Kiel fari TTT-pagxojn

Kio vere estas XHTML?

Kiam oni faras TTT-pagxojn, oni uzas la lingvon (X)HTML. Ekzistas multaj miskomprenoj pri tiu lingvo. Antaux ol ni enprofundigxos en la teknikajn detalojn pri verkado de TTT-pagxoj, indas lerni, kio gxi vere estas, kaj por kio oni entute uzu gxin.

Marklingvo

XHTML ne estas programada lingvo kiel “C++”, “Java” kaj “Basic”. Gxi estas marklingvo. Oni uzas gxin por montri la strukturon de dokumento. Ekz. la markoj <p> kaj </p> montras, ke la afero estas tekstoalineo. La markoj <h1> kaj </h1> montras, ke la afero estas cxeftitolo. K.t.p. La markoj ne estas komandoj. Ili nur informas.

HTML aux XHTML?

HTML signifas “HyperText Markup Language” = “Hiper-Teksta Mark-Lingvo”. La unua formo de HTML aperis jam en 1989. Poste oni faris diversajn versiojn: HTML 2.0, HTML 3.2, HTML 4.0 kaj HTML 4.01.

Tiam oni decidis, ke la sekva versio de HTML estu konformigita al la principoj de XML, kiu estas nova gxenerala regularo por marklingvoj. La novan version oni tial decidis nomi XHTML = “Extensible HyperText Markup Language” (“Etendebla Hiper-Teksta Mark-Lingvo”). La X simple montras, ke ekde nun la bazaj reguloj de la lingvo sekvas la principojn de XML, kaj ke estonte la repertuaro de markoj povos esti facile etendebla kaj variebla.

Praktike ne estas tre grandaj diferencoj inter la antauxaj versioj kun la nomo HTML, kaj la nova versio kun la nomo XHTML 1.0. Sed XHTML estas pli facile lernebla ol la antauxaj versioj, cxar la reguloj estas pli simplaj kaj pli klaraj.

Noto: La antauxaj versioj de HTML principe sekvis alian bazan regularon: SGML = “Standard Generalized Markup Language” (“Norma Gxeneraligita Mark-Lingvo”). Sed HTML neniam vere bone kongruis kun SGML, kiu estas ekstreme komplika regularo komprenata de nur malmultaj homoj. XML = “Extended MarkUp Language” (“Etendebla Mark-Lingvo”) esence estas simpligita formo de SGML. Nek SGML, nek XML, estas veraj marklingvoj mem. Ili estas nur gxeneralaj regularoj por tiaj lingvoj. Oni povas laux tiuj reguloj elfari diversajn marklingvojn por diversaj celoj. (X)HTML estas nur la plej populara kaj plej vaste konata tia lingvo.

Cxi tie ni lernos pri XHTML 1.0, kiu aperis en Januaro 2000. Gxi estas aparte farita por esti kongrua kun la antauxa formo, HTML 4.01, por ke ankaux malnovaj legiloj gxin komprenu. Ekzistas pli nova versio, XHTML 1.1, sed gxi estas pli revolucia. Ne cxiuj legiloj komprenas version 1.1 (en Majo 2011), kaj tial en la praktiko XHTML 1.0 estas pli bona elekto. Oni povas plu senprobleme uzi ankaux la pli malnovajn versiojn. Ekz. HTML 4.01 estas ankoraux tute bona elekto. Sed tie cxi ni lernos la regulojn de XHTML 1.0.

Ne por aspekto

XHTML principe ne estas ilo por indiki, kiel io aspektu. Tekstoalineojn kaj cxeftitolojn oni povas prezenti en diversaj manieroj. Iuj preferas disigi alineojn per malplenaj linioj. Aliaj preferas ensxovi la unuan linion de alineo. Cxeftitolojn oni povas prezenti per grandaj literoj, aux per grasaj literoj, aux per majuskloj, aux alimaniere. La markoj de p-elementoj kaj h1-elementoj ne diras ion pri tio. La prezentado povas varii, kaj tio estas bona.

Noto: Ni vidos, ke estas kelkaj esceptoj al tiu principo. Ekzistas iuj markoj, kiuj ja traktas prezenton kaj aspekton. Prefere oni ne uzu tiujn markojn.

