Esperanto en la komputilo

Fajrovulpo kaj parencaj TTT-legiloj

Fajrovulpo estas tute perfekta TTT-legilo por Esperantistoj. Gxi regas perfekte Unikodon, kaj havas neniajn problemojn pri Esperantaj literoj. Gxi ankoraux ne havas Esperantan interfacon, sed tio malmulte gravas.

Tajpado de Esperanto

Tajpado de Esperantaj supersignaj literoj per AltGr, aux per senpasxaj klavoj (ambaux manieroj estas klarigitaj en la pagxo pri Linukso) funkcias bone en Fajrovulpo, sed povas esti, ke vi renkontos problemojn pri tajpado per senpasxaj klavoj. Bonsxance ekzistas facila solvo de tiu problemo.

Literumkontrolado

En versio 2.0 de Fajrovulpo aperis tre bona literumkontrolilo por tekstokampoj. Haveblas ankaux Esperanta vortaro por gxi. Gxi estas facile instalebla, kaj tuj auxtomate funkcias. (Atentu, ke en tiu pagxo la vortaro ial nomigxas “eo-eo” anstataux “Esperanto”, se oni ne jam korektis tiun strangajxon.)

Post instalado, oni povas elekti lingvon, aktivigi aux malaktivigi la kontroladon, korekti vortojn, aldoni novajn vortojn al la vortaro k.t.p. pere de la dekstra musbutono (en tekstokampo). Cxio estas suficxe memklariga, kaj vere tre bone funkcias, se oni skribas kun veraj supersignaj literoj. H-skribon aux X-skribon la literumilo ne scias. Des pli indas transiri al veraj supersignoj, se vi ne jam faris tion.

Sercxilo por mia TTT-ejo

En la TTT-legilo Fajrovulpo kaj iuj el gxiaj parencoj eblas aldoni sercxofunkciojn, kiuj aperas apud la ordinara adresokampo. En baza instalo ordinare aperas tie nur sercxilo por Guglo, sed oni povas facile aldoni pliajn sercxilojn, inter kiuj oni tiam povas elekti per falmenuo. Oni povas plurajn tiajn sercxilojn elsxuti de Mozdev.org.

Jen tia . Alklaku por auxtomate instali la sercxilon, se vi uzas Fajrovulpon, Mozilon aux similan TTT-legilon.

Noto: En Linukso (kaj similaj komputiloj) la instalado de la sercxilo funkcias nur, se la sistemadministranto donis la bezonatajn permesojn al la dosierujo por tiaj sercxiloj (gxi nomigxas “searchplugins”).

Se vi preferas, vi povas jene elsxuti la sercxil-dosieron (“bertilo.src”), kaj mem instali gxin permane en la dosierujo “searchplugins”.

Ankaux ekzistas en tiu cxi pagxaro aparta sercxopagxo uzebla por cxiuj.