Se via TTT-legilo ne komprenas tiun novan atributon, gxi simple ignoros gxin.

La atributo multiple

La bulea atributo multiple (= plurobla), kiu antauxe povis esti uzata nur cxe select-elementoj, nun povas aperi ankaux cxe input-elementoj, sed nur se la tipo estas email aux file.

Cxe select-elemento multiple signifas, ke la uzanto povas elekti pli ol unu el la ebloj en la select-elemento (pli ol unu el ties option-elementoj).

Cxe input-elemento kun la tipo email la atributo multiple signifas, ke la uzanto povas enskribi pli ol unu retposxtan adreson (metante komojn inter la adresoj).

Cxe input-elemento kun la tipo file (por elektado de dosiero, ordinare por alsxutado) multiple signifas, ke la uzanto povas elekti pli ol unu dosieron (metante komojn inter la dosiernomoj).

Jen ekzemplo de formularo kun pluraj uzoj de multiple:

Retposxto:

Sxatokupo:
<select name="shatokupo" multiple="multiple">
<option value="1">posxtmarkokolektado</option>
<option value="2">monerokolektado</option>
<option value="3">fotado</option>
<option value="4">sxakludado</option>
<option value="5">muziko</option>
</select>

Foto(j):

Jen ligilo al pagxo kun la cxi-antauxaj ekzemploj de la multiple-atributo. Se via TTT-legilo ne komprenas tiun novan atributon cxe input-elementoj, gxi simple ignoros gxin.

Auxtomata kontrolado de formularoj

Grava novajxo en HTML5 estas la enkonduko de auxtomata kontrolado de formularoj. Tio signifas, ke la TTT-legilo povas kontroli la enhavon de formularo, kaj eventuale atentigi la uzanton pri malgxustajxoj aux mankoj, por ke tiuj povu esti korektitaj, antaux ol la formularo estos forsendita. Tian kontroladon oni nuntempe tre ofte kreas pere de Javaskripto. Kiam la TTT-legiloj iom post iom regos HTML5-on, la bezono de tia programdo malpliigxos, cxar multon el tio la TTT-legiloj povos mem fari sen helpo de Javaskripto. Tamen kredeble tre ofte oni faros la kontroladon uzante kaj la enkonstruitajn kontrolajn kapablojn de la TTT-legiloj, kaj aldonitajn Javaskriptajxojn en kunlaboro.

Noto: Kontroladon de formularaj datumoj oni plu bezonas fari ankaux en la servilo, kiu akceptas la sendajxojn. Ecx se la TTT-legiloj povas kontroli la datumojn, cxiam eblas tion cxirkauxiri, kaj intence (eble malice) sendi malgxustajn aux ecx dangxerajn datumojn.

Formulara kontrolado en HTML5 uzas precipe la jenajn rimedojn:

la tipoj de la input-elementoj
la tipoj indikas, kiaj datumoj estu en la diversaj kampoj
la nova bulea atributo required
indikas, ke la koncerna kampo devas enhavi datumojn
la nova atributo pattern
specifas modelon por la datumoj de kampo
la novaj atributoj min kaj max
specifas minimumon kaj maksimumon por nombrecaj kampoj
la nova bulea atributo novalidate
indikas, ke formularo ne estu kontrolata

Kontrolado laux tipo

La tipo de input-elemento, indikita de gxia type-atributo, povas limigi, kiaj datumoj estas akcepteblaj:

• la valoro de input-kampo de la tipo email devas esti retposxta adreso (aux pluraj retposxtajn retposxtaj adresoj).
• la valoro de input-kampo de la tipo url devas esti url-o (TTT-adreso).
• la valoro de input-kampo de la tipo number aux range devas esti decimala nombro.
• la valoro de input-kampo data aux tempa (tipoj: date, month, week, time, datetime aux datetime-local) devas esti dato aux tempo laux la reguloj por la koncerna tipo.

Noto: La HTML5-normo difinas formalajn regulojn por la formo de retposxtaj adresoj. Tiu difino estas intence kaj konscie alia ol la reguloj difinitaj en la dokumento RFC 5322, kiu principe estas norma pri tiaj adresoj. La kialo estas, ke tiu normo estas suficxe nerealisma. Gxi enhavas multajn eblojn, kiuj praktike neniam ajn estas uzataj, kaj kiuj tre surprizus ordinarajn uzantojn. La reguloj de HTML5 estas multe pli utilaj por kontrolado de realaj retposxtaj adresoj.

