Esperanto en la komputilo

Esperanto en Linukso

Por bone uzi Esperanton en Linukso, necesas iom da agordado de la sistemo. Jen kelkaj notoj pri tio, kion mi mem faris por agordi mian Linukson, kaj pri kelkaj rekomendindaj programoj.

Mi uzas plej ofte la Linuksan distribuon “Ubuntu” aux ties fratan version “Kubuntu”. Kubuntu estas baze la sama distribuo kiel Ubuntu, sed gxi uzas la labormedion KDE anstataux Gnome. Se vi uzas alian specon de Linukso, vi eble devas iom alie fari.

Cxiujn komandojn, kiujn mi mencios cxi-poste, oni faru en konzolo. Cxiujn sxangxojn de agordoj en dosieroj, oni faru per simpla tekstoredaktilo (kate, nano, vi, vim, emacs...). Por kelkaj sxangxoj necesas esti en administra modo (per la komando sudo aux ensalutinta kiel la uzanto “root”, se tia uzanto ekzistas).

UTF-8-a lokajxaro «

Por povi boni uzi Esperanton en Linukso necesas, ke la sistemo uzu Unikodan lokajxaron. Felicxe pli-malpli cxiuj Linuksaj distribuoj nuntempe uzas Unikodajn lokajxarojn defauxlte. Por kontroli, kiun signokodon uzas la lokajxaro de via sistemo, klavu la jenan komandon:

locale charmap

Se aperas la respondo “UTF-8” (tio estas la plej ofte uzata kodprezento de Unikodo), tiam cxio pri signokodo en via lokajxaro jam estas en ordo. Tiam vi povas tuj salti al la klarigoj pri Esperanta klavaro aux, se vi volas, al la klarigoj pri Esperanta lokajxaro.

Sed se aperas io alia, vi devas mem sxalti UTF-8-an lokajxaron.

Se vi volas scii pliajn detalojn pri via lokajxaro, komandu:

locale

Plej facile estas elekti la lokajxaron “en_US.UTF-8”, kiu versxajne jam trovigxas en la komputilo. Por tion fari, oni unue provu la sekvan komandon:

export LANG="en_US.UTF-8"

Noto: “en_US” signifas “la Usona Angla”, sed tio ne timigu vin. Se oni laboras precipe ene de KDE aux Gnome, oni apenaux rimarkas iajn Anglecajn gxenojn de tio. Agordojn pri numerformato, valuto k.s., oni povas fari en la agordoprogramo de KDE. Tie ankaux eblas elekti lingvon por la KDE-interfaco. (Ankaux Esperanto haveblas, sed eble vi devas aparte instali la Esperanton lingvopaketon. Esperanto uzointerfaco tamen ne vere estas necesa por labori Esperante en Linukso.)

Se oni jam havas en sia sistemo alian lokajxaron UTF-8-an, oni povas skribi la nomon de tiu lokajxaro anstataux “en_US.UTF-8”.

Por ekscii, kiuj lokajxaroj estas instalitoj, oni komandu jene:

locale -a

Se mankas lokajxaro tauxga por via lingvo, vi eble bezonas kompletigi vian sistemon per paketoj por tiu lingvo. Uzu por tio la programon “synaptic” aux alian similan paketadministran programon.

Poste rekontrolu per la komando locale charmap, cxu funkciis la ensxalto de “UTF-8”. Se jes, la sekva pasxo estas zorgi, ke tiu lokajxarelekto estu farata auxtomate por cxiu uzanto. Por tio oni metu komandojn en la dosieron “.bash_profile”, kiu trovigxas (aux trovigxu) en la hejma dosierujo de cxiu uzanto, kaj kiu estas rulata auxtomate post salutado. Tie skribu jene:

LANG=en_US.UTF-8
export LANG

Se vi volas alian UTF-8-an lokajxaron, vi kompreneble skribu tiun nomon anstataux “en_US.UTF-8”.

Por kontroli, cxu la sxangxo al UTF-8-a lokajxaro vere funkcias, vi elsalutu kaj reensalutu. Poste faru la komandon locale charmap. Se tiam aperas la mesagxo “UTF-8”, vi sukcesis. provu ankaux locale charmap por vidi, cxu ankaux aliaj detaloj pri la lokajxaro estas laux via deziro.

