Esperanto en Vindozo

EK = Esperanta Klavaro por Vindozo

Atentu: La enhavo de tiu cxi pagxo intertempe negxisdatigxis, kaj mi ne povas plu gxisdatigi gxin, cxar nuntempe mi ne uzas Vindozon. La negxisdata enhavo (kiu tamen povas plu utili al iuj Vindozuzantoj) estas legebla cxi-sube, sed atentu, ke multaj el la informoj ne plu validas, kaj ke iuj hiperligiloj ne plu funkcias.

Enhavo

Kiuj?

La EK-paketon faris: Jurij (Jurio) Finkel
retposxto: “yury.finkel” cxe “gmail.com”
TTT-ejo: <http://esperanto-mv.pp.ru>

Tiun cxi instrukcion verkis: Bertilo Wennergren
retposxto: “bertilow” cxe “gmail.com”
TTT-ejo: <http://bertilow.com>

Kio?

La EK-paketo ebligas tajpi Esperante laux Unikodo kaj Latino 3.

Gxi funkcias en Vindozo 95/98, Vindozo NT kaj Vindozo 2000 (kaj eble ankaux en Vindozo Me, sed tio ne estas testita - efektive aperis raportoj, ke pri EK en Vindozo Me estas gravaj problemoj...). Gxi ne funkcias en antauxaj Vindozoj (ekz. 3.1). Mi verkis tiun cxi instrukcion precipe por uzantoj de Vindozo 95/98, kaj por uzantoj de Vindozo 2000, cxar mi mem uzas tiajn sistemojn.

Vi povas elsxuti diversajn versiojn de la paketo cxi tie:

<http://esperanto-mv.pp.ru/Ek/>

Tiu cxi instrukcio estas verkita laux versio 2.03 beta (de la 29-a de Auxgusto 2000). Se vi havas pli novan, eble iuj detaloj ne kongruas plene kun la sekva teksto, sed versxajne ne temas pri tro gravaj aferoj. Vidu la dosieron historio.txt (en la EK-paketo) pri eventualaj sxangxoj.

La EK-paketo estas intencita precipe por tiaj Vindozaj programoj, kiuj komprenas Unikodon (vidu cxi-poste). Gxi tamen funkcias ankaux en multaj ne-Unikodaj Vindozaj programoj, se oni en ili uzas tiparojn laux la normo Latino 3 (iso-8859-3). DOS-programoj tute ne estas koncernataj.

Unikodo

Unikodo estas oficiala signokoda normo, kiu enhavas cxiujn skribosignojn de praktike cxiuj lingvoj de la mondo - inkluzive la supersignajn literojn de Esperanto.

Unikodo mem ekzistas jam de longe, sed nur en la lastaj jaroj komencis aperi seriozaj programoj, kiuj vere uzas gxin. La nuna evoluo iras rapide en la direkto de plia internacieco de komputilaj programoj, interalie pro la populareco de la Interreto. Tial oni povas esti certa, ke pli kaj pli da komputilaj sistemoj kaj programoj subtenos Unikodon. Tiel la gxisnunaj problemoj pri Esperantaj literoj en komputilado iom post iom forvisxigxos sen bezono de klopodado flanke de la Esperantistoj.

Vindozaj programoj, kiuj jam nun uzas Unikodon, estas ekz. Unired (bonega tekstoredaktilo verkita de Jurio!), Word 97/2000 (tekstoprogramo), Excel 97/2000 (kalkulprogramo), Powerpoint 97/2000 (por fari prezentojn), Access 2000 (datumbazoj), Front Page 2000 (HTML-pagxoj), Outlook Express (retposxto kaj retaj novajxgrupoj), Internet Explorer 4/5 kaj Netscape Navigator 4 (ambaux lastaj por legi TTT-pagxojn). Pli da detaloj pri tiuj programoj sekvos cxi-poste. Unikodo estas ankaux la baza signokodo por HTML, XHTML kaj cxiuj formoj de XML.

Por entute povi uzi la Unikodajn eblojn de Vindozo oni devas havi tiparojn kun Unikodaj signoj. Nuntempe tiaj liverigxas kune kun Vindozo, sed se vi havas iom malnovan version de Vindozo 95, vi eble devas aparte havigi al vi tiajn tiparojn. Tio eblas cxe la Mikrosofta TTT-ejo. Kiam mi lastfoje kontrolis, la preciza adreso estis:

<http://www.microsoft.com/OpenType/fontpack/default.htm>

Temas pri tiuj tiparoj, kiuj havas la indikon WGL4. Ili ne enhavas plenan Unikodon (tio signifus pli-malpli cxiujn lingvojn de la mondo!), sed tamen tre tauxgan bazan sortimenton de Latinliteraj, Cirilaj kaj Grekaj signoj. La tiparoj estas tute senkostaj. (Necesas kompreneble instali la novajn tiparojn, antaux ol oni povas ilin uzi.)

La plej kompleta Unikoda tiparo, pri kiu mi entute scias, estas “Arial Unicode MS”. Gxi enhavas cxiujn signojn de Unikodo 2 (sed mankas tiuj signoj, kiuj aldonigxis en Unikodo 3). “Arial Unicode MS” estas liverata kune kun la programaro “Oficejo 2000” de Mikrosofto, sed ankaux eblas gxin elsxuti de la sekva adreso:

<http://office.microsoft.com/downloads/2000/aruniupd.aspx>

Bedauxrinde Mikrosofto forigis cxiujn menciitajn tiparojn de siaj serviloj en Auxgusto 2002.

Aliaj (grandaj) komputilaj sistemoj ankoraux ne tre multe subtenas Unikodon. Ekz. Makintosxaj komputiloj gxenerale ne komprenas gxin (nur la nova versio 8.5 de la Makintosxa sistemo ekhavis iajn Unikodajn kapablojn, sed mi ne scias detalojn pri tio). Cxiuokaze tiu cxi paketo estas nur por Vindozo.

Problemo kaj solvo

Efektive Vindozo “scias” pri la ekzisto de niaj supersignaj literoj. Gxi “scias”, ke ili konsistas el ses literoj kun diversaj supersignoj, kaj gxi “scias”, kiuj kodaj pozicioj de Unikodo reprezentu ilin. La Esperantaj supersignaj literoj ecx ekzistas en novaj Vindozaj tiparoj, kaj ili estas montreblaj sur la ekrano kaj surpaperigeblaj. Tamen, pro strange rigida programado de Vindozo, ne eblis arangxi klavaran fasonon por ilin tajpi en la normala maniero - nur per elektado per la muso en specialaj signoelektiloj, per makrooj k.s. eblis ilin atingi. (Ja eblis arangxi klavaron por Latino-3-a tajpado, sed ne por Unikoda.)

