Listo de cxiuj kantotradukoj

La sep talentoj

Origina titolo: Die sieben Gaben

Muziko kaj origina teksto: Gerhard Schöne

Esperanta traduko: Bertilo Wennergren kaj Birke Dockhorn

Se mi nur deziri povus ion por vi,
jenajn sep talentojn mi elektus kaj nenion pli

La paciencon de l’ heliko
en trankvila irad’
cxiam gxi alvenas celen
sen fanfar’ kaj parad’.

Fieron de la kato mia,
ignoranto de ordon’.
Respondas gxi nur al karesoj
per kontenta ronron’.

Se mi nur deziri povus ion por vi,
jenajn sep talentojn mi elektus kaj nenion pli

Starfiguran ekvilibron.
Sxanceligxas gxi ja,
sed de l’ planko gxi revenas
cxiam al la ekstar’.

La impertinent’ incita
de la pulo sur bestacx’.
Gxi ne lasas sin forpeli,
sed mordadas laux placx’

Se mi nur deziri povus ion por vi,
jenajn sep talentojn mi elektus kaj nenion pli

La sekreton de la sxtono.
grize grizas la ekster’,
sed interne ja brilegas
la kristala karakter’.

Kaj la revon de l’ semeto,
en la ter’ kvazaux or’.
Kusxas en gxi jam folio
frukto, arbo kaj flor’.

Kaj finfine la kuragxon
de la rozo en gxarden’.
Sub l’ unua negxofalo
gxi refloras en plenplen’