Jen ekzemploj de formularo kun kampoj, kiuj postulas certajn specojn de datumoj:

Dato:

Horo:

TTT-pagxo:

Nombro:

Koloro:

Jen ligilo al pagxo kun la cxi-antauxa ekzemplo de kontrolado laux tipo. Se via TTT-legilo regas tian kontroladon, gxi postulos, ke cxiuj kampoj estu gxuste plenigitaj (aux estu malplenaj). Alie gxi ne permesos al vi sendi la formularon. Tute povas esti, ke via TTT-legilo regas tian kontroladon nur por unu aux kelkaj el la kampoj, sed ne por cxiuj.

La atributo required

Se formulara kampo havas la bulean atributon required, tiam tiu kampo devas enhavi ian valoron. La atributon required povas havi la elementoj input (krom se la tipo estas hidden, range aux color), select kaj textarea.

Jen ekzemploj de la atributo required:

Retposxto:

Nomo:

Sxatokupo:
<select name="shatokupo" required="required">
<option></option>
<option value="1">posxtmarkokolektado</option>
<option value="2">monerokolektado</option>
<option value="3">fotado</option>
<option value="4">sxakludado</option>
<option value="5">muziko</option>
</select>

Teksto:

<textarea cols="60" rows="4" name="teksto"
required="required"></textarea>

Jen ligilo al pagxo kun la cxi-antauxaj ekzemploj de la required-atributo. Se via TTT-legilo regas tiun novan atributon, gxi postulos, ke vi iel plenigu cxiujn kampojn. Alie gxi ne permesos al vi sendi la formularon. Povas esti, ke gxi ankaux postulos, ke la retposxta kampo enhavu eblan retposxtan adreson.

La atributo pattern

La atributo pattern, kiu indikas modelon, povas esti uzata cxe cxiuj tekstecaj input-tipoj: text, email, url, tel kaj search, kaj ankaux cxe input-elementoj kun la tipo password.

Tia modelo uzigxu cxe kontrolado de la valoro de la kampo. La modelo havu la formon de regulesprima sxablono. Se pattern estas indikita por email-kampo aux url-kampo, la modelo de tiu pattern estu uzata anstataux eventualaj defauxltaj tipo-reguloj por tiaj kampoj.

Noto: Regulesprimoj estas speco de tre flekseblaj jxokeraj esprimoj, per kiuj oni povas difini modelojn de tekstocxenoj. Por pattern-atributoj oni devas uzi regulesprimojn laux la reguloj de ECMAScript, t.e. de Javaskripto. Tio estas iom komplika temo, kiun mi provizore ne klarigas cxi tie.

Se oni aldonas al input-elemento kun pattern-atributo ankaux title-atributon, tiam la teksto de la title-atributo devas klarigi (en maniero komprenebla por ordinaraj uzantoj) la modelon de la pattern-atributo. Kiam TTT-legilo konstatas, ke enskribita valoro ne kongruas kun tiu modelo, gxi povas uzi la tekston de la title-atributo kiel parton de la eraromesagxo. Oni tamen memoru, ke la title-atributo montrigxas ankaux kiam oni musumas sur la input-elemento. Gxi do havu la formon de klarigo, ne la formon de eraromesagxo.

Jen ekzemploj de la pattern-atributo:

Retposxta adreso:

UEA-kodo:

Jen ligilo al pagxo kun la cxi-antauxaj ekzemploj de la pattern-atributo. Se via TTT-legilo regas tiun novan atributon, gxi postulos, ke vi plenigu la kampojn laux la indikitaj modeloj.

La atributoj min kaj max

Kiam nombreca input-kampo (kun la tipo number aux la tipo range) havas iun el la atributoj min (= minimumo) kaj max (= maksimumo), la TTT-legilo povas kontroli, cxu la nombro-valoro de la kampo obeas tiujn limigojn. Se ne, gxi povas atentigi pri tio, kaj haltigi forsendadon de la formularo.

Jen ekzemplo:

Kiomo (minimume 10, maksimume 30):

Jen ligilo al pagxo kun la cxi-antauxa ekzemplo de la atributoj min kaj max. Via TTT-legilo eble ne permesos al vi forsendi tiun formularon, se vi ne sekvos la indikojn pri minimumo kaj maksimumo.

La atributo novalidate

Normale la TTT-legilo cxiam auxtomate kontrolas formularon antaux ol foresendi gxin (kaj eventuale haltigas la forsendon, sed gxi trovas erarojn), t.e. gxi tion faras, se gxi konas kaj sekvas tiun parton de la HTML5-normo. Sed oni povas malsxalti la kontroladon. Tion oni faras per la bulea atributo novalidate (= ne kontroli).

Jen ekzemplo:

Nomo (deviga):

UEA-kodo:

Kiomo (minimume 10, maksimume 30):

Jen ligilo al pagxo kun la cxi-antauxa ekzemplo de la atributo novalidate.

Al la sekva parto, “Simpla HTML5”