Hiperteksto

XHTML estas hiperteksta lingvo. Hiperteksto signifas, ke diversaj dokumentoj estas ligitaj inter si, kaj ke oni, per TTT-legilo, povas salti de unu dokumento al alia, aux de unu loko en dokumento al alia loko en la sama dokumento, aux al certa loko en alia dokumento. Por tio oni uzas ligilojn. Ligilojn oni indikas per a-elementoj en XHTML.

Diversaj uzoj

XHTML-dokumenton oni povas uzi en diversaj manieroj. Plej ofte oni ilin legas per TTT-legilo, kiu la dokumenton prezentas vide sur ekrano. Sed oni ankaux povas presi tian dokumenton surpapere. Aux oni povas uzi programon, kiu lauxtlegas la dokumenton, aux kiu prezentas gxin per brajlo por blinduloj. Aux sercxrobotoj en la reto povas la dokumenton legi kaj indeksi. La ebloj estas multaj.

Stilfolioj por prezentado

Kiam oni uzas XHTML-on por marki tekston, oni do ne zorgu pri la prezentomaniero, pri la aspekto. Oni zorgu nur pri la karaktero de la enhavo, pri la strukturo de la datumoj. Sed tio ne signifas, ke oni tute ne povas ion diri pri aspekto. Oni ja povas, sed tion oni diru ne per XHTML, sed per stilfolio. Stilfolio estas aparta dosiero, en kiu estas proponoj pri prezenta stilo. Tiajn proponojn oni skribas per tute alia lingvo. Plej ofte oni uzas la lingvon CSS (“Cascading Style Sheets” = “Kaskadaj Stilfolioj”). XHTML kunlaboras tre bone kun CSS. Pri stilfolioj ni lernos pli poste. Nun temos unuavice pri enhavo kaj strukturo. Por tio oni uzas XHTML-on. Ne eblas fari bonan proponon pri prezentado, se la dokumento mem ne estas bone farita.

Enhavo - Strukturo - Prezento

Por bone labori pri TTT-pagxoj oni devas distingi inter tri aferoj:

  • Enhavo
  • Strukturo
  • Prezentostilo

Unue oni pensu pri la efektiva enhavo. Oni havu ion gravan, interesan, bonan, amuzan aux utilan por diri. Se oni ne havas ion por diri, ian informon, kiun iu volos legi, oni entute ne bezonas fari TTT-pagxon. Do, verku unuavice bonan tekston.

Due oni pensu pri la strukturo. Oni diru la aferojn en strukturita maniero. Alie la homoj ne bone komprenos. Por tio oni helpu sin per XHTML. Plata teksto povas foje suficxi, sed aldonaj markoj, kiuj montras, kio estas kio en la teksto, povas multe helpi al TTT-legilo prezenti la dokumenton en klara maniero.

Trie oni eventuale pensu pri la prezentostilo. TTT-legilo povas tute bone mem prezenti gxuste faritan XHTML-dokumenton, sed oni povas gxin helpi per proponoj pri aparte tauxga aux aparte bela prezento. Por tio oni povas uzi ekzemple CSS-on. Oni tamen sciu, ke la proponoj en la CSS-kodo ne nepre realigxos. La legiloj rajtas ilin ignori, kaj ankaux povas esti, ke la leganto havas propran stilfolion, kiu estos uzata anstatauxe, aux kiu ecx miksigxos kun la stilfolio de la dokumento. Tio estas nur bona. Gravas la enhavo kaj la strukturo.

Fleksebleco

XHTML-dokumentoj povu esti legataj kaj prezentataj en diversaj manieroj kaj en diversaj kuntekstoj. Ili estu flekseblaj. Fleksebleco estas bona afero. Oni ne provu strikte stiri la manieron, en kiuj homoj legos XHTML-dokumenton. Gxi adaptigxu al diversaj programoj, al diversaj ekranoj, al diversaj fenestrograndecoj, al diversaj uzantoj. Por tio gxi estas bona rimedo. Se oni volas fari ion alian, oni uzu alian rimedon.

Noto: Se oni ial ja volas precize regi la prezenton kaj aspekton de dokumento, oni povas uzi ekzemple la dokumentoformaton PDF, kiu ebligas precize kaj perfekte stiri la tipografion de dokumento. PDF tre malsimilas al XHTML, kaj tauxgas por aliaj celoj.

Al la sekva leciono