La problemo estas, ke neniu el tiuj lingvoj, por kiuj Vindozo estas preparita, uzas la saman t.n. kodpagxon kiel Esperanto. Oni ne povas simple aldoni novan lingvon al Vindozo. Tial la EK-paketo solvas la problemon jene: Esperanto parte maskas sin kiel iu el la jam ekzistantaj lingvoj, kaj la kodpagxo de tiu lingvo estas anstatauxigita per Latino-3-a kodpagxo, kiu enhavas la Esperantajn literojn. Tiam farigxas eble krei klavaron kun Esperantaj Unikodaj (kaj Latino-3-aj) literoj. Samtempe tiuj lingvoj, kiuj bezonas la forigitan kodpagxon, farigxas same netajpeblaj kiel estis antauxe Esperanto. Cxiu uzanto do devas elekti, kiun aux kiujn lingvojn li volas foroferi en sia komputilo.

Kodpagxoj kaj lingvoj

La EK-paketo donas kvar alternativojn de anstatauxigo. Pripensu bone, kiujn lingvojn vi ne bezonas sur via klavaro:

  • La Balta kodpagxo (1257) estas por la lingvoj Estona, Latva kaj Litova. Se vi elektas anstatauxigi tiun kodpagxon, tiuj tri lingvoj ne plu estos rekte tajpeblaj.
  • La Centr-Euxropa kodpagxo (1250) estas por la lingvoj Albana, Cxehxa, Hungara, Kroata (kaj Latin-litera Serba), Pola, Rumana, Slovaka kaj Slovena. Se vi elektas anstatauxigi tiun kodpagxon, la menciitaj lingvoj ne plu estos rekte tajpeblaj.
  • La Okcident-Euxropa kodpagxo (1252) estas por multaj diversaj lingvoj, sed anstatauxigo de gxi per Esperanta kodpagxo forpusxas nur la lingvojn Dana, Islanda kaj Norvega.
  • La Turka kodpagxo (1254) estas por la Turka lingvo. Eblas elekti gxin, sed tiam oni povas renkonti problemon en la programo Word (kaj eble ankaux en iuj aliaj programoj). Tial ne estas rekomendinde elekti la Turkan. (Vidu pli cxi-poste pri Word.)

Rimarku, ke la anstatauxigotaj lingvoj ne plene malaperos. Malaperos la eblo entajpi per la klavaro iliajn specialajn literojn, sed almenaux en Unikodokapablaj programoj oni ja povas vidi tiujn literojn, kaj eble ecx ilin enmeti en tekston alimaniere (per menuero, per makroo aux simile). Iafoje la apartaj literoj de la anstatauxigitaj lingvoj ne bone videblos en iuj TTT-legiloj, sed tio tre dependas de la kapabloj de la legilo, kaj de la maniero, en kiu la aktuala pagxo estas kodita.

Se oni sukcese malinstalas la EK-paketon, la anstatauxigitaj lingvoj plene revivigxas.

Terminologio

Menciigxos cxi-poste diversaj Vindozaj aferoj. Iliaj nomoj tamen estas malsamaj en la diverslingvaj versioj de Vindozo. La nomoj estas foje tre libere tradukitaj en la diversajn Vindozojn de la mondo, kaj iom da fantazio povas esti utila por trovi la respondajxon en la propra Vindozo. Foje la Angla nomo estos parenteze aldonita kiel helpo. La diversaj nacilingvaj terminoj estas ja cxiuj tradukitaj el la origina Anglalingva Vindozo.

Por ne konfuzigxi indas memori, ke “signaro/signokodo” kaj “tiparo” estas malsamaj aferoj. Signokodo (aux signaro) difinas la identecon de diversaj signoj. Tiparo provizas la efektivajn aspektojn de tiuj signoj. Sxangxo de tiparo povas tute sxangxi la aspekton de signo, sed gxi restas tamen la sama signo.

Multlingva subteno

En antauxaj versioj de EK necesis, ke la Multlingva Subteno (Multilanguage support) de Vindozo estu instalita por ke cxio funkciu bone. Ekde versio 1.22 tio ne plu estas necesa. Tamen mi ne havis okazon testi, cxu tiel vere estas, kaj tial mi retenas cxi tie la klarigojn pri instalo de la multlingva subteno (internaciemaj homoj cxiuokaze instalu gxin!):

Por instali la Vindozan ekstrajxon “Multlingva subteno”, iru al la Regpanelo -> Aldoni/forigi programojn -> Vindoza instalprogramo (Control Panel -> Add/remove programs -> Windows setup).

Tie vi povas vidi, cxu la Multlingva subteno estas instalita aux ne. Kontrolu ankaux, kiuj lingvoj estas instalitaj (duoble alklaku la piktogramon de la multlingva subteno). Gravas tiu lingvo, kies kodpagxon vi anstatauxigos, kaj ankaux la Turka, ankaux se vi ne elektos la Turkan kiel anstatauxigotan lingvon. Por simpligi la aferon povas esti bone simple instali cxiujn lingvojn de la Multlingva subteno. Se vi ne havas la necesajn aferojn sur Vindoza k-disko, necesas iel havigi ilin. Antauxe eblis elsxuti Multlingvan subtenon senkoste de la Mikrosofta TTT-ejo, sed nun tiu eblo sxajne malaperis (la Mikrosofta TTT-ejo estas tamen tia labirinto, ke mi eble pretervidis ion). Eblas anstatauxe instali version 5 de Internet Explorer. Multlingva subteno estas elektebla parto de tiu programo.

Atentu: Se vi post instalo de la EK-paketo denove faros ion pri la Multlingva subteno, ekz. se vi forprenos aux aldonos iun lingvon, povos okazi, ke parto de tiu cxi paketo malinstaligxos. Tiam necesos denove instali EK-on.

Instalo de la EK-paketo

Por instali lancxu la programon install.exe (parto de la EK-paketo).

Elektu en la supra maldekstra kolumno tiun kodpagxon, kiun vi volas anstatauxigi per Esperanta kodpagxo.

Elektu en la supra dekstra kolumno tiun lingvon, kies klavaro estu anstatauxigita per Esperanta klavaro.

Vi povas “foliumi” en la du kolumnoj, gxis vi trovas tauxgan elekton.

Se vi poste trovos, ke vi malbone elektis, vi povos facile malinstali la tuton, kaj reinstali alian varianton.

Apud la piktogramo EK vi elektu dosierujon, en kiu EK trovigxu. Vi povas akcepti la proponon, kiu jam trovigxas tie (C:\Program files\Ek), aux vi povas sxangxi al alia dosierujo. Vi ankaux povas alklaki la butonon elektu, kaj elekti lokon per la dosierelektilo de Vindozo. Se vi elektas dosierujon, kiu ankoraux ne ekzistas, la instalilo poste kreos tiun dosierujon por vi.

