Esperanto en la komputilo

LibreOffice kaj OpenOffice

“LibreOffice” kaj “OpenOffice(.org)” (esence du variantoj de unu sama programaro) estas programpaketoj, kiuj tre similas al la Mikrosofta “Office” (kun ekz. “Word”, “Excel” k.a. programoj), sed kiuj estas senkostaj (kaj kies fontokodo estas libera). Ili ecx povas legi kaj skribi dosierojn de “Word”, “Excel” k.t.p. (ne cxiam perfekte tamen...).

“LibreOffice” estas elsxutebla de la jena TTT-ejo:

<http://www.libreoffice.org>

“OpenOffice” estas elsxutebla de la jena TTT-ejo:

<http://www.openoffice.org>

Esperanta tekstolaboro en tiuj programoj funkcias bone, sed oni devas iom zorge elekti tauxgan tiparon, kiu enhavas cxiujn bezonatajn signojn. Eventuale indas instali iom pli da bonaj Trutajpaj tiparoj. Atentu, ke vi ne uzu Latino-3-ajn tiparojn, sed nur Unikodajn.

Literumilo

“LibreOffice” kaj “OpenOffice” enhavas bonan literumilon, per kiu eblas kontroli kaj korekti la literumadon ankaux de Esperanta teksto. Sed unu necesas instali Esperantan vortaron. Tion oni faras per Helpanto (“Wizard”), kiu atingeblas en la Dosier-menuo → Helpantoj → Instali novajn vortarojn.

(Se tiu Helpanto rifuzas funkcii aux tute mankas, vi povas provi atingi gxin en la Reto. Gxi nomigxas “DicOOo.sxw”. Uzu Guglon.)

Kiam vi startigas tiun Helpanton, vi unue ricevas liston de lingvonomoj. Atentu, ke ne temas jam pri la lingvo de la vortaro aux vortaroj, kiujn vi poste instalos. Temas nur pri la interfaca lingvo de la helpanto mem. Elektu do iun ajn lingvon, kiun vi komprenas.

Poste vi simple sekvu la klarigojn, kiuj aperas. Vi povas instali literuman vortaron, vortodividan vortaron kaj sinonimvortaron (la du lastaj tamen ankoraux ne haveblas por Esperanto). Por cxiu el tiuj ebloj vi devas alklaki butonon, kiu startigas elsxutadon de listo de cxiuj haveblaj vortaroj. Poste vi elektu en la listo la deziratajn vortarojn (ne elektu tro multajn!). Poste la elektitaj vortaroj elsxutigxas kaj instaligxas

Por gxusta uzo de la literumilo necesas cxiam zorge indiki la uzatan lingvon de teksto aux tekstoparto. En la agordoj de la programo eblas elekti defauxltan lingvon por la teksto. Se vi multe skribas en Esperanto, eble vi volos elekti Esperanton kiel defauxltan lingvon. Se en iu dokumento aux parto de dokumento ne uzigxu la defauxlta lingvo, oni devas tiun tekston aparte marki laux la gxia lingvo. Oni povas ekz. elekti la koncernan tekston, kaj poste alklaki gxin per la dekstra musbutono, kaj tie elekti “Signo” → “Tiparo” → “Lingvo”.

Por efektive kontroli literumadon, oni povas uzi la klavon F7.

Tute en Esperanto

Oni laboras pri plena Esperantigo de “OpenOffice.org” (kaj kredeble ankaux pri “LibreOffice”), sed tiu laboro ankoraux ne estas finita.

Eraro en versio 1.0

Bedauxrinde la Linuksa versio 1.0 de “OpenOffice.org” havas strangan kaj tre gxenan eraron: Cxio unue sxajnas perfekte funkcii pri ekz. Esperantaj supersignaj literoj, sed cxe la dua aux tria startigo de la programo, tiuj signoj ne plu aperas. Ankaux glatigo de tiparoj malfunkcias pro tiu eraro.

Oni uzu anstatauxe pli novan version), kiu ne havas tiun eraron.

