Marta

Rakonto

  • Verkis: Eliza Orzeszkowa
  • El Pola lingvo, kun permeso de la auxtorino tradukis Dro L. L. Zamenhof

La vivo de virino estas eterne brulanta flamo de amo, diras unuj. La vivo de virino estas sinoferado, certigas aliaj. La vivo de virino estas patrineco, krias parto da homoj. La vivo de virino estas amuzigxado, sxercas aliaj. La virto de virino estas blinda kredo, hxore konsentas cxiuj.

La virinoj kredas blinde; ili amas sin oferas, edukas infanojn, amuzigxas... sekve ili plenumas cxion, kion la mondo ordonas al ili plenumi, kaj tamen la mondo ial rigardas ilin senkonfide, kaj de tempo al tempo gxi esprimas sian opinion en formo de riprocxo aux averto: vi ne estas en ordo!

Inter la virinoj mem la pli akrevidaj, pli prudentaj aux pli malfelicxaj, esplorante sin mem aux rigardante cxirkauxen, ripetas: ni ne estas en ordo!

Por cxia malbono estas necesa ia helpa rimedo; tiuj kaj aliaj vidas gxin en tio aux alia, sed la malsano ne cedas per helpo de la recepto.

Antaux ne longe unu el la verkistoj plej merite estimataj en nia lando (S-ro Zacharyasiewicz en la novelo sub la titolo “Albina”) anoncis publike, ke la virinoj malsamas fizike kaj morale kauxze de tio, ke al ili mankas granda amo (kompreneble, koncerne la viron).

Ho, cxielo! kia grandega maljusteco tio estas!

La rozokolora dio Eroso helpe flugu al ni malsupren kaj atestu, ke nia tuta vivo estas nenio alia ol konstanta incensado pro lia honoro.

Apenaux ni komencis marsxi per niaj propraj infanaj piedoj, ni jam auxdas, ke destino estos ami iun el la sinjoroj de la kreitajxaro: estante ankoraux knabinetoj, ni pri tiu sinjoro kaj reganto revas cxiun vesperon, kiam en la cxielo la luno lumas aux la steloj brilas, cxiun matenon, kiam la negxoblankaj lilioj malfermas al la suno siajn bonodorajn kaliketojn, ni revas kaj sopiras. Ni sopiras gxis tiu momento, kiam estos al ni permesite, kiel lilio al la suno, turnigxi al tiu, kiu el la nebulo de la matenaj nuboj aux el la maro de la luna lumo elnagxas antaux nia imago en la formo de Adoniso, dormanta sur ia mistero... Poste... kio do estas poste? La Adoniso malsupreniras el la nuboj, enkorpigxas, ni intersxangxas kun li ringojn kaj ni edzinigxas... Tio estas ankaux akto de amo, kaj kvankam la supre citita verkisto, en siaj cetere tre belaj rakontoj, volas kredigi, ke cxiam kaj senescepte tio estas nur akto de prikalkulo, mi ne konsentas kun li en tio. Gxi estas akto de prikalkulo en esceptaj aferoj kaj cirkonstancoj, sed gxenerale gxi estas akto de amo. De kia amo? Tio estas jam tute alia afero, tre subtila kaj postulanta longan priparoladon; sed en cxiu okazo, kiam en blanka muslino, kovrante la honteman vizagxon per la tulaj randajxoj, ni iras al la altaro, la cxarma Eroso flugas antaux ni kaj balancas super nia kapo la torcxon kun la rozokoloraj flametoj.

Poste? Kio do estas poste? Ni denove amas... se ne tiun el la sinjoroj de la kreitajxaro, kiun la knabineto vidis en sia revado kaj kiu al la junulino metis sur la fingron la edzigan ringon, — tiam alian: kaj cetere, se ni amas neniun, ni almenaux deziras ami... ni konsumigxas, ni enfalas en ftizon, ni ofte farigxas furioj kauxze de nia dezirego de amo.

Kaj kio sekvas el cxio cxi tio? Unuj el ni, sxirmitaj de flugiloj de la dio de amo, traflugas la tutan vivon honeste, virte kaj felicxe, sed aliaj, pli multaj, forte plimultaj, per sangantaj piedoj marsxas sur la tero, batalante pro la pano, pro trankvileco, pro virto, versxante multe da larmoj, terure suferante, kruele pekante, falante cxiam pli kaj pli en la abismon de honto, mortante de malsato...

Sekve la recepto, konsistanta el la sola vorto “amu”, helpas ne kontraux cxiuj malsanoj.

Eble ni aldonu al gxi ankoraux unu ingrediencon, por ke gxi estu pli efika?

Kian?

Tion eble diros al vi folieto, elsxirita el la vivo de virino...

...

La strato Graniczna estas unu el la suficxe vivoplenaj stratoj de Varsovio. Antaux kelke da jaroj, en tre bela auxtuna tago, tra tiu strato iris kaj veturis multe da homoj, el kiuj cxiu rapidis aux al siaj aferoj, aux al plezuro, ne rigardante flanken, nek dekstren nek maldekstren, kaj tute ne atentante tion, kio farigxas en la profundo de unu el la kortoj, kiuj kuntusxigxas kun tiu strato.

Tiu korto estis pura, suficxe vasta, de kvar flankoj cxirkauxita de altaj masonitaj konstruajxoj. La konstruajxo, kiu staris en la profundo, estis la plej malgranda, sed laux la grandaj fenestroj, la largxa eniro kaj la bela perono, kiu ornamis tiun eniron, oni povis konkludi, ke la logxejoj, kiuj tie trovigxas, estas komfortaj kaj belaj.

Sur la perono staris juna virino en funebra vesto kun tre pala vizagxo. Egale pala kaj ankaux funebre vestita kvarjara knabineto alkrocxigxis al sxiaj manoj, kiuj, kvankam ne perdinte sian forton, pendis tamen velke, donante al la figuro de la virino la eksterajxon de granda malgxojo kaj sufero.

De la pura, largxa sxtuparo, kiu kondukis al la pli alta etagxo de la konstruajxo, konstante deiradis homoj en malelegantaj vestoj kaj malelegantaj polvokovritaj botoj. Tio estis portistoj, kiuj portis la plej diversajn meblajxojn, per kiuj povas esti plenigita kaj ornamita logxejo, se ne tro vasta kaj eleganta, tamen almenaux bele kaj oportune arangxita. Tie estis litoj mahagonaj, kanapoj kaj braksegxoj tegitaj per punca lana damasko, belformaj sxrankoj kaj komodoj, kelke da tabletoj ecx kun marmoraj platajxoj, kelke da suficxe grandaj speguloj, du grandaj oleandraj arboj en florpotoj kaj unu daturarbo, sur kies brancxoj pendis ankoraux kelke da ne tute defalintaj kalikoj de blanka florajxo.

Cxiujn objektojn la portistoj portis malsupren de la sxtuparo, kaj, pasante preter la virino, kiu staris sur la perono, ili starigis la objektojn sur la pavimo de la korto, aux lokis sur du sxargxveturiloj, kiuj staris proksime de la pordego, aux portis eksteren sur la straton. La virino staris senmove kaj akompanis per la okuloj cxiun el la elportataj meblajxoj. Oni povis rimarki, ke tiuj objektoj, kiuj videble estis forprenataj de sxi, havis por sxi valoron ne sole materialan; sxi disigxis de ili en tia maniero, en kia oni disigxas de videblaj signoj, kiuj prezentas antaux niaj okuloj historion de senrevene foririnta pasintajxo, sxi disigxis de ili tiel, kiel oni disigxas de mutaj atestantoj de perdita felicxo. La pala nigrokula infano pli forte ektiris la veston de la patrino.

— Panjo! — mallauxte diris la knabineto, — la skribtablo de la patro! La portistoj portis de la sxtuparo kaj metis sur la sxargxveturilon grandan kabinetan skribtablon, tegitan per verda drapo kaj ornamitan per bele skulptita galerieto. La virino en la funebra vesto per longa rigardo fiksis la meblajxon, kiun montris al sxi la malgranda fingreto de la infano.

— Panjo! — mallauxte diris la knabineto, — cxu vi vidas tiun grandan nigran makulon sur la skribtablo de la patro? ... Mi memoras, kiel tio farigxis ... La patro sidis antaux la skribtablo kaj tenis min sur la genuoj; vi, panjo, venis kaj volis forpreni min de la patro. La patro ridis kaj ne donis min, mi petolis kaj elversxis la inkon. La patro ne koleris. La patro estis bona, li neniam koleris, nek min, nek vin...

La infano mallauxte parolis tiujn vortojn, kasxante sian vizagxeton en la faldoj de la funebra vesto de la patrino, per sia tuta korpeto alpremante sin al sxiaj genuoj. Videble ecx sur tiu infana koro la rememoroj montris jam sian forton, premante gxin per senkonscia doloro. El la gxis nun sekaj okuloj de la virino elfluis du grandaj larmoj: la momento, kiun revokis en sxian memoron la vortoj de la infano, momento, kiu iam perdigxis en miliono da similaj cxiutagaj, ekridetis nun al la malfelicxulino kun cxarma maldolcxeco de perdita paradizo. Povas esti, ke sxi ankaux ekpensis pri tio, ke la libereco kaj gajeco de tiu momento alportis al sxi hodiaux perdon de unu el la lastaj pecoj da pano, kiuj restis al sxi kaj al sxia infano, kaj morgaux alportos al sxi malsaton; la inka makulo, kiu naskigxis meze de ridado de la infano kaj kisoj de la gepatroj, deprenis unu aux du spesmilojn de la valoro de la meblajxo. Post la skribtablo aperis sur la korto bela fortepiano, sed la virino en funebra vesto akompanis gxin jam per rigardo pli indiferenta. Videble sxi tute ne estis artistino, la muzika instrumento vekis en sxi malplej da bedauxroj kaj rememoroj; sed malgranda mahagona liteto kun kovrilo el kolora brodlano, kiam oni gxin elportis el la domo kaj starigis sur la sxargxveturilo, alforgxis al si la rigardon de la patrino, plenigis per larmoj la okulojn de la infano.

— Mia liteto, panjo! — ekkriis la knabineto — tiuj homoj forprenas ankaux mian liteton, kaj ankaux tiun kovrileton, kiun vi mem al mi faris! Reprenu, panjo, de ili mian liteton kaj la kovrileton.

La tuta respondo de la virino konsistis nur en tio, ke sxi pli forte alpremis al la genuoj la kapon de la ploranta infano; sxiaj nigraj, belaj, iom enfalintaj okuloj estis denove sekaj, la pala delikata busxo estis fermita kaj silenta.

Tiu bela infana liteto estis jam la lasta el la elportitaj meblajxoj. Oni malfermis en la plena largxo la pordegon, la veturiloj sxargxitaj per la meblajxoj enveturis en la belan straton, post ili foriris la portistoj, tenante sur la sxultroj la reston de la sxargxoj, kaj malantaux la najbaraj fenestroj malaperis la homaj kapoj, kiuj gxis nun scivole elrigardis sur la korton.

De la sxtuparo malsupreniris juna knabino en supervesto kaj cxapelo kaj haltis antaux la virino en la funebra vesto.

— Sinjorino, sxi diris, — mi plenumis jam cxion... mi pagis, al kiu oni devis... jen estas la resto de la mono.

Tion dirante, la juna knabino donis al la virino malgrandan rulon da monpaperetoj.

La virino malrapide turnis al sxi la vizagxon.

— Mi dankas vin, Sonjo, sxi diris mallauxte, — vi estis por mi tre bona.

— Sinjorino, vi cxiam estis bona por mi, — ekkriis la knabino, — mi servis cxe vi kvar jarojn, kaj nenie estis al mi nek iam estos pli bone, ol cxe vi.

Dirinte tion, sxi tusxis la larme malsekajn okulojn per sia mano, sur kiu estis videblaj postesigno de kudrilo kaj gladilo, sed la virino en la funebra vesto kaptis tiun krudan manon kaj premis gxin forte en siaj blankaj delikataj manplatoj.

— Kaj nun, Sonjo, — sxi diris, — adiaux...

— Mi akompanos vin al la nova logxejo, — rediris la knabino, — mi tuj vokos veturilon.

Kvaronhoron post tiu interparolo la ambaux virinoj kaj la infano eligxis el veturilo antaux unu el la domoj cxe la strato Piwna.

Tiu domo estis mallargxa, sed alta, trietagxa, gxi havis eksterajxon malnovan kaj malgajan.

La malgranda Janjo per largxe malfermitaj okuloj rigardis la murojn kaj la fenestrojn de la domo.

— Panjo, cxu ni logxos cxi tie?

— Cxi tie, mia infano, — per mallauxta vocxo respondis la virino en la funebra vesto, kaj sxi turnis sin al la pordisto, kiu staris en la pordego.

— Mi petas, sinjoro, la sxlosilon de la logxejo, kiun mi luis antaux du tagoj.

— Ha! en la mansardo, sendube, — respondis la pordisto kaj aldonis: — iru supren, mi tuj malfermos.

El la malgranda kvadrata korto, kiu de du flankoj estis cxirkauxita de senfenestra brikokolora muro kaj de la du aliaj — de malnovaj lignaj staloj kaj konservejoj, la virinoj kaj la infano supreniris sur mallargxan, malluman kaj malpuran sxtuparon. La juna knabino prenis la infanon sur sian brakon kaj iris antauxe, la virino en funebra vesto malrapide marsxis post sxi.

La cxambro, kies pordon la pordisto malfermis, estis suficxe vasta, sed malalta kaj malluma; unu negranda fenestro, malfermigxanta super la tegmento de la domo, donis nesuficxan lumon; la plafono, oblikve iranta de supre malsupren, kvazaux premis la murojn, de kiuj blovis malsekeca odoro de kalko, per kiu oni videble fresxe ilin blankigis.

En la angulo apud la forno el simplaj brikoj estis negranda kamero por kuirado: kontrauxe cxe unu el la muroj staris negranda sxranketo, poste ankoraux lito sen flankapogiloj, kanapeto tegita per dissxirita katuno, tablo nigre kolorigita, kaj kelke da flavaj segxoj kun pajla reto, parte dissxirita kaj kavigita.

La virino en funebra vesto haltis momenton sur la sojlo, jxetis malrapidan rigardon en la tutan cxambron kaj poste, farinte kelke da pasxoj, sidigxis sur la kanapeto.

La infano starigxis apud la patrino kaj senmova, pala, turnadis cxien la okulojn, en kiuj vidigxis miro kaj timo.

La juna knabino forliberigis la veturigiston, kiu enportis en la cxambron du malgrandajn pakajxetojn, kaj sxi komencis klopodi pri ordigo de la objektoj, elprenitaj el la pakajxetoj..

Ili ne estis en granda nombro, ilia ordigo sekve dauxris mallonge; ne deprenante la superveston kaj cxapelon, la knabino en unu el la pakajxetoj orde arangxis kelke da infanaj vestetoj kaj iom da tolajxo, la duan, malplenigitan, sxi forsxovis en angulon de la cxambro, la liton sxi ordofaris per du kusenoj kaj lana kovrilo, al la fenestro sxi pendigis blankan flankkurtenon, en la sxranko sxi ordometis kelke da teleroj kaj potetoj, argilan krucxon por akvo, tian saman pelvon, latunan kandelingon kaj malgrandan samovaron. Farinte cxion cxi tion, sxi prenis ankoraux el malantaux la forno faskon da lignetoj kaj ekbruligis sur la kameno gajan fajron.

— Jen tiel, — sxi diris, levigxinte de la genua pozicio kaj turnante al la senmova virino la vizagxon, rugxigitan de la blovekscitado de la fajro: — mi ekbruligis fajron, kaj tuj estos al vi pli varme kaj pli lume. Lignon por hejtado vi trovos malantaux la forno, estos kredeble suficxe por cxirkaux du semajnoj; la vestoj kaj tolajxo estas en la pakajxeto, la vazoj kuirejaj kaj bufedaj en la sxranko, la kandelo en la kandelingo ankaux en la sxranko.

Dirante cxi tion, la bona servistino videble penis havi gajan tonon, sed la rideto ne povis sin teni sur sxia busxo, kaj la okuloj apenaux retenis larmojn.

— Kaj nun, — sxi diris mallauxte, kunmetante la manojn, — nun, mia sinjorino, mi devas jam iri!

La virino en funebra vesto levis la kapon.

— Vi devas jam iri, Sonjo, — sxi ripetis, — gxi estas vero, — sxi aldonis, jxetinte rigardon al la fenestro, — komencas jam vesperigxi... vi certe timos iri vespere tra la urbo.

— Ho, ne tio, kara sinjorino! — ekkriis la knabino, — por vi mi en la plej malluma nokto irus al la fino de la mondo... sed... miaj novaj gesinjoroj morgaux tre frue matene elveturas el Varsovio, kaj ili ordonis al mi veni antaux la vesperigxo. Mi devas iri cxar ili hodiaux ankoraux min bezonos...

Cxe la lastaj vortoj la juna servistino klinigxis kaj, preninte la blankan manon de la virino, volis levi gxin al sia busxo. Sed la virino subite levigxis kaj jxetis ambaux brakojn cxirkaux la kolon de la knabino. Ambaux ploris, la infano ankaux komencis plori, kaj per ambaux manetoj gxi kaptis la superveston de la servistino.

— Ne foriru, Sonjo! — kriis Janjo, — ne foriru! cxi tie estas tiel terure, tiel malgxoje!

La knabino kisis al sia estinta sinjorino la brakojn, la manojn, premis al sia koro la plorantan infanon.

— Mi devas, mi devas iri! — sxi ripetadis plorgxemante, — mi havas malricxan patrinon kaj malgrandajn fratinojn, mi devas labori por ili...

La virino en funebra vesto levis la palan vizagxon kaj rektigis sian elastan talion.

— Mi ankaux, Sonjo, mi ankaux laboros, — sxi diris per vocxo pli forta ol tiu, per kiu sxi gxis nun parolis, — mi ankaux havas infanon, por kiu mi devas labori...

— Dio vin ne forlasu, kaj Li vin benu, mia plej kara sinjorino! — ekkriis la juna servistino, kaj, ankoraux unu fojon kisinte la manojn de la patrino kaj la plorantan vizagxon de la infano, sxi, ne rigardante returne, elkuris el la cxambro.

Post la eliro de la knabino en la cxambro ekregis granda silento, interrompata nur de la kraketado de la fajro, kiu brulis sur la kameno, kaj de la bruo de la strato, kiu obtuze kaj neklare atingadis la mansardon. La virino en funebra vesto sidis sur la kanapeto, la infano en la unua momento ploris, poste gxi alpremigxis al la brusto de la patrino, silentigxis kaj laca endormigxis. La virino apogis la kapon sur la manplato, per la brako sxi cxirkauxis la malgrandan talion de la infano, kiu dormis sur sxiaj genuoj, kaj per senmovaj okuloj sxi rigardis la tremetantan brilon de la flamo. Kun la foriro de la fidela kaj sindonema servistino foriris de sxi la lasta homa vizagxo, kiu estis atestanto de sxia estinteco, la lasta apogo, kiu restis al sxi post la malapero de cxio, kio antauxe servis al sxi kiel apogo, helpo kaj subteno. Sxi restis nun sola, elmetita al la volo de de la sorto, al la malfacileco de la soluleco, al la forto de siaj propraj manoj kaj kapo, kaj kune kun sxi estis nur tiu malgranda, malforta ekzistajxeto, kiu povis nur cxe sxia brusto sercxi ripozon, de sxia busxo postuli kareson, el sxia mano atendi nutron. Sxia domo, kiu estis iam arangxita por sxi de la amanta mano de la edzo, nun, forlasita de sxi, akceptis en sian internon novajn logxantojn: la bona, amata homo, kiu gxis nun cxirkauxadis sxin per amo kaj bonstato, de kelke da tagoj kusxis en la tombo...

Cxio forpasis... la amo, bonstato, trankvileco kaj sereneco de la vivo, kaj sola postesigno de songxosimile malaperinta estinteco estis por la malfelicxa virino la doloraj rememoroj kaj tiu pala, malforta infano, kiu nun, malferminte la okulojn post momenta dormo, jxetis siajn manetojn cxirkaux sxian kolon kaj, alpremante sian busxeton al sxia vizagxo, mallauxte diris: Panjo! donu al mi mangxi! Nun tiu peto ankoraux havis en si nenion, kio povus veki timon aux malgxojon en la koro de la patrino.

La vidvino metis la manon en la posxon kaj eltiris monujon, kiu enhavis kelke da monpaperetoj — la tuta havo de sxi kaj sxia filino.

Sxi jxetis la tukon sur la sxultrojn, kaj, dirinte al la infano, ke gxi trankvile atendu sxian revenon, sxi eliris el la cxambro.

Sur la mezo de la sxtuparo sxi renkontis la pordiston, kiu portis faskon da ligno al unu el la logxejoj, kiuj trovigxis en la unua etagxo.

— Kara sinjoro, — diris la vidvino gxentile kaj iom nekuragxe, — cxu vi ne povus alporti al mi el la proksima butiketo lakton kaj bulkojn por mia infano?

La pordisto, ne haltante, auxskultis cxi tiujn vortojn, poste li deturnis la kapon kaj respondis kun apenaux kasxata malkontenteco:

— He, kiu havas tempon, por iri sercxi lakton kaj bulkojn! Ne por tio mi estas cxi tie, ke mi alportu mangxon al la logxantoj.

Dirante la lastajn vortojn, li malaperis malantaux flekso de la muro. La vidvino iris pli malsupren.

— Li ne volis fari al mi komplezon, — sxi pensis, — cxar li divenas, ke mi estas malricxa... Al tiuj, de kiuj li esperas ricevi pagon, li portis pezan faskon da ligno.

Sxi iris malsupren sur la korton kaj rigardis cxirkauxen.

— He, kion do vi tiel cxirkauxrigardas? — eksonis apud sxi virina vocxo rauxka kaj malagrabla.

La vidvino ekvidis virinon, kiu staris antaux malalta pordeto proksime de la pordego kaj kies vizagxon sxi en la krepusko ne rekonis, sed kies mallonga jupo, granda tola kufo kaj simpla tuko, malrekte jxetita sur la sxultrojn, kaj ankaux la sono de la vocxo kaj la tono de la parolado montris, ke sxi estas virino popolamasa.

La vidvino konjektis, ke tio estas la edzino de la pordisto.

— Mia bona sinjorino, — sxi diris, — cxu mi ne trovos cxi tie iun, kiu alportus al mi lakton kaj bulkojn?

La virino pripensis momenton.

— De la kioma etagxo vi estas? — sxi demandis, — Mi vin ial ankoraux ne konas.

— Hodiaux mi enlogxigxis en la mansardo...

— Ha, en la mansardo! Nu kial do vi parolacxas pri ia alportado al vi? cxu vi ne povas mem iri al la vendejo?

— Mi pagus por la servo, — mallauxte diris la vidvino; — sed la pordistedzino ne auxdis, aux sxajnigis, ke sxi ne auxdas sxiajn vortojn, kovris sin pli bone per la tuko kaj malaperis malantaux la malgranda pordeto.

Kelke da minutoj la vidvino staris senmove, videble ne sciante, kion fari kaj al kiu sin turni; sxi ekgxemis kaj lasis fali la manojn. Sed baldaux sxi levis la kapon, kaj, alirinte al la pordego, sxi malfermis la pordeton, kiu kondukis al la strato.

Estis ankoraux ne tre malfrue vespere, sed suficxe mallume: malmultaj lanternoj malbone lumis la mallargxan strateton, plenan de amasoj da homoj; sur la trotuaroj largxaj partoj estis en plena mallumo. Ondo da malvarma auxtuna vento enfluis en la pordegan arkajxon tra la malfermita pordeto, frapis la vizagxon de la vidvino kaj ekturnis la flankojn de sxia nigra tuko; la bruo de la veturiloj kaj la murmurego de la intermiksitaj paroloj surdigis sxin, la mallumo sur la trotuaroj sxin timigis. Sxi retirigxis je kelke da pasxoj en la profundon de la pordega arkajxo kaj staris denove kelkan tempon kun mallevita kapo; subite tamen sxi elrektigxis kaj pasxis antauxen. Sxi eble rememoris sian infanon, kiu atendis mangxon, aux eble sxi eksentis, ke sxi devas akiri de sia volo kaj kuragxo tion, kion sxi de nun devos jam akiradi cxiutage, cxiuhore. Sxi metis la tukon sur la kapon kaj transpasxis la sojlon de la pordeto. Sxi ne sciis, en kiu flanko oni devas sercxi butiketon kun mangxeblajxoj. Sxi iris suficxe grandan pecon, esplorante per la rigardo la elmetajxojn de la magazenaj fenestroj, sxi preterpasis kelke da cigarbutiketoj, ian kafejon, ian butikon de silkajxoj, kaj sxi iris returne. Sxi ne kuragxis pli enprofundigxi en la straton, nek peti de iu klarigon. Sxi direktis sin en la alian flankon, kaj post kvaronhoro sxi revenis kun kelke da bulkoj en blanka tuketo.

Lakton sxi ne alportis; gxi ne estis ricevebla en la butiko, en kiu sxi trovis la bulkojn, sxi ne volis, ne povis sercxi pli longe, sxi estis maltrankvila pri la infano, sxi reiris rapide, sxi preskaux kuris. Sxi estis jam kelke da pasxoj antaux la pordego, kiam tuj malantaux si sxi auxdis viran vocxon, kiu kantetis:

“Haltu, kara mia, haltu,
Piedetoj, ne forsaltu.”

Sxi penis certigi al si en la animo, ke la kanteto celas ne sxin, sxi ekmarsxis pli rapide kaj jam atingis la pordeton, kiam la vocxo de la kantanto ekparolis:

— Kien tiel rapide? kien? la vespero estas bela! eble ni iom promenos?

Sen spiro, tuta tremante de timo kaj ofendo, la juna vidvino enkuris en la pordegon kaj forte jxetfermis post si la pordeton. Post kelke da minutoj Janjo, vidante la patrinon, enirantan en la cxambron, jxetis sin al sxi, alpremante sin al sxiaj brakoj.

— Tiel longe vi ne revenis, panjo! — sxi ekkriis, sed subite sxi silentigxis kaj fikse rigardis la patrinon —: panjo, vi denove ploras, vi denove havas tian aspekton, kiel... kiel tiam, kiam oni en cxerko elportis la patron el nia logxejo.

La juna virino efektive tremis per la tuta korpo, larmoj amase fluis sur sxiaj flamantaj vangoj. Tio, kion sxi suferis en la dauxro de sia kvaronhora ekskurso en la urbon, la batalo kun sia propra timemeco, la rapida kuro en la glitiga strato, meze de la amaso da homoj kaj la malvarmaj ondoj de la vento, precipe la ofendo, kiun sxi ricevis kvankam de homo nekonata, sed kiun sxi ricevis la unuan fojon en la vivo, — cxio videble tre profunde sxin skuis. Estis tamen videble, ke sxi decidis venkadi sin mem sur cxiu pasxo, cxar sxi rapide trankviligxis, forvisxis la larmojn, kisis la infanon, kaj, blovekscitante la fajron sur la kameno, sxi diris:

— Mi alportis al vi bulkojn, Janjo, kaj nun mi preparos la samovaron kaj pretigos teon.

Sxi prenis el la sxranko la argilan krucxon, kaj, rekomendinte al la infano esti singarda kun la fajro, sxi denove malsupreniris sur la korton al la puto. Baldaux sxi revenis, malfacile spirante kaj lace, kun talio klinita pro la pezo de la krucxo plena de akvo, kiun sxi portis; sxi tamen ne ripozis ecx unu momenton, sed tuj komencis la preparadon de la samovaro. Cxi tiu laboro, kiun sxi faris videble la unuan fojon en la vivo, iris tre malfacile, tamen post ne plena horo la teo estis trinkita. Janjo estis senvestigita kaj endormigita. La egalmezura kaj mallauxta spirado de la infano atestis dormon trankvilan, de la pala vizagxeto malaperis la postesignoj de larmoj, tiel multe elversxitaj en la dauxro de la tuta tago.

Sed la juna patrino ne dormis; en sia funebra vesto, kun disliberigitaj nigraj bukloj, kun vizagxo apogita sur la manplato, sxi sidis senmove kontraux la estingigxanta fajrejo kaj meditis. Komence mordanta doloro faldis sxian blankan frunton en kelke da profundaj sulkoj, la okuloj plenigxis de larmoj, la brusto levigxadis per malfacilaj gxemoj. Sed post iom da tempo sxi ekskuis la kapon, kvazaux sxi volus forpeli la amason da kordoloroj kaj timoj, kiuj sxin siegxis, sxi levigxis, rektigis la talion kaj diris mallauxte:

— Nova vivo!

Jes, tiu virino juna, bela, kun blankaj manoj kaj elasta talio, eniris en vivon tute novan por sxi, tiu tago devis esti por sxi komenco de nekonata estonteco.

Kia do estis sxia estinteco?

La estinteco de Marta Swicka estis mallonga koncerne la jarojn, simpla koncerne la okazintajxojn.

Marta naskigxis en nobela bieno ne tre luksa kaj ricxa, sed bela kaj komforta. La bieno de sxia patro, kiu trovigxis en la malproksimeco de nur kelke da mejloj de Varsovio, konsistis el kelke da centoj da hektaroj da semotauxga tero, flororicxa, suficxe granda herbejo, bela betula arbareto, kiu liveris hejtan materialon en vintro kaj belajn promenojn en somero, el vasta gxardeno plena de fruktarboj kaj el bela dometo kun ses frontaj fenestroj, elirantaj sur rondoforman herbotapisxe kovritan korton, kun verdaj gajaspektaj fenestrokovriloj, kun balkono kun kvar kolonoj, kiujn cxirkauxvolvis puncofloraj faboj kaj trikoloroj kun belaj violkoloraj kalikoj.

Super la lulilo de Marta sekve kantis najtingaloj kaj maljunaj tilioj balancis siajn seriozajn fruntojn, rozoj floris kaj tritikaj spikoj rulis ondojn da oro. Klinigxadis super gxi ankaux la bela vizagxo de la patrino kaj per varmegaj kisoj kovradis la nigraharan kapeton de la infano.

La patrino de Marta estis virino bona kaj bela, la patro estis homo klera kaj ankaux bona. La sola infano de tiuj gepatroj kreskis meze de amo de homoj kaj de karesoj de bonstato.

La unua doloro, kiu trafis la gxis tiam sennuban vivon de la bela, gaja kaj vigla knabino, estis la perdo de la patrino. Marta havis tiam la agxon de dekses jaroj, sxi malesperis iom da tempo, sxi sopiris longe, sed la juneco metis sanigan balzamon sur la unuan vundon de sxia koro, rugxo refloris sur sxia vizagxo, esperoj kaj revoj revenis.

Tamen baldaux venis aliaj malfelicxoj. La patro de Marta, parte pro sia propra nesingardeco, sed precipe kauxze de ekonomiaj sxangxoj, kiuj farigxis en la lando, enfalis en dangxeron perdi sian posedajxon. Lia sano eksxanceligxis, li antauxvidis ne sole la ruinon de sia havo, sed ankaux la proksiman finon de sia vivo. Tamen la sorto de Marta tiam sxajnis jam asekurita. Sxi amis kaj estis amata.

Johano Swicki, juna oficisto, kiu havis jam suficxe altan oficon en unu el la regnaj institucioj en Varsovio, ekamis la belan nigrokulan frauxlinon kaj vekis en sxi reciprokan senton de estimo kaj amo. Kelke da semajnoj post la edzigxa festo de Marta mortis sxia patro. La ruinigita nobelo, kiu eble iam revis pli brilantan sorton por sia solinfano, kun gxojo enmetis sxian manon en la manon de nericxa, sed laborema homo; pensante, ke de la momento, kiam Marta foriris de la edzigxa altaro, sxia estonteco ricevis suficxan asekuron kontraux la suferoj de soleco kaj la dangxeroj de malricxeco, li mortis trankvile.

La duan fojon en la vivo Martan trafis granda doloro, sed cxi tiun fojon gxin kvietigis jam ne sole la juneco, sed ankaux la amo de edzino kaj poste patrino. Sxia bela loko de naskigxo perdigxis por sxi por cxiam, transiris en la manojn de fremdaj homoj, sed kompense la amata kaj amanta edzo meze de la urba bruo arangxis por sxi molan, varman kaj oportunan neston, en kiu baldaux eksonis la argxentosona vocxo de infano.

Inter familiaj gxojoj kaj devoj kvin jaroj pasis por la juna virino felicxe kaj rapide.

Johano Swicki laboris konscience kaj lerte, ricevadis suficxe grandan salajron, kiu donis al li la eblon cxirkauxigi la amatan virinon per cxio, al kio sxi alkutimigxis depost sia naskigxo kaj kio enhavis en si cxarmon por cxiu kuranta momento kaj trankvilecon por cxiu morgauxa tago. Por cxiu? ne! nur por la plej proksima. Cxar Johano Swicki ne estis suficxe antauxzorga, por pensi pri pli malproksima estonteco, se tio postulis ian ecx plej malgrandan rifuzon al si en la nuna momento.

Juna, forta, laborema, li fidis sian junecon, sian forton kaj laboremecon, pensante, ke cxi tiuj trezoroj neniam elcxerpigxos. Ili tamen elcxerpigxis tro baldaux. La edzo de Marta enfalis en malsanon malfacilan kaj subitan, el kiu ne savis lin la konsiloj de la kuracistoj, nek la penoj de la malesperanta edzino. Li mortis. Kune kun lia morto finigxis ne sole la hejma felicxo de Marta, sed elglitigxis el sub sxiaj piedoj ankaux la fundamento de sxia materiala ekzistado.

Ne por cxiam sekve la edzigxa altaro savis la junan virinon de la suferoj de soleco kaj de la dangxeroj de malricxeco. La tre malnova aksiomo, ke ekzistas nenio certa en la mondo, efektivigxis sur sxi en tiu mezuro, en kiu gxi estas vera. Cxar gxi estas vera ne en plena absoluteco. Cxio, kio venas al la homo el ekstere, pasas kaj sxangxigxas cxirkaux li sub la influo de iuj miloj da fluoj kaj komplikigxoj, kun kiuj iras kaj reciproke interligigxas la sociaj rilatoj kaj arangxoj, sub la ofte plej terura, cxar malplej antauxvidebla kaj antauxkalkulebla influo de la blinda trafo. Sed la sorto de la homo sur la tero estus efektive tre bedauxrinda, se lia tuta forto, cxiuj liaj posedoj kaj garantioj tenigxus nur en tiuj elementoj eksteraj, sxangxigxemaj kaj pasemaj kiel akvaj ondoj, dependantaj de la ordonoj de la ventoj. Jes, ekzistas nenio certa sur la tero, krom tio, kion la homo posedas en sia propra brusto kaj kapo: krom klereco, kiu montras vojojn kaj instruas iri sur ili; krom laboro, kiu lumas la solecon kaj asekuras kontraux mizero; krom sperto, kiu instruas, kaj altaj sentoj, kiuj gardas kontraux malbono. Ankaux cxi tie la certeco estas nur relativa: gxin rompas la malserena, sed nevenkebla potenco de malsano kaj morto. Sed tiel longe, kiel senskue kaj regule dauxras kaj disvolvigxas tiu proceso de la homa movigxado, pensado kaj sentado, kiu estas nomata vivo, tiel longe la homo ne disigxas de si mem, tiel longe li mem sin servas, helpas, apogas sin sur tio, kion li sukcesis kolekti al si en la estinteco, kio servas lin kiel batalilo en la batalo kontraux la komplikigxoj de la vivo, la sxangxigoj de la sorto, la krueleco de la blinda okazo.

Martan trompis kaj forlasis cxio, kio, venante de ekstere, gxis nun estis por sxi amika kaj protekta. La sorto, kiu sxin trafis, tute ne estis ia sorto escepta, sxia malfelicxo ne havis sian fonton en ia stranga, neordinara okazintajxo, en ia miriga katastrofo, kiu malofte aperas en la historio de la homaro. Financa ruinigxo kaj morto gxis nun ludis en sxia vivo la rolon de detruantoj de la trankvileco kaj felicxo. Kio do estas pli ordinara? kio precipe cxe ni estas pli ordinara ol la unua? kio estas pli ofta, pli neevitebla ol la dua?

Marta renkontigxis vizagxo kontraux vizagxo kun tio, kun kio renkontigxas milionoj da homoj, milionoj da virinoj. Kiu ne renkontis ofte en sia vivo homojn, kiuj ploras super la riveroj de Babilono, cxirkauxfluantaj la ruinojn de ilia perdita bonstato? Kiu povas prikalkuli, kiom da fojoj en sia vivo li rigardis funebran veston de vidvino, palajn vizagxojn kaj larmelacigitajn okulojn de orfoj?

Cxio, kio akompanis gxis nun la vivon de la juna virino, disigxis de sxi, forflugis de sxi, sed sxi ne disigxis de si mem. Kio sxi mem povis esti por si mem? kion sxi sukcesis kolekti por si en la estinteco? kiaj armiloj de instruiteco, volo aux sperto povis servi sxin en la batalo kontraux la komplikajxoj de la socia vivo, kontraux la mizero, blinda okazo, soleco? En cxi tiuj demandoj kusxis la enigmo de sxia estonteco, la demando pri vivo kaj morto, ne sole por sxi, sed ankaux por sxia infano.

