Provu unuan pomon

Origina titolo: Cogli la prima mela

Muziko kaj origina teksto: Luisa Zappa - Angelo Branduardi

Esperanta teksto: Bertilo Wennergren

Bela fiera junulin’
Estu pri ploro fin’
Provu unuan pomon
Provu unuan pomon
Provu unuan pomon, nun

Bela fiera junulin’
Cxesu la pentinklin’
Provu unuan pomon
Provu unuan pomon
Provu unuan pomon, nun

Dancu tra la tuta vivo
Laux ritmo de l’ tempopasad’
Ridu pro la gxoj’ felicxa
Provu unuan pomon, nun

Bela fiera junulin’
Estu pri ploro fin’
Provu unuan pomon
Provu unuan pomon
Provu unuan pomon, nun

Bela fiera junulin’
Trinku de l’ amovin’
Provu unuan pomon
Provu unuan pomon
Provu unuan pomon, nun

Tenu nun forte cxe vi
Ridetojn de via amikar’
La bonsxanco iam pasos for
Provu unuan pomon, nun

Bela fiera junulin’
Estu pri ploro fin’
Provu unuan pomon
Provu unuan pomon
Provu unuan pomon, nun