Vi ankaux elektu, cxu EK estu auxtomate lancxata cxiufoje, kiam Vindozo startas. Se vi ne volas tion, vi permuse forigu la hoketon apud la teksto “Startigu la programon dum eniro en la sistemon”. Se vi volas tian auxtomatan lancxon, vi lasu la hoketon.

Fine premu la butonon Instalu. Tiam la instalado plenumigxos laux viaj elektoj. La instalilo atentigos vin, ke necesas restartigo de Vindozo por fini la instalon. Alklaku la butonon OK, kaj Vindozo restartos. (Se vi uzas Vindozon NT aux Vindozo 2000, restarto ne estas bezonata.) Kiam Vindozo estos restartinta, la instalado estos finita.

Lingvoj kaj klavaroj

En la Regpanelo -> Klavaro (Control Panel -> Keyboard), vi povas vidi, kiuj lingvoj kaj klavaroj estas instalitaj. Normale tiu klavara kaj lingva arangxo, kiu jam estas indikita post la instalo de EK, bone tauxgos, sed eble vi tamen poste volos rearangxi la aferon, por ke la tajpado funkciu plej bone en cxiuj viaj programoj.

Vi povas havi plurajn lingvojn/klavarojn en la sistemo. Vi povas ankaux elekti, kiu lingvo/klavaro estu la cxefa. Vi ankaux povas elekti, cxu aperu indikilo pri la aktuala lingvo en la taskopleto (system tray), kaj vi povas elekti, kiu klavopremo estu uzata por sxalti inter la diversaj lingvoj/klavaroj.

Vi povas en la Regpanelo ankaux sxangxi, sub kiu lingvo la Esperanta klavaro aperu. Ecx se vi elektis ekz., ke la Latva klavaro estu Esperanta, vi ne nepre devas havi Latvan lingvon. Vi povas elekti alian lingvon, kaj uzi Latvan (= Esperantan) klavaron por gxi. Por ke la afero funkciu, gravas nur, ke iu el la instalitaj lingvoj havu Esperantan klavaron.

Tajpaj metodoj

Por uzi EK-on necesas, ke gxi estu lancxita. Kiam EK (= ek.exe) estas lancxita, vi vidas gxian piktogramon en la taskopleto. Se vi tie ne vidas gxin, necesas lancxi EK-on por povi gxin uzi.

Se dum la instalo vi elektis, ke EK estu auxtomate lancxata cxe cxiu starto de Vindozo, vi devas jam vidi gxin en la taskopleto. Se vi ne elektis auxtomatan lancxon (aux se ial tiu auxtomata lancxo ne efektivigxis), vi devas mem lancxi EK-on. Vi povas gxin lancxi de tiu dosierujo, kiun vi elektis en la instalo, sed pli oportune estas meti simbolan ligilon (shortcut) al EK sur la Vindozan skribotablon (desktop), por ke vi povu facile lancxi gxin cxiufoje, kiam vi bezonas gxin.

Por sxangxi, kiamaniere EK laboru, vi alklaku gxian piktogramon en la taskopleto per la dekstra musbutono, kaj elektu “Agordu”. Tiam aperas fenestreto, en kiu vi povas elekti inter diversaj regximoj. EK donas plurajn eblojn de tajpomanieroj: rekte per elektitaj klavoj aux per antauxsignoj/postsignoj (nomataj “prefiksoj” kaj “postfiksoj” de Jurio en EK), signoj tajpendaj antaux aux post C, G, H, J, S kaj U por produkti Esperantajn literojn. Vi povas ankaux elekti, cxu ux aperu auxtomate post a kaj e, kaj vi povas ecx redifini tiun Esperantan klavaron, kiu instaligxis.

Se vi elektis uzi rektan klavadon de Esperantaj literoj (la Esperantaj literoj anstatauxas aliajn literojn sur la klavaro), vi povas atingi la normalajn literojn pere de Ctrl-Alt kaj la respektiva literklavo.

La literoj HX kaj UX normale estas klaveblaj per Ctrl-Alt-H kaj Ctrl-Alt-U respektive. (Se vi elektas tajpi HX kaj UX rekte per la H-klavo kaj la U-klavo, la ordinaraj H kaj U farigxas atingeblaj pere de Ctrl-Alt-H kaj Ctrl-Alt-U respektive.)

Anstataux Ctrl-Alt (la Ctrl-klavo kaj la Alt-klavo premataj kune) vi povas cxiam uzi anstatauxe la klavon AltGr.

Se vi bezonas tajpi multe da ne-Esperanta teksto, estas pli facile malsxalti EK-on (vidu cxi-poste).

Auxtomata aux/eux

Vi povas elekti, cxu auxtomatigo de aux/eux estu uzata. Se en la fenestreto de EK vi metas hokon apud tiu elekto, EK auxtomate tajpas ux anstataux u post a kaj e. Kiam vi volas skribi au aux eu kun ordinara u (sen supersigno), vi povas tajpi ekz.: a u Retropasxo u aux e u Retropasxo u. La retropasxo forvisxas la u-on kun hoketo. Tio necesas por tiaj vortoj kiel “praulo” kaj “neuzebla”. (Ankaux eblas aliaj artifikoj - simple necesas ion alian tajpi inter la a/e kaj la sekva u.) Se vi elektas labori sen auxtomatigo, vi devas por ricevi la literon ux cxiam uzi antauxsignon/postsignon aux AltGr/Alt-Ctrl (laux viaj elektoj pri Esperanto-tajpado).

Videblaj antauxsignoj

Vi povas elekti, ke cxiu antauxsigno (prefiksa signo) estu tuj videbla. Se vi poste tajpos c, g, h, j, s aux u, la antauxsigno estos anstatauxigita per la responda Esperanta litero kun supersigno.

Sxalto kaj malsxalto

Vi povas sxalti kaj malsxalti la programon EK per Ctrl + la spaceta klavo. Vi povas ankaux sxalti kaj malsxalti EK-on per alklako de gxia simbolo en la taskopleto - per la maldekstra musbutono. Se vi uzas la dekstran musbutonon, vi malfermas menueton, per kiu vi povas elekti aux malsxalti EK-on, aux agordi kiamaniere gxi laboru.

Testado

Kiam vi unue testas la tajpadon, uzu programon, kiu bone komprenas Unikodon, ekz. Word 97/2000 aux Outlook Express. La tajpado funkcias ankaux en iuj ne-Unikodaj tekstoprogramoj, sed iuj el ili konfuzigxas.