Materiale tiu juna patrino posedis nenion, aux preskaux nenion. Kelkaj dekoj da spesmiloj, kiuj restis de la vendo de la meblajxoj post la pago de malgrandaj sxuldoj kaj de la kosto de la enterigo de la edzo, iom da tolajxo, du vestoj prezentis sxian tutan havon. Grandvalorajn juvelojn sxi neniam havis: tiujn, kiujn sxi havis, sxi vendis dum la malsaneco de la edzo, por pagi la vanajn konsilojn de la kuracistoj kaj la same vanajn medikamentojn. Ecx la mizeraj meblajxoj, kiuj trovigxis en sxia nova logxejo, ne estis sxia proprajxo. Sxi luis ilin kune kun la cxambro en la mansardo, kaj por ilia uzado, tiel same kiel por la cxambro, sxi prenis sur sin la devon pagi en la unua tago de cxiu monato.

Tio prezentis estantecon malgajan, nudan, sed almenaux jam klare difinitan. Nedifinita restis la estonteco. Oni devis gxin akiri, preskaux krei.

Cxu tiu juna, bela virino kun la gracia talio, la blankaj manoj kaj silkecaj nigraj haroj, dense cxirkauxantaj la belforman kapon, posedis ian forton de akirado? cxu el sia estinteco sxi elportis ion, el kio sxi povus krei estontecon? Sxi meditis pri tio, sidante sur malalta ligna segxeto antaux la ardantaj karboj de la kameno. Sxiaj okuloj kun esprimo de profunda amo estis fiksitaj sur la vizagxeto de la infano, kiu trankvile dormis sur la blankaj kusenoj. Por vi, sxi diris post kelka silento, kaj por mi, pro pano, pro azilo, pro trankvileco mi laboros!

Sxi starigxis antaux la fenestro. La nokto estis malluma, Marta vidis nenion, nek la krutajn tegmentojn, kiuj staris malsupre de la alta mansardo en formo de multe da levitajxoj kaj fleksitajxoj, nek la mallumajn fummalpurigitajn kamentubojn, starantajn super la tegmentoj, nek la stratajn lanternojn, kies malklara brilo ne atingis la altecon de sxia fenestro. Sxi ne vidis ecx la cxielon, cxar gxi estis kovrita de nuboj kaj neniu stelo en gxi brilis. Sed la bruo de la granda urbo atingis sxiajn orelojn, sencxesa, kvankam nokta, surdiga, kvankam malfortigita de la malproksimeco. La horo ne estis tro malfrua; en la largxaj, belegaj stratoj, kiel ankaux en la malvastaj mallumaj stratetoj, homoj ankoraux iris, veturis, celis plezuron, sercxis profiton, kuris tien, kien vokis ilin la scivoleco de la penso, la volupto de la koro, aux la espero de akiro.

Marta metis la frunton sur la interplektitajn manojn kaj fermis la okulojn. Sxi auxskultis la milojn da vocxoj, intermiksitajn en unu vocxon grandegan, kvankam neklaran kaj monotonan, sed tamen plenan de flamecaj eksplodoj, de subitaj silentigxoj, de obtuzaj ekkrioj kaj misteraj murmuroj. La granda urbo aperis antaux la okuloj de sxia imago en la formo de grandega abelujo, en kiu movigxis, bolis per vivo kaj pelado, multo da homaj ekzistajxoj. Cxiu el tiuj ekzistajxoj posedis lokon, sur kiu gxi laboris, kaj lokon, sur kiu gxi ripozis, celojn, al kiuj gxi iris, ilojn, per kiuj gxi liberigis al si vojon tra la amaso. Por sxi, la malricxa, en senbordan solecon jxetita virino, kia estos la loko de laborado kaj ripozado? kie estas tiu celo, al kiu sxi sin direktos? kie sxi prenos la ilojn, kiuj liberigos la vojon por la malricxa kaj forlasita virino? Kaj kiaj estos por sxi tiuj homaj ekzistajxoj, kiuj tie bruas tiel sencxese kaj kies spirado kauxzas tiun flamecan murmuron, en kies jen levigxantaj, jen mallevigxantaj ondoj sxiaj oreloj nun nagxas? Cxu ili estos por sxi justaj aux kruelaj, favorkoraj aux senkompataj? Cxu malfermigxos antaux sxiaj pasxoj tiuj dense fermitaj falangoj, kiuj pusxigxas al la felicxo kaj bonstato, aux cxu ili fermigxos ankoraux pli dense, por ke la novevenintino ne malvastigu al ili la lokon, ne antauxigxu al iu el ili en la pena pusxigxado? Kiaj regularoj kaj moroj estos por sxi favoraj kaj kiaj estos malamikaj, kaj cxu pli granda estos la nombro de la unuaj aux de la lastaj? Sed antaux cxio, antaux cxio — cxu sxi estos kapabla mem venki la elementojn malamikajn, fari gxustan uzon el la elementoj amikaj, el cxiu momento, el cxiu bato de la koro, el cxiu penso, kiu flugos tra la kapon? cxiujn ektremojn, kiuj tusxos la fibrojn de la koro, kunigi en unu forton prudentan, persistan, grandan, en tian forton, kiu estos kapabla forpeli mizeron, asekuri la homan honoron kontraux humiligxo, gardi kontraux senfruktaj doloroj, malespero kaj — morto per malsato?

En tiuj demandoj koncentrigxis la tuta animo de Marta. Rememoroj agrablaj kaj samtempe mordantaj, rememoroj de virino, kiu iam, estante gracia kaj gaja knabino, per malpezaj piedoj pasxadis sur la fresxa herbo kaj belkoloraj floroj de la hejma vilagxo; kiu poste, flanke de amata edzo, pasigadis tagojn felicxajn, liberajn de zorgoj kaj malgxojo, kaj nun en vesto de vidvino staris cxe la malgranda fenestreto de mansardo, kun pala frunto, apogita sur la kunmetitaj manplatoj; rememoroj de virino, kiuj en la dauxro de la tuta pasinta tago sxin cxirkauxis per amaso da logantaj fantomoj, vundante kaj sxirante, forflugis nun de sxi antaux la minaca, mistera, sed reale palpebla bildo de la estanteco. Cxi tiu bildo englutis sxiajn pensojn, tamen videble sxin ne teruris. Cxu sxi cxerpis sian kuragxon el la patrina amo, kiu plenigis sxian koron? Cxu sxi posedis tiun fierecon, kiu abomenas timon? Cxu... sxi ne konis la mondon nek sin mem? Sxi ne timis. Kiam sxi levis la vizagxon, sur gxi estis postesignoj de larmoj, kiujn sxi elfluigis en la lastaj tagoj, sur gxi estis la esprimo de kordoloro kaj sopiro, sed timo kaj senespereco sur gxi ne estis.

La sekvantan tagon post sia translogxigxo en la mansardon Marta je la deka horo matene estis jam en la urbo.

Videble sxi rapidis al ia celo; ia bruliganta penso, maltrankvila espero pelis sxin antauxen, cxar sxi iris rapide, kaj malrapidigis siajn pasxojn nur tiam, kiam sxi trovigxis sur la strato Dluga. Tie sxi iris jam cxiam pli kaj pli malrapide, malforta rugxo aperis sur sxiaj palaj vangoj, la spirado farigxis pli rapida, kiel estas ordinare cxe la alproksimigxo de momento tre dezirata kaj samtempe terura, kiu postulas la strecxigxon de cxiuj fortoj de la prudento kaj volo, kiu vekas esperon, senkuragxecon, aux eble ecx malgrauxvolan honton, kauxzitan de la kutimoj de la tuta vivo, de la serioza noveco de la situacio.

Antaux la pordego de unu el la plej grandaj domoj sxi haltis kaj rigardis la numeron de la domo; la numero videble estis gxuste tiu, kiun sxi havis en sia memoro, cxar post unu iom pli longa kaj pli profunda ekspiro sxi komencis malrapide supreniri sur la luma kaj largxa sxtuparo.

Apenaux sxi pasis dek kelke da sxtupoj, sxi vidis du malsuprenirantajn virinojn. Unu el ili estis vestita penplene, ecx kun eleganteco, kaj havis tenigxon memfidan, vizagxesprimon trankvilan, kontentan. La dua, pli juna, tre juna, en malhela lana vesto, iom eluzita sxalo sur la sxultroj, kun cxapelo, kiu videble travivis jam pli ol unu auxtunon, iris kun mallevitaj manoj, kun rigardo direktita al la tero. La iom rugxaj palpebroj, la pala koloro de la vizagxo kaj la maldikeco de la talio donis al la tuta figuro de tiu juna kaj suficxe bela knabino la esprimon de malgajeco, malforteco kaj laceco. Tiuj du virinoj videble bone konis sin reciproke, cxar ili parolis inter si intime.

— Dio, mia Dio! — diris la pli juna mallauxte kaj iom gxemante, — kion mi malfelicxa nun faros? la lasta espero min trompis. Kiel mi diros al la patrino, ke ankaux hodiaux mi ne ricevis ankoraux lecionojn! Sxi pli malsanigxos... kaj ecx sen tio en la domo estas jam nenio por mangxi...

— Nu, nu, — respondis la pli maljuna per tono, en kiu krom kunsento sonis ankaux kordo de forte sentata propra plialteco; — ne malgxoju tiel forte! laboru ankoraux iom super la muziko...

— Ha! se mi scius tiel ludi, kiel Vi! — ekkriis la pli juna, — sed mi ne scias...

— Talenton vi ne havas, mia kara! — diris la pli maljuna, — kion fari? vi ne havas talenton!

Tiel parolante, la du virinoj pasis preter Marta; ili estis tiel okupitaj unu de sia kontenteco kaj la dua de sia malgxojo, ke ili ne donis ecx la plej malgrandan atenton al la virino, kies funebra vesto pretersxovigxis antaux ili. Sed sxi haltis subite kaj akompanis ilin per sia rigardo. Ili videble estis instruistinoj, kiuj forlasis la lokon, al kiu sxi nun celis. Unu el ili forlasis tiun lokon kun vizagxo tre kontenta, sed la dua — kun larmoj. Post duonhoro, eble post kvaronhoro, sxi ankaux malsupreniros per tiu sxtuparo, per kiu nun sxi supreniras. Cxu gxojo aux larmoj estos sxia sorto? Sxia koro batis forte, kiam sxi ektusxis la sonorilon cxe la pordo, sur kiu brilis kupra plato kun la surskribo: Informa oficejo por instruistoj kaj instruistinoj, de Ludovikino Zminska.

Tra malgranda antauxcxambro, kies pordo malfermigxis post la eksono de la sonorilo, Marta eniris en vastan cxambron, lumitan de du grandaj fenestroj, elirantaj sur multehoman straton; en la cxambro staris multe da belaj mebloj, inter kiuj distingxigxis kaj tuj falis en la okulojn tute nova tre eleganta kaj multekosta fortepiano.

En la cxambro estis tri personoj, el kiuj unu levigxis renkonte al Marta. Gxi estis virino de meza agxo, kun haroj de nedifinita koloro, glate frizitaj sub eleganta blanka kufo, kun sintenado iom rigida. Sxia vizagxo kun suficxe regulaj trajtoj ne havis ian klare difinitan karakteran esprimon, kaj, tiel same kiel la griza vesto sen iaj ornamoj, butonumita sur la brusto per vico da monotonaj butonoj, gxi per nenio forpusxis kaj per nenio altiris. Tio estis figuro, de la kapo gxis la piedoj portanta la esprimon de oficeco; tiu virino eble estis kapabla en alia tempo kaj alia loko rideti libere, rigardi senteme, per kora movo etendi la manon por manpremo, sed cxi tie, en tiu saloneto, en kiu sxi akceptadis la personojn, kiuj bezonis sxian konsilon kaj helpon, kaj aperadis en la karaktero de oficperistino inter tiuj personoj kaj la publiko, sxi estis tia, kia sxi sendube devis esti, gxentila kaj bonmaniera, sed sindetena kaj singarda. Tiu cxambro havis sxajnon de saloneto; sed en efektiveco gxi estis komercejo tia sama, kiaj estas cxiuj aliaj komercejoj; gxia mastrino proponadis siajn konsilojn, klarigojn kaj rilatojn al tiuj, kiuj ilin postuladis de sxi, intersxangxe kontraux reciproka servo en formo de mono. Gxi estis ankaux purigxejo, tra kiu pasadis homaj animoj, enirante el gxi en la cxielon de akirita laboro, aux en la inferon de kontrauxvola senlaboreco.

Marta haltis momenton apud la pordo kaj jxetis sian rigardon sur la vizagxon kaj la figuron de la virino, kiu iris al sxi renkonte. Sxiaj okuloj, kiuj hieraux cxiuminute plenigxadis de larmoj, sed hodiaux estis sekaj kaj brilantaj, akiris la esprimon de neordinara akreco, ecx preskaux penetremeco. Videble en ili koncentrigxis la tuta pensokapableco de la juna virino kaj penis penetri en la profundon de la persono, kies busxo devis elparoli jugxon pri sxia estonta suferado aux trankvileco. La unuan fojon en sia vivo Marta nun venis al iu pro negoco; estis unu el la plej gravaj negocoj de malricxaj homoj: bezono de laborenspezo.

— Estimata sinjorino kredeble havas bezonon al la informa oficejo? — diris la mastrino de la logxejo.

— Jes, sinjorino, — respondis la venintino. — Mi estas Marta Swicka.

— Volu sidigxi kaj atendi momenton, gxis mi finos la interparoladon kun tiuj sinjorinoj, kiuj venis antauxe.

Marta sidigxis sur segxo, kiu estis montrita al sxi, kaj nur nun sxi direktis sian atenton al la du aliaj personoj, kiuj trovigxis en la cxambro.

Tiuj personoj forte diferencis inter si per la agxo, vestajxo kaj eksterajxo. Unu el ili estis frauxlino, havanta la agxon de eble dudek jaroj, tre bela, kun rideto sur la rozokolora busxo, kun bluaj okuloj, kiuj rigardis serene, preskaux gaje, en silka vesto de hela koloro kaj malgranda cxapelo, kiu bele ornamis la hele blondajn harojn. Videble gxuste kun sxi Ludovikino Zminska interparolis antaux la eniro de Marta, cxar al sxi ankaux sxi sin turnis tuj post la saluta akcepto de la venintino. Sxi parolis angle, kaj jam de la unuaj vortoj de respondo de la juna frauxlino oni tuj povis diveni, ke sxi estas naskita anglino. Marta ne komprenis la paroladon de la du virinoj, cxar sxi ne sciis la lingvon, kiun ili parolis, sxi vidis nur, ke libera rideto ne forlasis la busxon de la bela anglino, ke sxia vizagxo, sintenado kaj maniero de parolado esprimis kuragxecon de persono, kiu kutimis havi sukceson, kaj kiu plene fidas sin mem kaj la sorton, kiu sxin atendas.

Post mallonga interparolado la mastrino de la logxejo prenis folieton da papero kaj komencis rapide skribi ion sur gxi.

Marta, kiu kun strecxita atento observis la detalojn de la sceno, kiu havis proksiman rilaton al sxia propra situacio, vidis ke Ludovikino Zminska skribis la leteron france, metis tie ciferon, esprimantan la sumon de 600 spesmiloj, kaj sur la koverto sxi skribis unu el la grafaj familinomoj kaj aldonis la nomon de la plej bela strato en Varsovio. Farinte cxion cxi tion, sxi kun gxentila rideto transdonis la leteron al la anglino, kiu levigxis, faris saluton kaj eliris el la cxambro per facilaj pasxoj, kun kapo levita kaj kun rideto de kontenteco sur la busxo.

— Sescent spesmiloj por jaro, — meditis Marta, — kia ricxeco, mia Dio! kia felicxo, kiam oni povas tiom multe laborenspezi! Se oni promesus al mi almenaux duonon de tiu sumo, mi estus trankvila pri Janjo kaj pri mi!

Meditante tiamaniere, la juna virino kun intereso kaj senkonscia kompato rigardis la personon, kun kiu post la foriro de la anglino la mastrino de la logxejo komencis interparoladon.

Gxi estis virino, kiu povis havi la agxon de cxirkaux sesdek jaroj, malgranda, malgrasa, kun vizagxo velkinta, kovrita de multo da sulketoj, kun haroj preskaux tute blankaj, kombitaj en la formo de du glataj strioj sub cxapelo nigra, cxifita kaj de antauxlonge pasinta modo. Nigra lana vesto kaj silka antikva manteleto pendis sur la malgrasa korpo de la maljunulino, sxiaj manoj travideblaj, blankaj kaj maldikaj, per maltrankvila movado cxiam cxifadis kaj turnadis en la senkarnaj fingroj blankan tolan tuketon, kiu kusxis sur sxiaj genuoj. Tian saman maltrankvilecon montris sxiaj okuloj, kiuj videble iam estis bluaj, sed nun senkolorigxis kaj senbriligxis; ili jen levigxadis al la vizagxo de la mastrino, jen kovrigxadis per la rugxaj palpebroj, jen kuradis de objekto al objekto, kvazaux spegulante per tio la maltrankvilecon kaj doloran strecxigxadon de la elturmentita cerbo, kiu sercxis por si ian punkton de apogo, ian rifugxon kaj kvietigxon.

— Cxu vi, sinjorino, jam estis iam instruistino? — demandis france Ludovikino Zminska, sin turnante al la maljunulino. La kompatinda maljunulino movigxis sur la segxo, trakuris per la okuloj lauxlonge kaj lauxlargxe la kontrauxan muron, per konvulsia movo kunpremis la fingrojn cxirkaux sia globe kunvolvita tuketo kaj komencis mallauxte:

Non, Madame, c’est le premier fois que je... je... — Sxi interrompis; sxi sercxis videble la fremdlingvajn vortojn, per kiuj sxi povus eldiri sian penson, sed ili forkuris el sxia laca memoro.

J’avais... — sxi komencis post momento, — j’avais la fortune... mon fils avait le malheur de la perdre...

La mastrino de la logxejo sidis malvarma kaj rigida sur la kanapo. La lingvaj eraroj, farataj de la maljunulino, sxia malfacila kaj malagrable sonanta elparolado ne aperigis sur la busxo de la mastrino rideton, tiel same kiel ties turmentigxo kaj dolora maltrankvileco sxajne ne vekis en sxi kompaton.

— Tio estas bedauxrinda, — sxi diris, — kaj vi havas nur tiun solan filon?

— Mi lin jam ne havas! — ekkriis pole la maljuna virino; sed subite rememorigxinte pri la devo montri sian sciadon de la fremda lingvo, sxi aldonis — il est mourru par désespoir!

La senkolorigxintaj pupiloj de la maljunulino ne malsekigxis per larmo kaj ne eklumis ecx per la plej malgranda brilo, kiam sxi ekparolis la lastajn vortojn, sed sxia pala mallargxa busxo ektremis inter ia amaso de la gxin cxirkauxantaj sulketoj kaj la kava brusto ektremis sub la antikvamoda manteleto.

— Cxu vi scias la muzikon? — demandis la mastrino pole, kvazaux la kelkaj intersxangxitaj vortoj jam suficxe informis sxin pri la franca sciado de la maljunulino.

— Mi iam ludis, sed... antaux jam tre longe... vere mi ne scias, cxu mi povus jam nun...

— Nu, eble la germanan lingvon...

Anstataux cxia respondo la maljunulino nee skuis la kapon.

— Sekve kion do, sinjorino, vi povas instrui?

Cxi tiu demando estis farita per tono gxentila, sed samtempe tiel seka kaj malvarma, ke gxi havis la saman signifon, kiel klara rifuzo. Tamen la maljuna virino tion ne komprenis, aux penis ne kompreni. La franca lingvo videble estis tiu el sxiaj scioj, de kiu sxi esperis plej multe, per kiu sxi esperis ricevi pecon da pano, kiu devis gardi kontraux mizero la lastajn tagojn de sxia elturmentita vivo. Sentante, ke la starejo elsxovigxas el sub sxiaj piedoj, ke la mastrino de la informa oficejo intencas fini la interparoladon kun sxi, doninte al sxi nenian informon, sxi kaptis tiun solan kaj laux sxia opinio lastan tabulon de savo, kaj, cxiam pli forte cxifante la tolan tuketon en la tremantaj fingroj, sxi rapide komencis: La géographie, la histoire, les commencements de l’arithmétique.

Sxi subite silentigxis kaj direktis rigidan rigardon al la kontrauxa muro, cxar Ludovikino Zminska levigxis.

— Mi tre bedauxras, — malrapide komencis la mastrino, — sed en la nuna momento mi scias nenian lokon, kiu povus tauxgi por vi...

Sxi finis, kaj sxi staris nun kun manoj kunmetitaj sur la talia parto de sia cindrokolora vesto, tre klare atendante adiauxon. Sed la maljunulino sidis kiel alforgxita al la loko, sxiaj gxis nun movigxemaj manoj kaj okuloj rigidigxis, dum la pala busxo malfermigxis.

— Nenian! — sxi elmurmuretis post momento... — nenian! — sxi ripetis, kaj rigide, kvazaux movita de ia forto sendependa de sxi mem, sxi malrapide levigxis de la segxo.

Sxi tamen ne foriris. Sxiaj palpebroj sxvelis, la pupiloj kovrigxis per vitreca vualo. Sxi apogis la tremantan manplaton sur la brakparto de la segxo kaj diris mallauxte:

— Eble poste... eble iam poste... estos ia loko...

— Ne, sinjorino, promesi mi ne povas, — respondis la mastrino monotone, gxentile, sed rigide.

Dum kelke da sekundoj en la cxambro regis plena silento. Subite sur la sulkoplenaj vangoj de la maljunulino ekfluis du riveretoj da senhaltaj larmoj. Sxi tamen eligis nenian sonon, ne diris ecx unu vorton, faris saluton al la mastrino kaj rapide forlasis la cxambron. Eble sxi hontis siajn larmojn kaj deziris kasxi ilin kiel eble plej rapide, aux eble al alia loko, simila al tiu, kiun sxi nun forlasis, sxi rapidis kun nova espero, por ricevi novan disrevigxon...

Nun Marta restis duope kun la virino, kiu devis solvi la demandon pri plenumigxo aux falo de sxiaj plej karaj esperoj, de sxiaj plej fortaj deziroj. Sxi ne sentis sin timigita, sed nur profunde malgxoja.

La scenoj, kiuj en la lastaj minutoj pretersxovigxis antaux sxiaj okuloj, faris sur sxia spirito fortan impreson, des pli fortan, ke gxi estis tute nova. Sxi ne kutimis vidi homojn, kiuj sercxas laborenspezon, pelas sin pro peco da pano, sxi ne supozis, sxi neniam antauxsentis, ke tiu sinpelado enhavas en si tiom da maltrankvileco, turmentoj, trompigxoj. Gxis nun la laboro, cxiufoje kiam Marta pensis pri gxi, aperadis en sxia imago kiel io, pro kio oni bezonas nur klinigxi, por tuj ricevi la deziratan objekton. Cxi tie, tuj sur la unua stacio de tiu nekonata vojo, sxi komencis diveni la ekzistadon de aferoj teruraj, tamen sxi ne tremis, en siaj pensoj sxi certigadis sin mem, ke sxin, virinon junan kaj sanan, iam tre zorge edukitan de plej bonaj gepatroj, sxin, estintan kunvivantinon de homo inteligenta kaj akiranta sian panon per laboro spirita, ne povas trafi sorto simila al tiu, kiu trafis tiun kompatindan malgxojan knabinon, kiun sxi renkontis sur la sxtuparo, kaj tiun centoble ankoraux pli malfelicxan maljunulinon, kiu foriris antaux momento kun du fluetoj da larmoj sur la sulkoplenaj vangoj.

Ludovikino Zminska komencis per la demando, per kiu sxi videble ordinare komencadis la interparolojn kun la venantaj kandidatinoj por ofico de instruistino.

— Cxu vi jam okupadis vin per instruado?

— Ne, sinjorino; mi estas vidvino de oficisto, kiu mortis antaux kelke da tagoj. Nur nun la unuan fojon mi deziras komenci la profesion de instruistino.

— Ha! sekve vi eble posedas ateston de trapaso de ia el la plej altaj lernejoj?

— Ne, sinjorino; mi ricevis mian edukon hejme.

Tiujn vortojn la du virinoj intersxangxis inter si france. Marta parolis tiun lingvon suficxe bone kaj facile, sxia elparolado ne estis la plej perfekta, sed gxi ankaux ne prezentis iajn tro gravajn deklinigxojn.

— Kiujn do objektojn vi povas kaj deziras instrui?

Marta ne tuj respondis. Estas mirinde, sxi venis cxi tien kun la intenco akiri por si lokon de instruistino, sed sxi ne sciis bone, kion nome sxi povas kaj deziras instrui. Sxi ne kutimis fari kalkulon pri la spiritaj provizoj, kiujn sxi posedas, sxi konsciis nur tion, ke tio, kion sxi scias, estas tute suficxa por virino, kiu trovigxas en tiaj situacioj, en kiuj sxi trovigxas, por filino de nobelo, por edzino de oficisto. Sed nun ne estis tempo, por longe pripensi; al la memoro de Marta aperis kompreneble tiuj objektoj, super kiuj sxi en la infaneco laboris plej multe, kiuj prezentis la fundamenton de klereco por sxi kaj sxiaj samstatanoj.

— Mi povus doni lecionojn de muziko kaj de franca lingvo, — sxi diris.

— Koncerne la lastan, — respondis la mastrino, — mi trovas, ke vi havas francan elparoladon suficxe facilan kaj bonan, kaj kvankam tio ne estas ankoraux cxio, kion oni bezonas por povi instrui, mi tamen estas certa, ke al vi ankaux la gramatiko kaj ortografio kaj eble ankaux iom la franca literaturo ne estas nekonataj. Koncerne la muzikon... volu min pardoni... mi devas scii la gradon de via artisma klereco, por ke mi povu trovi rimedon fari de gxi konforman uzon.

Sur la palaj vangoj de Marta aperis rugxo. Sxi estis edukata hejme, neniam antaux iu submetis sin al ekzameno, sxi ecx neniam prezentigxis kun sia ludado antaux la mondo, cxar kelke da monatoj post la edzinigxo ferminte la fortepianon, kiun acxetis por sxi la edzo, sxi malfermis gxin poste nur kelke da fojoj, kaj nur tiam, kiam sxian ludadon auxdis nur la kvar muroj de sxia bela saloneto kaj la malgrandaj oreletoj de Janjo, kiu saltadis sur la genuoj de la vartistino lauxtakte de la muziko de la patrino. Kaj tamen la postulo de la mastrino de la informa oficejo havis en si nenion, kio povus esti rigardata kiel ofenda, gxi estis bazita sur tiu simpla kaj komune akceptita regulo, ke, por diri ion pri la valoro kaj ecoj de objekto, oni devas gxin antauxe cxirkauxrigardi, taksi kaj almezuri, en kia formo gxi povos esti bezona kaj konforma. Marta tion komprenis, sxi levigxis de la segxo kaj, depreninte la gantojn, aliris al la fortepiano. Tie sxi staris momenton kun okuloj direktitaj malsupren al la klavaro. Sxi rememorigadis al si sian knabinan muzikan repertuaron kaj sxanceligxadis, kion elekti inter la komponajxoj, kiuj iam kauxzadis al sxi lauxdojn de la instruistino kaj kisojn de la gepatroj. Sxi sidigxis kaj cxiam ankoraux sercxis en sia memoro, kiam la pordo brue malfermigxis kaj de la sojlo eksonis virina vocxo akra kaj penetranta.

Eh bien! mame! La Comtesse arrive-t-elle a’ Varsovie?

Kun cxi tiuj vortoj eniris, aux pli vere enjxetis sin en la cxambron virino vigla, beleta, kun malhela vizagxkoloro, de meza alteco, en originala mantelo kun punca kapucxo, akre distingigxanta cxe la profunda nigreco de la haroj kaj malheleco de la vizagxo. La nigraj brilantaj okuloj de la venintino rapide trakuris la cxambron kaj renkontigxis kun la figuro de la virino, kiu sidis cxe la fortepiano.

Ah, vous avez du monde, madame! — sxi ekkriis, — continuez, continuez, je puis attendre!

Tion dirante, sxi jxetigxis en braksegxon, apogis la kapon al la densa parto de la segxo, krucigis la krurojn, montrante per tio tre belformajn piedojn vestitajn per belaj sxuoj, kaj, intertransmetante la manojn sur la brusto, sxi fiksis scivolan, penetrantan rigardon sur la vizagxo de Marta.

Sur la vangoj de la juna vidvino plifortigxis la rugxo, la nova atestanto de sxia ekzamenigxa ludado ne malgrandigis la malagrablecon de sxia situacio. Sed Ludovikino Zminska turnis al sxi la kapon kun tiu speciala atento kaj vizagxesprimo, kiu kvazaux diras: Ni atendas!

Marta komencis ludi. Sxi ludis la Prière d’une vierge. En la tempo, kiam sxi lernis muzikon, la junaj frauxlinoj cxie ludadis la Prière d’une vierge, tiun sentimentalan komponajxon, kies tonoj melankolie kunfandigxadis kun la lunaj radioj, penetrantaj tra la fenestro, kaj kun la knabinaj sopiroj, elflugantaj el la brusto. Sed la saloneto de la informa oficejo estis lumita de klara, senfantazia taga lumo, la sopiroj de la virino, kiu ludis nun la Prière d’une vierge, ne estis tiaj sopiroj, kiuj flugas “en la regionojn superterajn” aux al tiu “kampo vasta, kampo hela, kie rajdas frauxlo bela”, sed tiaj sopiroj, kiuj kasxitaj, forpremitaj al la fundo de la brusto, tamen cxiam relevigxas, enversxante en la orelon de virino-patrino la simplan, teran, trivialan, sed tamen tragedian, minacan, trudigxeman, sxirantan krion: panon! laborakiron!

La mallargxaj brovoj de Ludovikino Zminska iom kunsxovigxis, kaj per tio sxia vizagxesprimo farigxis ankoraux pli malvarma kaj severa, ol antauxe; sur la malhela vizagxo de la francino, kiu largxe etendite sidis en la braksegxo, konstante kuradis petolaj ridetoj. Marta sentis mem, ke sxi ludas malbone. Sxi nun ne komprenis plu tiun grupon da sentoplenaj tonoj, kiu iam sxajnis al sxi angxela melodio; sxiaj fingroj perdis la ekzercitecon kaj konfuzigxadis sur la klavoj, ne cxiam trafante la gxustan, sxi eraradis en la pasajxoj, premadis senbezone la pedalon, forlasadis tutajn taktojn, haltadis kaj sercxadis sur la klavaro la vojon, kiun sxi perdis.

Mais c’est une petite horreur qu’elle joue là! — ekkriis la francino, kvankam per duonvocxo; sed sxian ekkrion auxdis ankaux Marta.

Chut! Mlle Delphine! — diris mallauxte la mastrino de la logxejo.

Marta frapis la lastan akordon de la sentimentala melodio kaj tuj, ne levante la okulojn nek la manojn de la klavoj, komencis ludi la Nokturnon de Zientarski. Sxi sentis, kian por sxi nefavoran impreson sxia ludado faris sur la virino, kiu tenis en sia mano sxiajn plej karajn esperojn; sxi sentis, ke mallerte tusxante la klavojn, sxi samtempe elfaligas el la mano unu el la nemultaj iloj de laborakirado, kiujn sxi fidis; ke cxiu erara tono, kiu eliras el sub sxiaj fingroj, dissxiras kaj distrancxas unu el la nemultaj fadenoj, sur kiuj pendas la ekzistado de sxi kaj de sxia infano.

— Mi devas ekludi pli bone! — sxi diris al si en la pensoj, kaj sen minuto da meditado sxi komencis ludi la malgajan Nokturnon. Kaj tamen sxi ne ludis pli bone ol antauxe, sxi ludis ecx pli malbone, la komponajxo estis pli malfacila, en la manoj dekutimigxintaj de ludado sxi komencis senti doloron kaj rigidigxon.

Elle touche faux! Mame! he! he! comme elle touche faux, — ekkriis denove la francino, pafante per la ridantaj okuloj kaj apogante la graciajn piedojn sur la plej proksima segxo.

Chut, je vous en prie, mademoiselle Delphine! — ripetis la mastrino kun iom da malkontenteco, levante la sxultrojn.

Marta forlevigxis de la fortepiano. Sur sxia vizagxo antauxe iom rugxa nun aperis purpuraj makuloj, la okuloj brilis de forta ekscitigxo. Gxi farigxis! El sxia mano elfalis unu el la rimedoj, al kiuj sxi esperis; unu el la fadenoj, kiuj povis sxin konduki al la laborenspezo, senespere dissxirigxis. Sxi nun jam sciis, ke lecionojn de muziko sxi ricevi ne povas; sxi ne mallevis la okulojn kaj per sensxanceligxaj pasxoj aliris al la tablo, cxe kiu sidis la du virinoj, kiuj trovigxis en la cxambro.

— Mi neniam havis talenton por muziko, — sxi komencis per vocxo suficxe mallauxta, tamen ne intence mallauxtigita nek tremanta, — mi lernis gxin en la dauxro de naux jaroj, sed tian, por kia oni ne havas kapablon, oni facile forgesas. Krom tio en la dauxro de kvin jaroj post mia edzinigxo mi tute ne ludis.

Sxi diris tion kun facila rideto. La sur sxi fiksita rigardo de la penetremaj okuloj de la francino estis por sxi tre turmenta, sxi timis ekvidi en tiuj okuloj kompaton aux mokon. Sed la francino, ne kompreninte la vortojn de Marta, diritajn pole, oscedis largxe kaj lauxte.

Eh bien! Mame! — sxi sin turnis al la mastrino de la logxejo, — finu kun mi; mi volas diri al vi nur kelke da vortoj. Kiam la grafino alveturos?

— Post kelke da tagoj.

— Cxu vi skribis al sxi pri la kondicxoj, kiujn mi metis?

— Jes, kaj sinjorino la grafino ilin akceptis.

— Sekve miaj kvarcent spesmiloj estas certaj?

— Absolute certaj.

— Kaj mian malgrandan nevinon mi povos havi cxe mi?

— Jes.

— Kaj mi havos apartan cxambron, apartan servantinon, cxevalojn por veturpromenado, kiam mi volas, kaj du monatojn da libertempo?

— Cxiujn cxi tiujn kondicxojn sinjorino la grafino konsentas.

— Bone do, diris la francino levigxante, — post kelke da tagoj mi venas, por demandi denove pri la alveno de sinjorino la grafino. Tamen se sxi post unu semajno ne alvenos aux ne sendos peti min, mi liberigos min de la interkonsento. Plue atendi mi ne volas nek bezonas. Mi povas havi dek lokojn similajn. Bonjour, Madame.

Sxi faris facilan kapsaluton al la mastrino kaj al Marta kaj foriris.

Cxe la sojlo sxi sursxovis sur la kapon la puncan kapucxon kaj, malfermante la pordon, ekkantetis false ian francan kanton. Marta la unuan fojon en la vivo eksentis ion kvazaux envion. Auxdante la interparoladon de la franca guvernantino kun la mastrino de la oficejo, sxi pensis kvarcent spesmiloj kaj permeso havi kun si malgrandan nevinon, aparta cxambro, servantino, cxevaloj, longa libertempo! Mia Dio! kiom da kondicxoj, kiel felicxa, bonega estas la pozicio de tiu virino, kiu tamen ne sxajnas tre klera nek tre simpatia! Se oni al mi promesus kvar cent spesmilojn por jaro kaj permesus havi Janjon cxe mi...

Sinjorino! — sxi diris lauxte, — mi tre dezirus ricevi ian firman oficon.

Zminska meditis momenton.

— Tio ne estas absolute nehavebla, sed gxi ne estas ankaux facila, kaj krom tio mi dubas, cxu gxi estus oportuna por vi. Mi esperas, ke vi konfesos, ke en la rilatoj kun la personoj, kiuj sin turnas al mi, malkasxeco estas mia devo. Kun via franca lingvo, kiu estas ne malbona, sed ne tute pariza, kun via malgranda kaj preskaux nenia muzika klereco, vi povus farigxi instruistino nur por komencantoj.

— Tio signifas? — demandis Marta kun frapanta koro.

— Tio signifas, ke vi ricevus 100, 120, maksimume 150 spesmilojn por jaro.

Marta ne hezitis ecx unu momenton.

— Mi konsentus tian pagon, — sxi diris, — se oni akceptus min kune kun mia malgranda filineto.

La okuloj de Ludovikino Zminska, kiuj antaux momento esprimis esperigan meditadon, nun malvarmigxis.

— Ha! — sxi diris, — vi ne estas do sola, vi havas infanon...

— Kvarjaran knabineton, bonaniman, trankvilan, kiu al neniu farus iam ian malagrablajxon.

— Mi kredas, — diris Zminska, — kaj tamen mi ne povas doni al vi ecx la plej malgrandan esperon ricevi lokon kune kun la infano.

Marta rigardis la parolantinon kun miro.

— Sinjorino, — sxi diris post momento, — la personon, kiu jxus foriris de cxi tie, oni akceptis ja kune kun sxia malgranda parencino... kaj kun tiom... tiom da aliaj kondicxoj. Cxu sxi estas tiel alte klera?