Vera Esperanta lokajxaro «

Se vi deziras veran Esperantan lokajxaron, en kiu ekz. la komando date donas la daton en plene Esperantlingva formo, vi povas provi instali Esperantan lokajxaron UTF-8-an. En iuj Linuksaj distribuoj tia lokajxaro jam ekzistas, kaj tiam nomigxas “eo_XX.UTF-8” aux “eo_EO.UTF-8”.

En Ubuntu kaj Kubuntu oni povas instali Esperantajn lokajxaron kaj tradukojn de programoj pere de la paketoj "language-pack-eo", "language-pack-eo-base", "language-pack-gnome-eo", "language-pack-gnome-eo-base", "language-pack-kde-eo", "language-pack-kde-eo-base" kaj "language-support-eo".

Vi ankaux povas elsxuti la dosieron “eo_XX” de cxi tie, kaj poste provi krei el gxi Esperantan lokajxaron. Metu tiun dosieron en la dosierujon “/usr/share/i18n/locales”. Poste komandu:

sudo dpkg-reconfigure locales

Por ebligi tajpadon de Esperantaj literoj, kaj por entute ebligi uzadon de senpasxaj klavoj k.t.p., necesas aktivigi la uzadon de “Compose”-dosiero por Esperanta lokajxaro. Tion oni faras en la dosieroj “/usr/share/X11/locale/compose.dir” kaj “/usr/share/X11/locale/locale.dir”. En ambaux tiuj dosieroj vi aktivigu la liniojn kun “eo_XX” (forprenante la “#”-signojn komence de la koncernaj linioj). Atentu, ke temas pri pluraj lokoj en ambaux dosieroj.

Poste aktivigu la novan lokajxaron laux la cxi-antauxaj klarigoj.

Unu grava avantagxo de vera Esperanta lokajxaro estas gxusta lauxalfabeta ordigado. Esperanta lokajxaro enhavas la Esperantajn regulojn de alfabeta ordo, kaj tiujn regulojn uzas ekz. LibreOffice kaj OpenOffice kaj la komando sort, kiun siavice utiligas multaj aliaj programoj.

Noto: La dosiero “eo_XX” estas bazita sur Esperanta lokajxaro kompilita de Eric Lesh. En mia versio mi korektis kelkajn eraretojn, kaj krome sxangxis la monatonomojn tiel, ke ili aperas kun komencaj majuskloj. Mi tamen ne komprenas tre multe pri tiaj lokajxardifinaj dosieroj, kaj versxajne eblas ankoraux plibonigi tiun lokajxaron.

Esperanta lokajxaro en Gnome «

Se vi uzas Gnome-on kiel labormedion (tiel estas defauxlte en Ubuntu), oni devas aktivigi Esperantan lokajxaron iom alie por ke gxi vere uzigxu en cxiuj programoj. Mi ankoraux ne travidis plene, kiel tio funkcias, sed mi faris jene, kaj tio sxajnas en ordo:

  1. En la tri dosieroj ".bashrc", ".bash_profile" kaj ".profile" (cxiuj trovigxu en la hejma dosierujo) aldonu la jenajn du liniojn:

    LANG=eo_XX.UTF-8
    export LANG
  2. En la dosiero ".gnomerc" (en la hejma dosierujo) aldonu la jenajn du liniojn:

    export LANG=eo_XX.UT-8
    export LANGUAGE=eo_XX.UT-8

    Se vi volas uzi Esperantan lokajxaron, sed tamen uzi alian lingvon, ekzemple la Anglan, kiel interfacan lingvon, vi skribu anstatauxe jene en ".gnomerc":

    export LANG=eo_XX.UTF-8
    export LANGUAGE=en_US.UTF-8

    La lingvo, kiun vi indikas por "LANGUAGE", kompreneble devas esti instalita por ke gxi povu uzigxi en la programaj interfacoj.

Klavaro kun Esperantaj literoj «

La sekva pasxo estas arangxi manieron tajpi supersignajn Esperantajn literojn. Ekzistas pluraj eblaj solvoj. Kiu el tiuj solvoj konvenas por vi, vi devas mem elekti.

Preta Esperanta klavarfasono «

Pluraj Linuksaj distribuoj (precipe tiaj, kiuj bazigxas sur “Debian”, ekz. “Ubuntu” kaj “Kubuntu”) nuntempe jam enhavas pretan Esperantan klavarfasonon. Se vi instalis cxiujn bezonatajn paketojn por Esperanta lingvosubteno, tiam tiu klavarfasono jam devas esti elektebla.

