Mannelig

Sveda popolkanto, laux versio de la grupo Nordan

Esperanta traduko: Bertilo Wennergren

Jen estis en dimancxo tre frue en maten’
La alauxdo ecx ne movis sian langon
Estis junviro ripozanta sur la strand’
La marvirin’, li auxdis sxian kanton

Ho, auxdu juna Mannelig,
Ofertas ricxajn mi donacojn
Volu min posedi!

Spadon novan belan donacos mi al vi
Sur dek kvin oraj ringoj gxi nun pendas
Kaj cxiufoje se vi gxin portas al milit’
Tutcerte en batalo vi ja venkas

Ho, auxdu juna Mannelig,
Ofertas ricxajn mi donacojn
Volu min posedi!

Ho jes, povus mi edzinigi certe vin
Se vi estus Krista virino
Sed vere vi estas sovagxa marfein’
Fluganta tie cxi inter la montoj

Ho, auxdu juna Mannelig,
Ofertas ricxajn mi donacojn
Volu min posedi!

Kaj se la felicxo ne estus apud mi
Se aglo per flugiloj ne batadus
Mi tiam devus sekvi post akva la fein’
Fluganta tie cxi inter la montoj

Ho, auxdu juna Mannelig,
Ofertas ricxajn mi donacojn
Volu min posedi!