— Ne, — respondis Zminska, — sxia klereco estas tute ne granda; sed sxi estas fremdlandulino.

Trans la busxon de la rigidmiena mastrino de la oficejo la unuan fojon en la dauxro de la tuta interparolado glitis nun rideto, kaj sxiaj malvarmaj okuloj ekrigardis la vizagxon de Marta kun tia esprimo, kiu kvazaux diris “Kio! vi ne sciis do tion? de kie do vi venas?”

Marta venis el la hejma bieno, kie floris rozoj kaj kantis najtingaloj, el la trankvila logxejeto cxe la strato Graniczna, kie estis kvar muroj ornamitaj kaj varmigitaj, kiuj sxirmis antaux sxi cxirkauxe la mondon; sxi venis el regiono, en kiu regas antauxe naiveco kaj nenionsciado de virgulino, poste gajeco kaj nenionsciado de juna edzino; sxi venis el tiu rondo da homaj vivoj, en kiu virino mallevas la okulojn kaj sekve nenion vidas, pri nenio demandas kaj sekve nenion scias... Sxi ne sciis, aux sxi nur pase, preterfluge apenaux ion auxdis pri tio, ke kio estas permesata al Jupitero, ne estas permesata al bovo. La okuloj de Ludovikino Zminska, malvarmaj, sed prudentaj, kiuj rigardis sxin nun kun iom da ironio, diris al sxi tiu virino kun la punca kapucxo, sxi, kiu akre parolas, lauxte krias, metas la piedojn sur la segxon, sxi estas Jupitero, sed vi, kompatinda ekzistajxo, triviale naskita sur tiu sama tero, sur kiu naskigxas cxiuj niaj infanoj, estas bovo.

— Se vi, sinjorino, povus disigxi de via filineto, se vi ie sxin lokus, tiam tre povas esti, ke vi trovus por vi lokon kun cent kvindek spesmiloj por jaro.

— Neniam! — ekkriis Marta, interplektante la manojn, — neniam mi disigxos de mia infano, mi ne donos gxin en fremdajn manojn... Sxi estas cxio, kio restis al mi sur la tero...

Tiu cxi ekkrio kontrauxvole elsaltis el la brusto de la patrino, sed Marta tuj komprenis gxian nekonvenecon kaj sencelecon. Sxi perforte sin kvietigis kaj komencis trankvile paroli.

— Sekve se mi ne povas havi esperon ricevi oficon firman, volu havigi al mi lecionojn privatajn...

— Lecionojn de franca lingvo? — interrompis la mastrino de la logxejo.

— Jes, sinjorino; kaj ankaux de aliaj objektoj, ekzemple: de geografio, universala historio, historio de la pola literaturo... iam mi lernis cxion cxi tion, poste mi legadis, kvankam ne tre multe, tamen mi iom legadis. Laborante super mi mem, mi kompletigus miajn sciojn...

— Gxi nenion utilus al vi, — interrompis Zminska.

— Kial, sinjorino?

— Jes, cxar nek mi, nek iu alia el la posedantinoj de informaj oficejoj povus kun pura konscienco promesi al vi lecionojn de la objektoj, pri kiuj vi parolis...

Marta per largxe malfermitaj okuloj rigardis la parolantan virinon; cxi tiu post momenta halto aldonis:

— Cxar per tiuj objektoj sin okupas preskaux ekskluzive viroj.

— Viroj? — elbalbutis Marta, — kial ekskluzive viroj?

Zminska levis kontraux la junan virinon siajn okulojn, kiuj kvazaux diris denove: de kie do vi venas? kaj vocxe sxi diris:

— Versxajne tial, ke la viroj estas viroj.

Marta venis el la regiono de felicxa virina senscieco, tial sxi por kelke da minutoj enpensigxis pri la vortoj de la mastrino de la oficejo. La unuan fojon en sxia vivo la sociaj komplikajxoj kaj problemoj aperis antaux sxiaj okuloj, konfuzite, malklare; sed iliaj intermiksitaj konturoj, farante sur sxi senkonscian, turmentan impreson, tamen nenion al sxi lernigis.

— Sinjorino, — sxi diris post momento, — sxajnas al mi, ke mi komprenis, kial la viroj estas pli dezirataj, kiam la afero koncernas instruadon; ili posedas klerecon pli altan, pli fundamentan, ol la virinoj..., jes, sed tiu konsidero povas havi lokon nur tie, kie la instruado ricevas jam pli grandan amplekson, kie la kompetenteco de la instruanto devas esti tiel vasta kaj fundamenta, ke gxi respondu al la bezonoj de la jam maturigxanta spirito kaj koro. Sed mi, sinjorino, ne havas tiel grandajn pretendojn. Mi volus instrui la komencojn de historio, de geografio, de la historio de nia literaturo...

— Tiujn komencojn ordinare instruas ankaux la viroj... interrompis Zminska.

— Certe tiam, kiam la afero koncernas donadon de lecionoj al knaboj, — rimarkigis Marta.

— Kaj al knabinoj ankaux, aldonis la mastrino de la informa oficejo. Marta denove enpensigxis.

— Sekve, — sxi diris post momento, — kio do en la regiono de instruado restas por la virinoj?...

— La lingvoj, artoj...

La okuloj de Marta ekbrilis per espero. La lasta vorto de Zminska rememorigis al sxi ankoraux unu akiran rimedon, pri kiu sxi gxis nun ne pensis.

— Artoj, — sxi eldiris rapide, — sekve ja ne sole muziko... mi lernis pentri... oni iam ecx lauxdadis miajn pentrajxojn.

— Certe, — sxi diris, — se vi scias pentri, tio povas iom utili al vi, tamen multe malpli, ol kiom utilus lerteco en muziko...

— Kial, sinjorino?

— Versxajne tial, ke pentrado estas mallauxta kaj muziko estas lauxta... Por cxiu okazo, aldonis Zminska, alportu al mi provajxojn de via pentrado. Se vi estas tre lerta en gxi, se vi estas kapabla pentri ion, kio montrus talenton grandan kaj kleran, mi povos trovi por vi unu aux du lecionojn...

— Tre lerta en la pentrado mi ne estas, — respondis Marta; — mi ankaux ne pensas, ke mia talento por pentrado estas granda, kaj la instruiteco, kiun mi havas en gxi, tute ne povas esti nomata alta. Tamen mi scias la pentradon tiom, ke mi povus doni instruon pri gxiaj plej elementaj reguloj.

— En tia okazo mi ne promesas al vi elementajn lecionojn de pentrado, — diris Zminska, trankvile krucigante la brakojn sur la brusto. Sed la manoj de Marta interplektigxis cxiam pli forte sub la influo de cxiam pli turmenta sento.

— Kial, sinjorino? — mallauxte demandis la juna virino.

— Tial, ke tiujn lecionojn donas viroj, — respondis la mastrino de la oficejo.

Marta klinis la kapon sur la bruston kaj senvorte sidis du minutojn en profunda meditado.

— Pardonu, sinjorino, — sxi diris post momento, levante sian vizagxon, sur kiu estis pentrita la esprimo de turmenta maltrankvileco, — pardonu sinjorino, ke mi tiel longe okupas vin per mia parolado. Mi estas virino nesperta, mi gxis nun eble tro malmulte atentis la interhomajn rilatojn, la ordon de la aferoj, kiuj ne koncernis min persone. Mi ne komprenas cxion, kion vi al mi diras; mia prudento, pri kiu sxajnis al mi, ke mi gxin havas, protestas kontraux tiuj multaj neeblajxoj, kiujn vi al mi montras, cxar gxi ne rimarkas, kiaj povus esti iliaj kauxzoj. Ricevo de laboro, de kiom eble pli granda kvanto da laboro, estas por mi pli ol demando pri vivo aux morto, gxi estas demando pri la vivo kaj pri la eduko de mia infano... Miaj pensoj konfuzigxas... mi dezirus gxuste jugxi pri la aferoj, kompreni... sed... mi ne povas... mi ne komprenas...

Dum Marta parolis tiujn vortojn, la mastrino de la oficejo rigardis sxin en la komenco indiferente, poste kun granda atento, fine sxiaj malvarmaj okuloj ekbrilis por pli varma lumo. Sxi rapide mallevis la rigardon kaj silentis momenton, sur sxia severa frunto aperis kelke da movigxantaj sulkoj, malgaja rideto montrigxis por momento sur la ordinare indiferenta busxo. La oficiala tego, per kiu sin kovradis la mastrino de la informa oficejo, ne defalis de sxi tute, sed gxi farigxis travidiga; tra gxi oni povis nun rimarki virinon, kiu rememorigis al si ne unu pagxon el sia propra vivo, ne unu bildon el la vivo de aliaj virinoj. Sxi levis malrapide la kapon kaj renkontis per sia rigardo la sur sxi fiksitajn, profundajn, brilantajn kaj maltrankvilajn okulojn de Marta.

— Vi, sinjorino, ne estas la unua, — sxi komencis per vocxo malpli seka, ol kiel sxi parolis gxis nun, — vi ne estas la unua, kiu parolas al mi en tia maniero. De ok jaroj, tio estas de la tempo, kiam mi farigxis estrino de cxi tiu institucio, konstante venadas cxi tien virinoj de diversaj agxoj, klasoj, kapabloj, parolas kun mi kaj diras: ni ne komprenas! Mi komprenas tion, kion ili ne komprenas, cxar mi multe vidis kaj ne malpli multe mi spertis mem. Sed la klarigadon de la aferoj, kiuj por la personoj nespertaj estas mallumaj kaj ne kompreneblaj, mi ne volas entrepreni, — al cxiu klarigos ilin suficxe la necesaj bataloj, la neeviteblaj disrevigxoj, la faktoj, klaraj kiel tago kaj samtempe mallumaj kiel nokto.

Ia maldolcxa ironio sonis en la vocxo de la nejuna virino kun severaj trajtoj de vizagxo, kiam sxi parolis tiujn vortojn. Sxiaj okuloj cxiam estis fiksitaj sur la nun jam pala vizagxo de Marta, en ilia profundo estis iom da tia kunsento, kun kia homo matura, kiu konas bone la mallumajn flankojn de la vivo, rigardas naivan infanon, kiu ilin cxiujn havas ankoraux antaux si. Marta silentis. Sxi estis dirinta la veron: la pensoj konfuzigxis en sxia kapo kaj neniel povis klarigi al sxi tion, kio subite aperis antaux sxia imago, okupis sxian tutan atenton. Nur unu aferon sxi vidis klare kaj precize: sxi vidis, ke laboro tute ne estas tia objekto, por kiu la homo, precipe virino, devus nur klinigxi, por gxin akiri. Kaj ankoraux unu aferon sxi vidis klare kaj precize: la blankan vizagxeton de Janjo kaj la grandajn nigrajn okulojn de la infano, kies rigardo pikadis sxian koron, kiel sencxesa, trudigxa rememoro pri ia granda, urgxa, neforpelebla bezono...

— Vane vi strecxas viajn pensojn, — plue diris Ludovikino Zminska, — nenion ili diros al vi, cxar vi ne vivis gxis nun meze de mondo reala, vi havis vian mondon antauxe de frauxlinaj revoj, poste de familiaj sentoj, kaj cxio, kio estis ekster tio, vin ne interesis. Vi ne konas la mondon, kvankam vi vivis en gxi dudek kaj kelke da jaroj, kiel vi ne scias ludi, kvankam vi lernis muzikon en la dauxro de naux jaroj. Nu, la faktoj, kiuj de cxiuj flankoj vin cxirkauxos kaj regos vian propran vivon, ili instruos vin pri la mondo, la homoj, la socio. Kio min koncernas, mi nur tion volas, povas kaj devas diri: en nia socio, sinjorino, nur tia virino povas atingi laborenspezon suficxan por la vivo kaj asekuri sian sorton kontraux grandaj suferoj kaj mizeroj, kiu posedas altan perfektecon en ia sciado, aux ian efektivan kaj energian talenton. Cxiu elementa sciado kaj nesuficxaj kapabloj akiras aux absolute nenion, aux maksimume ili akiras pecon da pano sekan kaj malmolan, malsekigatan eble nur per larmoj kaj spicatan — por humiligoj. Mezo cxi tie ne ekzistas, virino devas en ia fako de laboro esti perfekta, per tiu perfekteco ellabori al si nomon, famon, sekve sercxatecon. Se sxi staras unu aux du sxtupojn malpli alte en la sciado aux en la talento, tiam sxi cxion havas kontraux si — por si sxi havas nenion.

Marta auxskultis tiujn vortojn kun avideco, sed ju pli longe sxi auxskultis, tiom pli farigxis videble, ke ankaux en sxia kapo kolektigxas tiaj samaj pensoj, en la busxon pusxigxas vortoj.

— Sinjorino! sxi diris, — cxu ankaux cxiuj viroj devas posedi ian perfektecon, por akiri al si staton liberan de grandaj suferoj kaj mizero?

Zminska ekridetis mallauxte,

— Cxu ili estas perfektaj en ia sciado, tiuj kancelariistoj, kiuj kopias en la oficejoj fremdan skribajxon, tiuj magazenaj komizoj, tiuj instruistacxoj, kiuj instruas komencojn de geografio, de historio, de pentrado k.t.p.?

— Sekve, — ekkriis Marta kun nekutima flameco, — sekve pardonu, sinjorino, ke mi ankoraux unu fojon ripetas: kial, kial la kampo de laboro por unuj estas malfermita de la komenco gxis la fino kaj por aliaj gxi estas mezurata per futoj kaj coloj? Kial mia frato, se mi lin havus, povus doni lecionojn de pentrado, havante tiom same da talento kaj kapablo kiel mi, kaj mi ne povas? Kial li povus kopii en oficejoj fremdajn skribajxojn, kaj mi ne povas? Kial al li estus permesite ekspluati por si kaj por la siaj cxion, cxion kion ajn li posedus en la provizejo de sia menso, kaj mi povas ekspluati nenion, krom ludado sur fortepiano, por kiu mi ne havas kapablon, kaj sciado de lingvoj, kiun mi posedas en malalta grado?

Marta parolis tion per busxo tremanta. Sxi ne estis grandmonda sinjorino, kiu sur velura sofo de salono sprite konversacias pri emancipado de virinoj, nek teoriisto, kiu inter la kvar muroj de kabineto pesas kaj mezuras cerbon viran kaj virinan, por trovi inter ili similecon kaj malsimilecon. La demandoj, kiuj elpusxigxis el sxia busxo, estis demandoj, kiuj sxiradis la koron de patrino, flamigadis la kapon de malricxa virino, sxovigxadis antaux sxin kiel sxildo, kiu devas defendi sxin kontraux — morto per malsato!

Zminska levis iom la sxultrojn kaj diris malrapide:

— Vi ripetis multfoje la demandon: kial? Ne formulante kategorian respondon, mi diros al vi, ke versxajne pleje kaj antaux cxio tial, ke la viroj estas kapoj de domoj, patroj de familioj.

Marta rigardis la parolantan virinon kiel orakolon.

La granda brilo de sxiaj okuloj, kiun antauxe kauxzis la scivoleco de la penso kaj la fortegeco de la sentoj, kasxigxis nun malantaux du larmoj, kiuj elfluis el sub la palpebroj kaj vitrigis la pupilojn. Sxiaj manoj interplektigxis kvazaux malgrauxvole.

Ludovikino Zminska levigxis. En la antauxcxambro eksonis la sonorilo, anoncante la venon de ia nova persono, la mastrino de la oficejo volis fini la paroladon kun la juna vidvino.

— Mi faros cxion, kion mi povos, por trovi por vi konforman okupon; tamen ne esperu, sinjorino, ricevi gxin tre baldaux. Gxenerale en la regiono de la instruado la proponado de laboro multe superas gxian postuladon. Instruistinoj kun tre alta lingvista kaj artista kapableco estus dezirataj kaj ili ricevus rilate bonegajn lokojn, sed la nombro de tiaj estas plej malgranda, ecx tro malgranda en rilato al la bezono; sed koncerne la instruadon elementan, sin okupas aux volas sin okupi per gxi tia multego da virinoj, ke tiu cxi supermezura konkurado ne sole alkondukas la prezon de la laboro al terure malalta cifero, sed gxi malfaciligas kaj por la plimulto ecx neebligas la akiron de laboro! Mi tamen ripetas, ke mi faros cxion, kion mi povos, por trovi por vi lecionojn; cetere gxi koncernas ja ne sole vian intereson, sed ankaux mian propran. Post kelke da tagoj, post semajno, volu veni cxi tien denove, kaj eble vi trovos jam ian sciigon.

Dirante cxi tiujn vortojn, la mastrino de la oficejo jam de la kapo gxis la piedoj estis kovrita de oficiala malvarmeco kaj rigideco, cxar en la cxambro aperis nova virina figuro.

Marta foriris. Sxi malsupreniris la sxtuparon malrapide. Sxi ne ploris kiel tiu juna knabino, kiu antaux unu horo iris tiun saman vojon, sed sxi estis profunde enpensa. Nur elirinte sur la straton, sxi forigis la rigardon de la tero kaj rapidigis siajn pasxojn. En tiu tago sxi devis ankoraux multe fari.

En la domo, kiu estis najbara de tiu domo, en kiu trovigxis sxia logxejo, ekzistis restoracio. Marta eniris en tiun ejon kaj petis, ke oni alportadu al sxi tagmangxojn. Pro la proksimeco de la loko kaj sub la kondicxo de malgranda alpago oni konsentis sendadi al sxi tagmangxojn en la mansardon por malgranda servisto. Oni postulis nur antauxan pagon, kiu konsistis el unu kaj duono da spesmiloj por semajno, sumo suficxe granda por Marta, kies tuta havo estis cxirkaux tridek spesmiloj.

Malfermante la papermonujon, kiu enhavis en si tiun ricxecon, Marta eksentis ian nedifinitan, sed turmentan maltrankvilecon. Tiu cxi sento ankoraux pligrandigxis en sxi, kiam, enirinte en la logxejon de la domadministranto, sxi fordonis al li kvar spesmilojn kiel monatan pagon por la luado de la cxambreto kaj gxiaj meblajxoj. Ankoraux antaux tio sxi acxetis en la butiko de necesajxoj iom da sukero, teo, kelke da bulkoj, malgrandan lampeton kaj iom da petrolo. Cxio cxi tio kune forprenis kvaronon de sxia havo.

Janjo, kiu la tutan matenon estis fermita en la cxambreto, gxoje ekkriis, kiam sxi auxdis la sxlosilon turnigxantan en la seruro. Sxi jxetis sin al la kolo de la eniranta patrino kaj kovris sxian vizagxon per kisoj.

La impreso de la momento estas la sola potenco, kiu forte efikas sur organismoj de infanoj. La estonteco ne ekzistas por ilia penso, la pasinteco rapide elvisxigxas el ilia memoro. La hierauxa tago estas jam por infano malproksima estinteco; kio estis, okazis aux farigxis antaux kelke da tagoj, malaperas kaj disfluas antaux iliaj okuloj en la nebulo de forgeso. Janjo estis gaja.

La mallargxa radio de lumo, kiu penetris en la mansardan cxambreton tra la malgranda fenestro, gxojigis sxin, la kameno kun la fumkolorigita profundo sxin scivoligis kaj interesis, sxi faris konatecon kun la novaj meblajxoj, sxi ridis pri la du segxoj, cxe kiuj unu piedo estis malpli longa ol la tri aliaj, kaj sxi komparis ilin kun la kripluloj-maljunuloj, kiujn sxi vidadis sur la stratoj de la urbo. La soluleco, en kiu sxi pasigis la tutan matenon, amasigis en sxia kapeto provizon da pensoj, kiujn la parolavida langeto per rapida kaj lauxta pepado eligadis antaux la patrino.

La unuan fojon nun la gajeco de la infano faris preman impreson sur la menso de Marta. Hieraux, kiam Janjo ankoraux memoris pli bone la malaperintan bildon de la patro, kiam, malgxoja pro la perdo de la muroj, inter kiuj sxi vivis gxis nun, kaj de cxiuj belaj objektoj, kiujn sxi kutimis vidi, sxi plorante rifuzadis mangxon, levadis siajn grandajn nigrajn okulojn al la vizagxo de la patrino kun esprimo de dolora petegado kaj senkonscia teruro, Marta fordonus cxion, kio ankoraux restis al sxi, por aperigi rideton sur sxia malgranda busxeto, rugxeton de sano sur la palaj vangetoj. Hodiaux la argxentosona ridado de la infano kauxzis al sxi nedifinitan, sed pezan maltrankvilecon. Kio do sxangxigxis en sxia situacio? Sxi estis soleca kiel hieraux, malricxa kiel hieraux, sed inter la hieraux kaj hodiaux staris tiu prova mateno, en kiu, elirinte unuafoje en nekonatan mondon, sxi pli precize ol iam antauxe faris kalkulon pri si mem. Hieraux sxi estis certa, ke, antaux ol pasos dudek-kvar horoj, sxi jam posedos en sia mano la povon labori kaj prikalkuli la esperatan laborenspezon, kiu devos doni certajn difinitajn konturojn al sxia estonteco. La dudek-kvar horoj pasis, sed la estonteco restis nedifinita. Oni ordonis al sxi atendi, ne difinante ecx la tempon de atendado, atendi ion, kio en cxiu okazo devos esti tre malgranda.

— Kiel do nesperta mi estis, pensante, ke mi ne bezonos atendi, kiel do malprudenta mi estis, esperante de mi mem grandajn aferojn!

Tiel Marta meditis, starante vespere apud la fenestro, tra kiu vidigxis nigra auxtuna nokto kaj la granda urbo sencxese bruis.

— Kia amaso! cxiuj sociaj klasoj, agxoj, nacioj pusxigxas tie, tra kie mi intencis iri! Cxu mi trabatos al mi vojon meze de cxi tiu amaso, kaj per kio mi trabatos, se mi posedas tiel malgrandajn ilojn por la batalo! Kaj se oni tute ne lasos min sur tiun vojon, se pasos semajno, du, monato, kaj mi ne trovos akirlaboron?

Cxe tiu cxi penso malvarma tremo trakuris la korpon de Marta. Sxi deturnis rapide la kapon kaj jxetis sur la dormantan kapeton de Janjo tian rigardon, kvazaux sxi subite ektimus pri sxi, kvazaux sxi subite ekvidus ian teruran dangxeron, kiu pendas super sxia infano.

Estis griza, pluva, kota novembra tago, kiam Marta per tre rapidaj pasxoj marsxis de la strato Dluga al la strato Piwna, de la informa oficejo hejmen. La nuboj ploris, sed la vizagxo de la juna virino estis gxoja. Homoj sxirmis sin per pluvombreloj kontraux la pluvo, per manteloj kontraux la malvarmo, sed sxi, per nenio sin sxirmante, indiferenta kontraux la atakado de la naturo tiel same, kiel indiferenta sxi sendube estus en tiu momento kontraux gxiaj karesoj, facile kuris sur la kotaj trotuaroj, kun kapo levita, kun okuloj brilantaj.

Ankoraux neniam, depost la tempo, kiam sxi eklogxis en la alta mansardo, la pasado de la mallargxa, malpura, malluma, trietagxa sxtuparo estis por sxi tiel facila; sxi ridetis, kiam sxi eltiris el la posxo la pezan kaj rustan sxlosilon, kun rideto sxi transpasxis, preskaux transsaltis la sojlon de la cxambreto, genuigxis, malfermis la brakojn kaj, nenion dirante, alpremis forte al sia brusto la nigrokulan infanon, kiu kun krio de gxojo jxetis sin al sxi renkonte. Sxi forte alpremis la busxon al la frunto de la knabineto.

Dank’ al Dio, dank’ al Dio, Janjo! — sxi apenaux eldiris; sxi volis diri ion plu, sed sxi ne povis: du larmoj defluis sur sxian gxoje ridetantan busxon.

— Kial panjo, vi ridas? Kial vi ploras? — ekpepis Janjo, karesante per la malgrandaj manetoj la flamantajn vangojn de la patrino.

Marta ne respondis; sxi rapide levigxis kaj rigardis en la nigran profundon de la kameno. Nur nun sxi eksentis, ke sxi estas malseka, ke en la cxambro estas malvarme.

— Ni povas hodiaux fari al ni fajron sur la kameno, sxi diris, prenante el malantaux la forno la solan tie trovigxantan faskon da ligno.

Janjo eksaltis de gxojo.

— Fajron! fajron! — sxi kriis, — mi amas fajron, panjo! Vi jam tiel longe ne faris gxin sur la kameno!

Kiam la flavaj flamoj levigxis supren, plenigis per hela brilo la nigran profundon de la kameno kaj disversxis en la cxambron ondojn de agrabla varmo, Marta sidigxis antaux la fajro kaj prenis sian infanon sur la genuojn.

— Janjo! — sxi diris, klinigxante al la pala vizagxeto; — vi estas ankoraux malgranda infano, sed vi devas jam kompreni tion, kion mi al vi diros. Via patrino estis tre, tre malricxa, tre malgxoja. Sxi elspezis sian tutan monon, kaj post kelke da tagoj sxi jam ne havus por kio acxeti nek tagmangxon por vi kaj por si, nek lignon por fari fajron. Hodiaux oni donis al via patrino laboron, por kiu oni pagos al sxi... Tial, venante, mi diris al vi, ke vi danku Dion, tial mi ekflamigis tiun belan fajron, por ke hodiaux estu al ni varme kaj gaje...

Marta efektive ricevis laboron. Post monato da atendado, post pli ol dek senrezultataj iroj al la informa oficejo, Ludovikino Zminska sciigis al la juna virino, ke sxi ricevis por sxi lecionon de franca lingvo. Tiu laborenspezo, kiu estis konsistonta el duono da spesmilo por tago, sxajnis al Marta kvazaux malfermigxinta antaux sxi fosejo de ricxajxoj. En tiu sama cxambreto, en kiu sxi nun logxis, kontentigante siajn bezonojn tiel same sxpareme aux eble ankoraux pli sxpareme ol gxis nun, sxi povis kun tiaj enspezoj vivi kun sia infano. Sxi povis vivi! Tiuj cxi vortoj havis grandegan signifon por la virino, kiu ankoraux hieraux informigxadis, kie kaj al kiu sxi povus vendi malpli necesegan parton de siaj vestoj.

Krom tio la unua ekbrilo de sukceso lumigis antaux sxi perspektivon kun pli bona estonteco en la fino. “Se, — diris Zminska, — en la domo, en kiun mi vin enkondukas, vi akiros al vi nomon de instruistino konscienca kaj kapabla, tiam tre povas esti, ke viajn lecionojn ekdeziros multaj aliaj; tiam vi ricevos la rajton ne sole elekti, sed ankaux postuli kondicxojn pli profitajn ol tiuj, kiujn oni nun proponis al vi.”

Tio estis la vortoj, per kiuj Ludovikino Zminska finis la interparoladon kun la juna vidvino. En la kapo de Marta profunde enfortikigxis la du vortoj “konscienca kaj kapabla”.

La unua el tiuj du vortoj kauxzis al sxi nenian timon aux dubon, la duan sxi, mem ne sciante kial, penis forpusxi de si; sxi deziris forgesi gxin, kvazaux ion, kio povus malserenigi al sxi la unuan post longa tempo momenton da trankvileco.

En la difinita horo Marta eniris en unu el la logxejoj, kiuj trovigxis cxe la strato Swieto-Jerska. En la bela, bonguste kaj suficxe multekoste arangxita saloneto renkontis sxin virino ankoraux juna, tre bela, tre bele vestita, vera tipo de Varsovianino, kun tenigxo vigla kaj plena de cxarmo, kun vizagxo esprimanta grandan inteligentecon, kun parolado rapida, vigla kaj eleganta. Sxi estis la edzino de unu el la plej famaj lokaj literaturistoj, sinjorino Mario Rudzinska. Tuj post sxi enkuris en la saloneton dekdujara knabineto, ridanta, brilanta per siaj inteligentaj okuloj, movetanta sian mallongan, belforman, lastmode arangxitan vesteton kaj tiranta kun si longan puncan lacxon, kun kiu sxi antaux momento versxajne faradis gimnastikajn ekzercojn en la komforta kaj vasta logxejo de siaj gepatroj.

— Versxajne mi havas la plezuron vidi sinjorinon Marta Swicka? — diris la mastrino de la logxejo, etendante unu manon al la venintino kaj per la dua mano montrante al sxi unu el la braksegxoj, kiuj staris apud la kanapo. — Sinjorino Zminska hieraux multe parolis al mi pri vi, tial mi sincere gxojas, ke mi vin ekkonas. Mi prezentas al vi mian filinon, vian estontan lernantinon. Jadvinjo! Cxi tiu sinjorino estas tiel bona, ke sxi volas doni al vi lecionojn de franca lingvo, memoru, ke vi faru al sxi nenian malplezuron, kaj lernu tiel bone, kiel cxe frauxlino Dupont!

La knabino kun la gracia kaj elasta talio, kun la fizionomio plena de libereco kaj inteligenteco, sen la ecx plej malgranda konfuzigxo, tre gracie riverencis al sia estonta instruantino.

En tiu sama momento en la antauxcxambro eksonis la sonorilo; tamen en la salonon neniu eniris, sed post minuto la pordokurteno, preskaux tute sxirmanta la pordon de la najbara cxambro, movetigxis kaj en la fendo, kiu farigxis inter la pezaj faldoj de la punca sxtofo, aperis paro da karbe nigraj flamaj okuloj, kiuj apartenis videble al vizagxo vira, cxar super ili oni povis vidi ankaux pecon da bruna frunto, kun densa, nigra, malalte tondita frizajxo, kaj pli malsupre montrigxis anguleto de nigra, rigide staranta barbeto. Tamen cxio cxi tio estis apenaux videbla inter la densaj faldoj de la sxtofo, kaj gxi restis tute nevidebla por la personoj, kiuj interparolis en la salono kaj estis turnitaj profile al la pordo.

La mastrino de la logxejo dauxrigis sian interparoladon kun Marta.

— La lasta instruantino de mia filino, frauxlino Dupont, instruis tre bone, kaj Jadvinjo faris cxe sxi grandajn progresojn. Sed mia edzo opiniis kaj ankaux min konvinkis pri tio, ke estas ne tute bone de nia flanko, ke ni donis al fremdlandulino la eblon labori, dum cxirkaux ni trovigxas tiom multe da estimindaj lokaj virinoj, kiuj tiel penege sercxas laboron kaj tiel malfacile gxin trovas. Al cxiuj instruistoj, kiuj klerigos la menson de nia filino, mi kaj mia edzo faras la solan peton, ke la instruado estu fundamenta, largxa, plena, ke gxi ampleksu cxiujn brancxojn de la koncernata objekto tiamaniere, ke nia infano povu iam perfekte gxin posedi.

Marta silente salutis kaj levigxis.

— Se vi, sinjorino, volas jam de hodiaux komenci la lecionojn — diris la mastrino, ankaux levigxante kaj per afabla gesto montrante la pordon kun la pordkurteno, malantaux kiu samtempe kun la levigxo de la ambaux virinoj malaperis la paro da okuloj, la lipharoj kaj la barbeto, — jen estas la kabineto, destinita por la lernado de mia filino.

La kabineto estis arangxita pli modeste ol la salono, tamen en gxi regis bona gusto kaj komforto. Cxe unu el la muroj staris granda tablo, kovrita per verda drapo, plena de libroj, kajeroj kaj skribiloj. Jadvinjo tie cxi jam sentis sin cxe si kaj, levante la belajn okulojn al la vizagxo de la estonta instruantino, kun serioza mieno alsxovis al la tablo oportunan braksegxon kaj metis antaux gxi kelke da libroj kaj suficxe grandan nombron da dikaj kajeroj.

Marta tamen ne tuj sidigxis. Sxia vizagxo, kiu post la jxus pasinta monato da atendado estis pli malgrasa kaj pala ol antauxe, ricevis en tiu momento la esprimon de profunda enpensigxo, la palpebroj mallevigxis, la manoj, per kiuj sxi alkrocxigxis al rando de la tablo, iom tremis. Sxi staris tiel kelke da minutoj, kun senmova vizagxo kaj tenigxo. Oni povus diri, ke sxi meditas pri la jxus auxditaj vortoj de la patrino de sxia lernantino, aux sxi mem faras al si ian demandon, sercxante por gxi respondon en sia prudento aux konscienco. Kiam sxi levis la rigardon, sxiaj okuloj renkontigxis kun la sur sxi fiksita rigardo de la mastrino. Tiu cxi rigardo en la dauxro de momento lauxkuris de la piedoj gxis la kapo la gracian, delikatan, noble belan figuron de la nova instruistino. Gxi haltis iom pli longe sur la largxa blanka rubando, kiu per funebra strio borderis sxian nigran veston, kaj fiksigxis nun sur sxia pala enpensa vizagxo kun esprimo de kunsento kaj iom da scivoleco.

— Vi portas funebron, — diris Mario Rudzinska per mallauxtigita, mola vocxo, — eble pro la patrino, aux la patro...

— Pro la edzo, — mallauxte respondis Marta, kaj sxiaj palpebroj denove mallevigxis malrapide kaj peze.

— Vi sekve estas vidvino! — ekkriis Mario, kaj en sxia vocxo sonis tiu kompato, tiu timo, kiujn virino edzece felicxa sentas cxiufoje, kiam sxi auxdas, ke iu perdis tian felicxon, ke sekve ankaux sxia felicxo certe ne estas eterna; — kaj eble... eble vi havas infanojn?

Cxi tiun fojon Marta levis la rigardon, en kiu ektremis viva lumo.

— Mi havas filinon, sinjorino! — sxi respondis; kaj kvazaux tiuj vortoj frapus sxin per ia subita, ordona rememoro, sxi sidigxis sur la segxo, kiu antaux momento estis donita al sxi, kaj per la manoj ankoraux iom tremantaj sxi komencis malfermadi unu post alia la librojn, kiuj estis metitaj antaux sxi. El tiuj libroj Marta povis kompreni, ke la dekdujara Jadvinjo jam multe lernis kaj jam multe progresis en la lernado; pri la profunda lingva sciado, kiun posedis la antauxa instruistino de la knabineto, atestis la diversloke en la kajeroj trovigxantaj notoj, lertaj, plej facile venkantaj la plej grandajn lingvajn malfacilajxojn kaj penetrantaj en la esencon kaj subtilajn nuancojn de la objekto. Marta visxis per la mano siajn okulojn, kvazaux sxi volus klarigi sian rigardon aux forpeli de si ian trudigxeman penson, kaj, fermante la kajerojn kaj librojn, sxi faris al sia lernantino kelkajn demandojn. Maria Rudzinska dume foriris al la fenestro, kaj, preninte en la manojn ian kudrolaboron, sxi intencis sidigxi kun gxi cxe malgranda tableto, sed subite la pordokurteno iom dissxovigxis kaj malantaux gxi auxdigxis bonsona vira vocxo:

— Kuzino Marinjo! mi petas vin cxi tien por unu minuto.

Mario trapasis mallauxte la cxambron, ankoraux unu fojon haltigis amikan rigardon sur la vizagxo de la nova instruistino de sia filino kaj senbrue fermis post si la pordon, kasxitan malantaux la pordokurteno, kondukantan el la kabineto al la salono.

En la mezo de la salono staris juna homo, kiu havis la agxon de cxirkaux 26 jaroj, maldika, gracia, vestita laux la lasta modo, kun bruna mallargxa vizagxo, nigraj haroj kaj karbe nigraj okuloj. La eksterajxo de tiu cxi homo estis agrabla kaj cxe la unua rigardo ecx interesa. Antaux cxio frapanta en gxi estis la granda pleneco de vivo libera, gaja, kvazaux senpacience sin elpusxanta kaj kaprice ekscentra. Cxi tiu pleneco de vivo post pli atenta rigardo aperis ecx kiel troeco. La pupiloj de la juna homo flamis, fulmetadis, cxirkaux la busxo, kiu estis duone kovrita de malgrandaj lipharoj, ludis svarmo da ridetoj, jen placxivolaj, jen petolaj, jen sxercemaj, la tuta fizionomio en unu sekundo sxangxigxadis, akceptante cxiam alian esprimon de sprito, de sxerco. Li estis videble homo de eterna gajeco, de eterna ridado, sed samtempe oni vidis, ke li estis homo de gaja, pri nenio zorganta vivo. Cxi tiun lastan montris la iom laca koloro de lia vizagxo, kiu kontrastis kun la juneco de lia tuta figuro, la flama brilo de liaj pupiloj, la preskaux infana malseriozeco de liaj ridetoj.

En la momento, kiam Mario Rudzinska eniris en la salonon, la pozo de tiu juna homo estis iom stranga. Li staris kun vizagxo turnita al la kabineta pordo, kiun la mastrino fermis, kun talio iom fleksita malantauxen, kun manoj levitaj supren, kun rigardo fiksita al la plafono. Tiun teatran pozon akompanis vizagxesprimo, kiu signifis ankaux teatran kaj tre komike aspektantan ravitecon.

— Alecxjo! — diris Mario kun admona tono, — kia do nova sensencajxo gxi estas?

— Diino! — ekkriis la juna homo duonvocxe, ne sxangxante la pozon nek la vizagxesprimon. — Diino! — li ripetis, kaj kun gxemo laux la maniero de herooj de komedio li mallevis la kapon kaj la manojn.