Konstatinte, ke la instalado entute funkcias, vi povas testi, kiuj aliaj el viaj diversaj programoj akceptas tajpadon de Esperantaj literoj laux la nova sistemo.

Ekz. la tekstoprogramo Wordpad, kiu estas parto de Vindozo, ne tre bone kunlaboras (ekz. ne funkcias sercxi kaj anstatauxigi Unikodajn Esperantajn literojn). Wordpad ankaux gxenerale ne estas bona programo. Ekzistas en la Reto pluraj senkostaj kaj multe pli bonaj tekstoprogramoj, kiujn oni cxiuokaze preferu. (La nova versio de Wordpad en Vindozo 98 estas Unikodokapabla, sed tamen konfuzigxas!) Konfuzigxas ankaux NoteTab (Super Note Tab, Note Tab Mini, Note Tab Pro...), cetere tre bona tekstoredaktilo. Por gxi vi devas uzi alian solvon. La bonega tekstoredaktilo UltraEdit-32 kunlaboras perfekte (sed bedauxrinde ne komprenas Unikodon).

Se EK cxesos funkcii, la kauxzo povas esti, ke vi faris ian grandan sxangxon de via Vindoza sistemo. Vi eble instalis aux forprenis la Multlingvan subtenon (vidu cxi-antauxe), aux vi eble instalis ian grandan kaj gravan programon. Precipe instalado de nova versio de Internet Explorer povas influi al EK. Tiam necesas denove instali EK-on. EK ja sxangxas kelkajn aferojn en la Vindoza sistemo. Se alia programo tusxas tiujn samajn aferojn, EK povus cxesi funkcii. En tia okazo, vi simple ripetu la instalon. (Ne necesas unue malinstali.)

Presado

Kvankam Unikodo funkcias suficxe bone surekrane en Vindozo, iuj presiloj donas problemojn. Sxajnas al mi, ke temas precipe pri laseraj presiloj. Estas multaj raportoj, ke iuj presiloj rifuzas surpaperigi Unikodajn signojn (kun numeroj pli altaj ol 255). Mi mem spertis tion. Tio estas gxenerala problemo, kiu koncernas ne nur Esperanton (kaj kiu tute ne rilatas al la EK-paketo). Tiuj samaj presiloj ankaux ne povas surpaperigi ekz. Rusajn literojn, se oni presas el Unikoda programo. Laux miaj spertoj inkosxprucaj presiloj plej ofte ne havas tiajn problemojn. Oni povas provi solvi tiajn problemojn per instalado de pli gxisdata pelilo por la presilo. Indas sercxi konsilojn cxe la TTT-pagxoj de Mikrosofto, kiu konscias pri la problemo. Oni ankaux povas plendi ekz. al tiu, kiu vendis la presilon (konsilo: parolu precipe pri presado de Rusa teksto - tio donas malpli da pretekstoj por ignori la plendon).

Latino-3-aj tiparoj

Por plej multaj ne-Unikodaj programoj necesas, ke vi mem iel instalu Latino-3-an tiparon. Plej ofte homoj uzas ne tute verajn Latino-3-ajn tiparojn, sed t.n. pseuxdo-Latino-3-ajn. En tiaj tiparoj nur la Esperantaj literoj sekvas Latinon 3. Cxio alia estas laux Latino 1. Se oni elektas anstatauxigi la Okcidentan kodpagxon per Latino 3, oni prefere uzu pseuxdo-Latino-3-ajn tiparojn.

Por ke Esperantaj literoj aperu ankaux en dialogujoj (ekz. kiam oni entajpas tekston, kiun programo sercxu en teksto), necesas, ke estu Latino-3-a versio de tiu tiparo, kiun Vindozo uzas en tiaj okazoj. Mi instalis Latino-3-ajn versiojn de la tiparoj MS Sans serif kaj MS Serif (faritajn per la programo “Supersigno” - vidu cxi-poste). Tiam cxio tia funkciis. Por Unikodaj programoj tio tamen ne necesas.

En la Regpanelo -> Ekrano -> Aspekto eblas elekti tiparojn por plej diversaj aferoj en Vindozo. Ne estas tute facile kompreni, kiu elekto influas kion. Eksperimentu, se vi volas. Cxiam eblas restarigi la normalan Vindozan staton.

Malinstalo

Se vi volas malinstali la EK-paketon (aux plene, aux por posta reinstalo, eventuale kun alia elekto de kodpagxo aux lingvo), vi iru al la Regpanelo -> Aldoni/forigi programojn. Trovu la nomon “Ek!” en la listo de instalitaj programoj. Elektu gxin, kaj poste alklaku la butonon “Aldoni/forigi”. Dum la malinstalo Vindozo restartas. La originaj Vindozaj kodpagxoj tiam reinstaligxas. Vi povas ankaux malinstali per la programo malinst.exe, kiu trovigxas kune kun EK.

Kelkaj Unikodaj programoj

Word «

Jen plene Unikodokapabla kaj tre potenca tekstoprogramo. Gxi estas parto de la Office-programaro de Mikrosofto. Tajpado de Unikoda Esperanto funkcias senprobleme en Word 97 kaj Word 2000 (sed tute ne en antauxaj versio de Word - 95, 7, 6...). Tamen, iafoje por iuj uzantoj povas aperi surprizaj fenomenoj:

Kiam mi testis Word 2000 estis komence problemoj pri ux. Montrigxis, ke la klavopremo Ctlr-Alt-u estas rezervita por ia speciala funkcio. Eblas tamen sxangxi tiujn antauxdifinitajn klavopremojn. Elektu la menueron Adapti (Customize) kaj la butonon Klavaro (Keyboard). Trovu tiun komandon, kiu havas Ctlr-Alt-u kiel klavopremon. Nuligu tiun difinon. La problemo malaperos.

Word distingas inter tekstoj en diversaj lingvoj. Dum oni tajpas per EK, povas sxajni al Word, ke la lingvo sxangxigxas - jen estas la baza lingvo de via sistemo, jen estas la lingvo kun Esperanta klavaro. Tio povas foje vidigxi en la teksto. Ekz. se oni elektis, ke Word mem arangxu citilojn laux gxusta tipografia normo, la citiloj povas aspekti diverse en diversaj partoj de la teksto. Tio povas okazi, se la du lingvoj (la baza kaj la Esperantoklavara) havas malsamajn preferojn pri tipografie gxustaj citiloj.