En Gnome oni elektas klavarfasonon (aux plurajn klavarfasonoj) per Sistemo (“System”) → Preferoj (“Preferences”) → Klavaro (“Keyboard”).

En KDE oni faras tion per la Sistemagordilo (“System settings”) → Regionoj & Alireblo (“Regional & Accessibility”) → Klavarfasono (“Keyboard layout”). Tie oni ebligu uzon de klavarfasonoj, kaj poste oni elsercxu la Esperantan klavarfasonon en la maldekstra kolumno, kaj gxin aktivigu.

Eble vi ankaux devas gxustigi la agordon pri klavarmodelo (pri la nombro de klavoj sur via klavaro).

Tiu Esperanta klavarfasono, kiu liverigxas kun Ubuntu kaj Kubuntu uzas por la Esperantaj supersignaj literoj tiujn klavojn, kiuj normale (en “QWERTY”-fasono) estas por la literoj “q”, “w”, “y” kaj “x”. Ili anstatauxe produktas respektive la literojn “sx”, “jx”, “gx” kaj “cx”. Por la literoj “ux” kaj “hx” gxi uzas la du klavojn dekstre de “l”. Cetere tiu klavarfasono sekvas la klavaron de la Usona Angla.

Se tiu klavaro placxas al vi, vi povas gxin ekuzi, kaj per tio cxiuj viaj problemoj estas jam solvitaj. La sekvajn klarigojn vi tiam apenaux bezonas legi.

Esperanta klavaro en SuSE «

De Pablo Morales mi ricevis klarigon, kiel oni povas instali Esperantan klavarfasonon en SuSE 10.0. Mi tamen tute ne testis, cxu funkcias. Laux li oni faru jene:

Elsxutu de cxi tie la dosieron “suse-eo.zip” (kreitan de Pablo Morales). Malpaku gxin. Trovu la dosieron “eo”. Metu gxin ene de “/usr/share/X11/xkb/symbols/”. Malfermu la dosieron “/usr/share/X11/xkb/rules/base.lst”. Sercxu en gxi la sekcion “layout”. Aldonu al gxi en la gxustan lauxalfabetan lokon la jenan linion:

eo          Esperanto

Metu la dosierujon “eo” ene de “/opt/kde3/share/locale/l10n/” por havi Esperantan flagsimbolon por la nova klavarfasono. Restartigu la komputilon. Nun vi povas uzi Esperantan klavaron kun rektaj klavoj. La rektaj klavoj estas: “q” → vsx”, “w” → “ux” , “y” → “gx”, dekstre de “l” → “hx”, “x” → “cx” kaj dekstre sub “hx” → “jx”.

Senpasxaj klavoj

Mi kaj multaj aliaj preferas tajpi la Esperantajn literojn per senpasxaj supersignaj klavoj. Se vi jam uzas nacilingvan klavarfasonon, kiu havas manieron klavi senpasxan cirkumflekson kaj senpasxan hoketon, tiam vi jam havas cxion necesan por tajpi Esperanton per tiu klavarfasono.

Klavo por senpasxa cirkumflekso situas tamen en tre diversaj lokoj en diversaj klavarfasonoj. En iuj fasonoj gxi trovigxas sur la klavo de la cifero “6” (kun aldona majuskliga klavo, aux eble kun aldona “AltGr”-klavo). Se vi estas bonsxanca, vi povas atingi senpasxan hoketon per “AltGr”+“u”. Provu trovi almenaux la klavon por senpasxa cirkumflekso. Testu, cxu vi povas per gxi tajpi “â” (“a” kun cirkumflekso). Poste testu, cxu funkcias per gxi tajpi ankaux “cx”, “gx”, “hx”, “jx” kaj “sx”.

Se al via klavarfasono tute mankas klavo por senpasxa cirkumflekso, tiam vi eble aktivigu alian klavarfasonon (por alia lingvo), en kiu haveblas tia klavo. Vidu cxi-antauxe cxe Preta Esperanta klavarfasono. Vi povas aktivigi plurajn fasonojn, kaj poste sxalti inter ili lauxbezone.