Mario ne povis deteni sin de rideto. Tamen sxi levis la sxultrojn, kaj, sidigxante sur la sofo kun laboro en la mano, sxi diris kun teno de facila riprocxo:

— Vi forgesis diri al mi bonan tagon, Alecxjo!

Cxe tiuj cxi vortoj la juna homo suprensaltis kaj metis kelke da kisoj sur la manon de la mastrino.

— Pardonu, Marinjo, pardonu! — li diris kun tiu sama patosa tono kiel antauxe, — mi estis tiel ravita! ho!

Li sidigxis sur sxego apud la juna virino kaj, alpreminte la manon al la koro, denove levis la rigardon al la plafono. Mario rigardis lin tiel, kiel oni rigardas petolantan infanon.

— Kia nova strangajxo enflugis al vi en la kapon? — sxi demandis, videble devigante sin esti serioza, tamen ne povante tute kasxi rideton. — Cxu dum la irado al mia domo vi trovis tiun ian novan diinon, kiu tiel vin ravis? Efektive mi tre timas, ke sxi eble por la tuta tago forprenos vian prudenton.

— Vi estas kruela, Marinjo, kun tiu via prudento, — diris la juna homo kun nova ekgxemo; — gxuste en via domo mi ekvidis tiun belulinon...

Cxe la lasta vorto li kun teatra gesto montris la pordon de la kabineto. Mario sxajnis duone ridigita, duone mirigita.

— Kio? — sxi diris, — vi parolas do pri la nova instruistino de Jadvinjo?

— Jes, kuzino, — respondis la juna homo, subite akceptante seriozan mienon; — mi estigas sxin regxino de cxiuj miaj diinoj.

— Kaj kie vi sxin vidis, ventulo?

— Venante al vi, mi sciigxis en la antauxcxambro, ke vi estas okupita je parolado kun nova instruistino de via filino. Mi ne volis vin malhelpi, kaj, enirinte per la pordo de la kuirejo, mi enrigardis tra la pordokurteno... Sed sen sxercoj, kia bela persono sxi estas! kiaj okuloj! kiaj haroj! staturo de regxino!

— Alecxjo! — interrompis la mastrino kun iom da nekontenteco, — sxi estas videble ia malfelicxa virino: sxi portas funebron pro la edzo...

— Juna vidvineto! — ekkriis la juna homo, denove levante la okulojn; — vi eble ne scias, kuzino, ke ne ekzistas sur la tero pli cxarmaj estajxoj ol vidvinetoj... kompreneble en la okazo, se ili estas belaj... vizagxo pala, okuloj sentimentalaj... mi adoras palajn vizagxojn kaj sentimentalajn okulojn cxe la virinoj

— Vi babilas sensencajxon! — diris Maria, levante la sxultrojn. — Se vi ne estus mia propra kuzo kaj se mi ne scius, ke malgraux via tuta ventanimeco vi esence estas bona knabo, mi vere povus ekmalami vin por tiu stranga malsxatado de virinoj...

— Malsxatado! — ekkriis la juna homo, — sed, mia kuzino, mi adoras virinojn! Ili estas la diinoj de mia koro kaj vivo...

— Diinoj, da kiuj vi havas suficxe multe.

— Ju pli da objektoj de amo homo havas, mia kuzino, des pli li amas... Ili estas ekzercoj, kaj nur per ekzercoj la koro atingas tiun forton, tiun fajron, kiu...

— Estas jam suficxe, — Alecxjo, interrompis la mastrino jam kun viva kaj videbla malkontenteco, — vi scias bone, kiel min malgxojigas la direkto de via menso kaj koro...

— Kuzino! Kuzineto! Kuzinjo! Amen! Pro Dio, diru jam amen! — ekkriis la juna homo, forsxovante sin kune kun la segxo, sur kiu li sidis, kaj kunmetante la manojn kvazaux por pregxo; — por bela busxeto de virino nenio malpli konvenas ol prediko...

— Se mi estus vere bona fratino, mi parolus al vi predikojn de matene gxis vespere...

— Kaj vi farus nenion bonan, fratineto. Prediko devas esti mallonga: simple regulo, prenita el la legxoj moralaj, filozofiaj, artismaj. Nu, rakontu al mi pli bone ion pri tiu nigrokula nimfo, kiu certe meritas pli bonan sorton, ol sidacxadon super via Jadvinjo.

— Nu, pli bone, vive respondis la mastrino, — diru al mi, kial en cxi tiu tempo de la tago vi estas cxi tie?

— Kie do mi devus esti, se ne cxe viaj piedetoj, kara kuzino?

— En la oficejo, — mallonge respondis Mario Rudzinska.

La juna homo faris sopiran gxemon, interfingrigis la manojn kaj klinis la kapon sur la bruston.

— En la oficejo! — li diris mallauxte, — ho, Marinjo, kiel kruela do vi estas! Cxu mi estas haringo? diru al mi, cxu mi efektive estas simila al haringo?

Elparolante cxi tiun demandon, la homo de eterna ridado levis la kapon kaj rigardis la mastrinon per tiel largxe malfermitaj okuloj, kun tiel komika esprimo de plendo, ofendigxo kaj mirego, ke Mario ne povis sin deteni de preskaux lauxta rido.

Tamen baldaux seriozeco anstatauxis cxe sxi la momentan gajecon.

— Vi ne estas haringo, — sxi diris, rigardante la laboron, kiun sxi tenis en la mano, versxajne pro timo, ke sxi denove ne ridu, — vi ne estas haringo, sed vi estas...

— Mi ne estas haringo! — ekkriis la juna homo, profunde ekspirante, kvazaux post granda timegigxo, — dank’ al Dio, mi ne estas haringo! kaj cxar mi ne estas tia, estas do afero tute simpla, ke mi ne povas la tutajn tagojn sufokigxi en la oficejo, kiel haringo en la barelo...

— Sed vi estas homo kaj vi devas ja unu fojon jam pli serioze pripensi la vivon kaj gxiajn taskojn. Cxu oni povas tiel konstante faradi facilanimajxojn kaj kuradi post diinoj? Estas efektive domagxe pri via bona koro, kiun vi ja havas, kaj pri viaj kapabloj, kiuj ja ankaux ne mankas al vi. Se pasos ankoraux kelke da jaroj da tia vivo, vi farigxos unu el tiuj homoj sen celo, sen okupo, sen estonteco, da kiuj ni sen tio havas jam tro multe...

Sxi haltis, kaj kun esprimo de vera malgxojo sxi mallevis la vizagxon al la laboro. La juna homo elrektigxis kaj diris kun soleneco:

— Amen! La prediko estis longa, oni tamen ne povas malkonfesi en gxi kelkan esencon moralan, kaj banita en gxi, kiel spongo trempita en larmoj, mia koro falas al viaj piedoj, kara kuzino!

— Alecxjo! — diris la mastrino levigxante, — hodiaux vi estas ankoraux pli malprudenta ol ordinare... mi ne povas plu interparoli kun vi; iru al la oficejo, kaj mi iros en la kuirejon!

— Fratineto! Marinjo! en la kuirejon! fi donc! c’est mauvais genre! La edzino de literaturisto en la kuirejon! sxia edzo eble skribas pri la poezieco, kiu estas deviga por virino, kaj sxi iras en la kuirejon!

Tion dirante, li levigxis kaj kun etenditaj brakoj rigardis la forirantan virinon.

— Fratino! — li ekkriis ankoraux unu fojon, — Mario! ha, ne forlasu min!

Mario ne returnigxis kaj estis jam apud la pordo de la antauxcxambro. Tiam la juna homo alsaltis al sxi kaj kaptis sxian manon.

— Cxu vi koleras min, Marinjo? Cxu vi efektive koleras min? Nu, hontu! Cxesu! Cxu mi volis vin ofendi? Cxu vi ne scias, ke mi vin amas, kiel samgepatran, plej karan fratinon? Marinjo! Nu, ekrigardu min! Kion do mi estas kulpa, ke mi estas juna? Mi plibonigxos, vi vidos, mi nur antauxe iom maljunigxu! — Dirante cxion cxi tion, li kisadis la manojn de la juna virino, kaj lia fizionomio prezentadis tian esprimon de interligitaj aux rapide sin reciproke sekvantaj plendo, facilanimeco, malgxojo, sentemeco, placxemeco, ke, rigardante gxin, oni povis ridi, aux foriri, levante la sxultrojn, sed koleri tiun grandagxan infanon oni absolute ne povis. Tial ankaux Mario Rudzinska, batalante momenton kontraux la karesoj kaj la pardonpetoj de la kuzo, finis per rideto.

— Kiom multe mi donus por tio, ke vi povu sxangxigxi, Alecxjo...

— Kiom multe mi donus por tio, ke mi povu sxangxigxi, Marinjo! sed... la natura karaktero ne estas servanto, gxi la lupon en la arbaron... tiras...

Dirante la lastan vorton, li kuntirigxis kiel infano, kiu nekuragxe esprimas sian deziron, kaj la montran fingron li etendis al la pordo de la kabineto.

— Cxu denove? — diris Mario, metante sian manon sur la anson de la pordo.

— Jam ecx unu vorton mi ne diros plu pri tiu nigrokula diino, kiun, kiel mi vidas, vi simile al angxelo gardanto sxirmas per flugiloj de pia prizorgado! — ekkriis Alecxjo, kaptante denove la manon de la kuzino; — sed vi prezentos min al sxi, fratineto? Cxu ne vere, vi prezentos?

— Mi ne havas ecx la plej malgrandan intencon, — respondis Mario.

— Mia kara! mia cxarma! mia sola! prezentu min al sxi, kiam sxi eniros cxi tien! Diru: jen estas mia frato, modelo de cxiuj ecoj kaj perfekteco, knabo bona...

— Kaj samtempe granda sentauxgulo!

Kun la lastaj vortoj Mario eliris el la salono, Alecxjo staris momenton apud la pordo, kvazaux sxanceligxante, cxu li devas resti aux iri post la kuzino, poste li sin turnis sur la kalkano, starigxis antaux la spegulo, gxustigis la kravaton kaj frizon, ekmurmuretis kanteton, cxesis murmureti, sur la fingroj de la piedoj aliris al la pordo de la kabineto kaj, iom forsxovinte la pordokurtenon, almetis la orelon al la pordo. Malantaux la pordo oni auxdis la vocxon de la malgranda Jadvinjo:

L’imparfait du subjonctif! mi forgesis, kiel oni devas skribi la trian personon. De kia verbotempo, sinjorino, oni devenigas l’imparfait du subjonctif?

Respondo venis ne tuj. Oni auxdis transturnadon de la folietoj de libro. Videble la instruistino sercxis en libro la respondon, kiun sxi devis doni al sia instruatino.

Du passé défini de l’indicatif. — diris Marta post momento.

Alecxjo rektigxis, levis supren la okulojn kaj mallauxte ripetis:

De l’in-di-ca-tif! kia angxela vocxeto!

En la kabineto denove regis silento. La lernantino videble estis okupita por skribado, kaj nur post kelka tempo sxi lasis sin denove auxdi:

Batau! mi ne scias, sinjorino, kiel oni skribas bateau. E-a-u aux a-u?

Estis nenia respondo, la instruistino silentis.

— Ho! — diris Alecxjo al si mem, — iel malfacile iras la afero cxe mia diino! videble sxi ne scias, kion respondi al la demando de tiu malgranda sagxulacxino... aux eble sxi revas... ha!

Sur la fingroj de la piedoj li foriris de la pordo kaj starigxis cxe la fenestro; sed apenaux li ekrigardis tra la vitro sur la multehoman kaj multemovan straton, li ekkriis:

— Kion mi vidas! frauxlino Malvino jam tiel frue estas en la urbo. Mi kuras, flugas, rapidas!

Tion dirante, li efektive kuris al la pordo kaj, malfermante gxin per forta pusxo, renkontigxis okulo al okulo kun Mario, kiu revenis en la salonon.

— Pro Dio, — diris la mastrino, retirante sin al la antauxcxambro, — kien do vi tiel flugas? Cxu al la oficejo?

— Mi vidis tra la fenestro frauxlinon Malvinon, — respondis la juna homo, rapide surmetante la palton, — sxi iris al la placo de Krasinski, certe al la magazenoj, por fari acxetojn. Mi devas ja tie nepre esti kun sxi...

— Cxu vi timas, ke frauxlino Malvino eble elspezos tro multe da mono, se vi sxin ne prizorgos? ...

— La mono estas nenio! sed peceton de sia koro sxi povas perdi en la vojo. Gxis revido, Marinjo... salutu de mi la nigrokulan diinon...

La lastajn vortojn li elparolis jam sur la sxtuparo.

Pli-malpli unu horon poste Marta eniris en sian cxambreton en la mansardo. Forlasante gxin, sxi havis vizagxon viglan, pasxon facilan, kun rideto sxi alpremis al la koro kaj kisis sur la frunto la malgrandan filineton, instruante sxin, kiel sxi, en la tempo de sxia forestado, devas ludi kun sia pupo kaj kun la du kriplaj segxoj, kiuj servis al la pupo kiel lito kaj lulilo; sxi revenis per malrapidaj pasxoj, kun mallevitaj okuloj kaj kun esprimo de premanta enpensigxo sur la vizagxo. Al la salutaj ekkrioj kaj karesoj de la infano sxi respondis per apenaux tusxanta, silenta kiso. Janjo rigardis la patrinon per siaj grandaj inteligentaj okuloj.

— Panjo! — sxi diris, cxirkauxprenante la kolon de la patrino per sia malgranda brako, — cxu oni ne donis al vi laboron. Vi jam ne ridas, ne kisas min, vi estas denove tia, kia vi estis tiam... tiam, kiam oni ne donis al vi laboron.

Cxi tiuj ambaux estajxoj de malsamaj agxoj tiel interkonformigxis reciproke, meze de mizero kaj soluleco, ke la infano laux la esprimo de la vizagxo kaj la forteco de la kiso divenadis la malgxojojn kaj maltrankvilecojn de la virino. Sed cxi tiun fojon Janjo demandadis vane, sxia patrino apogis la frunton sur la manplato kaj tiel profunde enpensigxis, ke sxi ne auxdis ecx sxian vocxon. Post kelka tempo tamen Marta levigxis.

— Ne, — sxi diris mallauxte, — tiel ne povas esti. Mi lernos, mi devas lerni, mi devas povi! Mi bezonas librojn, — sxi diris plue, kaj post momenta pripenso sxi malfermis malgrandan ligpakajxon, elprenis el gxi ian objekton, cxirkauxkovris gxin per la tuko kaj eliris en la urbon.

Kiam sxi revenis, sxi alportis kun si tri librojn. Tio estis franca gramatiko, krestomatio kaj destinita por lernejoj historio de la franca literaturo.

Vespere en la cxambreto de la mansardo brulis malgranda lampeto, kaj antaux gxi super malfermita libro sidis Marta. Sxi apogis la frunton sur la manplatoj kaj englutadis per la okuloj la pagxojn de la libro. La komplikitaj gramatikaj reguloj, la miloj da problemoj de unu el la plej malfacilaj ortografioj en la mondo, interkonfuzigxis antaux sxiaj okuloj, kiel buloj da interimplikitaj fadenoj, kiel labirinto da instruaj montroj kaj faktoj tute ne konataj, aux eble iam konitaj, sed jam de longe forgesitaj. Marta alcentrigis la tutan forton de sia komprenado, cxiujn fortojn de sia memorado, por en la dauxro de unu vespero, de unu nokto, kompreni, ekmemori, alproprigi al si tion, kies komprenado postulas la laboron de kelke da jaroj, laboron malrapidan, paciencan, sisteman, logike kondukatan kaj grade kompletigatan kurson. La kompatinda virino pensis, ke forte strecxita febra penegado kompensos al la cerbo la jarojn da senlaboreco, ke la eta nuna momento iros sur la pesilon kontraux la tuta pasinteco kaj superpezos gxin, ke grandega dezirado egalvaloras en la vivo la povadon. Sxi faris al si iluziojn. Sed la iluzioj ne povis tenigxi longe. Sxia penegado sin mem konsumadis en la febro, lacigis la korpon kaj la spiriton, per sia propra tro forta strecxigxo nepovebligis cxiun progreson; la nuna momento, plene okupita de turmenta maltrankvileco, penetrigis ankoraux nedifinitan sed jam mordantan maldolcxecon en la koron de la virino, kiu, forlasita de cxiuj sur la tero, komencis kompreni, ke sxi trompigxis rilate sin mem, ke sxia situacio estas plej malfavora por studado, kiu, por doni ricxajn fruktojn, bezonas trankvilecon, kiel birdo por la disvolvo de siaj flugiloj bezonas aeron. La plej forta dezirado, la plej varmega aspirado de la spirito, la plej turmenta strecxigxo de la volo ne povis fari tion, ke menso neinstruita penetru per unu fojo la misterojn de la scienco, ke la neekzercitaj organoj de komprenado kaj de memorado fleksigxu kiel delikataj kordoj, ke ili simile al fulmo saltu rapidajn rondojn, simile al vakso moligita per fajro ensorbu en sin tion, kion oni ensxutas en ilin.

Longe fari al si iluziojn Marta ne povis; sed surdigante en si cxian analizemecon per la tuta forto de sia spirito kaj volo, sxi obstine ripetadis al si la penson: ellernu! tiel same kiel sxiprompigxulo, kiu batalas kontraux la ondegoj de la maro, per la tuta forto de siaj ambaux manoj tenas sin je la sola tabulo, kies apogo obstine subtenas en lia kapo la penson: mi restos sur la suprajxo!

Nun kiel antauxe, dum la longaj auxtunaj noktoj, simile al ventego, bruis kaj per senfinaj gamoj levigxadis kaj mallevigxadis la misteraj murmuroj de la granda urbo, sed Marta ilin ne auxskultis, timis auxskulti ilin, cxar ili vekis en sxi tiun nedifinitan teruron, kiu kaptas homan estajxon, kiu sentas senhelpan enigxadon en elementon potencan, nekonatan, senfundan.

Nun en la mezo de la nokto sxi marsxadis en la cxambreto lumata de la pala flamo de la lampeto, kun rugxo sur la vangoj, kun nigraj harligoj mallevitaj sur la sxultrojn, kun manoj nerve interplektitaj, kun busxo sencxese murmuranta fremdajn vortojn, cxerpitajn el tiu libro, kiu, malfermita sub la radioj de la lampo, kvazaux per dornoj estis plenigita de vicoj da sennombraj gramatikaj finigxoj, signoj, ciferoj notantaj regulojn, parentezoj, esceptoj. Tiu libro estis la verko de Chapsal kaj Noel, kiu instruas al multaj la misterojn de la subtila lingvo de la francoj. La vortoj, kiujn la lipoj de Marta ripetadis de vespera krepusko gxis noktomezo, ofte de noktomezo gxis tagigxo, estis tiuj enuigaj deklinacioj kaj konjugacioj, super kiuj sur la tera globo cxiutage oscedas miloj da infanoj.

Sed Marta ne oscedis. La sekaj kaj monotonaj sonoj, kiuj la cxambrojn de la lernejoj plenigas per enuo, posedis en sxia busxo signifon tragedian. Sxi batalis kun cxio, kio estis cxirkaux sxi, plej precipe kun tio, kio estis en sxi mem, kaj de tiu obstina batalado sxi ricevis nenion, aux preskaux nenion.

Sxi progresadis malrapide, tre malrapide; la morgauxa tago ofte ruinigadis kaj jxetadis en abismon de forgeso tion, kion sxi kun granda malfacileco sukcesis atingi hieraux: la sciado alproksimigxadis kaj retirigxadis, donadis pecetetojn da profito kaj forprenadis multegon da fortoj kaj tempo. Marta interbatadis la manojn, kiel senmova statuo kun sxtonigita vizagxo sxi sidadis super la libro en la dauxro de tutaj horoj; sxi levigxadis, per febraj pasxoj trakuradis la cxambreton, trinkadis malvarman akvon, trempadis en gxi la frunton kaj la okulojn kaj lernadis denove, devante tamen la morgauxan tagon, vekigxinte, diri al si: mi ankoraux nenion scias!

— Tempon! tempon! — ofte kriadis en la penso la juna virino, kalkulante, kiom da linioj sxi povas ellerni cxiutage, aux kiom da pagxoj cxiusemajne. — Se mi havus antaux mi du jarojn, unu jaron, aux almenaux kelke da monatoj da tempo!...

Sed la tempo, kiu iam estis por sxi tiel malavara dum sxia senlaboreco kaj ripozado, nun pelis sxin per teruro de malsato, malvarmo, honto, mizero. Sxi deziris ekposedi kiel sian absolutan proprajxon almenaux unu jaron, dume jam la morgaux ne apartenis al sxi. Morgaux sxi devis jam scii cxion, kion apenaux jaro aux serio da jaroj povas ellernigi; sxi devis, se sxi ne volis, ke el sxiaj manoj elfalu ilo de laborenspezado. La tempo, en kiu tiu virino komencis la batalon pro ekzistado por si kaj por sia infano, ne estis jam por sxi tempo favora por lernado, kaj tamen sxi lernis...

Jam estis finigxanta monato depost tiu tago, en kiu la juna vidvino la unuan fojon eniris en la belan logxejon cxe la strato Swieto-Jerska. La mastrino de tiu logxejo renkontadis sxin cxiam gxentile, paroladis al sxi amike, ecx kore, sed al la koreco aligxadis cxiam pli videbla nuanco de silenta kompato, ofte ecx de embaraso, de sindevigo, kiu retenadis sur la lipoj iajn vortojn malfacile eldireblajn. La malgranda Jadvinjo rilate sian instruistinon restis cxiam gxentila, kiel bone edukita infano, sed el sxiaj movigxemaj, tre viglaj okuloj de tempo al tempo, elflugadis ironia radieto, sur la fresxa busxo aperadis petola rideto, kvankam tuj forigata, tamen suficxe montranta internan kontentecon aux miron de lernantino, kiu kaptas la malgajan sekreton de senklereco de sia instruantino, aux diras al si interne sed mi ja estas pli scianta ol sxi!

Venis la tago, en kiu Marta devis ricevi de la patrino de sia lernantino la pagon por sia tutmonata laboro. Mario Rudzinska sidis en la salono kun laborajxo en la mano, kiun sxi tamen enpense faligis sur la genuon. La ordinare serena frunto de la felicxa virino en tiu tago estis iom nebulita, sxiaj belaj okuloj kun esprimo de malgajeco estis direktitaj al la fermita kaj kurtenita pordo de la kabineto.

— Cxu estas permesite scii, kio mian karan fratinon metis hodiaux en tiel malgajan humoron? — eksonis vira vocxo apud la fenestro.

Mario direktis la rigardon al la flanko de la parolanto.

— Mi estas efektive tre afliktita, Alecxjo, kaj mi vin petas, ke vi konsideru la staton de mia animo kaj ne malpaciencigu min per iaj sxercoj...

— Ho! ho! ho! ho! — diris la juna homo, demetante la gazeton, per kiu li gxis nun sxirmis al si la vizagxon; — kia soleneco de parolado! Kio do farigxis? Cxu artikolon, verkitan de la talenta plumo de mia bofrato, oni ne volis akcepti por presi? Cxu al la malgranda Jadvinjo ekdoloris la pinto de la nazeto? Cxu la pudingo el pomoj ne suficxe elbakigxis? Cxu... — La juna homo faris tiujn demandojn kun sia ordinara komika emfazo en la vocxo, sed subite li cxesis paroli, levigxis, aliris al la kuzino, sidigxis apud sxi kaj en la dauxro de minuto rigardis sxian vizagxon kun pli longa kaj pli profunda atento, ol kiom oni povis atendi de tiel movigxema kaj ventanima estajxo.

— Ne, — li diris post momento, — gxi ne estas artikolo, nek la nazeto de Jadvinjo, nek pudingo. Vi, Marinjo, estas efektive afliktita kaj de io grava... kio estas...

La lastajn vortojn li eldiris kun efektiva sentemeco en la vocxo. Samtempe li prenis la manon de la kuzino kaj alpremis gxin al sia busxo.

— Nu, — li diris, rigardante al sxi en la okulojn, — kio estas, kio vin tiel afliktas? diru...

En tiu momento tiu homo de eterna ridado havis la aspekton de knabego bona kaj sincere sindona al sia kuzino. Tial ankaux Mario rigardis lin amike.

— Mi scias, ke vi havas bonan koron, Alecxjo, kaj ke mia malgxojo vin sincere afliktas. Volonte mi gxin klarigus al vi, sed mi timas elvoki viajn sxercojn.

Alecxjo elrektigxis kaj almetis la manon al la koro.

— Parolu kuragxe, mia fratino! — li diris, — mi auxskultos vin kun seriozeco de pastro, kiu sidas en la konfesprena segxo, kaj kun sento de frato, por kiu vi multe da fojoj estis bona angxelo-konfesprenanto... Mi vin auxskultos kun preteco por cxio... Se vi ekdeziris havi la arbon kantantan, aux la birdon parolantan, mi iros sercxi ilin trans la montoj kaj maroj... Se al Jadvinjo ekdoloris la nazeto aux la busxeto, mi tuj kunvokos cxiujn kuracistojn, kiuj en Varsovio dormas kaj mangxas... Se iu vin ofendis... mi vokos lin al duelo aux... aux mi lin prilaboros per bastono, kaj ke mi cxion cxi tion faros kaj plenumos, mi jxuras per cxiuj belaj okuloj de cxiuj miaj diinoj... per la memoro pri la infanaj jaroj, kiujn mi pasigis kun vi, Marinjo, per la polvokovritaj muroj de mia oficejo kaj per la kameretoj de mia koro, en kiuj fluas sango tiu sama kiel via!

Dum la juna homo parolis cxion cxi tion, lia hxameleona naturo kovradis al li la vizagxon kaj la staturon per tiel diversaj kaj rapide sxangxigxantaj koloroj, de senenhava ventanimeco, de kora sentemeco, de troigata emfazo kaj de efektiva preteco por sin oferi, ke Mario videble havis deziron jen koleri, jen ridi, jen premi la manon al tiu ventanimulo, kiu tamen rememorigadis al sxi la infanajn jarojn, pasigitajn kune kun li, kaj la samecon de la sango, kiu fluis en la vejnoj de ili ambaux.

— Cetere gxi ne estas afero tiel eksterordinare grava, sxi diris post momento de sxanceligxado, — nenio, kio povus havi influon sur mia sorto aux sur la sorto de la personoj, kiuj estas al mi plej proksimaj. Sed mi terure bedauxras tiun kompatindan virinon, kiu en la nuna momento estas tie, malantaux tiu cxi pordo...

— Ha! sekve la afero koncernas la nigrokululinon? Nu! dank’ al Dio! mi spiras pli libere... mi pensis jam efektive, ke ia malfelicxo...

— Gxi estas efektive malfelicxo, sed koncernanta ne nin, sed sxin...

— Malfelicxo, efektive? nu, tiam ankaux mi iom bedauxros tiun interesan vidvinon. Sed kio do povis farigxi al sxi? Cxu sxi vidis en songxo la formortintan edzon? cxu...

— Lasu la sxercojn, Alecxjo! sxi estas, kiel vi vidas, virino pli malfelicxa, ol kiom mi en la komenco opiniis... malricxa, kaj videble nenion povoscias...

Alecxjo largxe malfermis la okulojn.

— Nenion povoscias! tio estas la tuta malfelicxo! ha! ha! ha! beau malheur ma foi! Tia juna kaj bela...

Li subite silentigxis, cxar la punca pordokurteno forsxovetigxis kaj en la salonon eniris Marta. Sxi eniris, faris kelkajn pasxojn antauxen kaj starigxis kun mano apogita sur brako de braksegxo. Sxi estis en tiu momento tre bela. Ia malfacila batalado, eble la lasta momento de batalado, kiu longe havis lokon en sxia brusto, kovris sxiajn palajn vangojn per bela rugxo; antaux unu aux du minutoj, en atako de ia granda doloro, sxi versxajne enigis la manojn en siajn densajn nigrajn harojn, cxar du iliaj faskoj, karbonigraj kaj krispaj, pendis nun sur sxia frunto, kiu per sia plena paleco malgaje kontrastis kun la rugxo sur la vangoj. Kiam sxi staris kun iom klinita kapo kaj duone fermitaj okuloj, sxia tenigxo esprimis nek suferon, sed nur profundan, definitivan decidon.

Estis suficxe jxeti sur sxin nur unu rigardon, por diveni, ke sxi decidis nun fari ion, kio havis por sxi grandegan gravecon, fari ian pasxon, kiun sxi ne povis fari sen granda peno, sen koncentrigo de cxiuj fortoj de sia volo. Fine sxi levis la kapon kaj alpasxis al la mastrino de la logxejo.

— Cxu la leciono jam estas finita? — eldiris Mario, kiu cxe la eniro de la juna vidvino levigxis kaj penis aperigi sengxenan rideton.

— Jes, sinjorino, — respondis Marta per iom mallauxta, sed firma vocxo, — mi finis la hodiauxan lecionon kun frauxlino Jadvigo kaj mi venis, por sciigi al vi, ke gxi estis la lasta. Mi ne povas plu instrui vian filinon, sinjorino...

Sur la vizagxo de Mario Rudzinska aperis miro, aflikto kaj konfuzo. La lasta estis la plej forta. La koro de la bona virino ne permesis al sxi, cxe tiu memvola rifuzigxo, eldiri vorton, pri kies eldiro sxi jam de longe pensis.

— Vi ne instruos jam mian filinon? — diris Mario balbute, — kial, sinjorino?

— Tial, — respondis Marta malrapide kaj mallauxte, — cxar mi ne scias instrui.

Dirante tion, sxi mallevis la okulojn; la rugxo, kiu kovris sxiajn vangojn, levigxis sur la frunton kaj kovris la tutan vizagxon per esprimo de premanta honto.

— Mi eraris pri mi mem, — sxi diris plue; — farigxinte malricxa, mi komprenis, ke mi devas labori... mi auxdis, mi vidis, ke malricxaj aux malricxigxintaj virinoj plejparte farigxas instruistinoj... tial mi pensis, ke ankaux mi en cxi tiu profesio trovos por mi laboron kaj panon... Oni diris al mi, ke mi estas kapabla instrui nur la francan lingvon, mi opiniis efektive, ke tiun lingvon mi posedas, cxar mi parolas en gxi suficxe korekte kaj facile. Nun mi konvinkigxis, ke bona parolado ne estas ankoraux tuta konado de la lingvo, ke mi neniam lernis gxin fundamente, kaj tiun malgrandan sciadon, kiun mi akiris en la infaneco, mi forgesis... Tio estis fragmentaj, suprajxaj, ne precize komprenitaj scioj, ne estas do mirinde, ke ili forflugis el mia memoro. La fremdlandulino, kiu gxis nun donadis lecionojn al via filino, estis perfekta instruistino... frauxlino Jadvigo povoscias multe pli ol mi.

Sxi silentigxis por momento, kvazaux sxi bezonus denove kolekti siajn fortojn.

— Laborenspezo estas por mi certe afero tre grava, — sxi diris, — tamen, kiam mi konvinkigxis, ke mi ne povas rapide ellerni cxion, kion mi bezonas scii, mi diris al mi, ke mi ne devas agi kontraux mia konscienco... Farante interkonsenton kun mi, vi diris ja al mi, ke antaux cxio kaj preskaux ekskluzive vi postulas de instruistino de via filino, ke sxia instruado estu largxa kaj fundamenta, ke gxi ampleksu cxiujn flankojn de la objekto... mi pri tia instruado ne povas ecx revi... plue vi estis por mi tiel bona, ke krom nehonesta mi estus ankoraux sendanka, se mi...

Tiam Mario ne permesis plu al la malfelicxa virino paroli. Sxi kaptis ambaux sxiajn manojn, kaj, premante ilin forte en siaj manoj, sxi diris:

— Kara, amata sinjorino! mi certe ne povas refuti tion, kion vi diras pri vi mem, sed kredu al mi, ke estas al mi tre, tre dolore disigxi de vi. Eble almenaux mi povas per io esti utila al vi... mi havas konatojn, rilatojn...

— Sinjorino, — diris Marta, levante la okulojn, — mia sola dezirego estas ricevi la eblon labori...

— Sed kiel, en kio vi volus kaj povus labori? — rapide demandis la mastrino.

Marta longe silentis.

— Mi ne scias, — sxi fine diris per mallauxta vocxo, — mi ne scias, kion mi povoscias, cxu mi ion bone povoscias.

Cxe la lastaj vortoj sxiaj palpebroj mallevigxis; en la vocxo tremis profunda humiligxo.

— Eble vi volus donadi lecionojn de muziko? Unu el miaj parencinoj gxuste nun sercxas iun, kiu donadus lecionojn de muziko al sxia filino.

Marta neante skuis la kapon.

— Ne, sinjorino, — sxi diris, — en la muziko mi estas ankoraux dekoble pli malforta, ol en la franca lingvo.

Mario enpensigxis. Sxi tamen ne ellasis la manon de Marta el siaj manoj, kvazaux sxi timus, ke tiu virino ne foriru de sxi sen ricevo de konsilo kaj helpo.

— Eble, sxi diris post momento, — eble vi laboris almenaux iom en sciencoj naturaj? Mia edzo edukas junan knabon, kiu malfacile progresas en la lernejo, tial por lin helpi, por kunripetado...

— Sinjorino, — interrompis Marta, — miaj scioj en la regiono de la sciencoj naturaj estas tiel suprajxaj, ke ili estas preskaux nenio...

Sxi iom sxanceligxis kaj post minuto diris plue:

— Mi scias iom desegni. Se vi konas iun, kiu bezonus lecionojn de desegnado...

Mario post momenta pripenso neante skuis la kapon.

— Kun cxi tio, — sxi diris, — estas plej malfacile... malmulte da homoj lernas desegnadon, kaj krom tio plejparte instruas gxin viroj... Jam tia estas la kutimo.

— Sekve, — diris Marta, premante la manon de la mastrino, — restas al mi nur diri al vi adiaux kaj danki vin por la boneco kaj afableco, kiun vi montris rilate min.

Mario etendis la manon al eleganta koverto, en kiu oni povis vidi kelke da monbiletoj, sed en tiu sama momento iu de flanke ektusxis sxian manikon. Tio estis la gaja Alecxjo, kiu en la tuta tempo de la interparolado staris malproksime en pozo tre modesta kaj kun vizagxesprimo tute ne gaja. Liaj okuloj duone kun raviteco, duone kun sincera kompato estis fiksitaj sur la vizagxo de la juna vidvino, kiu ecx plej malmulte ne atentis lian cxeestadon. Eble, enirante en la salonon, sxi lin vidis, sed kion povis interesi sxin unu homo pli, kiu estos atestanto de sxia humiliga konfeso, kiam la plej terura kaj neforigebla atestanto estis sxi mem? Kion povis sxin interesi la supozo, ke ies okuloj rigardas sxin en la momento, en kiu sxia propra rigardo kun teruro estis direktita en la profundon de sxia propra senkapableco kaj en la senfundan abismon de la sorto, kiu sxin atendas? Tial Marta ne atentis la cxeestadon de la juna homo, Mario gxin forgesis, kaj, sentante, ke iu sxin tusxete tiras je la maniko, sxi turnis la vizagxon kun iom da miro. Sxi miris ankoraux pli, kiam sxi vidis la fizionomion de Alecxjo. Liaj movigxemaj okuloj estis nun plenaj de malgxojo, la busxo, sur kiu oni ordinare cxiam vidis malseriozan rideton, havis nun esprimon bonkoran kaj ecx iom kvazaux seriozan.

— Marinjo! — diris mallauxte la juna homo, — via edzo laboras cxe unu el la ilustritaj revuoj, eble oni tie bezonus iun, kiu scias desegni...

Mario ekplauxdis per la manoj.

— Vi estas prava, — sxi ekkriis, — mi demandos pri tio mian edzon!...

— Sed oni devas tion fari tuj! — ekkriis Alecxjo jam kun sia ordinara vigleco, — gxuste hodiaux estas kunsido en la redakcio...

— Kaj mia edzo estas en la kunsido...

— En la kunsido oni plej facile povus informigxi pri tio...

— Mi tuj skribos al mia edzo...

— He, kian sencon havos skribado! tio dauxros tro longe! mi iros kaj mi elvokos Adamon el la kunsido...

— Iru, iru, Alecxjo...

— Mi iras, mi rapidas, mi flugas! — ekkriis la juna homo, kaptis la cxapelon, kaj, kun ekstrema rapideco metante gxin sur la kapon ankoraux antaux la pordo, forgesante diri adiaux al la du virinoj, li elkuris en la antauxcxambron. Tie li jxetis la palton sur la sxultrojn, kaj, kriante ankoraux unu fojon — mi kuras, flugas, rapidas —, li efektive kuris, rapidis kaj flugis de la sxtuparo tiel same, kiel li faris antaux unu monato, kiam li volis kuratingi la junan belulinon, kiun li vidis tra la fenestro.

