Landoj kaj lingvoj de la mondo

Enkonduko kaj klarigoj

Landoj de la mondo «

La listoj de landoj enhavas laux-kontinente la jenajn informojn pri cxiuj sendependaj sxtatoj de la mondo kaj pri cxiuj dependaj teritorioj, kiuj havas proprajn landokodojn laux ISO:

dulitera kodo FLAGO Esperanta landonomo
  • landonomo en Esperanto - cxefurbonomo en Esperanto
  • nacia landonomo - nacia cxefurbonomo
  • oficiala(j) lingvo(j) - neoficiala(j) lingvo(j)
  • landokodoj - internacia telefona prefikso
  • eventualaj notoj kaj rimarkigoj

Kiel “oficiala lingvo” aperas normale nur tutlande oficialaj lingvoj (jure aux fakte). Nur por landoj, en kiuj tutlande oficialaj lingvoj ne ekzistas (ekz. Belgujo), aperas anstatauxe tiuj lingvoj, kiuj estas oficialaj en la diversaj partoj de la lando. La lingvoj havas hiperligajn referencojn al la lingvolisto.

Cxiuj landokodoj estas laux ISO-3166 krom la interkrampaj, kiuj estas auxtaj kaj posxtaj landokodoj.

Kiom eble aperas nur komunlingvaj nomoj, ne longaj oficialaj nomoj.

En la notoj trovigxas Esperantaj nomoj de provincoj, regionoj k.s. de kelkaj landoj, kies regionaj dividoj estas internacie gravaj.

{landonomo} alternativa landonomo
[nomo] nomo transskribita aux transliterigita el ne-Latina skribo laux oficiala aux ofte uzata Latinliteriga sistemo por la koncerna lingvo (do ne laux la Esperanta alfabeto).
pop. popolnomo (aperas nur cxe kelkaj landoj)
... kaj aliaj, kaj tiel plu
- ne ekzistas
Noto vidu noton pri regionoj k.s.

Rekomendoj pri landonomoj

La Esperantaj landonomoj cxi tie sekvas la rekomendojn de la Akademio de Esperanto.

La sufiksaj landonomoj havas cxi tie por klareco la sufikson UJ. Tio ne signifas malrekomendon de aliaj formoj. Tiuj, kiuj preferas la sufikson I, simple mem anstatauxigu cxiujn UJ per I. Ambaux tiuj sufiksoj estas egalaj laux la rekomendoj de la Akademio. Iuj nomoj havas LAND anstataux UJ/I tute laux la rekomendoj de la Akademio.

Lingvoj de la mondo «

La lingvolisto enhavas Esperantajn nomojn de cxirkaux 300 lingvoj. Enestas cxiuj lingvoj, kiuj havas almenaux tri milionojn da parolantoj, kaj multaj lingvoj kun malpli da parolantoj. En la listo aperas pluraj lingvoj, kies nombro de hejmaj aux cxiutagaj parolantoj ne estas tre alta, sed kiuj estas gravaj kiel interlingvoj aux kiel religiaj lingvoj, aux kiuj ie havas oficialan statuson. Aperas ankaux kelkaj planlingvoj kaj unu fikcia lingvo.

La informoj pri lingvoj aperas jene:

Esperanta nomo
  • nombro de parolantoj (cxiutagaj/hejmaj)
  • eventuala dulitera kodo laux ISO-639
  • nomo en la lingvo mem {aux en la Angla, se mankas tia informo}
  • skribosistemo(j)
  • landoj, en kiuj la lingvo estas uzata (pli-malpli en ordo de la nombro de parolantoj)
  • eventualaj komentoj aux notoj

* = lingvonomo farita per A-finajxo el nomo de lando aux regiono

> = pli ol

< = preskaux

{...} = Lingvonomo en la Angla provizore menciita kiel klarigo, kiam mankas informo pri la nomo en la lingvo mem.

[...] = Vorto (plej ofte lingvonomo) kiu vere estu skribata per alia skribo ol la Latina, sed kiu estas cxi tie transliterigita per Latinaj literoj laux oficiala aux ofte uzata Latinliteriga sistemo por la koncerna lingvo (do ne laux la Esperanta alfabeto). En kelkaj okazoj temas pri lingvo, por kiu tute ne ekzistas skribo.