Ripari la eraron en versio 1.0

Se oni jam havas version 1.0, kaj ial ne volas aux ne povas instali pli novan version, oni tamen povas relative facile ripari la problemon:

Unue oni fermu cxiujn malfermitajn fenestrojn de “OpenOffice.org”. Poste oni malfermu konzolon. Oni iru (per la komando cd) al la dosierujo, kiu enhavas la instalon de “OpenOffice.org” (tio versxajne estas “/home/nomo_de_uzanto/OpenOffice.org1.0/”). Tie oni faru la jenajn komandojn:

rm share/psprint/pspfontcache
touch share/psprint/pspfontcache
chmod 444 share/psprint/pspfontcache
rm user/psprint/pspfontcache
touch user/psprint/pspfontcache
chmod 444 user/psprint/pspfontcache

Poste la problemo devas malaperi. Sed versxajne tiam la traktado de tiparoj estas iom pli malrapida ol gxi devus esti. Prefere oni uzu pli novan version ol 1.0.

Esperanto-makrooj «

Mi kreis kelkajn makroojn por ”Writer” (la tekstoredaktila parto de “LibreOffice” kaj “OpenOffice”). Per tiuj makrooj oni povas konverti al kaj de diversaj sistemoj por skribi la Esperantajn supersignajn literojn (H-sistemo, X-sistemo...). Mi kreis tiujn makroojn origine por “OpenOffice”, sed mi testis ilin ankaux en LibreOffice versio 3.3 (la unua stabila versio de ”LibreOffice”), kaj ili sxajnas tie funkcii tute same kiel en novaj versioj de “OpenOffice”.

La 11an de Oktobro 2009 mi kreis version 0.8 de la makrooj. Versioj 0.7 kaj 0.8 funkcias nur en OpenOffice.org 3 kaj en pli novaj versioj, kaj en “LibreOffice”. En versio 0.8 estas aldonita la kodosistemo "Inkokodoj", kiu estas uzata en iaj dokumentoj de Inko (Franko Luin) precipe en PDF-oj de eLibrejo. Aldone la malinstala funkcio estas nun iomete pli stabila. Versio 0.7 donas pli belajn anstatauxigojn de majusklaj supersignaj Esperantaj literoj en tutmajusklaj vortoj, kiam oni konvertas al la X-sistemo aux al la Fundamenta H-sistemo: Ekzemple “CXU” (kun majuskla “U”) nun farigxas “CXU” aux “CHU”. Antauxe “CXU” farigxis “CxU” aux “ChU”.

Krome anstatauxigado nun funkcias ankaux ene de elektita teksto, ankaux se estas pluraj apartaj elektoj, kaj ankaux se uzigxas “blokmoda” elektado. Tamen, post anstatauxigado, eventualaj pluroblaj elektoj malaperas. Restas nur la lasta el la elektoj. Eble iam mi sukcesos korekti tion....

En antauxaj versioj de OpenOffice.org bv. uzi version 0.5 de tiu cxi makroa paketo.

Se vi jam instalis version 0.5, 0.6 aux 0.7 de la makrooj, kaj nun volas instali la novan version 0.8, tiam vi devas unue malinstali la malnovan version. Tion vi povas fari per la instalilo de la nova versio 0.8. Gxi povas ne nur instali, sed ankaux malinstali, kaj la malinstala funkcio povas malinstali ankaux malnovajn versiojn de tiuj cxi makrooj. Do, uzu gxin lauxbezone unue por malinstali la malnovajn makroojn, kaj poste uzu gxin denove por instali la novan version 0.8.

Versio 0.6 enhavis gravajn mankojn. Ne uzu gxin.

La makrooj ne funkcias en versio 1.0 de “OpenOffice.org”. Uzu ilin nur en pli novaj versioj de la programo. Versxajne necesas havi almenaux version 1.1.

Tiuj cxi makrooj similas al la makrooj por la programo “Word”, kiujn mi faris antaux longe.