Mario ne eraris, kiam sxi havis la konvinkon, ke sxia kuzo posedas bonan koron, tial sxi nun kun certa kontenteco akompanis lin per la okuloj gxis la sojlo, poste sxi turnis sin denove al Marta. La juna vidvino staris senmove, kun ankoraux pli ardanta rugxo sur la vizagxo. Sxi ne povis ne vidi, ke sxi vekis kompaton ne sole en cxi tiu virino, kiu antaux momento premis sxiajn manojn, sed ankaux en tiu juna homo, kiun sxi preskaux tute ne konis, cxar sxi apenaux kelke da fojoj pasante lin vidis. Nun la unuan fojon en sia vivo sxi estis objekto de homa kompato, sxi preskaux mem gxin elvokis, eviti gxin aux forpusxi gxin sxi, premata de fortega bezono, ne povis, kaj tamen cxi tiu sento, kiun oni montris al sxi, sento per si mem bona, falis sur sxian kapon kiel premeganta pezo kaj klinis gxin malsupren... Sxi estis malkontenta de si mem, de sia interparolo kun Mario, cxar tiu interparolo cxe homoj tute fremdaj por sxi elvokis simptomojn de kompato al sxi... Tra sxia kapo trakuris la penso, ke sxi devis esti pli forta, pli kasxema, pli sindetenema, sxi havis tian senton, kvazaux en cxi tiu momento forfalus parteto de sxia persona kaj homa indeco, kvazaux sxi la unuan fojon etendus la manon por almozo. Kiam la gekuzoj intersxangxis inter si frazojn, kiuj koncernis sxin, kiam la juna homo elkuris el la cxambro, por porti al nekonataj, de sxi neniam viditaj homoj peton en sxia nomo, tiam naskigxis en sxi fortega deziro foriri, foriri tuj, per vorto de danko pagi por la momento da kompato, sed la almozon ne akcepti kaj diri:

— Mi esperas, ke mi mem min helpos.

Tiu deziro estis forta, sxtopis la vocxon en la brusto de la juna virino, ondo da sango jxetigxis en sxian kapon, kaj tamen sxi ne submetigxis al tiu deziro, ne foriris, staris senmova kun kapo klinita kaj manoj interplektitaj. En la plej profunda interno de sxia estajxo eksonis malgaja murmuro: — mi ne esperas, ke mi povos min helpi, mi ne povas fidi min mem! — Tio estis naskigxanta konscio de propra senkapableco. Sub la influo de tiu cxi sento kreskis en sxi honto nedifinebla, sed turmenta. — Ho, se mi estus sola!... — sxi pensis. — Se mi ne havus infanon!

— Volu diri al mi, — ekparolis Mario, — kiamaniere mi povos sciigi vin pri la rezultato de la penadoj, kiujn mi kaj mia edzo faros, por trovi por vi okupon... Eble vi lasos cxe mi vian adreson?

Marta meditis dum momento.

— Se vi permesos, — sxi respondis, — mi venos cxi tien mem, por informigxi.

En la unua momento sxi volis doni sian adreson, sed tra sxia kapo trakuris la penso, ke la juna felicxa virino povas forgesi sxin. Sxin hontigis la kompato, kies objekto sxi estis, sed ankoraux pli sxin timigis la supozo, ke la espero pri laborenspezo, kiu ekbrilis antaux sxiaj okuloj, denove malaperos kaj lasos sxin en terura necerteco, nedifiniteco de la situacio.

Laborenspezo! kia proza, triviala, pure tera vorto gxi estas! vi eble ekkrios, legantoj. Se anstataux gxi estus cxi tie ia flamanta amo, kora sopiro, alta revo, tiam la sentoj de la juna virino sin turnus en pli konvena por ili rondo de moralaj aperoj, vekus pli da simpatio, pli fortan kunsenton! Povas esti, mi ne scias. Sed certa estas tio, ke Marta pensis aux antauxsentis, ke la sola garantio por la vivo kaj sano de la sola objekto de sxia amo, de sxia infano, la sola kvietigo de la sopirado, kiu plenigis la solecajn angulojn de sxia malricxa cxambreto kaj sxiajn se ne altajn, tamen purajn kaj honestajn revojn kaj pensojn — estis laboro, donanta laborenspezon. Eble Marta eraris; nur sxia estonteco estis pruvonta la verecon aux erarecon de tiu sxia opinio.

Post ankoraux kelke da intersxangxitaj vortoj Marta Swicka diris adiaux al la mastrino de la logxejo. Mario denove etendis la manon al la koverto kun la lilikoloraj randoj.

— Sinjorino, — sxi diris iom nekuragxe, — jen estas la sxuldo, kiun mi havas koncerne vin por la tutmonata instruado de mia filino.

Marta ne etendis la manon.

— Vi nenion sxuldas al mi, — sxi diris, — cxar mi absolute nenion lernigis al via filino.

Mario Rudzinska volis insisti, sed Marta kaptis sxian manon, premis gxin forte en siaj manoj kaj rapide forlasis la cxambron. Kial sxi foriris tiel rapide? Eble sxi deziris la unuan fojon en sia vivo forkuri de la sentata malbona tento? Sxi sentis, ke la mono, kiun oni proponis al sxi, ne apartenas al sxi, ke sxi per nenio gxin meritis, krom eble per senfruktaj bonaj deziroj, ke se sxi gxin akceptus, sxi farus agon nehonestan. Tial sxi gxin ne prenis; sed kiam en la vespera krepusko, pro sxparemeco ne lumigante la lampon en sia cxambreto, sxi cxe la malforta lumo de la finigxanta tago malfermis sian monujon kaj kalkulis la tie trovigxantajn malgrandajn monerojn; kiam sxi ekpensis pri tio, ke krom tiu mono, kiu povas suficxi apenaux por kelke da tagoj, sxi havas jam nenian alian, kaj cxi tiu estas restajxo de la sumo, kiun sxi ricevis per la vendo de unu el la du vestoj, kiujn sxi posedis; kiam la malgranda Janjo, alpremante sin al sxiaj genuoj, plendis pri la malvarmo, kiu regas en la cxambro, kaj petis ekbruligi fajron sur la kameno, kaj sxi devis tion rifuzi, cxar la provizo da ligno estis jam tre malgranda kaj pri gxia pligrandigo sxi nun ne povis ecx revi; kiam fine cxirkauxis sxin nokta mallumo, kiu pligrandigas la malgajecon kaj maltrankvilecon aliformigas en timegon, — tiam antaux sxiaj okuloj, elvokita de ia mistera forto de la imago, pretersxovigxis la eleganta koverto, ornamita per lilikoloraj randoj, kun la tri kvinspesmilaj biletoj interne. Marta desaltis de la segxo kaj eklumigis la lampon. La fantomo de la nelabormeritita mono malaperis kune kun la mallumo, sed en la kapo de Marta restis post gxi ia nedifinebla teruro.

— Cxu povas esti, ke mi bedauxris tion, ke mi ne faris malhonestajxon?

Cxi tiu profunde hontiga penso vekis en sxi reakcion de la spirito, novan strecxigxon de la momente falinta energio. — Sxajnas al mi, — sxi diris al si, — ke mi vane estas tiel maltrankvila. Oni ja promesis al mi novan okupon... mi desegnis ja iam ne malbone, oni ecx trovadis en mi suficxe grandan kapablecon por desegnado... Tiun taskon, se oni nun donos gxin al mi, mi ja versxajne bone plenumos! Mia Dio! Kiel fervore mi penados, ke cxi tiun fojon la laboro ne elglitu el miaj manoj. Kaj la fakto, ke gxin donos al mi homoj fremdaj, pro kompato, pro kunsento? kian do gravecon gxi havas? Tio ne devas min humiligi! Mi estas ankoraux tro fiera! Estas vero, ke mi ofte auxdis, ke malricxeco povas iri kune kun fiereco, sed tio versxajne estas nun teorioj, mi nun konvinkigxas, ke estas alie!

Cxi tiu lasta penso reaperis en la kapo de Marta, kiam la sekvantan tagon matene sxi iris malsupren kaj nekuragxe frapetis la pordon de la logxejo de la domadministranto.

La administranto de la domo akceptis sxin en cxambro bone varmigita kaj komforte arangxita.

— Sinjoro, — diris Marta, — post du tagoj estos la fikstempo, en kiu mi devas enporti la luan pagon por la logxejo kaj la mebloj.

— Jes, sinjorino, — respondis la administranto per tono jesanta kaj samtempe demanda.

— Mi venis, por sciigi vin, ke mi ankoraux ne havos la eblon enporti tiun pagon...

La vizagxesprimo de la administranto montris cxe tiuj cxi vortoj suficxe videblan malkontentecon. Li tamen ne estis homo tro severa, li havis fizionomion honestan, mildan kaj portantan la postesignojn de multe da travivitaj jaroj kaj de multe da havitaj zorgoj. Li rigardis atente la vizagxon de la juna virino kaj respondis post minuta medito:

— Tio estas tre malagrabla... sed kion fari? La logxejo, kiun vi okupas, estas negranda, kaj mi pensas, ke la dommastro ne volos rifuzi gxin al vi cxe la unua neakurateco en la pagado. Tamen se gxi ripetigxus...

— Sinjoro! — vive interrompis Marta, — oni promesis al mi laboron, kiu, mi esperas, donos al mi rimedojn por vivado.

La administranto silente salutis.

Marta kun rugxa vizagxo kaj mallevitaj okuloj eliris sur la straton. Baldaux sxi revenis en sian cxambreton, alportante en tuko diversajn ajxojn, acxetitajn en la urbo. Sxi ne povis jam preni tagmangxojn el la restoracio, sxi ecx faris al si riprocxojn, ke sxi prenadis ilin gxis nun, cxar sxi elspezis por ili pli, ol sxi povis elspezi. Pri si sxi pensis malmulte; konsidere la zorgojn, kiuj sxin cxirkauxis, kaj la celon, kiu staris antaux sxi, la kvanto kaj eco de la mangxo, kiu devis subteni sxian vivon, ne povis okupi grandan lokon en sxiaj pensoj. Sxi opiniis, ke per glaso da lakto kaj per kelke da bulkoj cxiutage sxi povos dum kelka tempo suficxe subteni siajn fortojn. Sed la malgranda Janjo, kiu ofte tremis de malvarmo en malbone varmigita cxambro, bezonis nepre almenaux unu fojon en tago varman mangxon.

Tial la juna vidvino por la iom da spesdekoj, kiuj restis al sxi, acxetis iom da butero, grio kaj malgrandan poteton.

— Anstataux matene, mi nun hejtados la fornon tagmeze, — sxi pensis, — kaj samokaze mi kuirados cxiutage por Janjo iom da varma mangxo!

Sxi ankaux ne povis alkutimigxi al la penso, ke sxia infano cxesos mangxi viandon. Jam sen tio gxi estis pala, malforta, elturmentita de la multaj maloportunajxoj, kiujn gxi antauxe ne konis. Sed fresxa viando kostas multe, kaj por pretigi el gxi mangxon oni devas ankaux forbruligi multe da ligno. Tial Marta acxetis funton da fumajxita sxinko. Dum sxi faris siajn acxetojn, venis al sxi en la kapon penso pri restoracioj por malricxuloj. Sxi auxdis iam pri ili, kiam sxi estis ankoraux edzino de oficisto, kiu ricevadis suficxe grandan salajron, kaj sxi mem malavare donadis sian parton al kolektoj, kiuj estis arangxataj por la bono de filantropiaj institucioj. Tamen krom tio, ke restoracio por malricxuloj en sxia nuna situacio povus esti por sxi ankoraux tro kara, Marta sentis instinktan, nevenkeblan abomenon kontraux sercxado de helpo cxe ia filantropia institucio.

— Ili ekzistas por maljunuloj, — sxi pensis, — por malsanuloj, kripluloj, por infanoj, kiuj ne havas prizorgantojn, aux por homoj absolute malkapablaj aux kadukigxintaj morale kaj mense. Mi estas juna kaj sana, ankoraux multajn aferojn mi ne provis fari, kiujn mi eble estos kapabla fari, kaj se mi ne sukcesis trovi laborenspezon en unu profesio, cxu pro tio mi devas turni min al publika filantropio? Neniam! — sxi ekkriis en siaj pensoj, kaj, malferminte denove sian monujon, sxi kalkulis la moneretojn, kiuj restis en gxi post la faritaj acxetoj. Tie trovigxis ankoraux cxirkaux kvindek spesdekoj.

— Tio suficxos ankoraux dum semajno por lakto kaj bulkoj por mi kaj por Janjo, — sxi pensis, — dume tiuj bonaj homoj certe trovos por mi laboron...

La konatoj de Marta, kiuj logxis cxe la strato Swieto-Jerska, estis efektive homoj tre bonaj, kaj ili sincere penis trovi helpon por la malricxa virino, kiu vekis cxe ili kunsenton kune kun estimo.

Al tiuj bonkoraj penoj multe helpis la felicxa situacio, en kiu la edzo de Mario Rudzinska trovigxis rilate unu el la Varsoviaj ilustritaj revuoj, plej ricxaj kaj povantaj doni laboron al plej multe da homoj. En tiu revuo li estis kunlaboranto malnova, merita kaj alte estimata. Lia vocxo havis grandan valoron cxe la eldonisto kaj ankaux en la redakciaj kunsidoj, lia klopodado por iu, lia peto por iu ne povis esti malsxatata. Krom tio Adamo Rudzinski estis verkisto, kiu preskaux ekskluzive dedicxis sin al esplorado de demandoj sociaj kaj inter ili ankaux al la socia situacio de malricxaj virinoj. Martan li vidis kelkfoje en sia domo, kiam sxi donadis lecionojn al lia filino, kaj la interesanta eksterajxo de la juna virino, sxia funebra vesto, la dignoplena tenigxo kaj sxia nobla ago, pri kiu kun granda entuziasmo Mario al li rakontis, pligrandigis la fervorecon de lia penado.

La rezultato de tiu penado estis sukcesa kaj rapida.

Unu paro de manoj plie ne montrigxis superflua por revuo, kiu bezonis vastan kunlaboradon, kaj la afero dependis jam nur de la grado de kapableco de la nova laborantino, kio devis decidi pri la akcepto aux malakcepto de sxia peto.

Tamen kvankam la penado de Adamo Rudzinski rilate la naturon de la cirkonstancoj havis efikon tre rapidan, rilate la situacion de Marta la tempo de dauxrado estis tre longa. Depost la tago, en kiu sxi memvole rifuzis la profesion instruistan, pasis semajno, la tre malgranda mona provizo de la juna virino preskaux tute elcxerpigxis, krom tio la devigata senlaboreco premis sxin terure, ne lasis dormi, maltrankviligis la konsciencon. Unu tagon matene, elirinte en la urbon, Marta iris sur la straton Dluga kaj vizitis la oficejon de informoj. Ludovikino Zminska akceptis sxin multe pli malvarme kaj pli oficiale, ol antauxe.

— Mi auxdis, — sxi diris, — ke vi jam ne donas lecionojn en la domo de gesinjoroj Rudzinski. Estas domagxe, tre domagxe, kiel por vi tiel ankaux por mi, cxar de la opinio de tiaj domoj plejparte dependas la reputacio de tiaj oficejoj kiel mia.

Marta tuta rugxigxis; sxi komprenis la riprocxon, kiun entenis la vortoj de la mastrino de la oficejo. Tamen sxi rapide levis la kapon kaj respondis kun esprimo de nekasxemeco:

— Pardonu min, sinjorino, ke mi kauxzis al vi trompigxon...

— La trompigxo, kasxita al mi persone, havus tre malgrandan signifon, — interrompis Zminska, — sed se aliaj personoj trompigxas per mia vorto, mia oficejo tre multe suferas de tio...

— Mi erarigis vin, sinjorino, — plue diris Marta, — cxar mi eraris pri mi mem. Frauxlino Rudzinska estis por mi lernantino tro multe jam progresinta en la lernado. Mi tamen pensas, ke, se la afero koncernus instruadon efektive komencan, mi estus eble kapabla plenumi la taskon. Kun cxi tiu penso mi venis ankoraux unu fojon al vi. Cxu mi ne povas ricevi lecionojn de instruado komenca?

La tenigxo de Ludovikino Zminska estis tre malvarma.

— Da personoj, kiuj deziras doni lecionojn de komenca instruado estas multe pli ol da tiaj, kiuj volas ilin preni, — sxi respondis post momento kun iom da ironio en la vocxo. — La konkurado estas grandega, sekve la prezoj estas tre malaltaj. Dudek spesdekoj, maksimume tridek spesdekoj por horo...

— Mi konsentas akcepti kian ajn pagon, — diris Marta.

— Certe oni devas konsenti, se alie ne povas esti. Mi tamen nenion al vi promesas. Mi vidos, mi penos... en cxiu okazo cxiuj lokoj, pri kiuj mi scias, estas hodiaux okupitaj, kaj vi devos longe atendi.

Kiam la mastrino de la oficejo parolis tiujn vortojn, Marta atente sxin rigardis. Sxiaj okuloj malgajaj, enpensaj, sed trankvilaj, eble sercxis sur la vizagxo de la nejuna virino tiun brileton de kortusxiteco kaj bondezireco, kiu aperis sur gxi tiam, kiam sxi tie estis la unuan fojon; sed Zminska cxi tiun fojon estis nesxancelebla, malvarma kaj oficiala. Marta rememoris la vortojn, kiujn sxi antaux du monatoj auxdis el la busxo de la mastrino:

“Virino nur tiam povas trabati al si vojon de laboro, akiri sendependan vivon kaj respektatan situacion, se sxi posedas ian neordinaran talenton aux perfektan povoscion de io.” Marta posedis nenian el tiuj kondicxoj; la mastrino de la informa oficejo, jam unu fojon trompigxinte pri sxi, ekkoninte la malgrandan valoron de sxiaj kapabloj, rigardis sxin videble kiel klientinon pli trudigxeman kaj kompromitantan, ol promesantan al sxia institucio ian profiton. Sed tie, kie cxiutage aperadis multe da personoj, trovigxantaj en tia sama situacio, kiel sxi, kun tia sama peto sur la lipoj, kun tia sama nesuficxa provizo en la kapo, — pri serioza kunsento de la flanko de la persono, kiu sxin akceptis, ne povis esti ecx parolo.

Marta komprenis, ke sxia kariero en la profesio instruista decide finigxis, ke kien ajn sxi nun sin turnus kun sia propono, oni antaux cxio esplorus la komercajxon-klerecon, kiun sxi alportas, kaj, konvinkigxinte pri gxia tro malgranda tauxgeco, oni foririgus sxin kun malplenaj manoj aux oni pusxus sxin en la vicon de tiuj, kiuj tre longe atendas tre malgrandajn laborenspezojn. Sxi certe konsentus akcepti laborenspezon ecx malgrandan, sed longe atendi sxi ne povis.

Irante de la strato Dluga al la strato Swieto-Jerska, Marta havis nur unu penson en la kapo. Kiel malprudenta mi estis, kiel mi ne konis la mondon nek min mem, kiam mi en tiu unua vespero post la enlogxigxo en la mizera cxambreto pensis, ke mi bezonas nur iri kaj diri, ke mi deziras labori, kaj mi jam estos akceptita en la vicon de la laborantoj. Jen mi nun iradas de strato sur straton, de unu domo al alia kaj mi sercxas... Kaj tamen... se mi povoscius!...

Mario Rudzinska renkontis la venintinon kun vizagxo gaja, premis tre kore sxiajn manojn kaj, ne atendante demandon, diris:

— La revuo, en kiu mia edzo estas kunlaboranto kaj parte ankaux kunredaktoro, gxuste bezonis personon, kiu scias desegni. Jen estas skizo, desegnita de fama desegnisto, oni komisiis al vi kopii gxin. Koncerne la pagon, gxi dependos jam tute de la grado de boneco de via laboro; la laboro, kiun vi nun faros, estas provo, kiu decidos pri pluaj mendoj.

Pala radio de decembra suno, trabatante al si la vojon tra multego da kornicoj kaj muraj anguloj, origis la malgrandan fenestreton de la mansardo kaj glitis sur la nigra suprajxo de la tablo, cxe kiu sidis Marta kun okuloj fiksitaj sur desegnajxo, kiu kusxis antaux sxi. La desegnajxo prezentis nur kelke da brancxolargxaj arboj, kelke da densaj arbetajxoj, en ilia ombro oni vidis belan figuron virinan kaj kelke da ridetantaj infanaj kapetoj, elklinigxantaj el la brancxaj plektajxoj. Malproksime, per neklaraj sed cxarmaj konturoj, vidigxis kampara dometo kun verando kovrita de hedero, kaj el post la dometo iris vojo, kies fleksita kaj nebulita strio disfluis kaj malaperis en la malproksimo. Tio estis verko simpla, prezentanta unu el la scenoj de la cxiutaga vivo, sed, farita de lerta kaj inspirita mano de talenta desegnisto, gxi prezentis belan, kvankam malgrandan artajxon. Komencante de la kampara dometo, kiu per siaj kvar simplaj fenestroj cxarme ridetis al la rigardanto, kaj de la gracia virina figuro, kiu en gxua sengxena tenigxo sidis en la ombro de arbo, kaj finante per la petolemaj infanaj vizagxetoj, kiuj rigardis tra la plektajxoj de la rozarbetaj brancxetoj, kaj per la fleksita strio de la vojo, disfluanta en la nebulo kaj malproksimo, — cxio portis sur si la stampon de lerte kaptita kaj bone esprimita karakterajxo, ravis la okulon, instigis la imagon, inklinigis la penson al komparado kaj divenado. Perfekta korekteco kaj mirinda facileco de desegno estis tie kunigita kun poezieco de la ideo, reliefigante kaj altigante gxian valoron. Inspiro kaj konado de tekniko ambaux helpis la artiston en la momento, kiam per mano facila kaj samtempe konscianta sian fortecon li jxetis sur la paperon tiun faskon da linioj, el kiu aperis la tutajxo, plena de profunda sento, simpla cxarmo kaj kvieta harmonio.

Tamen la teknika valoro de la desegnajxo ne tuj altiris al si la atenton de Marta; per la forto de rememoroj kaj per la tragedieco de la kontrasto kaptis sxin antaux cxio la ideo de la verko. El la kampara dometo, el la ombraj arboj kaj brancxoplenaj arbetajxoj, el la vizagxo de la juna patrino, kontrolanta per sia rigardo la petolemajn movojn de du malgrandaj infanaj figuroj malantaux la densajxo, elsaltis al la juna virino rememoroj, versxantaj en sxian bruston ondon da sento dolora kaj samtempe plezurega. Sxi ankaux iam estis en tia paca, flora, ombra kampejo, pasxadis per malpeza piedo sur lanuga herbokovro, desxiradis rozojn de klinigxantaj al sxi arbetajxaj brancxoj kaj kun malgrandaj manoj, plenaj de bonodoraj floroj, kuradis al tia sama verando, ombrita per tia sama hedero, kiel cxi tie, etendanta inter kvar fenestroj, varmigitaj de la ardanta suno, verdan tendon, cxiam pretan akcepti sub sian malvarmetan kaj fresxigan sxirmon la amatan infanon de la domo!

Ankaux sxiajn rapidajn pasxojn akompanadis iam zorgoplena rigardo de patrino, ankaux al sxi zorgoplena vocxo de patrino kriadis, ke sxi ne kuru malproksimen de la domo, sur tiun vojon, kiu, plena de sxtonoj kaj kavoj, baroj kaj dangxeroj, fleksite kusxis kaj malaperis inter misteraj altajxoj kaj nepenetreblaj spacoj. Vana vokado! vana tremado de la patrina koro!

Venis la tempo, kiam la infano de la kampara domo eliris sur tiun vojon, kiu el malantaux la muroj de tiu domo kuris per fleksita sxtonoplena strio, kaj gxi iris en la mondon, inter la misterajn altajxojn kaj nekonatajn spacojn, inter la barojn kaj dangxerojn, kaj fine alvenis cxi tien, kie en la plej supra pinto de alta urba konstruajxo staris kvar muroj malvastaj, nudaj, malvarmaj, aermankaj, solecaj... Gxi estis kontrasto inter la pasinteco kaj la nuneco. Marta deturnis la okulojn de la desegnajxo, rigardis cxirkauxen en la cxambreto, haltigis la rigardon sur la pala infano, kiu, envolvita pro malvarmo en la lanan tukon de la patrino, tamen tremis kaj, simile al elturmentita birdo, alpremis la kapon al sxiaj genuoj... En la orelo de la virino sonis konata, bone memorata kantado de malgranda birdeto, kvazaux de tiu sama birdeto, kiu sur la desegnajxo tusxetis per la etenditaj flugiloj la pinton de roza arbetajxo, kaj kun tiu ehxo de longepasintajxa rememoro ligigxis la malfacila, tremanta de malvarmo spirado de sxia infano... Per la fadeno de rememoroj alnagxis al sxi la bela vizagxo de la patrino, poste la mildaj trajtoj de la patro, poste sxi ekvidis kvazaux pendantajn en la aero mallumajn okulojn de junulo, kiuj, fikse rigardante sxin kun profunda esprimo, parolis al sxi: mi amas! dum lia busxo parolis: farigxu mia edzino! Cxiuj tiuj trajtoj, kiuj estis por sxi pli karaj ol la vivo kaj nun estis por cxiam englutitaj de la mallumo de la morto, cxiuj lokoj, en kiuj disvolvigxis la sennuba idilio de sxia infaneco kaj de sxia unua juneco, cxiuj estingitaj lumoj, forblovitaj cxarmoj, venenitaj gxojoj kaj rompitaj apogiloj ektremis nun per vivo, akceptis la pasintajn formojn kaj kolorojn, kunigxis en unu bildon kaj ekpendis antaux sxi, kvazaux en kadro de terura malbeleco kaj nudeco, enkadrigitaj en la malplenaj, grizaj, malvarmaj anguloj de la soleca cxambreto.

Marta jam ne rigardis la desegnajxon; fiksitaj en la malplena spaco, sxiaj okuloj kovrigxis per vitreca vualo, kiu tamen ne fandigxis en formo de larmoj, sxia brusto spiris rapide kaj malfacile, sed ploron gxi ne eligis. Turmenta ploro videble sxiris la internon de cxi tiu virino, sed sxi batalis kontraux gxi, batalis kontraux sia koro, penante kvietigi gxian rapidigitan frapadon, kaj kontraux sia varmegigita kapo, forpusxante de gxi la svarmojn da rememoroj kaj ondon da revoj. Estis en sxi ia kasxita vocxo, kiu admonis, ke kun cxiu larmo, kiu elfluos el sxia okulo, kun cxiu gxemo, kiu skuos la bruston, kun cxiu sekundo, kiun sxi pasigos en la terura turmento de spirito ploranta super la tomboj de siaj esperoj kaj amo, foriros parteto de sxiaj fortoj kaj de sxia volo, malaperos parteto da energio, pacienco kaj persisteco. Kaj tiujn fortojn, tiun volon, tiun persistecon sxi tiom, tiom bezonis! La tagmezo de sxia vivo farigxis por sxi tiel kruda, tiel postulema, kiel karesa kaj malsevera estis gxia mateno. Janjo levis al la patrino sian palan vizagxeton.

— Panjo! — sxi diris per gxema vocxo, — kiel malvarme estas cxi tie hodiaux! Faru fajron sur la kameno!

Anstataux cxia respondo Marta klinigxis, prenis la knabineton en siajn brakojn, alpremis forte al sia brusto sxian malgrandan korpon, al sxia frunto sxi alpremis sian busxon kaj tiele restis senmova en la dauxro de momento... Subite sxi levigxis, cxirkauxvolvis Janjon pli zorge per la lana sxalo, sidigis sxin sur la malalta benketo, genuigxis antaux sxi, ekridetis, kisis sxin sur la pala busxeto kaj per vocxo preskaux tute libera diris:

— Se Janjo trankvile ludos kun sia pupo, mi morgaux aux postmorgaux finos la laboron, mi acxetos lignon kaj mi faros por Janjo tiel belan, varman fajron. Bone, Janjo? bone, mia amata infano?

Sxi ridetis, dirante tion, kaj penis varmigi en siaj manoj la malvarmajn manojn de la knabineto. Janjo ankaux ridetis, sxia busxo per du kisoj fermis por momento la sxin rigardantajn okulojn de la patrino, sxi prenis sian pupon kaj kelke da malgrandaj lignaj ludiloj kaj cxesis rigardi en la fummalpuran, malplenan kaj malvarmoblovantan profundon de la kameno. Plena silento denove regis en la cxambreto, Marta sidis cxe la tablo kaj rigardis atente la laboron de la bonega desegnisto.

Nun la rememoroj kaj kordoloroj, venkitaj kaj forpusxitaj per la ordono de la volo, kusxigxis sur la fundo de sxia brusto ne mortinte, sed silentante; sxia vizagxo esprimis trankvilan kunstrecxigxon de cxiuj fortoj de la menso, kaj nur la okuloj lumis per viva brilo de fervoro, kun kiu sxi alpasxis al tiu nova provo de siaj fortoj kaj kapabloj. Nun la atento de Marta enprofundigxis jam ne en la ideon de la artisto, ne en la kortusxantan sentemecon kaj poeziecon de la bildo, sed en la teknikon de la plenumo, en tiun teknikon, kiu, lerta per kompetenteco, ricxa per rimedoj, iris gxis la fundo de la esenco de l’ arto kaj samtempe kun facileco de birda plumo glitis sur gxia suprajxo, per malgrandaj rimedoj kreis aferojn belajn, enmetis ideon en cxiun ecx plej subtilan linion, sciis fari uzon el cxiu parteto de la plata suprajxo, kiun gxi kvazaux lauxvole jxetkovris per strioj da lumo kaj ombro. Marta neniam pentris lauxnature, sed sxi iam kopiadis malgrandajn pejzagxojn, arbojn, florojn, homajn vizagxojn. Tial la perfekteco de la desegnajxo, kiu kusxis antaux sxi, ravis sxin, sed ne fortimigis.

Certe mi ne estas tia artistino, kiel tiu, kiu desegnis cxi tiun belegan bildeton, sxi pensis, sed kopii ies laboron mi espereble povos... mi devas povi...

Tiel pensante, sxi malfermis longforman skatolon, en kiu trovigxis ilaro por desegnado. Mario Rudzinska per la boneco de la koro kaj delikateco de la sentoj divenis la novan embarason, en kiu trovigxos la malricxa virino, kaj enmanigis al sxi tiun skatolon kune kun la modelo, de kiu devis esti farata kopio. La krajono de Marta sxovigxadis sur la glata papero, sxi sentis, ke sxia mano iras facile, ke sxia penso precize kunfandigxas kun la penso de la artisto, ke sxia okulo sen malfacileco rimarkas la plej komplikitajn fleksojn de la linioj, la plej subtilajn diferencojn kaj alternadon de la lumo kaj ombro. Sxia koro frapadis cxiam pli forte kaj gxoje, la spirado farigxadis cxiam pli facila, rugxeto aperis sur la palaj vangoj, la okuloj flamis de sereneco kaj entuziasmo. Laboro, la konsolanto de suferantoj, la kunulo de soluloj, la vartisto de tiuj, kiujn jxetas tien kaj reen la ventegoj de la vivo, venis en la malricxan mansardon kaj alportis kun si trankvilecon. Vane la suna radio, kiu matene karesis la nudajn murojn de la cxambreto, malaperis nun malantaux la altaj tegmentoj de la domoj, vane la granda urbo ruladis malsupre siajn obtuzajn misterajn sencxesajn bruojn, Marta nenion vidis kaj nenion auxdis.

De tempo al tempo sxi levadis la okulojn for de la laboro, por iom rigardi la infanon, kiu silente ludis en angulo de la cxambreto, sxi diradis al gxi kelke da vortoj kaj denove profundigxadis en sian okupon. Iufoje sxiaj brovoj kunsxovigxadis, la esprimo de profunda pripenso aperadis sur la frunto. La malfacilajxoj kaj problemoj de la arto aperadis tiam antaux sxi, prezentante obstinan kaj nevenkeblan taskon. Sed sxi batalis kontraux ili, kaj sxajnis al sxi, ke sxi ilin felicxe solvas. Kiam sxi levadis la kapon kaj rigardadis sian laboron, sxi havis sur la busxo rideton, kiu tamen malaperadis, kiam sxi komencis komparadi gxin kun la laboro de la majstro. En sxia kapo videble naskigxadis duboj kaj timoj, sed sxi forpusxadis ilin de si kiel ion tro altrudigxeman, tro pezan por sxiaj fortoj, tro turmentan por sxia koro. Sxi laboris kun granda strecxo de sia cerbo kaj de sia volo, kun entuziasmiga fervoro de imago, kiun kun plena amo fordonigxis al la objekto de sia laborado, sxi laboris per sia tuta kapo, per sia tuta animo kaj per siaj tutaj fortoj, kaj sxi cxesis labori nur tiam, kiam en la cxambreto komencis kolektigxi la unuaj ombroj de la vespera krepusko. Tiam sxi alvokis al si Janjon, sidigis sxin sur siaj genuoj kaj, rigardante la vizagxeton de la infano, denove ridetis al sxi. Sed nun sxia rideto estis alia, ol matene, ne perforte eldevigita el sxia dolorplena koro, ne kontrauxparola al la malgaja esprimo de la okuloj. La rideto nun elnagxis per si mem kaj sen perforteco el la brusto de la juna patrino, kiun kvietigis laboro, varmigis espero.

Marta rakontis al sia malgranda filineto unu el tiuj fabeloj, kies enhavo, plektita el aperoj miraklaj, el koloroj belegaj, el kantoj de birdoj kaj el flugiloj de angxeloj, tiel forte absorbas la menson kaj ravas la imagon de infanoj; sed dum sxia busxo sxpinis la longajn fadenojn de fantaziaj rakontoj al la oreleto, kiu jam de longe ne havis tian plezuron, sxian kapon plenigis unu sola penso, kiu sencxese ripetigxadis kiel rekantajxo, kiu enhavas en si la temon de la kanto de l’ vivo: se mi sukcesis... se mi sukcesos... se mi estas kapabla!...

Cxu mi sukcesis? cxu mi estas kapabla?... pensis Marta kelke da tagoj poste, suprenirante sur la sxtuparo de la logxejo de gesinjoroj Rudzinski.

Tiuj internaj demandoj de la juna virino cxi tiun fojon ne ricevis definitivan respondon. Sed gxi estis baldaux venonta: cxar la morgauxa tago estis tago destinita por la redakcia kunsido, en kiu kompetentaj homoj estis donontaj sian jugxon pri la grado de la artistaj kapabloj de Marta kaj pri la valoro de la laboro, kiun sxi faris.

— Venu postmorgaux matene, — diris Mario Rudzinska. — Mia edzo alportos por vi el la morgauxa kunsido jam certan sciigon.

Marta venis en la difinita tempo. La mastrino de la bela salono renkontis sxin kun la ordinara afableco kaj montris al sxi braksegxon, starantan cxe la tablo, sur kiu kusxis la antaux du tagoj finita laboro de Marta kaj cxe kiu sidis viro de meza agxo, kun vizagxo prudenta, nobla kaj malsevera. Tio estis Adamo Rudzinski; per movo plena de respekto li levigxis, por saluti Martan, etendis al sxi la manon, kaj kiam sxi sidigxis, li ankaux sidigxis, mallevis la okulojn kaj silentis momenton.

Mario forigxis en la profundon de la salono, kaj, apoginte sur la mano la videble afliktitan vizagxon, sxi sidis ankaux silente kun mallevitaj okuloj. Dum minuto peza silento regis en la salono. Por cxiu el la tri cxeestantaj personoj la unua vorto de la komencota interparolado videble estis malfacila por eldiri. Adamo Rudzinski unua interrompis la silenton...

— Estas al mi tre dolore, — li diris, — ke mi estas sendato, kiu alportas al vi sciigojn versxajne ne tre agrablajn. Mi tamen ne havis la eblon fari ilin aliaj, ol ili estas...

Li eksilentis kaj rigardis Martan per okuloj, en kiuj lumis nobla malkasxemeco, ligita kun sincera kunsento. Li interrompis por momento sian paroladon eble por tio, ke la juna virino havu tempon, por kolekti siajn fortojn, por pretigxi al la akcepto de la bato, kiu sxin atendis. Marta iom paligxis kaj subite mallevis la okulojn, kiuj gxis nun kun strecxita atento rigardis la vizagxon de la viro, kiu parolis kun sxi. El sxia busxo tamen eliris neniu ekkrio kaj el sxia brusto neniu gxemo. Adamo Rudzinski laux la tenigxo kaj vizagxesprimo de la juna virino divenis, ke sxi povis sin reteni kaj povis esti fortanima. Tial post momento li parolis plue:

— En la afero, kiu nun vin interesas, mi mem persone ne estas kompetenta jugxanto kaj mi ripetos cxi tie nur la vortojn, kiujn oni komisiis al mi ripeti antaux vi. Kaj mi tion faros kun plena nekasxemeco pro tio, ke mi antauxsavu vin de novaj trompigxoj kaj disrevigxoj, kaj ankaux pro tio, ke materiale kaj morale nenio por homo estas pli malutila, ol nekonado de siaj propraj posedajxoj, kun kiuj li venas al la pordego de la socia vivo, kaj ol ofta trompigxado pri si mem. El la laborajxo, kiun vi pretigis, montrigxas evidente, ke vi lernis desegni kaj vi havas efektive kapablon, sed... vi lernis tion tro malmulte, tro suprajxe, tro neprecize, kaj kauxze de tio ankaux viaj kapabloj ne estas suficxe ekzercitaj, kaj, ne konante suficxe la postulojn de la arto, ili ne atingas suficxan gradon de disvolvigxo kaj forto. Cxiu arto posedas du flankojn: unu, kiu rezultas el la naturo mem de la homo, kiu sin dedicxas al la arto, el lia natura talento, kaj alian, kun kiu neniu naskigxas, kiun oni povas akiri nur per laborado, per lernado. El la talento certe naskigxas inspiro, sed ekzistantan inspiron devas regi povosciado. Povosciado teknika, ne vivigata de talento, ne povas krei veran artajxon kaj servas maksimume al laboroj metiistaj, sed aliflanke talento ecx la plej alta, kiu ne havas povosciadon teknikan, estas forto primitiva, blinda, ne disvolvita kaj samtempe senbrida, kiu en la plej bona okazo estas kapabla krei nur objektojn kriplajn, hxaosajn kaj nekompletajn. Vi posedas talenton por desegnado, talenton ecx suficxe altan, cxar oni povas diveni gxin en via laborajxo, malgraux la pli ol erara tekniko de gxia plenumo. Sed...