Se funkcias “â”, sed ne la Esperantaj literoj, tiam vi kredeble uzas GTK-programon. Plej multaj Gnome-programoj, Vim kaj iuj versioj de Fajrovulpo uzas por sia grafika interfaco la ilaron GTK. Bedauxrinde en GTK la senpasxaj klavoj funkcias tute alie (ne demandu min, kial...), kaj senpasxaj klavoj por la Esperantaj literoj tial ne funkcias en tiuj programoj.

Bonsxance eblas solvi tiun problemon. Necesas komandi al GTK, ke gxi ne uzu siajn proprajn klavarorutinojn, sed tiujn de la gxenerala sistemo. Por fari tion, vi aldonu la jenajn liniojn en via dosiero “.bash_profile” (kiu trovigxu en la hejma dosierujo):

GTK_IM_MODULE=xim
export GTK_IM_MODULE

Eble vi devas aldoni la samon ankaux al la dosieroj ".bashrc" kaj ".profile".

Poste elsalutu kaj reensalutu (aux restartigu la komputilon).

Espereble nun funkcias klavado ankaux de la Esperantaj cirkumfleksaj literoj pere de senpasxa cirkumfleksa klavo.

Noto: Se tamen ne funkcias, tiam eble vi devas sxangxi pli draste: Provu redakti la sistemdosieron “/etc/environment” kiel administranto. Aldonu al gxi la linion export GTK_IM_MODULE=xim. Eble vi ankaux devas krei “.XCompose”-dosieron.

Tiam vi povas komenci pensi pri klavado de “ux”. Se vi havas klavon por senpasxa hoketo, kaj se gxi funkcias por tajpi “ux”, kaj se vi trovas tiun tajpomanieron tute konvena, tiam cxio jam estas en ordo.

Sed povas esti, ke vi tute ne havas manieron tajpi senpasxan hoketon, aux povas esti, ke gxi estas iom malkonvena (tro da klavofrapoj), aux povas esti, ke vi simple deziras unu solan klavon, kiu produktas Esperantan supersignon cirkumfleksan aux hoketan depende de la posta litero. Tiel estas por mi. Mi volas unu solan klavon por ambaux Esperantaj supersignoj. Tion bonsxance oni povas facile arangxi per “.XCompose”:

“.XCompose” «

Por efektivigi, ke senpasxa cirkumflekso + u donu “ux”, necesas redifini la konduton de la senpasxa cirkumflekso. Tion oni povas fari per dosiero nomata “.XCompose”. Gxi trovigxu en la hejma dosierujo de la uzanto. En tiu “.XCompose”-dosiero oni povas meti ekz. la jenajn liniojn:

include "%L"
<dead_circumflex> <u> : "ux" U016D 
<dead_circumflex> <U> : "UX" U016C 
<dead_circumflex> <v> : "û" U00FB 
<dead_circumflex> <V> : "Û" U00DB

<dead_circumflex> <C> : "CX" U0108
<dead_circumflex> <c> : "cx" U0109 
<dead_circumflex> <G> : "GX" U011C 
<dead_circumflex> <g> : "gx" U011D 
<dead_circumflex> <H> : "HX" U0124 
<dead_circumflex> <h> : "hx" U0125 
<dead_circumflex> <J> : "JX" U0134 
<dead_circumflex> <j> : "jx" U0135 
<dead_circumflex> <S> : "SX" U015C 
<dead_circumflex> <s> : "sx" U015D

(Eble vi bezonas nur la unuajn kvin liniojn.)

Rimarku, ke tiu arangxo difinas senpasxan cirkumflekson + “v” por klavi “û” (“u” kun cirkumflekso), cxar senpasxan cirkumflekson + “u” gxi uzas por “ux”. Se vi bezonas pli ofte tajpi “û” ol “ux”, vi eble volas sxangxi tion iel.

Redifini la klavaron

Eble vi volas uzi certan klavarfasonon por tajpi Esperante, sed al tiu fasono mankas la bezonataj klavoj. Aux eble vi volas, ke la haveblaj klavoj estu iom rearangxitaj por ke la tajpado estu pli konvena por vi. Tiam, se vi estas kuragxa, vi povas provi redifini tiun fasonon. Por fari tion en la plej bona maniero necesas iom da scioj pri la sistemo XKB. Bedauxrinde XKB estas tre kompleksa, kaj mi ne kapablas gxin bone klarigi. La koncernaj dosieroj trovigxas en “/usr/share/X11/xkb/symbols/”. Memoru fari restauxrokopion antaux ol ion sxangxi, kaj ne kulpigu min, se io grave misiros.