Por elturnigxi oni arangxu, ke la baza lingvo estu lingvo kun la samaj reguloj pri citiloj kiel la lingvo kun Esperanta klavaro (depende de la elekto de anstatauxigita lingvo). Mi ekz. elektis, ke la baza lingvo estu la Angla (ecx kiam mi uzas Svedan version de Vindozo), kaj mi uzas Latvan Esperantan klavaron. Tio funkcias bone, cxar la Angla kaj la Latva ricevas en Word samspecajn citilojn. Mi tamen por la Angla lingvo instalis Svedan klavaron! Cxion cxi oni manipulas en la Regpanelo -> Klavaro.

Se oni anstatauxigis la Turkan kodpagxon kaj lingvon, oni povas en Word foje ricevi majusklajn I-ojn kun punkto, cxar tiaj I-oj ekzistas en la Turka. Simplan solvon de tiu problemo mi ne konas. Oni devas cxiufoje mem korekti tiujn I-ojn (eble per makroo). Sxajnas preferinde anstatauxigi alian kodpagxon ol la Turka.

Kiam oni tajpas Esperante en Word, oni prefere malsxaltu la auxtomatan kontroladon de literumado kaj gramatiko, cxar Word nenion scias pri Esperantaj literumado kaj gramatiko. Eble en estonta versio...

Mi kreis kelkajn utilajn makroojn por Word. Per ili oni povas rapide konverti la Esperantajn literojn inter diversaj sistemoj (Unikodo, Latino 3, X-sistemo...). Multaj jam petis, ke mi alsendu tiujn makroojn. Tial mi aldonis ilin al la EK-paketo. La dosiero Bertilaj.bas enhavas ilin. Por importi ilin en la programon Word vi malfermu la internan makro-redaktilon de Word (Visual Basic). Elektu tie “importi dosieron” (poste simple fermu la makro-redaktilon). Per iom da manipuloj de Word vi ecx povas la makroojn aperigi kiel menuerojn aux kiel piktogramojn sur la ilopanelo. Rimarku, ke la makrooj por konverti inter Unikodo kaj la X-sistemo enhavas protekton de nacilingvaj ux, kiuj ne konvertigxu (ekz. en nomoj kiel La Chaux-de-Fonds). Por protekti tiajn ux de miskonvertado oni skribu uxx en la X-sistemo. Eksperimentu iom, kaj vi komprenos, kiel tio funkcias.

Mi iom reverkis kaj plibonigis la makroojn en Marto 2001. Se vi havas pli fruan version de la makro-paketo, indas instali la novan. Jen vi povas elsxuti la novan version de la makroo-dosiero Bertilaj.bas en pakita formo (zip-dosiero).

Excel «

Ankaux Excel apartenas al la Office-programaro de Mikrosofto. Unikoda Esperanto funcias kaj en Ecxel 97 kaj en Excel 2000. Sed bedauxrinde la kunlaboro inter Excel 97 kaj Word 97 estas iom neperfekta. Se oni ligas Excel-an kalkulfolion kun Esperanta teksto al dokumento de Word 97, la supersignoj de la Esperantaj literoj malaperas ene de Word 97. Sed ja eblas perfekte kopii tekston el unu programo en la alian. Mi ne testis, cxu tiu problemo restas en la versio 2000.

Powerpoint «

Jen programo por fari prezentojn por prelegoj k.s. Ankaux gxi estas parto de la Office-programaro. Mi nur rapidege testis, kaj Powerpoint 97 gxenerale sxajnas Unikodokapabla. Entajpado de Esperantaj literoj funkcias bone. Tamen, kiam oni provas entajpi tekston por sercxo aux anstatauxigo, kaj en iuj aliaj okazoj, montrigxas teruraj programeraroj. Tiam aperas tute aliaj signoj (la Latino-1-aj respondajxoj al la Latino-3-aj Esperantaj literoj, sed kun fusxegoj pri cx kaj CX). Sxajnas, ke tiuj problemoj tute malaperis en la nova versio Powerpoint 2000.

Outlook «

Jen programo por retposxto kaj multo alia. Gxi estas parto de la Office-programaro. Outlook 97 estas iom Unikodo-kapabla, sed sxajnas, ke ne cxio bone funkcias. Mi tamen ne havis okazon multe esplori la programon. Outlook 2000 estas pli Unikodo-kapabla, sed sxajne ankoraux restas mankoj: Outlook 2000 laboras Unikode nur en la efektiva retposxta parto. La ceteraj partoj (kalendaro, planado, kontaktoj...) bedauxrinde ne estas (tute) Unikodaj.

Access «

Access estas programo por datumbaza laboro. Access 97 bedauxrinde tute ne konas Unikodon, sed felicxe la nova versio Access 2000 estas jam plene Unikodo-kapabla, kaj EK funkcias en gxi perfekte.

Front Page «

Front Page estas programo por krei HTML-pagxojn. Mi nur povis testi (tre rapide) la version Front Page 2000 (parto de la paketo Office 2000). Gxenerale Front Page 2000 povas uzi Unikodon, sed estas bedauxrindegaj mankoj. Kiam mi provis la funkciojn por sercxi kaj anstatauxigi, klavata cx misinterpretigxis kiel ae-ligajxo. Tio estas neeltenebla eraro, sed cxiuokaze Front Page ne estas tre bona HTML-redaktilo.

Outlook Express «

Ankaux la senkosta programo Outlook Express de Mikrosofto estas Unikodokapabla. (Rimarku, ke ne temas pri Outlook sen Express, nek pri Outlook 97/98...). Outlook Express estas por retposxto kaj por novajxgrupoj en la Reto. Gxi estas akompananto de la TTT-legilo Internet Explorer 4/5.

Sxajnas al mi, ke gxuste nun Outlook Express estas la plej bona retposxta kaj novajxgrupa Vindoza programo - se oni bezonas tian programon, kiu vere povas prizorgi Esperantan tekston. Aliaj programoj povas venki super Outlook Express pri aliaj aferoj, sed kiam temas pri traktado de multaj diversaj lingvoj kaj signokodoj - en lauxnorma maniero - Outlook Express estas senrivala en Vindozo.

Se vi trovos alian Vindozan retposxtan programon, kiu kapablas prizorgi mesagxojn, en kiuj aperas teksto en Esperanto, la Dana, la Rusa, la Japana kaj la Taja - samtempe mikse kaj laux la internaciaj normoj, vi nepre raportu al mi! (Unu tian raporton pri programo kun similaj kapabloj mi ricevis: Esploru mem pri “Lingomail”.)

Outlook Express ja estas iom kaprica kaj foje stranga programo. Sed se oni lernas, kiel gxi emas konduti, oni povas alkutimigxi al gxi. Cxi-poste mi donos detalegajn konsilojn. Se vi zorge legos ilin, vi pli sukcese laboros kun Outlook Express.