Cxu la informoj pravas?

Informoj pri nombroj de parolantoj varias en diversaj fontoj. La cxefa fonto estas la libro Countries, Peoples and Their Languages (The Geolinguistic Handbook) [Landoj, Popoloj kaj Iliaj Lingvoj (La Geolingvistika Manlibro)] de Erik V. Gunnemark (Gotenburgo, Svedujo, 1991). Uzigxas tiuj nombroj, kiujn Gunnemark donas por “hejmaj parolantoj” aux “cxiutaga lingvo”. Kalkulante alimaniere oni povas ricevi tute aliajn nombrojn. Se la nombro de parolantoj estas tre malgranda aux tre malcerta, nenia nombro aperas en la listo. La cxefa celo de la listo tamen ne estas montri la nombrojn de parolantoj, sed listigi Esperantajn nomojn de la lingvoj.

Ankaux informoj pri skribosistemoj kaj pri landoj estas cxefe de Gunnemark.

Kritikon kaj kompletigojn bonvolu sendi al Bertilo: “bertilow” cxe “gmail.com”.

Kio estas geolingvistiko?

Geolingvistiko (geografia lingvoscienco) estas laux Gunnemark “la studo de la geografia distribuo de lingvoj kaj de la politikaj, ekonomiaj kaj kulturaj aspektoj de iliaj statusoj kaj distribuoj”.

Kio estas lingvo?

Kiam oni listigas lingvojn, necesas decidi, kio estu kalkulata kiel unu lingvo, kaj kio estas nur variajxo (dialekto) de lingvo. Cxi tie gxenerale estas sekvata Gunnemark, kiu uzas cxefe “politikajn” difinojn. En pluraj okazoj Gunnemark klasas kiel unu lingvon tion, kion iuj aliaj klasas kiel grupon de parencaj lingvoj.

Tri specoj de lingvonomoj

Popolaj Plej multaj lingvonomoj nomas lingvon laux ia popolo. Ekz. la nomo “la Cxina lingvo” montras, ke tiu lingvo estas la lingvo de la Cxinoj, de la Cxina popolo. Tiaj nomoj konsistas el “la” + A-vorto + la vorto “lingvo”, kiu tamen tre ofte estas nur subkomprenata: “la Cxina (lingvo)”, “la Angla (lingvo)”, “la Araba (lingvo)”...
Landaj Aliaj lingvonomoj nomas lingvon laux ia lando aux regiono. Ekz. la nomo “la Bengala lingvo” montras, ke tiu lingvo estas la lingvo de Bengalo, regiono en Barato kaj Bangladesxo. Tiaj nomoj havas steleton (*) en la listo. Ankaux tiaj nomoj konsistas el “la” + A-vorto + la vorto “lingvo” (tre ofte subkomprenata): “la Bengala (lingvo)”, “la Tibeta (lingvo)”, “la Nederlanda (lingvo)”...
Propraj Iuj lingvonomoj estas mem propra nomo kun O-finajxo, kaj ne nomas la lingvon laux io alia. Pro tio, ke ili estas propraj nomoj, oni ne uzas “la”: “Urduo”, “Sanskrito”, “Esperanto”.... Oni povas ankaux uzi A-finajxan esprimon kun “la”: “la Urdua (lingvo)”, “la Sanskrita (lingvo)”, “la Esperanta (lingvo)”... Sed tio estas malpli kutima.

La aparteno de lingvonomo al iu el tiuj cxi kategorioj ofte dependas de arbitra elekto. Oni ne sercxu en tio iajn profundajn sciencajn principojn. En iuj okazoj la Esperanta uzado varias. Ekz. iu radiko povas esti por iuj Esperantistoj nomo de popolo, por aliaj nomo de lando. En pluraj okazoj lingvo havas pli ol unu nomon kun malsamaj radikoj, kaj tiuj alternativaj nomoj povas aparteni al malsamaj specoj.