— Adamo! — eksonis en tiu momento la vocxo de la logxejmastrino.

Mario Rudzinska levigxis kaj, alproksimigxante al la tablo, cxe kiu havis lokon la interparolado, rigardis la edzon kun esprimo de peto en la okuloj kaj la lin auxskultantan virinon kun kompato kaj maltrankvileco. Marta komprenis la timon de la bona virino. Sxi levis la kapon kaj diris per firma vocxo:

— Sinjorino! mi deziras auxdi la tutan, tutan veron. Per miaj gxis nun mallongaj provoj mi konvinkigxis pri la granda praveco de tio, kion via edzo jxus diris: nenio estas materiale kaj morale pli malutila por homo, ol nekonado de la propraj posedajxoj, kun kiuj li venas al la pordego de la socia vivo, kaj ol ofta trompigxado pri si mem...

Mario sidigxis cxe la tablo, Marta direktis la rigardon al Adamo Rudzinski, kiu parolis plue:

— La arto posedas diversajn gradojn, gxian konadon la homoj akiras por diversaj celoj. Ecx suficxe malalta grado de artista klereco suficxas, por liveri al la gxin posedanta homo certan sumon da agrablajxoj, per kiu li beligas kaj diversformigas la momentojn de la vivo al si kaj al la cxirkauxantoj. Tiu suprajxa konado de la arto, posedado de nur malgranda parto da scioj pri gxi kaj pri la rimedoj, kiuj servas al gxia enkorpigo, estas nomata artista diletanteco, gxi posedas kelkan valoran signifon en salonoj, aux almenaux en salonetoj, konvenas al stato de ricxeco, aux almenaux de bonhaveco, spicante gxin per certa dozo da cxarmo, poezio, festeco de impresoj kaj okupoj. Sed cxi tiu diletanteco, kvankam gxi ne estas tute sen flankoj noblaj kaj utilaj, kvankam gxi okupas suficxe largxan lokon en la spirita ekonomio de la homaro, ne povas esti io alia krom aldono, ornamo de la vivo, cxarma radio, jxetita sur la esencon de la ekzistado, por gxin belkolorigi kaj diversecigi. Konstrui sur gxi sian ekzistadon fizikan, volvi cxirkaux gxi sxpinajxon de spirito tiel longan, kiel longa estas la homa vivo, estas nefareble kaj nefarinde. Nefareble, cxar el kauxzo nekompleta ne povas naskigxi sekvajxo kompleta; ne farinde, cxar tio, kio faras al la mondo servon malgrandan kaj tre partetan, ne havas la rajton postuli de la mondo servon reciprokan tiel gravan kaj kompletan, kia estas ekzistado fizika kaj trankvileco morala. Nur super la artista diletanteco, en alteco, pri kiu tiu cxi lasta ofte ne havas ecx la plej malgrandan komprenon, ekzistas artismo, forto potenca, kompleta, konsistanta el natura talento disvolvita gxis la plej lastaj limoj, regule perfektigita, kaj el fundamenta, vasta scienco. Diletanteco estas amuzilo de la vivo, — nur artismo povas esti por gxi sxtona starejo. Gxi povas esti por la vivo starejo, kiu subtenas samtempe la ekzistadon fizikan kaj moralan. Sed en la regiono de la arto, tiel same kiel en la regiono de scienco aux metio, plej multe ricevas tiu, kiu en siajn verkojn, proponatajn al la socio, enmetas la plej grandan kapitalon da tempo, laboro, povosciado kaj ekzerciteco. Cxi tie, same kiel aliloke, ekzistas konkurado, postulado kaj proponado staras kontraux si, reciproke sin rigardas kaj pesas; cxi tie, kiel aliloke, la grado de bonstato de la laboristo estas rekte proporcia al la grado de perfekteco de la laborajxo. En la regiono de la arto, same kiel en cxiu alia regiono, kiu prezentas kampon por homa laborado, la homo povas akiri suficxe bonajn, iufoje ecx bonegajn kondicxojn por sia ekzistado, sed li povas ilin akiri nur tiam, se li posedas talenton ne sole naturan, sed ankaux klerigitan, se li estas ne sole diletanto, sed artisto.

Eldirinte cxion cxi tion, Adamo Rudzinski levigxis kaj, respekte salutante Martan, diris plue:

— Pardonu, sinjorino, ke mi parolis tiel longe. Mi tamen ne povis limigi per kelke da vortoj mian interparoladon kun vi. Mi timis, ke vi eble supozos, ke tiuj, kiuj per mia busxo forpusxas vian laboron, gvidas sin per kaprico aux per ia antauxjugxo, kiu en cxi tiu okazo estus preskaux krimo. Via desegno ne respondas al la bezonoj de la revuo, por kiu gxi devis servi. Gxi ne estas suficxe korekta, nek suficxe preciza, ne redonas suficxe la ideon kaj la karakteron de la originalo. Ekzemple la vizagxo de la juna patrino estas desegnita de vi kun videbla sentemeco kaj amo, kaj tamen gxiaj trajtoj aperas nebulaj en komparo kun la esprimopleneco, kiun donis al gxi la lerta kaj sperta desegnisto. Kion multe, kauxze de tiu nebuleco, perdis la esprimo de tiuj okuloj, kiuj atente observas la movojn de la estajxoj, kiuj estas tiel karaj por ili! aux la karaktero de tiu kapo, kiu estas iom klinita antauxen, kvazaux prete ekkrii averte aux dorlote! Cxi tiu arbo, kiu sur la originalo tiel lukse disvolvas sian densan brancxaron, aspektas cxi tie mizere kaj malsane; la vojo, kiu elkuras el malantaux la domo, kaj kiun la artisto intence kovretis per mistera nebulo, sur via desegno estas preskaux tute kovrita per tro krudaj strekoj de krajono kaj farigxas por la okulo de la rigardanto preskaux enigma, nekomprenebla, nigra strio. Vi komprenis la ideon de la artisto, trapenetris kaj ekamis gxin; tio estas videbla, sed ne malpli videble estas, ke cxe cxiu detalo, cxe cxiu tiro de la krajono vi batalis kontraux la tekniko de la arto kaj ne venkis la malfacilajxojn, kiujn gxi prezentis al vi; vi ne trapenetris gxiajn problemojn, cxar vi ne posedis en via mano suficxajn rimedojn de sciado, de sperto... Jen estas la tuta vero, kiun mi eldiras kun duobla malgxojo. Kiel via konato, mi bedauxras, ke vi ne ricevis la laboron, kiun vi bezonas; kiel homo, mi malgxojas, ke vi ne edukis suficxe vian talenton. Vi posedas nedubeblan talenton; estas domagxe, ke vi ne lernis pli multe, pli fundamente, pli vaste, ke nun lerni vi, kiel sxajnas, ne havas jam la eblon...

Marta levigxis, malrapide disliberigis la interplektitajn manojn kaj diris mallauxte:

— Jes, lerni nun mi jam ne havas la eblon... Mi ne havas tempon por tio, — sxi diris plue, poste sxi eksilentis kaj staris momenton senparole kun okuloj mallevitaj.

Adamo Rudzinski rigardis sxin kun granda intereso, ecx kun iom da admiro. Li esperis, li eble timis larmojn, plorojn, riprocxojn, svenon kaj spasmojn, sed anstataux tio li auxdis apenaux kelke da vortoj, esprimantaj bedauxron pri neebleco de lernado, pri manko de tempo necesa por lernado.

Gracia, delikata, kun nobla staturo kaj bela vizagxo, tiu virino certe havis multe da energio, se sxi povis sen larmo, sen gxemo, elauxskulti la severan verdikton, kiu kondamnis al morto sxian karan esperon, preni sur siajn sxultrojn tiun neesprimeblan sxargxon de necerteco kaj nedifiniteco de situacio, kiu post mallonga plifaciligo falis sur ilin denove. La koro kaj kapo de la juna virino certe estis tre pezaj en tiu momento, tamen sxi ne ekploris, ne ekkriis, ecx ne ekgxemis.

Videble la tempo de lauxtaj gxemoj kaj ploro, ne hontantaj la okulojn de homoj, ne venis ankoraux por sxi, sxia homa fiereco ne estis ankoraux rompita, sxiaj fortoj ne estis ankoraux ruinigitaj. Sxi staris ja nun ankoraux cxe la komenco de sia Kalvaria vojo, sxi pasis ankoraux ne pli ol du gxiajn staciojn, nur du fojojn ekbrulis en sxi la interna honto kaj sxi ektremis profunde en la konscio de sia propra senkapableco.

Sxi posedis ankoraux suficxe da fortoj, por reteni per fiereco kaj volo la eksplodojn de siaj propraj sentoj, sxi ne posedis suficxe da konado de si mem, por cxesi esperi...

Adamo Rudzinski respektis la silentan suferon de la malricxa virino; estante por sxi tute fremda, apenaux kelke da fojoj vidita de sxi, li sentis, ke en cxi tiu momento li devas forigxi. Dirinte adiaux al Marta per saluto plena de respekto, li eliris el la salono, sed lia edzino tiam kaptis la manojn de Marta kaj, premante ilin en siaj manoj, diris rapide:

— Ne perdu la esperon, mia kara sinjorino! mi ne povas trankvile akcepti la penson, ke vi tiun cxi fojon denove forlasos mian domon ne konsolita kaj ne trovinta plenumon por viaj justaj postuloj. Mi ne konas vian pasintecon, sed sxajnas al mi, ke mi gxuste divenas, kiam mi supozas, ke la malricxeco trafis vin neatendite, ke vi ne estis preparita por okupi en la socio lokon de laboristino, kiu devas akiradi ekzistadon por si kaj por aliaj...

Marta subite levis la okulojn al la parolantino.

— Jes, — sxi vivece interrompis, — jes, jes...

Sxi denove mallevis la okulojn kaj silentis momenton. Estis videble, ke sxia penso neatendite estis frapita per la esprimigxo de tio, kio gxis nun staris antaux sxi en neklaraj konturoj.

— Jes, — sxi ripetis post momento per forta vocxo. — La malricxeco kaj bezono de laboro trafis min neatendite. Nenio armis min kontraux la unua, nenio instruis al mi la lastan... Mia tuta pasinteco estis kvieto, amo kaj amuzigxo... kontraux ventego kaj soluleco mi nenion elportis el gxi...

— Terura sorto! — diris Mario Rudzinska post iom da silento; — ho, se cxiuj patroj, cxiuj patrinoj povus gxin trapenetri, diveni, kompreni gxian tutan terurecon!...

Sxi tusxis per la manplato siajn okulojn kaj, rapide venkante sian kortusxitecon, turnis sin al Marta.

— Ni parolu pri vi, — sxi diris. — Kvankam jam de du vojoj, kiujn vi provis iri, vin forpusxis la manko de iloj por sin trabati, tamen ne perdu la esperon kaj kuragxon. La profesioj instruista kaj artista montrigxis ne konformaj por vi, sed laboro mensa kaj artista ne prezentas ja la tutan amplekson de la aktiveco de homo, ecx de virino. Restas ankoraux industrio, komerco, metio. Dum vi parolis kun mia edzo, venis al mi en la kapon felicxa penso... Mi konas pli proksime la posedantinon de unu el la plej ricxaj magazenoj de silkaj sxtofoj... mi ecx estis dum kelke da jaroj kune kun sxi en edukejo, kaj de tiu tempo restis inter ni rilatoj se ne de amikeco, tamen almenaux de bona konateco. La granda, moda kaj ricxa magazeno bezonas la servon de vera armeo da komizoj, oficistoj k.t.p. Ecx plue, ne pli ol antaux unu semajno Evelino D., renkontigxinte kun mi en la teatro, diris al mi, ke sxi perdis nun unu el la plej utilaj komizoj de sia magazeno kaj trovigxas pro tio en kelka embaraso. Cxu vi konsentus stari en magazeno, mezuradi sxtofon, arangxadi ekspozicion en la fenestroj k.t.p.? Tiaj oficoj estas tre bone pagataj, kaj por plenumi la agojn, kiujn ili postulas, oni bezonas preskaux nenion pli krom honesteco, konvena eksterajxo kaj bona gusto. Cxu vi veturos kun mi al Evelino D.? Mi vin prezentos al sxi, en okazo de bezono mi petos, admoninklinigos...

Kvaronon da horo post tiuj vortoj de Mario Rudzinska, drosxko, en kiu sidis du virinoj, haltis antaux unu el la plej luksaj magazenoj de la strato Senatorska. Antaux la pordo, kiu havis largxajn spegulajn vitrojn, staris du kalesxoj, kun aljungitaj tre belaj cxevaloj, kun livree vestitaj kalesxservantoj sur la konduksido.

La du virinoj eligxis el la drosxko kaj eniris en la magazenon. Kiam eksonis la sonorilo, pendanta super la pordo, el malantaux la longa tablo, kiu dividis la magazenon en du partojn, elkuris juna viro kaj kun tre gracia saluto demandis la virinojn, kion ili deziras.

— Mi dezirus vidi sinjorinon Evelinon D., — diris Mario Rudzinska; — cxu sxi estas hejme?

— Mi ne scias kun certeco, — respondis la juna homo kun nova saluto, — sed mi tuj servos al vi per respondo.

Finante cxi tiujn vortojn, li alsaltis al la kontrauxa muro kaj almetis la busxon al la aperturo de tubo, kondukanta al la supraj etagxoj la vocxon, parolantan malsupre.

— Eliris, sed baldaux revenos, — oni respondis de supre. La juna homo alsaltis returne al la du virinoj, kiuj staris proksime de la pordo.

— Volu sidigxi, sinjorinoj, — li diris, — montrante velurtegitan kanapon, starantan en angulo de la magazeno, — aux, — li diris plue, etendante la manon en la direkto al la sxtuparo, kovrita de tapisxo, — eble supren...

— Ni atendos cxi tie, — respondis Mario Rudzinska, kaj kune kun la sxin akompananta virino sxi sidigxis sur la kanapo. — Ni povus iri supren kaj atendi la revenon de sinjorino Evelino en sxia logxejo, — diris mallauxte Mario al sia akompanantino, — sed sxajnas al mi, ke estos bone, se antaux la parolado kun la posedantino de la magazeno vi observos la ordinaran okupon de la personoj, kiuj vendas komercajxojn, kaj vi vidos, el kio gxi konsistas.

La vidajxo, kiu prezentigxis al la okuloj de la du virinoj en la profundo de la magazeno, estis plena de vivo. Gxi konsistis el ok homaj estajxoj, kiuj parolis lauxte kaj kun eksterordinara fervoro, kaj el amasoj da sxtofoj disvolvataj kaj kunvolvataj kun sencxesa susurado de la silko, brilantaj kaj sxangxlumantaj per cxiuj koloroj de la mondo. Cxe unu flanko de la longa tablo, kiu tute estis kovrita de pecoj da multekostaj sxtofoj, altamase kusxantaj unuj sur aliaj aux disvolvitaj kaj ondigxantaj, staris kvar virinoj, vestitaj per atlaso kaj zibelo, certe la posedantinoj de la du kalesxoj atendantaj antaux la pordo de la magazeno. Cxe la dua flanko de la tablo estis kvar junaj viroj... jes: estis, cxar por difini la pozicion, en kiu ili estis, ne estas eble uzi alian esprimon krom tiu, kiu difinas samtempe cxiajn poziciojn de homa korpo: staradon, iradon, saltadon, klinigxadon al cxiuj flankoj, grimpadon sur cxiujn murojn, disdonadon de salutoj de cxiuj signifoj kaj mezuroj, plenumadon de plej diversaj gestoj per plej diversaj movoj de la manoj, brovoj, ecx de de la brusto, de la kapo, de la busxo, de la haroj... Cxi tiuj lastaj, kvankam en ordinaraj cirkonstancoj ili ludas suficxe malgravan rolon en la organismo kaj en la eksterajxo de homo, cxi tie meritis apartan atenton.

Pomaditaj, parfumitaj, brilantaj, bonodorantaj, torditaj en formo de misteraj ringoj, aux falantaj sur la frunton en signifplena malordo, ili prezentis majstrajxon de la friza arto kaj tuj donis al la figuroj de la junaj komizoj elegantecon de tre alta grado. Povas esti, ke tiuj figuroj de naturo ne estis tre elegantaj, oni povis ecx vidi, ke la naturo donacis al ili neordinaran forton fizikan, dikecon kaj fortikecon de la muskoloj, tute plene rajtigantan okupigxi per laboro iom pli malfacila, malpli delikata kaj agrabla, ol disvolvado de silkaj sxtofoj, trasxovado de araneajxaj puntoj inter du fingroj kaj svingado de polurita, malpeza, delikata ulno. Iliaj sxultroj estis largxaj, la manoj grandaj, la fingroj dikaj, la vizagxoj ecx ne tute junulaj, montrantaj per la matureco de la trajtoj kaj la denseco de la barboj la agxon de pli ol tridek jaroj. Sed kun kia eleganteco plena de la plej delikata gusto estis faritaj la nigraj surtutoj, kiuj kovris tiujn largxajn sxultrojn, kiel belege sub la densaj barboj la koloraj kravatoj disvolvis siajn papiliajn flugilojn, per kiaj graciaj gestoj movigxadis tiuj grandaj dikmuskolaj manoj, kiaj gustoplenaj kaj samtempe okulfrapantaj ringoj ornamis tiujn dikajn fingrojn! Nenio en la mondo, esceptinte nur negxon, povis superi per blankeco la cxemizojn, kiuj per sxvelformaj jxabotoj kaj dikaj brodajxoj vidigxadis sur iliaj brustoj; nenio en la mondo, nenia kordo, nenia risorto, nenia gutaperka pilko, nek korsete ekzercita virina talio, povis konkuri en la fleksigxemeco de iliaj movoj, kun la elasteco de iliaj saltoj, kun la movigxemeco de iliaj okuloj kaj la perfekta ekzerciteco de iliaj langoj.

— Koloro Mexique kun blankaj florajxoj! — diris unu el tiuj junaj sinjoroj, disvolvante antaux la okuloj de la du acxetantaj virinoj unu el la blokoj da sxtofo.

— Eble la sinjorinoj preferos Mexique pur! — kriis alia.

— Aux gros-grains, vert de mer! gxi estas la lasta modo...

— Jen estas puntoj Cluny por cxirkauxkudrado de falbaloj, — eksonis agrabla vira vocxo cxe la dua fino de la tablo.

— Valencienoj, Alensonoj, Brugoj, Imitajxoj, Blondajxoj, Iluzioj...

— Fajo de koloro Bismark! eble iom tro hela, tro voyant? Jen estas alia kun nigra florajxo.

Bordeaux couleur sur couleur! Vi deziras ion pli malpezan?

Mozambique! sultan! korpokoloro! Bonega por brunulinoj!

— Sinjorinoj deziras ion striitan! Kun strioj horizontalaj aux vertikalaj?

— Jen estas sxtofo kun radioj! blankaj kaj rozokoloraj, efekto bonega! tre voyant!

— Radioj cindrokoloraj, tute nobelgustaj!

— Blua nebuleto sur blanka fono! por personoj junaj!

— Puntoj por pufo aux por papilio? Jen estas folipuntoj — kun randoj dentelés kaj unis; kiujn vi preferas?

— Sinjorinoj acxetas Bismark kun florajxoj? tre bone! kiom da ulnoj? dekkvin! ne! dudek?

— Sinjorinoj preferas folipuntojn kun randoj dentaj? bonega gusto! cxu por papilio?

— Por sinjorino cindrokolorajn radiojn, kaj por vi, sinjorino, bluan nebuleton sur blanka fono? po kiom da ulnoj?

Tiuj fragmentoj de interparolado inter kvar junaj sinjoroj kaj la kvar acxetantaj sinjorinoj faris impreson de ia, se ni povas tiel diri, pepado, kiu elirante el busxo de viroj, faris efekton tute neordinaran. Se ne atestus la sonado de la vocxoj, kiuj, kvankam ili per mirinde arangxita modulado imitis molan susuradon de ondigxantaj sxtofoj kaj mallauxtan bruadon de disvolvataj puntoj, tamen eliradis el brustoj viraj, al kiuj la naturo donis suficxe potencajn pulmojn kaj bonege konstruitajn organojn de vocxo, — oni ecx ne povus diveni, ke tiuj florajxoj, radioj, nebuletoj, fonoj, folipuntoj, falbaloj, papilioj, tiu tuta pepado nekomprenebla por cxiu nekompetenta orelo kaj montranta eksterordinaran erudicion en la regiono de cxifonetoj, povas eliri el la busxo de viroj, de tiuj reprezentantoj de serioza forto, serioza pensado kaj serioza laborado.

— Sinjorino Evelino D. revenis! — eksonis tra la magazeno basa vocxo, eliranta el la aperturo de la tubo.

Mario Rudzinska rapide levigxis.

— Atendu cxi tie momenton, — sxi diris al Marta, — mi parolos antauxe mem kun la posedantino de la magazeno, por ke en okazo de rifuzo de sxia flanko vi ne estu elmetata al vana malagrablajxo. Se, kiel mi esperas, cxio iros bone, mi tuj venos peti vin.

Marta plue kun granda atento rigardis la manipuladon de vendado kaj acxetado, kiu havis lokon cxe ambaux flankoj de la longa tablo. Sur sxia pala busxo aperadis de tempo al tempo rideto; gxi okazadis tiam, kiam la eksaltoj de la magazenaj sinjoroj farigxadis plej risortosimilaj, la frizajxoj plej movigxemaj, la okuloj plej elokventaj.

Mario Rudzinska dume trakuris rapide la sxtuparon, kovritan de mola tapisxo, du grandajn salonojn, cxirkauxmeblitajn de vitropordaj sxrankoj, kaj sxi eniris en tre bele meblitan sinjorinan cxambron, en kiu post kelke da sekundoj eksonis susurado de silka vesto rapide sxovigxanta sur la pargeto.

Ha! c’est vous Marie? — ekkriis virina vocxo bonsona, karesa, tre agrable tusxanta la orelon, kaj du blankaj elegantaj manoj cxirkauxpremis la ambaux manojn de Mario. — Sidigxu do, mia kara, sidigxu, mi petas! vi faris al mi efektivan surprizon! Mi cxiam estas tiel felicxa, kiam mi vin vidas! Kiel bonege vi aspektas! Kaj via estimata edzo, cxu li estas sana kaj cxu li cxiam tiel multe laboras? Mi legis lian lastan artikolon pri... pri... mi ne memoras jam pri kio... sed belega artikolo! Kaj la cxarma Jadvinjo, cxu sxi bone lernas? Mia Dio! kien foriris tiu tempo, kiam ni kune kun vi, Marinjo, ankaux lernis cxe sinjorino Devrient! Vi ne povas imagi al vi, kiel kara estas por mi la rememoro pri tiu tempo, kiun mi pasigis kun vi en la edukejo!

La gracia, bele vestita, tridekkelk-jara virino kun majstreca hartubero malantaux la kapo, kun tre regulaj, kvankam jam iom velkaj trajtoj de vizagxo kaj kun movigxemaj nigraj okuloj, ombritaj de nigraj kaj largxaj brovoj, eldiris tiun torenton da vortoj rapide, preskaux sen spirhalto, ne ellasante el siaj manoj la manojn de Mario, kiu sidigxis apud sxi sur palisandra kanapeto, tegita per multekosta damasko. Sxi certe parolus ankoraux pli longe, sed Mario interrompis sxian parolon.

— Kara Evelino! — sxi diris, — pardonu, ke cxi tiun fojon mi mallongigos mian intersalutigxon kun vi kaj, sen iaj antauxparoloj, komencos paroli pri afero, kiu tre okupas mian koron!

— Vi, Marinjo, ion bezonas de mi? Mia Dio! kiel felicxa mi estas! diru, diru kiel eble plej rapide, per kio mi povas esti utila al vi! Mi estas preta iri por vi piede al la fino de la mondo...

— Ho, ne tiel grandan oferon mi postulos de vi, kara Evelino! — diris ridante Mario, poste sxi dauxrigis serioze: — mi ekkonis antaux nelonge iun malricxan virinon, kiu min tre interesas...

— Malricxan virinon! — vivece interrompis la mastrino de la ricxa magazeno, — sekve vi certe deziras, ke mi per io sxin helpu? Ho, vi ne trompigxis pri mi, Marinjo! mia mano estas cxiam malfermita por tiuj, kiuj suferas!

Dirante la lastajn vortojn, sxi sxovis la manon en la posxon kaj, elpreninte el gxi suficxe grandan eburan monujon, volis jam malfermi gxin, sed Mario retenis sxian manon.

— Ne pri almozo nun estas la afero, — sxi diris; — la persono, pri kiu mi volas paroli al vi, ne deziras kaj eble ne akceptus almozon... sxi deziras kaj sercxas laboron...

— Laboron! — ripetis la bela sinjorino Evelino, iom levante la nigrajn brovojn, — kio do malhelpas sxin labori?

— Multe da aferoj, pri kiuj mi devus tro longe paroli, — serioze respondis Mario, kaj, prenante la manon de la estinta kunlernantino, sxi diris plue kun peto kaj sentemeco en la vocxo: — al vi, Evelino, mi venis kun la peto, ke vi donu al sxi la eblon labori.

— Mi... al sxi... la eblon labori? sed kiamaniere, mia kara?

— Ke vi akceptu sxin kiel komizinon.

La brovoj de la mastrino de la magazeno levigxis ankoraux pli alte. Sur sxia vizagxo aperis miro kaj embaraso.

— Mia kara Mario, sxi komencis post momento, balbutante kaj videble konfuzite, — tio apartenas ne al mi... gxenerale pri la aferoj, kiuj koncernas la magazenon, okupas sin mia edzo...

— Evelino! — ekkriis Mario, — kial vi diras al mi malveron? Via edzo estas posedanto de la magazeno en rilato jura, sed vi administras la aferojn kune kun li, ecx pli ol li, kaj cxiuj scias bone, des pli mi gxin scias, ke vi komprenas la negocojn bonege kaj vi havas multe da energio en la efektivigado de viaj planoj... kial do...

Evelino ne lasis sxin fini.

— Nu, jes, jes, — sxi diris vivece, — estis al mi malagrable rifuzi vian peton, Marinjo, kaj mi volis elturni min per rapidece trovita preteksto, jxeti cxion sur mian edzon... mi agis malbone, mi ne estis tuj sincera, mi konfesas; sed vere, mia kara Mario, via deziro estas absolute neplenumebla, absolute... absolute.

— Kial? Kial? — demandis Mario kun tia sama viveco, kun kia parolis al sxi Evelino.

La ambaux virinoj videble posedis karakterojn vivajn kaj ekscitigxemajn.

— Nu, tial, — ekkriis Evelino, — ke en nia magazeno virinoj neniam okupigxas per vendado de komercajxoj, tion faras nur viroj.

— Sed kial do, kial virinoj per tio ne okupigxas, sed nur viroj? Cxu estas necese scii la grekan lingvon, aux povi fleksi per la fingroj ferajn bastonojn, por...

— Nu, ne, ne! — interrompis la mastrino, — vi metas min, kara Mario, en efektivan embarason! Kiel do mi respondus al vi pri via “kial”?

— Cxu vi apartenas al la personoj, kiuj ne penas konscii siajn proprajn agojn?

— Nu, kompreneble, mi ne apartenas al tiaj personoj... se mi apartenus al ili, mi ne povus esti tio, kio mi estas, aktiva kompanianino de mia edzo en industria entrepreno... nu, vidu, tial, ke... estas tia kutimo.

— Denove vi volas liberigxi de mi per nenio, Evelino, sed vi ne sukcesos en tio. Estinta kolegeco donas al mi la rajton ecx por kelka nediskreteco rilate vin. Vi diras, ke tia estas la kutimo... sed cxiu kutimo devas havi siajn kauxzojn, bazitajn sur la interesoj aux cirkonstancoj de la personoj, kiuj gxin observas.

La mastrino rapide levigxis de la sofo kaj kelke da fojoj rapide trairis la tutan cxambron. La longa trenajxo de sxia vesto susuris sur la pargeto; sur sxia vizagxo, kiu en kelkaj lokoj montris postesignojn de nebone forvisxita riza pudro, aperis neforta rugxo de embaraso...

— Vi alpremas min al la muro! — sxi ekkriis, starante antaux Mario, — estos por mi malagrable eldiri tion, kion mi eldiros... sed mi ne povas ja lasi vin sen respondo. Mi respondos al vi: nia publiko ne amas virinojn vendantajn en magazeno... gxi preferas virojn.

Mario iom rugxigxis kaj levis la sxultrojn.

— Vi eraras, Evelino, — sxi diris. — aux vi parolas denove malsincere; tio ne povas esti...

— Kaj mi diras al vi, ke tiel estas... junaj, bonmanieraj, belfiguraj komizoj faras bonan efekton, altiras al la magazeno la acxetantojn, aux pli gxuste la acxetantinojn...

Nun la vizagxo de Mario ekflamis per honto kaj indigno. Precipe forta estis la lasta.

— Sed tio estas ja abomenajxo! — sxi ekkriis, — se vi diras la veron, mi efektive jam ne scias, kiel gxin klarigi...

— Mi ankaux ne scias, per kio oni povas klarigi tiun fakton, mi konfesas, mi ecx neniam multe pensis pri gxiaj kauxzoj... kion gxi min interesas...

— Kiel... kion gxi vin interesas, Evelino? — interrompis denove Mario, — cxu vi ne komprenas, ke konformigxante al tiu kutimo, kiel vi gxin nomas, vi flatas al ia malbona, mi ne scias precize kia, sed certege malbona...

La mastrino de la magazeno starigxis en la mezo de la cxambro kaj rigardis Marion per largxe malfermitaj okuloj...

En tiuj okuloj estis multe da inteligenteco, ecx da sagxo, tamen en tiu momento sur la nigraj brilantaj pupiloj aperis retenata rideto.

— Kiel? — sxi diris malrapide, — cxu vi pensas, ke pro iaj teorioj mi devas nian tutan entreprenon, la solan vivofonton de ni kaj de niaj infanoj, elmeti al malprofitoj, al dangxeroj?... Vi, literaturistoj, povas facile rezonadi tiamaniere, sidante super libro kaj plumo, — ni, industriistoj, devas esti praktikaj...

— Cxu la industriistoj pro tio, ke ili estas industriistoj, devas rigardi sin kiel liberigitajn de civitanaj sentoj kaj devoj? — demandis Mario.

— Tute ne! — ekkriis la mastrino de la magazeno kun nova ekflamigxo, — kaj efektive nek mia edzo nek mi rifuzas iam la plenumadon de tiuj devoj. Ni cxiam donas, kiom ni nur povas...

— Mi scias, ke vi estas bonfaremaj, ke vi partoprenas en cxiuj monkolektoj, filantropiaj projektoj kaj arangxoj, sed cxu nur pri almozoj kaj pri filantropio estas la parolo? Vi estas homoj ricxaj, en kelka rilato influaj, vi devas preni iniciativon en cxio, kio celas plibonigon de malbonaj moroj, forigon de sociaj eraroj.

Evelino sindevige ekridetis.

— Mia kara, — sxi diris, — plibonigado kaj forigado de eraroj apartenas al tiaj homoj, kiel ekzemple via edzo... al scienculoj, verkistoj, jxurnalistoj... Ni estas homoj de preciza kalkulado... kaj plej precizan kalkuladon ni devas fari koncerne la publikon, koncerne gxiajn gustojn kaj postulojn... gxi estas nia sinjorino, de gxi dependas nia ekzistado... la prosperado kaj la estonteco de nia entrepreno...

— Jes, — diris Mario kun forta akcento, — kaj tial vi devas klini vin antaux gxiaj sensencaj kapricoj kaj antaux gxiaj simpatioj de tre suspektinda pureco kaj suspektinda gusto... Por almenaux iom aflikti vin por tio, kion vi diris, mi diros al vi, mia kara Evelino, ke viaj komizoj, kiuj placxeme sin turnadas kaj simile al papagoj babilacxas pri florajxoj kaj papilioj, aspektas treege ridinde...

Evelino forte ekridis.

— Mi tion scias! — sxi diris, ridegante senhalte.

— Kaj ke se mi estus sur via loko, — diris plue Mario, — mi konsilus al tiuj sinjoroj, ke anstataux silko kaj puntoj ili prenu en siajn manojn plugilon, hakilon, martelon, trulon aux ion similan. Kun tio ili aspektus multe pli konvene...

— Mi tion scias, mi scias! — diris la mastrino, cxiam ridegante.

— Kaj sur ilian lokon, — finis Mario, — mi prenus virinojn, kiuj havas tro malmulte da forto fizika por plugi, forgxi kaj masoni...

Evelino subite cxesis ridi kaj ekrigardis Marion kun granda seriozeco.

— Kara Mario! — sxi diris, — tiuj homoj ankaux bezonas laborenspezon kaj bezonas gxin multe pli necese, pli forte, ol virinoj... ili ja estas patroj de familioj...

Nun Mario ekridetis.

— Mia kara, — sxi diris, — mi devas denove fari uzon el la rajtoj de kolegeco, por diri al vi, ke vi auxtomate ripetis en la nuna momento tion, pri kio vi konstante auxdas paroli, sed kion vi supozeble neniam pripensis mem. Tiuj homoj estas patroj de familioj, povas esti, sed la virino, por kiu mi faris al vi peton, ankaux havas infanon, al kiu sxi devas donadi mangxon kaj edukon. Se ekzemple min trafus la malfelicxo, ke mi perdus la estimindan kaj karan homon, kiu ne sole donas al mi felicxon de koro, sed per sia laborado ankaux asekuras mian ekzistadon, cxu tiam mi ne estus patrino! kaj priresponda prizorgantino de mia familio? Se vi ambaux via edzo kaj vi, post kelke da jaroj forirus el la mondo kaj, kiel ofte okazas, ne restigus post vi kapitalon, cxu tiam via plej agxa filino ne havus la devon subtenadi la ekzistadon, zorgi pri la edukado kaj bona direktado de la malpli agxaj gefratoj?

Evelino auxskultis tiujn vortojn kun mallevitaj okuloj; videble estis al sxi malfacile trovi respondon. Sed ne malpli malfacile estis al sxi rifuzi sen suficxaj pretekstoj la peton de virino, kun kiu la interrilatoj videble estis agrablaj por sxia koro kaj eble ecx flatis sxian ambicion. La neordinara spriteco, kiun oni povis vidi en la esprimo de sxia vizagxo kaj okuloj, trovigis al sxi baldaux novan respondon.

— Cetere ecx krom tiuj motivoj, — sxi diris, levante la okulojn, — cxu vi, kara Mario, trovas gxin konvena, ke juna virino (via protektatino certe estas juna virino) restu la tutan tagon cxe la sama tablo kun kelke da junaj viroj? Cxu tia cirkonstanco ne farigxus la kauxzo de okazajxoj, kiuj kompromitus antaux la publiko mian magazenon?

— Vi ripetis denove, Evelino, unu el la komunuzaj frazoj, kiuj cirkulas en la mondo. Vi timas, ke laboro, farata kune kun viroj, difektos la virton kaj honoron de virino, sed vi ne timas, ke tion saman faros la mizero. Mia protektatino, kiel vi nomas la personon, pri kiu ni parolas, antaux tri monatoj perdis la edzon, havas infanon, kiun sxi amas, estas malgaja, serioza, plene okupita per sercxado de laborenspezaj rimedoj por si, kaj, pri kio mi mem konvinkigxis sxi estas tre honesta. Cxu vi povas supozi, ke virino, kiu trovigxas en tia situacio, kun tiaj sentoj, kun tiaj rememoroj, kun tia timado pri la morgauxa tago, povos ecx iomete atenti viajn elegantigitajn helpantojn? Mi garantias al vi, ke nenia malcxasta penso aperus en sxia kapo...

— Kara Mario! — ekkriis Evelino, — tion, kion vi diris, oni per nenio povas pruvi. La virinoj estas tiel facilanimaj... tiel facilanimaj...

— Gxi estas vero, — respondis Mario, serioze rigardante sian estintan koleginon, — sed cxu la forpusxado for de cxia laboro estas bona kuracilo kontraux facilanimeco? Ankoraux unu fojon mi ripetas al vi, Evelino, ke la virino, pri kiu mi parolas, estas nun nek facilanima, nek nehonesta... tamen se, petegante laboron kvazaux almozon, sxi de multaj pordoj foriros tiamaniere, kiel sxi nun baldaux devos foriri de via pordo, tiam mi tute ne garantias pri tio, kia sxi farigxos en la estonteco.