Eklaborante per Outlook Express vi unue faru kelkajn gravajn gxustigojn de gxia konduto. Eble vi devos iom sercxi en la menuoj - mi klarigos laux mia versio de Outlook Express, eble estas iom alie en via versio.

Iru al Iloj -> Elektoj -> Sendi. Tie vi trovos kvar butonojn:

   Retposxta sendo-formato:    [HTML]  [Simpla teksto]
   Novajxgrupa sendo-formato:  [HTML]  [Simpla teksto]

Por retposxto vi elektu la alternativojn MIME kaj kodprezento laux Quoted printable.

Por novajxgrupoj vi elektu la alternativojn MIME kaj nenia kodprezento.

Se vi intencas sendi retposxton HTML-an aux novajxgrupajn afisxojn HTML-ajn (gxenerale tre malrekomendinde!), vi faru similajn elektojn ankaux por la HTML-alternativoj. (HTML estas foje nomata “Ricxa teksto” aux simile en tiaj cxi programoj.)

Indiku samloke vian preferatan formaton por retposxto kaj novajxgrupoj - mi rekomendas, ke vi elektu simplan tekston.

Apude, en Iloj -> Elektoj -> Legi, vi povas elekti, kiuj tiparoj estu uzataj por montri mesagxojn kaj afisxojn. Estas du lokoj por elekti: unu nomigxas “Tiparoj proporciaj”, la alia nomigxas “Tiparoj fikslargxaj (neproporciaj)”. Sxajnas, ke nur la unua alternativo (“Tiparoj proporciaj”) entute influas ion ajn. Do, se vi volas legi mesagxojn kaj afisxojn kun tiparoj fikslargxaj (ofte la plej bona elekto), necesas elekti tiajn tiparojn cxe “Tiparoj proporciaj” (ne plendu al mi!). Mi rekomendas elekti tie tauxgan fikslargxan tiparon (ekz. Courier New) por cxiuj diversaj signokodoj (“Okcidenta”, “Unikoda”, “Cirila”...). Rimarku, ke vi ne elektu Latino-3-ajn tiparojn.

Ie samloke vi ankaux trovos eblon elekti tiparojn por verkado de retposxto kaj novajxgrupaj afisxoj. Fikslargxaj tiparoj estas same konsilindaj tie.

Apude, ankaux en Iloj -> Elektoj -> Legi, estas butono por “Internaciaj gxustigoj”. Vi povas kontroli, cxu tie aperas iaj elektoj entute. Se io aperas en la tiea listo, vi prefere forigu tion. Povas sxajni alloge uzi tiajn “signokodajn tradukojn”, sed laux miaj spertoj tio nur kauxzas problemojn. Evitu tion!

Unu gxenego de Outlook Express estas, ke gxi ofte ne tuj reagas, kiam oni sxangxas tiajn cxi gxeneralajn elektojn. Ofte necesas fini la programon, kaj poste restartigi gxin, por ke la elektoj efektivigxu. Memoru tion por ne frenezigxi!

Por cxiu mesagxo/afisxo en Outlook Express, vi povas elekti signokodon/kodprezenton. Se vi estas avangarda, vi sendos mesagxojn plene Unikodajn. Kiam vi verkas mesagxon, elektu en la menuo Formato -> Lingvoj (Format -> Language) la alternativon Unikodo UTF-8 (ankaux ekzistas la alternativo Unikodo UTF-7, sed gxi sxajnas ne same tauxga - foje aperas anstataux “Unikodo” nomoj kiel “Universala alfabeto” k.s.). Espereble la ricevonto uzas Unikodokapablan programon, alie li nur pene povos decxifri vian mesagxon. Se vi sendos Unikode, vi ecx povas enmiksi ekz. Rusan aux Grekan tekston kune kun Esperanto (kaj ankaux Cxinan, Korean, Tajan...).

Alie vi povas (en la sama menuo) elekti, ke la mesagxo estu sendita laux Latino 3. Tiam la ebloj miksi lingvojn estas multe pli limigitaj, sed aliflanke pli da personoj povos legi vian mesagxon. Fakte, se oni sendas pure Esperantan mesagxon, apenaux estas avantagxo elekti Unikodon. Almenaux por Outlook Express (kun la Ek-paketo) Latino 3 funkcias same perfekte. Mi rekomendas, ke vi sendu Unikodajn retmesagxojn nur al ricevontoj, pri kiuj vi certas, ke ili povas legi tiajn mesagxojn. En novajxgrupaj afisxoj vi uzu Unikodon nur kiam vere necesas, cxar tiajn mesagxojn legas multaj homoj uzante multajn diversajn programojn.

(Se vi iom sercxas tra la menuoj, vi trovos eblon elekti, kiuj piktogramoj aperu en la diversaj fenestroj de Outlook Express. Vi povas aperigi piktogramon por elekto de signokodo/kodprezento. Tiel farigxas pli facile elekti kodprezenton por cxiu mesagxo.)

Kiam vi ricevas mesagxojn laux Unikodo aux Latino 3, Outlook Express auxtomate montras ilin kun gxustaj Esperantaj literoj, se la mesagxo havas gxustan indikon en sia cxapo. Se la literoj ne aperas gxuste, vi povas mem sxangxi signokodon lauxplacxe. (Rimarku, ke vi ne sxangxu tiparojn, sed signokodojn/kodprezentojn.)

Cxio cxi funkcias kaj retposxte kaj en novajxgrupoj. Oni tamen memoru, ke ne cxiuj povas legi novajxgrupajn afisxojn en Unikodo (versxajne temas ankoraux nur pri tiuj, kiuj uzas Outlook Express). Krome, kiam mesagxoj estas sendataj okbite (“MIME” - “kodprezento nenia”), ili povas difektigxi survoje, se ili iras tra malnovspecaj komputiloj - la mondo ankoraux ne estas perfekta....

Atentu: Kiam oni verkas retmesagxon aux novajxgrupan afisxon en Outlook Express, oni cxiufoje zorge kontrolu, ke la gxusta signokodo (kodprezento/lingvo) vere estas elektita. Kontrolu antaux ol alklaki “Sendu”. Se malgxusta signokodo estas elektita, la Esperantaj literoj povas perdi siajn supersignojn. Rimarku, ke dum oni tajpas, Outlook Express cxiam laboras laux Unikodo, kaj tial oni povas entajpi signojn de cxiu ajn lingvo. Sed kiam oni “sendas”, cxio, kio ne eblas laux la elektita signokodo, malaperas aux detruigxas. Foje la programo tamen atentigas pri la risko de detruo.