Mi mem sukcese redifinis mian Svedan XKB-klavaron (post multaj vanaj provoj). Jen la linio, kiun mi aldonis al la dosiero “se” (en “/usr/share/X11/xkb/symbols/”) por meti senpasxan cirkumflekson sur tiun klavon, kiu situas du pasxojn dekstre de “p”:

key <AD12> { [dead_circumflex, dead_circumflex, dead_tilde, dead_caron ] };

Mi aldonis tiun linion ene de la sekcio ‘partial alphanumeric_keys xkb_symbols "se"’.

Jen kelkaj Anglalingvaj pagxoj, kiuj provas klarigi XKB-on:

Krome: Se vi sukcesas fari funkciantan kaj bonan klavardifinon XKB-an, tiam nepre faru sekurecokopion de via kreajxo, kaj metu gxin en ian sekuran lokon, cxar povas esti, ke viaj sxangxoj nuligxos, kiam la sistemo estos gxisdatigita.

“.Xmodmap”

Se oni volas redifini klavarfasonon estas pli facile uzi dosieron kutime nomatan “.Xmodmap” (sed gxi povas nomigxi iel ajn), kiu trovigxu en la hejma dosierujo de la uzanto. En tiu dosiero oni povas skribi diversajn komandojn, kiuj sxangxas la aktualan klavarfasonon. Bedauxrinde tio ne tre bona kongruas kun la baza XKB-sistemo de klavarfasonoj, kiun uzas nuntempe plej multaj Linuksoj. Se oni elektas per la sistemagordilo plurajn klavarfasonojn, kaj sxaltas inter tiuj, tiam cxe cxiu tia sxangxo nuligxas cxiuj agordoj faritaj per “.Xmodmap”. Sed se vi volas uzi nur unu solan klavafasonon, tiam ja eblas kombini gxin kun agordoj pere de “.Xmodmap”.

Baza “.Xmodmap”-solvo per “AltGr”

Simpla solvo por tajpado de Esperantaj supersignaj literoj estas uzado de la klavo AltGr. Por fari tion oni skribu en sia dosiero “.Xmodmap” la jenajn liniojn, kiuj modifas la aktualan klavararangxon:

keycode 54 = C NoSymbol ccircumflex
keycode 42 = G NoSymbol gcircumflex
keycode 43 = H NoSymbol hcircumflex
keycode 44 = J NoSymbol jcircumflex
keycode 39 = S NoSymbol scircumflex
keycode 30 = U NoSymbol ubreve

Tiam AltGr-c kreas “c”-on kun cirkumflekso, kun aldona majuskliga klavo gxi kreas “C”-on kun cirkumflekso, k.t.p.

Oni povas aktivigi la agordojn en tiu dosiero per la jena komando:

xmodmap ~/.Xmodmap

Versxajne oni volas, ke tiu komando efektivigxu auxtomate cxe cxiu starto de la komputilo. Se la sistemo ne auxtomate rulas la dosieron “.Xmodmap” cxe starto (por plej multaj uzantoj tio versxajne ne okazas), necesas aldoni tiun komandon al la dosiero “.bashrc” en la hejma dosierujo.

Noto:Eventuale iuj devas uzi aliajn numerojn post la vorto keycode. Se ies klavaro havas aliajn numerojn por la klavoj “c”, “g” k.t.p., necesas sxangxi lauxe. Por ekscii la efektivajn numerojn, oni povas uzi la komandon xev (poste oni premu diversajn klavojn, kaj legu tion, kio aperas en la konzolo - gravas la numero post la vorto keycode).

Ankaux eblas aliajn klavojn sxangxi per komandoj en la dosiero “.Xmodmap”. La klavsimboloj estas listigitaj en la dosiero “/usr/include/X11/keysymdef.h”. Por ekscii pli detale, kiel komandoj en la dosiero “.Xmodmap” funkcias, legu la jenan afisxon de Marko Rauhamaa:

<http://groups.google.com/groups?selm=m3u1xoyu2v.fsf%40lumo.pacujo.nu&oe=UTF8&output=gplain>

Pli lerta “.Xmodmap”-solvo kun senpasxaj klavoj

Eblas en “.Xmodmap” ankaux uzi kodnomojn por senpasxaj klavoj. Ekz. dead_circumflex (= senpasxa cirkumflekso). Senpasxaj klavoj por supersignoj povas esti pli eleganta solvo ol la klavo AltGr.