— Vi denove alpremas min al muro! — diris la mastrino de la magazeno, — bone do, mi kredas al vi, ke la persono, kiu vin interesas, estas modelo kaj enkorpigxo de virto, de seriozeco, de honesteco... sed cxu vi ankaux povos garantii al mi, ke sxi posedas tiun spiriton de ordo, tiun scion de preciza kalkulado, tiun akuratecon en la venado al la laboro kaj en gxia plenumado, kiu ne permesas ecx minuton da prokrasto, ecx ombron da nezorgemeco?

Nun siavice Mario devis heziti kun respondo. Sxi rememoris la malsukceson, kiun Marta kauxze de nesuficxa povosciado havis en la instruado kaj en la desegnado, sxi rememoris la proprajn vortojn de Marta, kiujn cxi tiu antaux kelke da horoj diris al sxi: “nenio armis min kontraux malricxeco, nenio instruis min labori”.

Mario silentis. La mastrino, penetrema kaj vigla, tuj kaptis la momenton de embarasigxo kaj hezito de la kolegino.

— Vi diris antaux momento, kara Mario, ke personoj, kiuj okupigxas per vendado de komercajxoj, devas scii sole disvolvi, elmeti kaj mezuri la sxtofojn. Tiel gxi sxajnas laux la eksterajxo. Sed en efektiveco ili devas posedi multe da aliaj ecoj, kiel ekzemple: alkutimigxon al kiel eble plej preciza ordo, cxar unu objekto metita ne sur la gxustan lokon, unu faldo en la sxtofo nebone ebenigita, unu peco da puntoj neatente jxetita faras konfuzon en la magazeno aux alportas al la magazeno gravajn perdojn. Estas ankaux necese, ke la komizoj sciu kalkuli kaj bone kalkuli, cxar tie, kie en cxiu horo, ecx preskaux en cxiu minuto envenas sumoj cxiam novaj kaj reprezentantaj cxiam novajn ciferojn, la forlaso de unu speso povas farigxi kauxzo de malordo en la kalkuloj, kontraux kiu ni devas plej severe nin gardi; fine, kaj ecx antaux cxio, la komizoj devas koni la mondon, la homojn, scii, kiamaniere oni devas iun trakti, kiamaniere al iu placxi, al kiu oni devas kredi laux lia vorto, al kiu oni devas rifuzi krediton, k.t.p. Cxiujn tiujn ecojn virinoj ordinare ne posedas. Ne alkutimigitaj al ordo, ne akurataj, por la prikalkulo ecx de la plej malgranda sumo ili devas porti en la posxo tabeleton de multobligado; senkulpaj timulinetoj, jxus dekrocxitaj de la patrina jupo, ili apenaux kuragxas levi la okulojn al la vizagxoj de la acxetantoj, ne sciante, kiel paroli al ili, kion pensi pri cxiu el ili, aux kontrauxe, ricevinte plenan liberecon, bruemaj kaj senordaj, ili pozas leoninojn, penas placxi, parolas kaj agas sentakte, elmetante sin al malhonoro kaj la institucion, en kiu ili kvazaux laboras, al kompromitigxo. Viroj, kiel ajn ridindaj ili sxajnas pro siaj manieroj kaj okupoj ne tute viraj, estas por la posedantoj de magazenoj homoj tre oportunaj kaj utilaj. Tial cxiu pli granda magazeno por siaj bezonoj uzas virojn, kaj tiu iam provis anstatauxigi ilin per virinoj, havis grandan malprofiton. La virinoj, mia kara, en la nuna tempo ne estas ankoraux edukataj tiamaniere, ke ili povu alkonformigxi al la severeco de la agodevo, al la despoteco de la cifero kaj al postuloj de tia diverskonsista socio, kia estas la socio de la acxetantoj.

La mastrino de la magazeno cxesis paroli kaj rigardis kun ia triumfo sian koleginon. Sxi havis plenan kauxzon por triumfi. Mario Rudzinska staris kun mallevitaj okuloj, kun esprimo de malgxojo sur la vizagxo, kaj silentis. Evelino prenis sxian manon.

— Nu, diru al mi, kara Mario, — sxi diris, — diru al mi sincere; cxu vi povas garantii, ke via protektatino estas persono bonorda, akurata, lerta en kalkulado, takta kaj konanta la homojn, tiel same, kiel vi garantiis, ke sxi estas honesta?

— Ne, Evelino, — kun malfacileco eldiris Mario, — tion mi garantii ne povas.

— Kaj nun, — cxiam pli vigle atakis sian koleginon la mastrino de la magazeno, — diru al mi, cxu vi, homoj de teorio kaj de rezonado, povas juste postuli de ni, homoj de kalkulado kaj praktikeco, ke pro filantropio, pro civitana iniciativo, kiel vi diras, ni akceptu en niajn instituciojn personojn, kiuj ne tauxgas por negocoj, kaj ke per tio ni elmetu nin al klopodoj, malprofito, eble ecx al plena pereo de niaj entreprenoj? Diru al mi, cxu iu povas juste tion postuli de ni?

— Certe ne, — elbalbutis Mario.

— Vi vidas do, — diris Evelino, — ke vi ne devas kulpigi min pro tio, ke mi ne plenumis vian deziron. La fakto, ke la malricxaj virinoj estas eljxetitaj el la regiono de industrio, certe estas bedauxrinda, sed gxin faras necesa kaj neevitebla de unu flanko la kapricoj kaj ne tute klaraj instinktoj de la virinoj ricxaj, kiuj avidas agrablan tempopasigon kaj Dio scias kiajn impresojn, — de alia flanko la senkapableco, facilanimeco kaj suprajxeco de la virinoj malricxaj, kiuj bezonas laboron, sed ne povoscias gxin plenumi. Kiam la unuaj prudentigxos kaj nobligxos kaj la lastaj montrigxos pli bone preparitaj por la plenumado de okupoj precizaj kaj devigaj, tiam mi foreksigos miajn komizojn kaj vin mi petos, ke sur ilian lokon vi elektu por mi komizinojn el la nombro de viaj protektatinoj.

Cxe la lastaj vortoj Evelino D. kun sia kutima vigleco kisis Marion sur ambaux vangoj.

La funebre vestita virino, kiu sidis en la magazeno, ekauxdis la susuradon de la vesto kaj de la pasxoj de sia tiumomenta prizorgantino tiam, kiam cxi tiu estis ankoraux sur la plej supra parto de la sxtuparo. Sxia auxskulto videble estis strecxita, sxia malpacienco estis granda. Sxi levigxis kaj avide direktis siajn okulojn al la vizagxo de la malsupreniranta virino. Post kelke da sekundoj da rigardado sxia mano iom ektremis kaj sxi apogis sin al la brako de braksegxo. De la mallevitaj okuloj de Mario kaj de la rugxo, kiu vidigxis sur sxiaj vangoj, sxi divenis cxion.

— Sinjorino! — sxi diris mallauxte, alproksimigxante al Mario, — ne faru al vi la malagrablajxon rakonti al mi la detalojn. Oni min ne akceptis... estas ja vero...

Mario faris jesantan kapoklinon kaj silente premis la manon de Marta. Ili eliris el la magazeno kaj haltis sur la largxa trotuaro de la strato. Marta estis tre pala. Oni povus diri, ke sxin kaptis forta malvarmo, cxar sxi iom tremis sub la pelta supervesto, kaj ke sxi ion profunde hontis, cxar sxi ne povis forlevi la okulojn de la sxtonoj de la trotuaro.

— Sinjorino! — la unua ekparolis Mario, — Dio vidas, kiel forte min doloras la nepovado helpi vin sur via malfacila vojo. De unu flanko baras al vi la vojon via propra ne suficxa prepariteco, de la alia flanko — la kutimo, la manko de iniciativo, la malbona reputacio, kiun havas la laborantaj virinoj...

— Mi komprenas, — diris Marta malrapide kaj mallauxte, — oni min tie ne akceptis, cxar tion ne permesas la kutimo, cxar mi ne havigas konfidon...

— Donu al mi vian adreson, — diris Mario, evitante respondon, — eble mi sciigxos pri io utila por vi, eble mi povos iam vin helpi...

Marta diris la nomon de la strato kaj la numeron de la domo, en kiu sxi logxis, poste, levante la okulojn, en kiuj oni povis vidi varmegan dankecon, sxi etendis ambaux manojn al la bona virino, dezirante preni kaj premi sxiajn manojn.

Sed apenaux la manoj de la du virinoj kuntusxigxis, Marta rapide retiris sian manon kaj forsxovigxis je kelke da pasxoj. Mario Rudzinska ensxovis al sxi en la manon tiun saman koverton kun lilikoloraj randoj, kiun sxi antaux du semajnoj ne volis akcepti de sxi.

Marta staris momenton senmove, sxia antauxa paleco cedis la lokon al flama rugxo.

— Almozo! — sxi ekkrietis, kaj samtempe kun cxi tiu vorto retenata gxemo kaj ploro ekskuis sxian tutan bruston. Subite sxi komencis kuri en tiun direkten, kien foriris Mario. Ondo da pasantoj, sencxese fluanta sur la trotuaro, kovris antaux sxi la personon, kiun sxi volis kuratingi, kaj malfaciligis al sxi la kuradon. Ne pli frue ol cxe la angulo de la strato Marta ekvidis drosxkon, veturanta en la kontrauxan direkten, kaj en gxi sidis Mario.

— Sinjorino! — sxi ekkriis.

Sxia vocxo estis malforta, obtuza; gxin tute obtuzigis kaj sufokis la strata bruo.

La virino, kiu ricevis donacon el kompatema mano, direktis sin al la strato Swieto-Jerska, versxajne kun la intenco redoni la donacon, kiu kolorigis sxian frunton per flamanta rugxo de humiligxo. Sxiaj pasxoj, komence rapidaj kaj febraj, baldaux tamen farigxis cxiam pli malrapidaj kaj malfirmaj. Cxu la moralaj ekscitigxoj, kiujn sxi tiom multe havis en tiu tago, eksxancelis sxian fizikan forton? Aux eble okupis sxin ia profunda primeditado, ia interna sxanceligxado ekskuis la intencon, kiu naskigxis en sxi antaux momento? Sxi premis en la mano la delikatan koverton, en kiu susuris kelke da monaj paperetoj, kaj cxe la angulo de la strato Swieto-Jerska sxi haltis. Sxi haltis, kaj dum momento sxi staris senmove, apogante sin per la mano al angulo de muro, kun vizagxo pala kaj klinita. Subite sxi direktis sin al alia flanko kaj rapide ekiris al sia logxejo.

Fiereco kaj tima zorgo malfacile kaj kruele batalis interne de sxi, kaj en sxi tiu batalo la lasta venkis la unuan. Juna kaj sana, de nenio ankoraux senfortigita kaj lacigita, per cxiuj siaj fortoj dezireganta laboron, Marta akceptis almozon. Eble sxi gxin ne akceptus, eble la sento de persona indeco ne cedus en sxi antaux la timo de mizero, se sxi estus sola en la mondo. Sed en la plej supra parto de alta domo, inter kvar nudaj muroj, sxia infano tremis de malvarmo, per sopirantaj okuloj gxi rigardis en la fumnigrigitan profundon de la malplena kameno, per la paleco de sia vizagxo, per la kaveco de siaj vangoj, per la malsaneca maldikeco de sia korpeto gxi petegis pli abundan nutradon...

Kaj en la vivo de la juna virino tio estis tago tre grava, kvankam pri gxia graveco sxi eble mem ne havis plenan klarecon. Tio estis tago, en kiu sxi la unuan fojon akceptis almozon kaj sekve gustumis tiun panon, kiu, estante maldolcxa por maljunuloj kaj kripluloj, estas venena kaj putriga por homoj junaj kaj sanaj.

Tiun vesperon en la cxambreto en la mansardo sur la kameno brulis gaja fajro, cxe la tablo super telero plena de supo sidis Janjo. La unuan fojon post longa tempo tiu infano gxuis agrablan senton de varmo kaj mangxis kun apetito bone preparitan kaj fortodonan mangxon. Tial la grandaj nigraj okuloj de la knabineto transsaltadis jen sur la lumitan profundon de la kameno, jen sur la pecon da pano, kiu kusxis apud la telero kaj estis kovrita de tavoleto da butero, kaj sxia busxo ecx por momento ne fermigxis. Marta sidis antaux la fajro en senmova tenigxo; sxia profilo sur la rugxeta fono de la flamo estis serioza kaj enpensa. Sxiaj okuloj brilis per seka brilo, la brovoj kunigxis kaj formis profundan sulkon meze de la blanka frunto.

Antaux sxi, pendante en la malplena spaco, staris virina figuro kun morta angoro sur la vizagxo, kun rugxo de honto sur la frunto, kun manoj interfingrigitaj. Tiu figuro estis sxia propra figuro, reflektita en la spegulo de sxia imago.

Gxi estas do vi. — diris Marta en siaj pensoj al la fantomo, kiu naskigxis el sxia propra spirito, — gxi estas do vi, tiu sama virino, kiu tiel bele promesis al si kaj al sia infano, ke sxi laboros, ke per persisteco kaj energio sxi trabatos al si vojon inter la homoj kaj akiros al si lokon sub la suno! Kiel vi plenumis la promeson, kiun vi en la profundo de via spirito faris al la kara ombro de la patro de via infano?

La virina figuro ekbalancigxis simile al fleksebla brancxo, skuata de ventegoj; anstataux cxia respondo sxi pli forte interbatis la manplatojn kaj murmuretis per tremantaj lipoj: — mi ne estis kapabla! mi ne povoscias!

Ho, malkapabla estajxo! — ekkriis Marta en siaj pensoj, cxu vi estas do inda porti la nomon de homo, se via kapo estas tiel sensagxa, ke gxi ne scias bone, kion pensi pri si mem, viaj manoj estas tiel malfortaj, ke ili ne povas sxirmi per prizorgado ecx unu malgrandan kompatindan infanan kapeton! Pro kio do la homoj iam vin estimis? Cxu vi povas do nun estimi vin mem?

La virina figuro displektis la manojn kaj kovris per ili sian vizagxon, kiu profunde klinigxis.

El la gxis nun sekaj okuloj de Marta per varmega torento ekfluis larmoj kaj traversxigxis inter la fingroj, per kiuj sxi kovris al si la vizagxon.

— Vi ploras, panjo! — ekkriis la malgranda Janjo kaj desaltis de la segxo. Sxi starigxis antaux la patrino, per okuloj duone mirantaj kaj duone kortusxitaj sxi rigardis sxin dum momento, kaj subite sxi mallevigxis sur la plankon, cxirkauxprenis per la malgrandaj brakoj sxiajn genuojn kaj komencis kovradi per kisoj sxiajn piedojn kaj manojn. Marta forprenis la manojn for de la vizagxo kaj sidis kelke da minutoj kiel sxtonigita. La dolcxaj kisoj de la infana busxo bruligis sxin, kvazaux inferaj serpentoj rampus sur sxia korpo, la varmega amo de tiu malgranda estajxo, kiu genuis antaux sxi, sxiris al sxi la koron kaj turmentegis la konsciencon...

Sxi klinigxis, prenis la infanon en siajn brakojn, kelkfoje alpremis la busxon al gxia frunto kaj vangoj, poste sxi rapide levigxis de la segxo, alsaltis al la fenestro kaj, genuigxinte, levis la rigardon kaj la manojn al la peco da cxielo, kies malluma kaj profunda fono brilis per steloj.

— Dio! — sxi ekkriis preskaux lauxte, — donu al mi lokon sur la tero! almenaux malgrandan, malricxan lokon, sur kiu mi povus teni min kune kun mia infano. Ne permesu, ke mi, sveninta kaj senforta, duan fojon devu akcepti almozon, ke mi ne plenumu la patrinan devon, ke mi perdu la trankvilecon de la konscienco kaj la estimon por mi mem!

Efektive! la petoj, kiujn tiu virino sendis al la cxielo, estis sensencaj, maljustaj, tro postulemaj, cxu ne vere, miaj legantoj? Estas vero, ke sxi ne postulis sidi sur segxo de ministro, nek lauxtigi sian nomon en la mondo per multebusxa famo, nek gxui malpermesitajn plezuregojn en senbrida libereco, sed gxi deziris vivi kaj al la sola estajxo, kiun sxi amis sur la tero, subteni la vivon per peco da pano, sxi deziris eviti sorton de almozulo kaj povi ne flami per honto antaux si mem... Kiel do ambicia, enviema, postulema kaj senbrida en siaj postuloj sxi estis! ne vere?

Sxi denove venkis sin mem, sxi forpremis kaj silentigis la sxin turmentantajn honton, suferon, maltrankvilecon, sxi levigxis kun trankvila vizagxo, prenis la plorantan knabineton sur siajn genuojn kaj komencis per kvieta vocxo rakonti sxian amatan fabelon. Videble sxi posedis en si suficxan kvanton da fortoj de spirito kaj volo. Cxu tiuj fortoj devis resti por sxi sen uzo, servi sxin nur en la batalo de sentoj, sed humile fleksigxi kaj fali senforte sub la malamika potenco de la malkapableco de la kapo kaj manoj kaj de la pezeco de la sxin cxirkauxantaj eksteraj elementoj?

En la dauxro de tuta longa vintra nokto Marta per ecx momente ne fermigxantaj okuloj rigardis en la mallumon, kiu regis en la cxambreto, auxskultis la trankvilan spiradon de la infano, kiu dormis apud sxi, kaj meditis pri tio, kion sxi devas fari morgaux.

La sekvantan tagon cxirkaux la tagmezo funebre vestita virino eniris en ne tre grandan, sed tre elegantan magazenon, en kiu malantaux la fenestroj pendis pufaj virinaj vestoj kaj, simile al svarmo da papilioj, per plej diversaj koloroj briletis elegantaj cxapeletoj kaj malgrandaj kufetoj. Tio estis magazeno, en kiu iam Marta ordinare acxetadis la objektojn por sia tualeto.

Cxe la eksono de la sonorilo, kiu ekbalancigxis super la pordo, el la apuda cxambro eliris virino ankoraux juna kun bela talio kaj tre agrabla vizagxo. Ekvidinte Martan, sxi ekridetis kaj salutis tre afable. Videble sxi rekonis sian antauxan klientinon kaj kun plezuro vidis sxin denove en sia magazeno.

— Kiel longe jam vi ne estis cxe ni, — diris la mastrino de la magazeno kun sensxangxe afabla rideto, sed tuj, jxetinte rapidan rigardon sur la funebran veston de Marta, sxi diris plue: — Mia Dio! mi auxdis pri la malfelicxo, kiu vin trafis. Mi konis ja bone sinjoron Swicki!

Esprimo de doloro trakuris la vizagxon de la juna vidvino. La sono de la nomo de la homo amita kaj perdita ekpikis la vundon de sxia koro kvazaux per la pinto de ponardo. Sed ne estis permesite al sxi stari longe sur la vojo kaj senfare auxskulti la vocxojn, plorojn kaj rememorojn, kiuj murmuris en sxia koro.

— Sinjorino! — sxi diris levante la okulojn al la virino, kiu staris antaux sxi, — gxis nun mi venadis cxi tien ordinare por acxeti diversajn objektojn, nun mi venas al vi kun peto, ke vi volu acxeti de mi mian tempon kaj la laboron de miaj manoj.

Dirante tion, sxi penis kasxi la tremadon de sia vocxo kaj sur siaj lipoj sxi perforte aperigis rideton.

— Mi sincere dezirus per io esti utila al vi, sed... mi ne bone komprenis la signifon de viaj vortoj.

— Cxu vi ne akceptos min en vian establon kiel kudristinon?

La mastrino de la magazeno, auxdinte tiujn vortojn, tute ne sxajnis mirigita aux konfuzita, ne sxangxis sian vizagxesprimon plenan de afableco kaj kunsento. Dum momento sxi staris silente kaj meditante, poste sxi montris per la mano la pordon de la apuda cxambro kaj diris tre gxentile:

— Volu eniri en la laborejon; tie ni povos pli oportune paroli pri la afero.

La laborejo, kiu estis apud la magazeno, konsistis el suficxe granda cxambro, en kiu cxe tablo, kiu staris sub la fenestroj kaj estis jxetkovrita de multe da rubandoj, puntoj, plumoj, floroj kaj pecoj da sxtofo, sidis tri junaj virinoj, preparante cxapelojn, kapornamojn kaj vestornamojn, postulantajn delikatan prilaboradon. En la profundo de la salono oni auxdis bruon de du kudromasxinoj, super kiuj estis klinitaj ankaux du virinaj figuroj, kaj en la mezo staris tablo, kiu estis tute kovrita de tajloraj tabeloj kaj de grandaj pecoj da drapoj, toloj, batistoj, muslinoj, inter kiuj brilis sxtalaj tondiloj, kretoj kaj krajonoj en plumbaj ingoj. Cxiuj virinoj, kiuj estis en la laborejo, estis diligente okupitaj je siaj laboroj, nur unu el ili cxe la eniro de Marta levis la kapon de super la masxino; sxi ekrigardis la enirantan kaj, renkontigxinte kun sxia rigardo, faris al sxi gxentilan saluton.

La mastrino de la magazeno montris al Marta segxon cxe unu el la tabloj, poste sxi turnis sin al juna frauxlino, kiu en tiu momento estis alarangxanta multekostan plumon de struto al velura cxapelo:

— Frauxlino Bronislavo! — sxi diris, — cxi tiu sinjorino deziras labori cxe ni. Sxajnas al mi, ke la cirkonstancoj arangxigxas felicxe. Gxuste hieraux ni parolis kun vi, ke ankoraux unu paro da manoj estus por ni tre utila.

La frauxlino, al kiu tiuj vortoj estis diritaj kaj kiu videble okupis la unuan lokon inter la laborantinoj de la magazeno, levigxis kaj alproksimigxis al la tablo.

— Jes, sinjorino, — sxi diris, — depost la foriro de frauxlino Leontino unu el la masxinoj restas sen funkciado. Frauxlino Klaro kaj frauxlino Kristino ne povas plenumi la tutan kudradon, kiu estas necesa. Mi ankaux neniel povas altrancxi tiom, kiom estas necese, cxar mi devas gvidi la ellaboradon de la cxapeloj. La laboro malfruigxas, la mendoj ne estas plenumataj gxustatempe.

— Vi estas tute prava, respondis la mastrino post kelka pripenso, — mi pensis jam mem pri tio. Kaj, cxar sinjorino Swicka venis cxi tien kun deziro labori cxe ni, tial sxajnas al mi, ke nenio malhelpas, ke mi povu plenumi la deziron de persono, kiu en alia tempo estis afabla por ni.

Frauxlino Bronislavo gxentile salutis.

— Certe, — sxi diris, — se sinjorino nur scias altrancxadon... Cxi tiuj vortoj estis eldiritaj per tono de demando. En tiu sama momento unu el la masxinoj silentigxis kaj la juna virino, kiu sidis cxe gxi, levis la kapon kaj komencis auxskulti la interparoladon kun videbla atento.

La tri personoj, kiuj staris apud la granda tablo en la mezo de la salono, silentis dum momento. La mastrino de la magazeno kaj sxia helpistino rigardis Martan kun demanda vizagxesprimo; Marta rigardis la tajlorajn tabelojn, kiuj kusxis sur la tablo kaj de supre gxis malsupre estis desegnekovritaj de nigraj linioj, punktoj, serpentajxoj, kiuj, kurante lauxlonge kaj lauxlargxe de la folio, krucigxante, kunigxante kaj disigxante, havante la formon de la plej diversaj geometriaj figurajxoj, prezentis por nekompetenta okulo hxaoson tute nesolveblan.

La palpebroj de Marta levigxis malrapide kaj malfacile.

— Mi ne povas, — sxi diris, — sxajnigi min kompetenta en afero, en kiu mi posedas nenian kompetentecon; tio estus malhonestajxo de mia flanko kaj cetere gxi nenion utilus. Altrancxadon mi iom scias, sed tre malmulte, nur tiom, ke mi povus altrancxi kolumon, eble ecx cxemizon... sed vestojn, supervestojn kaj ecx iom pli elegantan tolajxon mi altrancxi ne povus...

La mastrino de la magazeno silentis, sed sur la lipoj de frauxlino Bronislavo aperis iom nekontenta rideto...

— Strange! — sxi diris, turnante sin al la mastrino, — multe da personoj deziras okupigxi per kudrado, kaj tamen estas tiel malfacile trovi iun, kiu bone scius altrancxadon. Gxi estas ja la fundamento de la tuta laborado.

Cxe tiuj vortoj la kompetenta kaj sendube alte pagata kudristino turnis sin al Marta:

— Kaj koncerne la kudradon mem? — sxi diris per denove demanda tono.

— Kudri mi scias suficxe bone, — respondis Marta.

— Per la masxino, kompreneble?

— Ne, sinjorino, per masxino mi neniam kudris.

Frauxlino Bronislavo faris rigidan mienon, kunmetis la manojn sur la brusto kaj staris silente. La mastrino de la magazeno ankaux aspektis en tiu momento iom pli rigida kaj pli malvarma ol antauxe.

— Vere... sxi komencis post momento, balbutante kaj iom konfuzite, — mi estas vere tre afliktita... mi bezonis personon, kiu estus kapabla precipe por altrancxado... cetere ankaux por kudrado, sed per masxino... cxe ni oni ne kudras alie ol per masxino.

Kaj denove inter la virinoj, kiuj staris apud la tablo, regis momenta silento. La lipoj de Marta iom tremis, sur sxia vizagxo flamanta rugxo alternis kun paleco.

— Sinjorino, — sxi diris, levante la okulojn al la mastrino de la magazeno, — cxu mi ne povus lerni... mi laborus dume senpage... nur ke mi povu ellerni...

Tio ne estas ebla! — ekkriis frauxlino Bronislavo per iom akra tono.

— Tio estas afero malfacila, — interrompis la mastrino, kaj pli gxentile ol sxia helpantino sxi parolis plue: — Ni pretigas diversajn vestojn plejparte lauxmende kaj el sxtofoj multekostaj, kiuj ne povas servi por lernado kaj ekzercigxado... la laborojn ni devas plenumi rapide, cxar jam sen tio pro manko de perfekte instruitaj laboristinoj ni sentas iom nesuficxecon de la nombro da manoj kaj ni malfruigxas... kaj tio alportas al ni malprofiton kaj malagrablajxojn. Tial ni povas akcepti nur tiajn laboristinojn, kiuj estas jam suficxe preparitaj... Mi tre bedauxras, kredu al mi sinjorino, ke mi tre bedauxras, ke mi ne povas plenumi vian deziron...

Ne pli frue ol tiam, kiam la mastrino de la magazeno finis tiujn vortojn, la masxino, kiu eksilentis cxe la komenco de la interparolado, ekbruis denove. La virino, kiu estis klinita super gxi, havis larmojn en la okuloj.

Elirinte el la magazeno, Marta direktigxis ne al sia logxejo, sed en tute alian flankon. El la esprimo de sxia vizagxo oni povus vidi, ke sxi iras sen celo, sxiaj manoj estis kasxitaj en la manikoj de la supervesto kaj forte kunigitaj inter si. Marta cxiam sentis senkonscian, sed fortan deziregon levi supren la kunigitajn manojn kaj kunpremi per ili la kapon, kiu flamis kaj estis tre peza. En tiu kapo estis nur unu penso, kiu ripetigxadis kun obstina sencxeseco kaj eksterordinara rapideco: mi ne povoscias! Tiu penso ripetigxadis kvazaux miloj da fulmoj, kvazaux miloj da ponardoj, kiuj traflugadis la cerbon, pikadis la tempiojn kaj faladis per siaj pintoj sur la fundon de la brusto. Post kelke da minutoj Marta diris al si: cxiam kaj cxie tio sama...

Dum momento sxi denove pensis pri nenio, aux, pli vere, sxi jam senkonscie, sed sencxese ripetadis en siaj pensoj: mi ne povoscias!

Subite sxi faris al si la demandon:

— Kio gxi estas, kio akompanas min cxiam kaj cxie, elpusxas min el cxie?...

Sxi frotis la frunton per la mano kaj respondis al si mem:

— Cxiam kaj cxie mi mem iras kun mi kaj mi mem elpusxas min el cxie...

Kun granda malfacileco sxi strecxis sian cerbon, por povi pensi, kaj rememorigis al si la pasintecon, komencante de la momento, kiam en la salono de la informa oficejo sxi sidigxis al la fortepiano, por malfelicxe ekludi la malfelicxan Prière d’une vierge, gxis tiu lasta momento, kiam, starante en la laborejo de la ricxa magazeno, sxi la faratajn al sxi demandojn devis respondadi per: mi ne povoscias!...

— Cxiam tio sama! — sxi ripetis en siaj pensoj, — iom de cxio, nenion fundamente kaj gxis la fundo... cxion por ornamo aux por bagatelaj oportunajxetoj de la vivo, nenion por utileco...

Tiuj cxi nemultaj vortoj, kiujn sxi elpremis el sia cerbo, kiun kvazaux per reto cxirkauxvolvis la sola penso “mi ne povoscias”, lacigis sxin. En tiu tago, elirante el sia domo, sxi estis tiel zorgoplena, tiel okupita, preskaux flamigita de la nova plano, kiu venis al sxi en la kapon, ke sxi tute ne pensis pri mangxo. Rigardante Janjon, kiu trinkis sian kutiman matenan glason da lakto, sxi sentis ecx ian abomenon kontraux mangxado. La cxiam turmentata kaj vundata flanko morala silentigis la flankon fizikan. Sxiaj piedoj sxanceligxis, sxia koro frapis forte kaj kun granda rapideco, kvankam sxi iris malrapide. Nun en sxia kapo baraktis nova demando, kiu komence konsistis nur el la mallonga vorto: kial? Post momento al tiu cxi vorto komencis alkreskadi aliaj vortoj, komence senordaj, poste ordigxantaj en formo de ia logika fadeno da pensoj. — Kial... estas tiel? — demandis sin mem la juna virino, — kial la homoj postulas de mi tion, kion neniu al mi donis? Kial neniu donis al mi tion, kion la homoj hodiaux postulas de mi?

Subite Marta ektremis, sxi sentis, ke iu facile tusxis sxian brakon.

— Cxu vi permesos, sinjorino, ke mi rememorigu al vi mian konatecon? — eksonis post sxi milda, ecx iom nekuragxa virina vocxo.

Marta returnis sin kaj ekvidis tiun saman virinon, kiu en la momento de sxia eniro en la laborejon de la magazeno levis la kapon de super la masxino kaj faris al sxi gxentilan saluton, poste cxesis kudri kaj atente auxskultis la interparoladon, kiu estis decidonta pri sxia sorto. Tio estis persono ne bela kaj tute ne bonstatura, tamen suficxe gracia, kiel preskaux cxiu Varsovianino, tre bonorde vestita, kun esprimo de prudento kaj boneco sur la varioldifektita vizagxo.

— Vi eble ne rekonas min, — diris la frauxlino, marsxante flanke de Marta, — mi estas Klaro, mi laboras en la magazeno de sinjorino N. preskaux jam kvin jarojn, mi kudradis iam vestojn por vi kaj mi portadis ilin al vi sur la straton Graniczna.

Marta rigardis la apud sxi irantan virinon per nebulitaj okuloj.

— Efektive, mi rememoras, — sxi eldiris post momento kun kelka malfacileco.

— Mi petas pardonon, ke mi estas tiel aroganta kaj mi atakas vin sur la strato, — diris plue Klaro, — sed vi estis iam por mi tiel gxentila kaj bona... vi havis tiel belan malgrandan filineton... cxu via filineto...

Sxi hezitis kun la finado de la demando, sed Marta divenis sxian penson.

— Mia infano vivas, — sxi diris.

La lasta vorto elglitis el sxia busxo versxajne malgrauxvole, cxar rapide kaj neklare, sed en gxi eksonis tia maldolcxeco, kia gxis nun neniam estis en sxia vocxo. Klaro silentis momenton, kvazaux meditante, poste sxi diris:

— Mi auxdis pri la morto de sinjoro Swicki kaj tuj mi diris al mi en la pensoj: ha, kiamaniere la sinjorino helpos al si en la mondo... kaj ankoraux kun infano! Mi tre gxojigxis, kiam mi vidis vin venanta en nian magazenon kaj mi pensis, ke vi laboros kune kun ni. Tio estus tre bona, cxar sinjorino N. estas bona kaj pagas suficxe bone... nur frauxlino Bronislavo estas iom kaprica kaj iufoje faras grimacojn, sed se oni estas malricxa, oni ja devas iufoje ion toleri... se oni nur havas laboron. Tial estis al mi malagrable, tre malagrable, kiam mi auxdis, ke sinjorino N. rifuzas al vi laboron... Mi tuj rememoris mian kompatindan Eminjon... — La lastajn vortojn la kudristino elparolis malpli lauxte kaj kvazaux al si mem, sed Martan ili frapis pli ol cxiuj antauxe auxditaj.

— Kiu do sxi estas, tiu kompatinda Eminjo? — demandis la juna vidvino.

— Tio estas mia kuzino, malpli juna ol mi per kelke da jaroj. Mia patrino kaj sxia patrino estis fratinoj, sed kiel ofte okazas, iliaj sortoj estis ne egalaj. Sxia patrino edzinigxis kun oficisto, mia edzinigxis kun metiisto. Kiam ni ambaux farigxis pli agxaj, Eminjo estis frauxlino kaj mi estis simpla knabino. Krom tio sxi estis bela kaj min variolo tute malbeligis, kiam mi havis ankoraux la agxon de dekdu jaroj. Tial la onklino konstante paroladis: al Eminjo mi donos bonan edukon kaj poste mi sxin bone edzinigos... Komence sxi tenis por sxi guvernantinon, poste sxi sendis sxin en ian malgrandan edukejon. Mia patrino komence estis tre afliktita, ke la variolo min tiel terure malbeligis, sed la patro ne tre estis afliktita. — Kio do grava, — li diradis, — sxi estos malbela, sxi ne edzinigxos! granda malfelicxo! cxu malmulte da viroj ne edzigxas, kaj tamen ili vivas en la mondo kaj ne estas al ili tre malbone! — Mia patrino respondadis: — viro estas alia afero! se, Dio gardu, io okazos kun ni, tiam Klaro, ne edzinigxinte, mortos de malsato! Sed la patro, anstataux afliktigxi kiel la patrino, ofte ridadis kaj koleradis. — Ho vi, virinacxoj, virinacxoj! — li diradis, — laux via cerbo, se oni nur ne edzinigxas, oni tuj mortas de malsato! Cxu la knabino ne havas manojn? Kaj vi devas scii, ke li mem estis cxarpentisto kaj li amis fanfaroni per sia forto. Li ofte diradis: — La manoj, mia sinjoro, tio estas la cxefa afero! Kapon Dio al unu homo donas, al alia ne donas, sed manojn cxiu havas! Mi havis la agxon de dektri jaroj, kiam la gepatroj komencis sendadi min en kudrejon, por lerni; kompreneble ili pagis por mi kaj pagis multe, sed dank’ al Dio mi efektive lernis cxion, kio estas necesa...

— Kaj cxu vi longe lernis? — demandis Marta, kiu kun cxiam pli granda intereso auxskultis la senartifikan rakontadon de la kudristino.

— Ho, mi lernis ne malpli ol tri jarojn, kaj ecx poste mi ankoraux ne povis tuj laborenspezi, sed tutan jaron mi laboris en magazeno senpage, por nur lertigxi en la altrancxado, en la kudrado per masxino, kaj por ellabori al mi bonan guston. Sed dank’ al tio nun mi estas jam tiel kompetenta, ke mi povus mem fondi kudrejon aux magazenon, se mi havus monon, cxar por tio oni bezonas almenaux iom da mono... sed antaux tri jaroj nia patro mortis, krom mi restis cxe la patrino du miaj pli junaj fratoj, el kiuj unu lernoservas cxe lignajxisto, kaj la dua vizitas lernejon... por la lernado de ambaux estas necese pagi, kaj ankaux al la patrino, kiu estas jam nejuna virino, estas necese havigi ian negrandan komforton...

— Kaj vi sola laboras por cxio cxi tio?

— Preskaux sola, cxar post la patro restis al ni nur malgranda dometo sur la strato Solna, kaj en tiu dometo ni logxas... almenaux por logxejo ni ne bezonas pagi... cetere sinjorino N. pagas al mi bone, kaj per tio, kion mi ricevas de sxi, ni iel arangxas nian vivon, ke ni ekzistu kaj ke ni pretigu estontecon por la fratoj.

— Mia Dio! — ekkriis Marta, — kiel felicxa vi estas!

— Jes, — respondis Klaro, — estas vero, ke gxi ne estas tre gaja vivo, kiam oni sidas la tutajn tagojn cxe laboro kaj nur en dimancxo aux en festo oni eliras en la mondon de Dio; sed kiam mi ekpensas, ke mia laborado donas rimedojn por la vivo al mia patrino kaj garantias ian tolereblan estontecon al miaj fratoj, mi sentas min tre felicxa kaj mi tre kompatas tiujn, kiuj, kiel diradis mia patro, havas nek kapon, nek manojn. Ho, kiom da aflikto mi havis pri tiu Eminjo, kiom multe mi ploris pro sxi...

— Cxu sxi ne edzinigxis? demandis Marta.

