Kiel fari TTT-pagxojn

Tiu cxi kurso estas verkita precipe por tiuj, kiuj volas lerni pri TTT-pagxoj dekomence, sen multe da antauxaj scioj. Sed gxi eble povas esti interesa ankaux por homoj, kiuj jam iom regas la temon.

La kurso instruas la marklingvon XHTML 1.0 kaj ankaux iomete la stilfolian lingvon CSS. Gxi estas orientita precipe al serioza uzado de tiuj lingvoj.

Ankoraux la materialo estas provizora kaj nekompleta, kaj mi bonvenigas proponojn pri korektoj kaj kompletigoj. Mia retposxta adreso estas “bertilow” cxe “gmail.com”.

Tiuj, kiuj jam bone regas malnovan HTML-on (HTML 4), eble preferas legi miajn aliajn pagxojn pri XHTML.

La lecionoj

  1. Enkonduka leciono
  2. Kio vere estas (X)HTML?
  3. Formalajxoj
  4. Bazaj elementoj
  5. Listoj
  6. Bildoj
  7. Specialaj signoj
  8. Helpelementoj
  9. Stilfolioj
  10. Diversaj elementoj
  11. Tabeloj
  12. Formularoj