En iuj versioj de Outlook Express, kiam oni sxangxas signokodan elekton, aperas gxena demando, cxu oni volas uzi tian “transkodadon” cxiam en cxiuj tiaj mesagxoj. Nepre cxiufoje respondu nee! Alie kreigxas tia transkoda regulo, pri kiu mi avertis cxi-antauxe. Se vi havos problemojn, povos esti inde kontroli en Iloj -> Elektoj -> Legi -> Internaciaj gxustigoj. Se tie aperis iaj transkodaj reguloj, vi nepre ilin forigu. Eble tio solvos viajn problemojn.

Se oni volas en verkatan mesagxon ensxovi tekston el alia programo aux el dosiero, oni povas ekhavi problemojn pro tio, ke Outlook Express cxiam laboras Unikode dum oni verkas tekston. Tekston el Unikoda programo oni povas cxiam ensxovi aux englui, sed se la teksto estas Latino-3-a, necesas unue sxalti al Latino 3 por ke Esperantaj literoj importigxu gxuste (nenia garantio!). Sxajnas al mi, ke engluado de Latino-3-a teksto, kiun oni kopiis el alia fenestro - de ne-Unikoda programo, cxiam fiaskas. Necesas unue konservi tiun tekston kiel dosieron, kaj poste importi gxin (per la menuo Enigi -> Teksto de dosiero). Eventuale diversaj versioj de Outlook Express kondutas diverse pri tiaj cxi aferoj. Cxio cxi neniel koncernas kunsendajxojn (apartaj dosieroj). Tio funkcias senprobleme.

Montrigxis, ke ia programeraro en Outlook Express malebligas tajpi Esperante en la temlinio (subject) de retmesagxo aux novajxgrupa afisxo. Tio tamen ne tiom gravas, cxar cxiuokaze estas gxenerale konsilinde en temlinioj eviti cxion krom simplaj Askiaj signoj.

Aperis raportoj, laux kiuj sxajnas, ke iuj versioj de Outlook Express (Hispana, Portugala, Franca... ?), enhavas erarojn, kiuj similas al la cxi-antauxe menciitaj eraroj en Powerpoint 97. Eble la sola elturnigxo en tiaj okazoj estas instali alilingvan version de Outlook Express. Eble suficxas instali pli gxisdatan version.

Internet Explorer 4 «

Kiam oni legas Unikodajn TTT-pagxojn per la senkosta Mikrosofta TTT-legilo Internet Explorer 4, la Esperantaj literoj cxiuokaze montrigxas gxuste, kondicxe ke Unikodaj tiparoj (kaj Multlingva subteno) estas instalitaj. La EK-paketo ne necesas por tio. Sed post instalo de la EK-paketo, la legado de TTT-pagxoj verkitaj laux Latino 3 iom plifaciligxas.

En la menuo lingvoj/kodprezento aperas post instalo la nova elekto Latino 3. Se pagxo uzas unubitokajn signojn por la Esperantaj literoj, vi povas elekti tiun signokodon por legado sen instalo de Latino-3-aj tiparoj! (Eblas ankaux elekti tiun signokodon, kies kodpagxon oni anstatauxigis per Esperanta - ankaux gxi nun estas Latino-3-a.) Se en la pagxo mem estas indiko, ke Latino 3 estas uzata, tiu signokodo estas auxtomate ensxaltata de Internet Explorer 4. Se vi volas elekti, kiu tiparo validu por Latino 3, vi devas elekti tiparon por la Turka lingvo! Sed memoru, ke vi ne elektu speciale Latino-3-an tiparon. Elektu iun el la normalaj Vindozaj tiparoj, kondicxe ke gxi enhavas la Unikodajn versiojn de niaj literoj.

Se en la pagxoj estas uzataj simbolaj aux numeraj kodoj por la Esperantaj Latino-3-aj literoj (ekz. &aelig; aux &#230;), Internet Explorer 4 montras ilin laux la Unikoda normo, t.e. ne kiel Esperantajn literojn. Tio estas gxusta kaj lauxnorma konduto de la programo - tiaj pagxoj estas malgxuste faritaj (kodoj kiel &aelig; kaj &#230; havas cxiam la saman signifon sendepende de kodprezento/signokodo). Por tiaj fusxitaj pagxoj vi bezonas apartajn Latino-3-ajn tiparojn. Konsilo al TTT-auxtoroj: ne uzu tiajn simbolajn aux numerajn nomojn por Latino-3-aj literoj. Tio eble funkcias en iuj programoj, kiuj estas malgxuste faritaj, sed en bonaj programoj ne.

En Internet Explorer 4 vi povas sercxi Esperantajn vortojn en pagxoj. Vi povas per EK entajpi Unikode la sercxatan vorton, kun supersignaj literoj, kaj la programo gxuste rekonos ilin en la pagxo, se gxi estas Unikoda. Ankaux se la pagxo estas verkita laux Latino 3, tio funkcias, sed nur se la auxtoro uzis unubitokajn reprezentojn por la Esperantaj literoj, kaj nur se la gxusta signokodo estas ensxaltita.

Internet Explorer 5 «

Ankaux la nova 5-a versio de Internet Explorer estas plene Unikodokapabla, kaj kunlaboras bonege kun EK. Plejparte cxio funkcias kiel en versio 4 (vidu cxi-antauxe), sed estas kelkaj pliaj notindajxoj:

Instalinte novan version de Internet Explorer vi plej versxajne devos reinstali EK-on. Facila afero.

Kiam vi provos entajpi sercxatan vorton, vi versxajne ne vidos Esperantajn literojn en la dialogujo, sed nur iajn streketojn (en Internet Explorer 4 tio funkcias). Mi elturnigxis per sxangxeto en la dosiero Win.ini (kiu trovigxas en C:\Windows): Trovu la linion [FontSubstitutes]. Post gxi aperas kelkaj linioj, kiuj difinas bazajn tiparojn por Vindozo. Trovu la linion MS Shell Dlg=MS Sans Serif. Sxangxu gxin al MS Shell Dlg=Tahoma. Eventuale ankaux alia tiparo ol Tahoma povas funkcii, sed vi eble renkontos strangajn fenomenojn (tro grandaj literoj en strangaj lokoj k.s.). Vi povas uzi la Vindozan programon Sysedit por sxangxi en Win.ini, sed cxiu ajn tekstoredaktilo (ekz. Notepad) tauxgas por tio. La sxangxo tamen efektivigxas nur post restarto de Vindozo.