Oni povas skribi ekz. jene en “.Xmodmap”:

keycode 35 = dead_circumflex dead_circumflex

Tiam oni povas tajpi cx per la klavo numero 35 kaj poste c (klavo 35 estas cxe mi la klavo du pasxojn dekstre de p). dead_circumflex + u tamen tute logike donas “u” kun cirkumflekso. Oni povas difini ankaux dead_breve por iu klavo, kaj tiam tajpi “ux” per tiu klavo + u. Mi tamen preferas havi unu solan senpasxan klavon por cxiuj Esperantaj supersignaj literoj. Vidu pri tio cxi-antauxe cxe “.XCompose”

Eble vi volas mem elekti, kiun klavon uzi kiel senpasxan klavon por Esperantaj supersignoj, kaj eble vi volas gxenerale iom rearangxi vian klavaron por doni spacon al tiu klavo. Por tio vi devas mem eksperimenti per “.Xmodmap”, kaj eble ankaux per “.XCompose”.

Por faciligi la redaktadon de “.Xmodmap” vi povas instali la programon “xkeycaps”, kiu estas grafika programo por krei klavarfasonojn. Vi povas trovi gxin cxi tie:

<http://www.jwz.org/xkeycaps/>

“xkeycaps” tamen skribas dosierojn kun alia nomo ol “.Xmodmap”. Post redaktado per “xkeycaps” vi povas mem renomi la rezultan dosieron lauxdezire.

Pliaj Esperantigoj

Oni povas kompreneble provi Esperantigi ankaux la interfacon de la programoj. Por fari tion oni instalu la koncernajn lingvopaketojn Esperantajn, kaj poste oni elektu Esperanton kiel interfacan lingvon en la Sistemagordilo. Bedauxrinde la kvalito de la Esperantaj tradukoj de Linuksaj programoj estas ankoraux suficxe malalta. Kelkaj programoj ecx plu uzas X-skribon, kio estas absolute nekomprenebla nuntempe. Tial mi mem plej ofte uzas Anglalingvan interfacon en Linukso.

Tekstoredaktiloj

Por redakti simplajn tekstojn oni povas uzi preskaux cxiun ajn el la tekstoredaktiloj de Gnome aux KDE, ekz. "Gedit" aux “Kate”. Oni konservu la dosierojn laux Unikodo (UTF-8). Se oni laboras per moderna konzolo, ankaux funkcias ekz. la redaktilo “pico”. Por multaj uzantoj "Gedit" aux “Kate” versxajne estas la plej bona elekto.

Ankaux eblas Esperantumi en la potencega tekstoredaktilo “Emacs”, sed pri “Emacs” mi scias nenion.

Mi mem uzas precipe la redaktilon Vim. Jen klarigoj pri instalado kaj agordado de Unikoda Vim 7.

Dokumentoredaktilo

Por redakti dokumentojn (ne nuran platan tekston), oni povas uzi ekz. la programon “KOffice”, kiu estas parto de KDE, kaj ankaux aliajn programojn.

Mi preferas por tiaj taskoj la senkostan programegon “LibreOffice”, kiu estas tre bona. Jen kelkaj klarigoj pri funkciigado de la programo “LibreOffice” (kaj ankaux “OpenOffice”).

Retumado

Por retumi en Linukso la plej tauxga programo estas Fajrovulpo. Gxi bonege regas Unikodon kaj aliajn signokodojn, kaj estas perfekta por Esperanto. Jen aparta pagxo pri Fajrovulpo.

Por TTT-pagxoj ankaux Konkerilo (“Konqueror”) aux Opero (“Opera”) estas tute bonaj. Se oni sukcese aktivigis Unikodon (UTF-8), kaj uzas bonan konzolon, ankaux la TTT-legilo Linko (“Lynx”) povas tute bone montri Esperantajn TTT-pagxojn (sed necesas agordi Linkon, ke gxi uzu UTF-8-on kiel montran signokodon).

Por retposxto kaj por novajxgrupoj oni povas uzi Tondrobirdon, sed ankaux la KDE-aj programoj “KMail” (retposxto) kaj “KNode” (novajxgrupoj) estas tre bonaj elektoj.