Tamen, ekde versio 5.5 de Internet Explorer la jxus klarigita maniero sxangxi tiparon ial ne funkcias. En tiu versio, almenaux en Vindozo 98, estas rekte alvokata la tiparo MS Sans Serif, kaj ne gravas, kion oni skribas cxe MS Shell Dlg. Por ke Esperantaj literoj povu aperi en la sercxo-dialogujo de MSIE 5.5. necesas tute nuligi la tiparon MS Sans Serif. Faru jene:

  1. Aldonu al Win.ini ankaux la linion MS Sans Serif=Tahoma.
  2. Anstatauxigu MS Sans Serif per Tahoma en cxiuj aliaj lokoj en Win.ini.
  3. Iru al la Regpanelo -> Tiparoj. Forvisxu tie la tiparon MS Sans Serif. Tamen konsilindas unue fari kopion de gxi, kaj konservi tiun ie (por sekureco).
  4. Iru al la Regpanelo -> Ekrano -> Aspekto. Elektu tie Tahoma cxie, ke nun (versxajne) tute mankas indiko pri tiparo, aux kie ankoraux estas indikita MS Sans Serif. Versxajne vi ankaux volos tie indiki tiparograndecon iom pli grandan ol tiu, kiu estis indikita antauxe. Supozeble vi volos iom eksperimenti por ke cxiuj partoj de Vindozo, kiuj antauxe uzis la tiparon MS Sans Serif, estu bone legeblaj (tio povas dauxri iom, estu pacienca). Finfine tamen la rezulto povas esti tute bona.

En Internet Explorer 5 ne aperas Latino 3 kiel elektebla alternativo en la menuo de signokodoj, sed tamen Latino 3 funkcias perfekte, kiam EK estas instalita. Se en pagxo estas gxusta indiko, ke Latino 3 estas uzata, gxi auxtomate ensxaltigxas (tiam vi vidos gxin kiel aktivan - sed grizigitan - elekton en la menuo de signokodoj). Se vi volas mem ensxalti Latinon 3, vi elektu la signokodon por tiu lingvo, kiun vi anstatauxigis per Esperanto. Mi ekzemple anstatauxigis la Latvan lingvon, kaj tial por aktivigi Latinon 3 mi elektas la signokodon “Balta (Vindoza)”.

En Internet Explorer 5 la elektado de tiparoj estas tute alia ol en la antauxaj versioj. Oni ne plu elektas tiparojn aparte por diversaj kodprezentoj de Latinaj skriboj (Okcidenta, Balta, Turka...). Anstatauxe estas gxenerala elekto por cxiaj “Latin-bazitaj” skriboj. Tio estas pli logika, kaj mi ne pensas, ke estas malavantagxoj en tio. Memoru, ke vi nepre ne elektu tiparojn speciale adaptitajn por Latino 3, ecx se vi intencas legi pagxojn Latino-3-ajn. La programo uzas la Unikodajn versiojn de niaj literoj ankaux por Latino 3. Necesas do elekti tiparon, kiu enhavas niajn literojn en iliaj Unikodaj pozicioj. Krome oni povas elekti tiparojn por longa vico de ne-Latinaj skriboj. Tiu listo donas imponan impreson pri la multlingvaj kapabloj de Internet Explorer 5.

Netscape Navigator 4 «

Jen senkosta TTT-legilo, kiu povas gxuste montri Unikodajn Esperantajn pagxojn. Sed la programo ne komprenas Unikodon, kiam oni provas entajpi sercxatan vorton. Gxi ankaux tute ne scias, kio estas Latino 3. Efektive instalo de la EK-paketo ne pliigas la Esperantajn kapablojn de Netscape Navigator 4. Por ke Unikodo entute funkciu en Netscape Navigator 4, necesas, ke iu el la signokodaj elektoj “Unikodo (UTF-8)” aux “Unikodo (UTF-7)” estu ensxaltita (erara konduto!). Se en Unikoda pagxo ne estas tia indiko (ne devus esti necese, se nek UTF-8 nek UTF-7 uzigxas), oni devas mem ensxalti Unikodon (per la menuo Vidi -> Signokodo). Por legi pagxojn verkitajn laux Latino 3, necesas instali Latino-3-ajn tiparojn por la Okcidenta signokodo (iso-8859-1). Tio estas artifiko, kiu necesas por venki la nenorman kaj difektan traktadon de signokodoj en Netscape Navigator 4. Fakte, se en pagxo estas indikite, ke Latino 3 estas uzata, Netscape Navigator 4 anstatauxe ensxaltas Latinon 1, kaj rifuzas al la uzanto sxangxi tion!

La retposxta kaj novajxgrupa programoj, kiuj akompanas la programon Nescape Navigator 4, ne komprenas Unikodon. Ili ankaux ne bone kunlaboras pri Latino 3 - kaj tute ne kunlaboras kun EK. Cxiuj tiuj programoj estas partoj de Netscape Communicator 4.

Mozilo kaj Netscape 6 «

Mozilo estas programpaketo por TTT, retposxto, novajxgrupoj, HTML-verkado, k.a., kiu estas nun ellaborata. Gxi ankoraux ekzistas nur en testaj versioj. Tamen Netscape jam lancxis novan TTT-legilon bazitan sur Mozilo, nome Netscape 6. Versxajne ankaux aliaj lancxos TTT-legilojn kaj aliajn programojn kun Mozilo kiel bazo. Mozilo estas tute nove programata, kaj tial Netscape 6 estas treege malsimila disde la antauxaj retumiloj de Netscape. Mozilo kaj Netscape 6 estas plene Unikodokapablaj, kaj regas perfekte ankaux Latinon 3. Antauxe estis problemoj pri kunlaboro kun EK, sed nun tiuj problemoj estas for, kaj EK funkcias perfekte en Mozilo.

UniRed «

Longe mankis en la Vindoza mondo bona Unikoda redaktilo por plata teksto, sed tiu manko nun malaperis. Jurio Finkel, kiu faris la EK-paketon, lancxis ankaux tian programon: UniRed. Gxi estas ankoraux nur en testa versio, sed gxi jam estas tute bone uzebla. Kompreneble UniRed kunlaboras perfekte kun EK. La programo ebligas tre komforte labori ne nur per Unikodaj tekstodosieroj laux UTF-8 kaj UTF-16, sed ankaux per tekstodosieroj en Latino 3 kaj en pluraj aliaj signokodoj. Gxi estas speciale tauxga kaj speciale adaptita por verkado de HTML-dosieroj. La programfasado estas nun en pluraj lingvoj, inter kiuj la uzanto povas mem elekti: Esperanto, la Angla, la Rusa, la Belorusa, la Franca, la Hispana, la Itala, la Germana, la Dana, la Sveda, la Cxehxa kaj la Soraba(!). La tuta programfasado estas facile adaptebla, kaj oni povas rapide aldoni pliajn lingvojn. Pli menciendas, ke Unired ankaux povas kontroli la literumadon de Esperanta teksto. Elsxutu UniRed-on!