— Jes, iele tiel farigxis, ke, kvankam sxi estis bone edukita kaj bela, sxi ne edzinigxis. Sxia patro perdis sian oficon, kaj de afliktigxo li malsanigxis, gxis nun ankoraux li kusxas en la lito, la kompatindulo, nek vivanta, nek mortinta. Sxia patrino ankaux estas malsanema kaj, por diri la veron, virino kapricema kaj malpacema; krom Eminjo sxi havas cxe si ankoraux pli junan filinon kaj filon, kun kiuj sxi ne havas kion fari, cxar por la lernado oni cxie devas pagi, kaj dume hejme regas mizero, malsato, ne parolante jam pri... Eminjon la onklino komence pelis al laborado tuj kiam ili malricxigxis, sed krom tio, ke la knabino, eldorlotita per baloj kaj belaj vestoj, ne havis grandan deziron labori, montrigxis ankaux, ke tiu granda edukiteco, kiun la onklino al sxi donis, havigis al sxi nek kapon, nek manojn. Sxi volis esti instruistino, sed ho ve! iom tinti sur fortepiano sxi povas kaj france sxi ecx parolas ne malbone, sed kiam sxi volis komenci instrui, sxi tute ne tauxgis... neniu sxin volis preni... sxi ricevis iel du lecionojn po dudek spesdekoj por horo, sed ecx tiujn sxi baldaux ial perdis... Cetere sxi nenion bone povoscias... kien ajn sxi venadis, por peti laboron, oni sxin foririgadis kun nenio; kaj dume hejme la patrino sxin insultas, ke sxi ne volas labori, la malsana patro dolorgxemas en la lito, la frato petolas sur la stratoj kaj eble baldaux farigxos sxtelisto, la fratino kauxze de enuo kaj de malboneco malpacas kun la tuta familio, ili ne havas, kion mangxi, ili ne havas, per kio hejti la fornon... Eminjo havas bonan koron, tial sxi terure afliktigxis, sxi malgrasigxis, ni pensis, ke sxi ricevos ftizon... Fine antaux du monatoj sxi trovis laborenspezon...

— Sxi tamen trovis! — ekkriis Marta kaj ekspiris profunde, kvazaux de sxia brusto defalus ia gxin premeganta sxargxo. Dum sxi auxskultis la historion de la kompatinda nekonata knabino, sxajnis al sxi, ke iu rakontas la historion de tiuj kelkaj monatoj, kiujn sxi mem travivis. La simileco inter la malgaja sorto de la knabino kaj sxia propra sorto vekis en sxi varmegan kunsenton kaj scivolecon. Klaro tamen silentis dum momento. Nur post kelka pripenso kaj kvazaux post iom da sxanceligxado sxi komencis plue paroli per iom nekuragxa vocxo.

— Kiam vi eliris el nia magazeno, mi penis kuratingi vin sur la strato... felicxe gxi estis la tempo, en kiu mi cxiutage iras hejmen por du horoj, por mangxi tagmangxon kaj helpi la patrinon en la ordigo de la kuirejo... poste mi denove revenas por kvin horoj en la magazenon... Mi elkuris do post vi, por diri al vi, ke se... se vi eble... trovigxas en tia sama situacio, en kia antaux du monatoj trovigxis mia kompatinda Eminjo, tiam eble... eble vi konsentus labori tie, kie sxi nun laboras...

La nekuragxeco, kun kiu cxi tiuj vortoj estis eldiritaj, montris jam antauxe, ke la propono, kiun ili enhavis, ne estis treege brilanta. Sed Marta rapide kaj kvazaux vekite el longa dormo kaptis la manon de la kudristino.

— Frauxlino Klaro, — sxi ekkriis, — parolu, parolu pli rapide, mi cxion konsentos, cxion en la mondo! mi trovigxas en situacio ekstrema. Sxia vocxo dum la parolado estis ne lauxta kaj tremanta, sxia mano kun preskaux konvulsia forto premis la manon de la kudristino.

— Ha, mia Dio! — ekkriis siavice frauxlino Klaro, — kiel bonege do estas, ke tiu penso venis al mi en la kapon, kiam vi trovigxas en tia malagrabla situacio, kaj ankoraux kun infano... kun tiu bela angxeleto, kun kiu vi permesadis al mi de tempo al tempo ludi, kiam mi reportadis la vestojn sur la straton Graniczna. Kvankam, por diri la veron, efektive... ne enviinda estas la sorto de tiuj virinoj, kiuj laboras cxe sinjorino Szwejc...

— Kiu do estas tiu sinjorino Szwejc? kie sxi logxas? per kio sxi sin okupas? — demandis Marta kun febra scivoleco kaj maltrankvileco.

— Sinjorino Szwejc havas sur la strato Freta kudrejon, en kiu oni pretigas plej diversajn tolajxojn. Sed gxi estas efektive stranga institucio, vasta kaj ecx tre bonstata, en gxi laboras cxirkaux dudek virinoj, kaj tie ne trovigxas ecx unu masxino. De pli ol ses jaroj en cxiuj kudrejoj kaj magazenoj oni kudras nur per masxinoj, sed Szwejc ne acxetis ecx unu masxinon, per altrancxado sxi okupas nur sin mem kune kun sia filino kaj por kudrado sxi akceptas tiajn virinojn, kiuj ne scias kudri per masxino kaj urgxe bezonas laborenspezon... tial sxi ankaux pagas al ili... estas honto kaj doloro paroli pri tiu pagado...

— Cxio cxi tio ne sxangxas mian decidon, frauxlino Klaro, — vive interrompis Marta, — mi ankaux, simile al via kuzino, nenion bone povoscias, kaj mi devas iri tien, kie oni malplej postulas.

— Kaj malplej donas, — malgxoje finis Klaro la frazon; — sendube, — sxi parolis plue, — estas ja pli bone havi ion, ol nenion. Tial, se vi tion deziras, mi povas konduki vin al sinjorino Szwejc.

— Donu al mi nur la precizan adreson, mi iros mem. Vi ne havas ja multe da libera tempo.

— Ne, mi iros kun vi; mi nur iom malfruigxos al la tagmangxo, sed tio ne estas grava; mia patrino ne estos maltrankvila pri mi, cxar okazas iufoje, ke mi restas en la magazeno pli longe ol ordinare, kiam ni havas urgxan laboron. Cetere ankaux Eminjon mi jam longe ne vidis, ni iru kune.

Marta per nova manpremo dankis la bonkoran kudristinon, kaj ambaux virinoj ekiris en la direkto al la strato Freta. Dum la vojo Klaro parolis al Marta:

— Sinjorino Szwejc estas virino nejuna, kaj la homoj diverse rakontas pri sxia pasinteco. Sxi fondis la kudrejon jam antaux dudek jaroj, sed sxi ne havis grandan sukceson, dum ne ekzistis ankoraux masxinoj por kudrado. Sed de la tempo, kiam oni komencis kudri per masxinoj Szwejc ricxigxis. Tio eble al iu sxajnos stranga, kaj tamen tiel estas. Mi auxdis, ke sinjorino N., parolante kun frauxlino Bronislavo, diris, ke Szwejc ekspluatas la kompatindajn laboristinojn, kiuj malmulte povoscias kaj pro granda mizero estas devigataj labori por pago plej bagatela, kiun ili nur povas trovi. Mi ne komprenas bone, kion tiu vorto signifas, sed sxajnas al mi, ke se Szwejc faras maljustajxon al kompatindaj virinoj, tio estas ne sole sxia kulpo, sed ankaux la kulpo de iu alia...

Nun la kudristino silentigxis kaj enpensigxis. Videble sxi ne povis precize klarigi al si ian penson, kiu aperis en sxia kapo.

— Mi efektive ne scias, kies kulpo gxi estas, sed volu al mi diri, sinjorino, kiel ekzistas en la mondo tiaj virinoj, al kiuj oni povas fari maljustajxon, aux, pli vere, kiuj ankoraux mem iras kaj petas, ke oni faru al ili maljustajxon, sed ke oni nur donu al ili peceton da seka pano?

Marta iris cxiam pli rapide; sxi iris tiel rapide, ke Klaro apenaux povis sxin sekvi. Baldaux ili trovigxis sur la strato Freta.

— Cxi tie, sinjorino, — diris Klaro, enirante en la malaltan kaj ne sekan pordegon de unu el la domoj.

Tra la pordego ili eniris en la korton, mallargxan, longan, malluman, kiu de kvar flankoj estis cxirkauxita de altaj, malnovaj kaj malsekaj muroj kaj havis supre nur peceton da nubokovrita cxielo. Versxajne tie cxiam estis nebule kaj premaere, cxar super la altaj muroj trovigxis granda kvanto da kamentuboj, el kiuj eliradis fumo, kiun la malseka aero premadis malsupren kaj kiu volvigxadis en la malvasta cxirkauxfermita korto kaj etendadis dikajn grizajn tavolojn en diversaj lokoj de la korto.

En la plej malproksima profundo de la korto, kontrauxe de la pordego, super iom putretanta pordo kaj kelke da sxtupetoj, pendis mallargxa kaj longa tabuleto, sur kies malpure-blua fundo grandaj flavaj literoj prezentis la sekvantan surskribon: Kudrejo de vira kaj virina tolajxo, de B. Szwejc.

Klaro, kondukante post si Martan, eniris en grandan vestiblon, en kiu tra mallumo oni povis vidi sxtuparon, kondukantan al la pli altaj etagxoj de la domo, kaj sxi malfermis unu el la pordoj, kiuj trovigxis sur ambaux flankoj de la vestiblo. Densa ondo da mucida, malseka aero frapis la vizagxojn de ambaux enirantaj virinoj. Ili tamen eniris kaj trovigxis en cxambro vasta, pli longa ol largxa, lumata de tri fenestroj, rigardantaj al la korto kaj duone vualitaj per blanka muslina sxovkurteno; la profundo de la cxambro estis preskaux tute malluma. La plafono tie estis malalta, subtenata de traboj kaj kovrita de polvo; la planko estis el simplaj ne kolorigitaj tabuloj, la muroj estis kalkitaj, jam iom grizigitaj de polvo, en la anguloj kaj super la planko ili estis kovritaj de grandaj nigraj kaj bluaj makuloj de malsekeco.

Tra la griza nebulo de tiu cxi malgaja cxambro per neklaraj koloroj sed klaraj formoj vidigxis multe da virinaj figuroj, kiuj jen sidis grupe apud la fenestroj kaj tabloj, jen aparte apud grandegaj sxrankoj, tra kies vitroj oni vidis interne amasojn da tolajxoj pretkudritaj aux preparitaj por kudri. En la mezo de la cxambro staris granda nigre kolorigita tablo, kaj super gxi estis klinitaj du virinoj kun tondilo en unu mano kaj kun folio trapikita per pingloj en la dua.

Kiam sxi trovigxis kelke da pasxoj post la sojlo, Klaro salutis per la kapo kelkajn laborantinojn, kiuj direktis la rigardon al sxi, poste sxi turnigxis al la tablo, kiu staris en la mezo de la cxambro.

— Bonan tagon, sinjorino Szwejc, — sxi diris.

Unu el la virinoj, kiuj staris apud la tablo, turnis la vizagxon al la venintino kaj ekridetis tre afable.

— Ha, gxi estas vi, frauxlino Klaro! vi venas certe por viziti vian kuzinon? Frauxlino Emilio! frauxlino Emilio!

Auxdinte sian dufoje vokitan nomon, unu el la virinoj, kiu sidis sola kaj en ombro, levis la kapon. Videble sxi estis tiel okupita de sia laboro aux tiel absorbita de siaj pensoj, ke sxi nenion vidis, kio farigxadis cxirkaux sxi. Nun sxi ekrigardis antauxen per nebulitaj okuloj kaj ekvidis Klaron. Sxi tamen ne desaltis de la segxo kaj ne alkuris al la kuzino. Sxi levigxis malrapide, metis sian laboron sur la tablon kaj malrapide faris kelke da pasxoj.

— Ha! gxi estas vi, Klaro! — sxi diris, kaj sxi etendis al la venintino la manon blankan, tre malgrasan, kun fingroj multe pikitaj de kudrilo.

Nun sxi per sia tuta figuro elsxovigxis en la lumon, fluantan tra la fenestro, kaj Marta, jxetinte rigardon sur sxin, rekonis en sxi tiun junan knabinon, kiun sxi renkontis sur la sxtuparo de la informa oficejo en tiu tago, kiam sxi iris tien la unuan fojon. Emilio havis sur si ecx la saman veston kiel tiam, sed dum la tri pasintaj monatoj la vesto pli eluzigxis, en diversaj lokoj gxi vidigis riparojn kaj flikojn, kaj la vizagxo de la juna knabino farigxis pala kaj malgrasa. Sxiaj vestoj kaj eksterajxo montris samtempe, ke la vivo tro frue komencis kaj rapide efektivigis sur sxi la teruran procedon de detruado.

La du kuzinoj donis al si reciproke la manojn, ilia intersalutigxo estis mallonga kaj silenta. Emilio reiris al sia jxus forlasita loko, Klaro turnis sin al la estrino de la laborejo.

— Sinjorino Szwejc! — sxi diris, — mi prezentas al vi sinjorinon Marta Swicka, kiu deziras trovi cxe vi laboron.

Sinjorino Szwejc jam de kelke da minutoj rigardis Martan, sed la esprimon de sxiaj okuloj oni ne povis vidi, cxar ili estis kovritaj per okulvitroj. Tamen sxia vocxo sonis tre afable, dolcxe, preskaux ame, kiam sxi respondis al la vortoj de Klaro:

— Mi tre dankas sinjorinon... kiel? sinjorinon Swicka, ke sxi ekpensis pri mia modesta laborejo, sed... mi havas jam tiom da laborantinoj, ke mi ne scias, cxu mi povos...

Marta volis ion diri, sed Klaro ektiris facile la manikon de sxia supervesto kaj rapide antauxhaltigis sxian parolon.

— Mia sinjorino Szwejc, — sxi diris kun la energio de persono tute sendependa kaj parte sentanta sian superecon, — por kio vane perdi vortojn? Tion saman vi diris al Eminjo, kiam sxi la unuan fojon venis cxi tien, kaj tamen vi sin akceptis... la tuta afero konsistas en tio, ke oni konsentu akcepti la plej malgrandan pagon, cxu ne vere?

Sinjorino Szwejc ekridetis.

— Frauxlino Klaro cxiam havas vivan temperamenton, — sxi diris kun sensxangxa dolcxeco, — vi komparas la pagon, kiun ricevas la laborantinoj cxe sinjorino N., kun tiu pago, kiun povas doni nia malricxa laborejo, kaj sxajnas al vi, ke ni pagas tro malmulte...

— Pri tio, sxajnas al mi, kara sinjorino Szwejc, scias mi mem, — interrompis Klaro; — mi volus nur, ke vi kiel eble plej rapide diru, cxu sinjorino Swicka trovos cxi tie por si laboron, cxar alie ni iros al ia alia loko...

Sinjorino Szwejc interplektis la manojn sur la brusto kaj klinis la kapon.

— La amo al proksimulo, — sxi komencis mallauxte kaj malrapide, — la amo al proksimulo ne permesas rifuzi laboron al persono...

Klaro faris senpaciencan movon.

— Mia sinjorino Szwejc, — sxi diris, — la amo al proksimulo estas cxi tie tute ne gxustloka. Sinjorino Swicka proponas al vi sian laboron, por kiu vi al sxi pagados, jen estas la tuta afero. Tio estas tiel same, kiel kiam homo venas en magazenon, prenas komercajxon kaj metas por gxi monon sur la tablon. Por kio paroli pri amo al proksimulo?

Sinjorino Szwejc mallauxte eksopirgxemis.

— Kara frauxlino Klaro, — sxi diris, — vi scias bone, kiel mi zorgas pri la sano de miaj laborantinoj, kaj antaux cxio pri ilia moraleco...

Cxe la lasta vorto sxia longa kaj sulkoplena vizagxo kovrigxis efektive per esprimo malmola kaj severa.

Klaro ekridetis.

— Cxio cxi tio ne estas mia afero. Mi volus nur auxdi fine, cxu vi akceptas sinjorinon Swicka en vian laborejon aux ne?

— Kion do mi povas fari, kion mi povas fari? kvankam efektive mi havas jam tiom da laborantinoj, ke ecx la laboro ne suficxas...

— Do, kun kiaj kondicxoj? — vive atakis Klaro.

— Nu, kun la samaj kondicxoj, kun kiuj laboras cxiuj cxi tiuj sinjorinoj, dudek spesdekoj por tago, dek laboraj horoj en la tago.

Klaro malkonsente ekskuis la kapon.

— Sinjorino Swicka ne laboros por tia prezo, sxi diris decide, kaj ridante sxi aldonis: — dudek spesdekoj por dek horoj da laborado, tio estas du spesdekoj por horo... Tio certe estas sxerco.

Sxi turnis sin al Marta kaj diris:

— Ni iru, sinjorino, ien aliloken.

Klaro jam direktis sin al la pordo, sed Marta ne sekvis sxin. Sxi staris momenton kvazaux alforgxita al la loko, poste sxi subite levis la kapon kaj diris:

— Mi konsentas pri viaj kondicxoj, sinjorinoj. Mi kudrados po dek horoj cxiutage por dudek spesdekoj.

Klaro volis ankoraux ion diri, sed Marta ne lasis sxin paroli. — Jam tiel mi decidis, — sxi diris, kaj sxi aldonis pli mallauxte: — vi diris ja mem antaux unu horo, ke pli bone estas havi ion, ol nenion.

La interkonsento estis farita. De la sekvonta tago Marta devis komenci la profesion de kudristino en la laborejo de sinjorino Szwejc. Fine do, post longa sercxado, post penoj vane faritaj, post humiligxoj ankaux vane suferitaj, post senfrukta sinpusxado sur multaj vojoj kaj post almozula frapado cxe multaj pordoj, Marta trovis laboron, povon de laborenspezado, tiun fundamenton, sur kiu estis konstruota sxia ekzistado kaj la ekzistado de sxia infano. Kaj tamen kiam, lacigita de la longa irado en la urbo, sxi revenis en sian cxambreton, sxi ne ridetis tiel, kiel en tiu tago de la felicxa reveno el la informa oficejo, sxi ne malfermis la brakojn antaux la infano, kiu kuris al sxi renkonte, kaj ne diris al gxi kun larmoj en la okuloj kaj kun rideto sur la busxo: danku Dion!

Pala, enpensa, kun profunda sulko sur la frunto kaj kun fermita busxo, Marta sidigxis hodiaux cxe la malgranda fenestro, per vitrecaj okuloj sxi rigardis la tegmentojn de la cxirkauxantaj domoj, kaj per oreloj nekapablaj distingi ian sonon sxi auxskultis la bruadon de la granda urbo.

La malgranda cifero de la promesita laborenspezo ne timigis sxin; pasis ankoraux tro malmulte da tempo de tiu tago, kiam sxi komencis ligadi kaj flikadi la rimedojn por vivo simile al putranta cxifono, kiu dissxirigxas kaj disfalas en la mano; sxi estis ankoraux tro nesperta en la bagatelajxa kalkulado de la malricxuloj kaj tro nekompetenta pri tiu svarmo da cxiutagaj detalajxoj, el kiuj cxiu estas pli malgranda ol la plej malgranda musxo kaj tamen falas kiel sxtona sxargxo sur la sxultrojn de malricxulo; tial sxi ne povis tuj kompari la estontan laborenspezon kun la estontaj bezonoj kaj klare rimarki la nesuficxecon de la unua, la pezon de la lastaj.

Sxi ne sciis ankoraux precize, cxu sxi povos kune kun sia infano vivi per dudek spesdekoj en tago; cetere tiu cxi malgranda cifero de hodiaux estis granda en komparo kun la cifero de hieraux, kiu prezentis nulon. Sed kvankam en la lernejo de la praktiko de vivo kaj en la malgaja anaro, kiu vagas tra la mondo sub la standardo de mizero, Marta estis novulino, kvankam novulino jam multe suferinta, sxi tamen posedis suficxan dozon da prudento kaj da klereco, por kompreni la malaltecon de tiu sxtupo de homa laborado, sur kiun sxi mallevigxis, sur kiu sxi haltis sen ia ecx plej malgranda espero levigxi iam sur pli altan.

Tio estis sxtupo, sur kiu sidis cxiuspecaj mallertuloj, defendantaj sin kontraux malsatmorto.

Tio estis sxtupo, sur kiun mallevigxis nur tiuj, al kiuj mankis fortoj por tenigxi sur sxtupoj pli altaj.

Tio estis sxtupo kusxanta en profundo, kie regas sencxesa mallumo, laboro enuiga, laciga, ne permesanta libere ekspiri, donanta sekan panon al la korpo, tenanta la spiriton sur fera cxeno de eterna kaj neniam suficxe kontentigata bezono de la korpo.

Tio estis sxtupo, sur kiu araneoj sxpinis densan araneajxon kaj cxirkauxvolvis la musxojn, kiuj memvole al ili alflugis, sxtupo, sur kiu regis ekspluatado kaj premis la kapojn, kiuj klinigxis humile kun la konscio de sia propra senkapableco.

Neniam, nek en la tagoj de bonstato, nek en la momento de la mizerigxo, nek en la tempo, kiam sxi provis diversajn vojojn kaj de cxiuj devis retirigxi post kelkaj faritaj pasoj, neniam Marta prezentis al si, ke sxiaj fortoj estas tiel malgrandaj, sxia sciado tiel limita, ke mallevigxo al tiel malaltaj sferoj estu sxia sorto.

Tiun cxi sorton sxi akceptis kun febra rapidado kaj kun plena kaj decida preteco, kaj tamen gxi estis por sxi surprizo: kvankam la pasintaj tagoj povis sxin prepari al tia sorto, gxi tamen estis surprizo.

Per brua, senorda kaj malgaja amaso novaj, gxis nun ne konataj pensoj atakis la kapon de la juna virino, kiu sidis en la granda, malluma kaj neseka cxambro de la strato Freta super peco da tolo, kiun sxi kudris diligente, levante kaj mallevante la manon en harmonia takto kun la dudek manoj, kiuj levigxadis kaj mallevigxadis cxirkaux sxi.

Veninte cxi tien la unuan fojon kiel laboristino, Marta pli atente ol la pasintan tagon ekzamenis per la rigardo la grandanombran anaron de siaj samlaborulinoj kaj samsortulinoj.

Granda estis sxia miro, kiam sxi rimarkis, ke la pli granda parto de tiu anaro konsistas el virinoj, kies delikataj vizagxoj, elastaj talioj kaj blankaj manoj montras devenon el alia socia sfero ol tiu, en kiun ili enfalis: la mateno de ilia vivo tute ne estis simila al gxia tagmezo kaj vespero. Cetere tie estis virinoj de diversaj agxoj, de diversa eksterajxo kaj videble ankaux de diversaj karakteroj.

Unuj el ili sidis sur la segxoj silente kaj senmove, esceptinte la manojn, kiuj movigxadis sencxese. Iliaj kapoj, kiuj en la dauxro de tutaj horoj estis klinitaj super la laboro, en la momento de cxesado levigxadis kun videbla pezeco, cxe la elirado el la laborejo iliaj piedoj trenigxadis malrapide, kaj la senbrilaj pupiloj, preskaux cxiam kovritaj de la rugxrandaj palpebroj, ne ekflamadis ecx per unu fajrero, ecx per unu radio; ne tusxis ilin ecx la vido de la tagmeza suno, kiu origis la movoplenajn stratojn de la urbo, nek la sonado de la liberaj homaj vocxoj, kiuj cxirkauxis ilin per bruo plena de vivo, kiam ili mutaj kaj sensentaj eliris en la mondon de Dio el sia malgaja laborejo.

Iliaj vestoj estis dissxiritaj, makulitaj de la strata koto; iliaj haroj, tre suprajxe kombitaj, kunvolvitaj sur la malantauxo de la kapo en formo de bulo, pendis senorde sur la malgrasaj koloj, kaj nur de tempo al tempo ia tola, sed tre pura kaj blanka kolumo, aux ia edzigxa ringo, brilanta sur la fingro kaj kontrastanta kun la tuta mizera eksterajxo, rememorigadis iajn antauxajn kutimojn, iajn korajn sentojn kaj ligojn, kiuj fornagxis en neatingeblan malproksimon sur tro rapidema ondo de senrevena pasinteco. Tio estis estajxoj, kiuj, jam lacigitaj de la mallonga pasita vojo, senfortigitaj kore kaj mense, kun malsana korpo kaj agonianta spirito, trenis sian malluman, pezan kaj senesperan ekzistadon, obstine kovrante sian vunditan internon per silento kvazaux per la lasta vesto, kiun la sorto lasis al ili. Tamen ne ili, ne tiuj senfortigxintaj korpoj kaj morte malgajaj spiritoj prezentis en la laborejo de sinjorino Szwejc la plej korpremantan vidajxon. Pli proksime al la fenestroj, simile al kaptitaj birdoj, kiuj inter la kradoj sercxas la lumon de la tago, prenis al si lokon laboristinoj pli junaj, eble ne per siaj jaroj de vivo, sed per siaj jaroj de suferado, kun pli granda vigleco de karaktero, kun obstinaj deziroj en la brusto, kun rideto, kiu, subpremata kaj retenata, tamen ne volis morti en la koro nek sur la busxo. Iliaj vizagxoj estis palaj kaj malgrasaj, iliaj vestoj estis tre malricxaj. Sed sub la palaj fruntoj tie brilis okuloj, kiuj preskaux cxiuminute levigxadis de super la laboro, sercxadis per la rigardo la rigardon de la kamaradinoj; iufoje tiuj okuloj estis petolemaj, pli ofte insultemaj kaj malicaj, aux ankoraux malpacience sin tiregantaj ien, ekster la malsekajn mallumajn murojn de la cxambro. De tempo al tempo inter la kavigxintaj, preskaux cxiutage pli flavigxantaj vangoj aperadis ridetoj, kiuj per sia esprimo similis la esprimon de la rigardoj: petolemaj, sarkasmaj, sopiraj aux revemaj. Tie estis kapoj belege kovritaj de abundaj harligoj, inter kiuj iufoje per roza aux blua koloro brilis ia rubandeto, kokardo aux simple peceto da sxtofo; iufoje lacxo da koloraj koraletoj cxirkauxis la kolon, kvazaux spitante la truojn kaj flikojn de la talivesto, al kiu gxi devis servi kiel ornamo. Kaj cxiuj tiuj rigardoj, ridetoj kaj ornamoj prezentis pli dolorigan kaj pli enigman vidajxon ol la silentado, senforteco kaj sensenteco de la aliaj laboristinoj. Oni povis vidi en ili obstinan bataladon de la sentoj kaj deziroj kontraux la premantaj kondicxoj de la ekzistado, de revado pri lukso kontraux la profunda mizero. Tie farigxis jam falo pasiva, cxi tie sxajne minacis cxiumomente falo aktiva. Tiuj mizerulinoj estis jam proksimaj al la fino de la tera migrado, cxi tiuj proksimigxadis al la komenco de vivo krima. Antaux tiuj estis malfermigxanta la tombo, antaux cxi tiuj — morala marcxo.

Kiam sinjorino Szwejc kaj sxia filino staris cxe la granda nigra tablo, en la laborejo regis sxajne absoluta silento, kaj la solaj auxdeblaj sonoj estis la akra sonado de la grandegaj tondiloj, kiuj preskaux sencxese estis movataj de la spertaj manoj.

Sed tiu silento estis nur sxajna; krom la sola reganta sonado tie estis multo da sonoj aliaj, neklaraj, interrompataj, sed tamen formantaj brueton sencxesan kaj nelauxte ondantan, de tempo al tempo eksplodantan kvazaux malpacience kaj poste denove mallauxtigxantan kaj perdigxantan en la silento. Tiu brueto konsistis el la susurado de pli ol kvardek movigxantaj manoj, el la spirado de dudek brustoj, el tusado seka kaj mallonga aux forta kaj dauxra, el la murmurado de apenaux movigxantaj busxoj, el mallauxtaj kaj rapide silentigataj ekridoj. La laboristinoj, kiuj sidis en la profundo de la laborejo, tusis; la laboristinoj, kiuj okupis la lokojn cxe la fenestroj, murmuretis kaj ekridadis. Sinjorino Szwejc de tempo al tempo levadis la kapon kaj tra la okulvitroj jxetadis atentan rigardon tra la tuta cxambro. Sxiaj okuloj penetreme brilis tra la dikaj vitroj: sxi observadis la laboradon. De tempo al tempo sxi metadis la tondilon sur la tablon kaj per tirata miela vocxo komencadis longan parolon.

Sxi parolis pri tio, ke en aliaj laborejoj la laboristinoj perdas la sanon super la masxinoj, kiuj, kiel oni scias, forkonsumas la fortojn kaj kauxzas diversajn difektojn de la korpo, kaj ke sxi forrifuzis cxiujn profitojn, kiujn sxi povus akiri per enkonduko de masxinoj en sian laborejon, sole por ne sxargxi sian konsciencon per la peko de ruinigado de la sano de proksimuloj. Cxar la konscienco estas la plej grava afero, cxio alia estas vanta monsercxado. Sxi metas al siaj laboristinoj nur unu postulon: nome, ke iliaj moroj estu senmakulaj. Sed en cxi tiu rilato sxi estas absolute necedema: unue pro tio, ke sxi ne volas, ke sxia laborejo havu karakteron necxastan, due cxar sxi timas perdi la klientaron el la honorindaj sferoj kaj sekve enfali en mizeron kune kun siaj infanoj kaj genepoj.

La laboristinoj auxskultadis tiujn parolojn en profunda silento. Supozeble inter ili ne estis ecx unu, kiu kredus la vortojn de sinjorino Szwejc; supozeble ili cxiuj sciis, ke ili estas ekspluatataj, kaj tamen ili auxskultis kaj humile silentis. Ili sciis, ke ekster la muroj de tiu cxambro, en kiu ili nun trovigxas, por neniu el ili ekzistas io krom tombo aux marcxo.

De tempo al tempo sinjorino Szwejc aux sxia filino forlasadis la laborejon, elirante el gxi per pordo kondukanta en la profundon de la domo. Tiam tra la malfermata pordo penetradis al la oreloj de la laboristinoj la sonoj de bonega fortepiano, sur kiu oni jen ludis lerte kaj sperte, jen lernis ludi. Oni povis ankaux vidi tra tiu pordo vicon da cxambroj kun luksaj mebloj; tie brilis vaksita pargeto kaj largxaj speguloj, la punca damasko de la mebloj pikis la lacajn okulojn de la laboristinoj. Tial unuj el ili malgaje ridetis, aliaj malgxoje rigardis antauxen, aliaj kolere palpebrumis. Doloro, envio, kolero, trancxis tiam dudek virinajn brustojn. Je la tria horo oni eklumigadis grandajn lampojn cxe la plafono kaj la laboristinoj laboradis cxe arta lumo, gxis la mura horlogxo en la logxejo de sinjorino Szwejc sonos la nauxan horon.

Kiam Marta, pasiginte en tiu loko tutan tagon, iris hejmen, sxi apenaux povis teni sin sur la piedoj.

Nenio tamen sxin lacigis, ecx nenio nova sxin malgxojigis. Sed sento de teruro sxin penetris gxis la profundo de la brusto kaj de la cerbo.

Subtilgustaj legantoj kaj antaux cxio vi, sentemaj kaj impresavidaj legantinoj, cxu vi pardonos al mi cxi tiun mian rakonton, kiu tute ne enhavas misteran nodon de intrigo kaj interesan vidajxon de du koroj trapikitaj de flamaj sagoj?

Cxiun aperon, kiu servas kiel objekto por rakonto, oni povas trakti diversmaniere. La historio de la malfelicxa Marta anstataux disvolvigxi antaux viaj okuloj en formo de unuspeca kaj unukolora fadeno, certe povus esti ornamita, beligita per multo da krucigxantaj sentoj, frapantaj kontrastoj, tondrosimilaj okazajxoj; gxi povus esti implikita en kronon da epizodoj, el kiuj cxiu aparte donus al gxi belecon, cxarmon aux terurecon, aux la historio mem povus esti prezentita epizode, kiel plenigo de ia pli efekta kaj interesega tutajxo, kiel paralelajxo aldonita al la historio de du geamantoj felicxaj aux malfelicxegaj, idiliaj aux heroaj, favorataj de la sorto aux persekutataj de gxi.

Pardonu! Renkontinte en la mondo Martan, mi rigardis cxirkauxen, mi sercxis, sed nenie en la proksimo mi trovis ian romanan heroon. Ne trovinte lin, mi volis la historion de la virino mallongigi, kunpremi kaj fermi en epizodo, — sed mi ne povis, cxar mi konsciis, ke gxi estas inda apartan tutajxon; fine mi intencis impliki gxin en interplekton da intrigoj, en kronon da epizodoj, — mi tamen tion ne faris, cxar sxajnis al mi, ke la historio aspektos plej konvene, se gxi iros en la mondon sola.

Pardonu la simplecon de la rimedoj, kiujn mi uzas, por prezenti al vi unu el la plej plendegindaj aperoj de la nuntempa socia stato, kaj sekvu min pluen sur la vojo, sur kiu marsxas la malgaja figuro de malricxa virino, kiu eble estas inda pli bonan sorton ol tiu, al kiu submetis sxin... kio? La nomon de tiu cxi “kio”, kiu premas la kapojn kvazaux fatala malbeno, implikas la piedojn kaj frakasas la korojn de multo da homaj estajxoj, vi legos en la historio de Marta.

Varsovio gxojis, bruis, brilis. Estis tago festa. Apenaux antaux kelke da tagoj estingigxis la helegaj lumoj, ekbruligitaj inter la verdaj brancxoj de la kristnaskaj abioj, kaj en la aero kvazaux tremis kaj saltis gxoje la gamoj de la ridado de la infanoj kaj la bruaj interparoloj de la felicxaj familioj, kolektigxintaj cxirkaux la feste arangxitaj tabloj. En la venonta tago estis venonta en la mondon mistera gasto: nova jaro. La internoj de la domoj kaj la ekspoziciaj fenestroj de la magazenoj aspektis tre bele. La stratojn kovris dika tavolo da negxo rigidigxinta de frosto kaj brilanta per milionoj da fajreretoj sub la radioj de la suno, kiu hele lumis sur la serena cxielo.

Svarmoj da glitveturiloj flugis en diversaj direktoj, amasoj da pasantoj movigxis sur la trotuaroj. Kiom da kapoj estis en tiu diverskolora movoplena amasego, tiom estis da diversaj pensfadenoj, kiuj mistere etendigxadis en la spaco kaj nevideble postkuradis en la mondo proksimajn kaj malproksimajn, altajn kaj malaltajn objektojn. Amo, avideco, adorado, malamo, timoj, esperoj, plej diversaj interesoj kaj pasioj, plej diversaj deziroj kaj celadoj volvigxadis kaj krucigxadis en la miloj da kapoj de la grandurba logxantaro, kiu iris, veturis, kuris tien, kien gxin pelis grandaj celoj de la vivo aux malgrandaj celetoj de la tago. Meze de cxi tiu bruo mistera kaj perceptebla por nenia korpa orelo, meze de cxi tiu pensa svarmajxo, sur kiu, kvazaux sur ferdeko, disvolvigxadis la movo de vortoj kaj faroj de miloj da homoj, mallauxte, de neniu esplorate nek divenate, disvolvigxadis la pensfadeno en humila, de neniu rimarkata virina kapo.

— Dudek spesdekoj en tago... spesmilo kaj dudek spesdekoj en semajno... kvin spesdekoj cxiutage al la kortistedzino por la gardado de Janjo, dum mi sidas cxe sinjorino Szwejc... sep kaj duono da spesdekoj la pano kaj lakto por la infano... sep kaj duono da spesdekoj la tagmangxo... por cxiu dimancxo restas jam nenio...

Tiaj estis la pensoj de Marta, kiam sxi iris malrapide kaj kun klinita kapo sur la trotuaro de la strato Krakowskie Przedmiescie.

— Por du monatoj por la logxejo mi sxuldas sep spesmilojn... al la butiko mi sxuldas tri spesmilojn... por la vendita pelto mi ricevis dek-kvin... restas kvin... Janjo necesege bezonas sxuojn, miaj ankaux jam dissxirigxas... lignon mi nepre bezonas acxeti... al la infano cxiam estas malvarme...

Finante la lastan penson, Marta ektusis per seka, mallonga sed turmenta tuso. Pasis monato depost la tago, en kiu sxi la unuan fojon sidigxis kiel laboristino en la laborejo de sinjorino Szwejc; en la dauxro de cxi tiu tempo sxi tre sxangxigxis. Tra la diafana blankeco de sxia vizagxo en diversaj lokoj montrigxis flavaj strioj; mallumaj arkoj aperis sub la okuloj, kiuj kavigxis kaj vastigxis; meze de la cxarmege bela frunto trovigxis sulko. La nigra vesto de Marta, pura, sed brunigxinta de uzado, aspektis bonorda, sed malnova; sur la kapo de Marta ne trovigxis cxapelo, kaj sur la sxultroj ne trovigxis peltajxo. Nigra lana tuko kovris sxiajn harojn, cxirkauxante per dikaj faldoj la palan frunton kaj la kavigxintajn vangojn.

Nagxis kaj bruis la logxantaro de la granda urbo sur la vasta trotuaro de la belega strato, kaj kune kun gxi nagxis en la spacon miloblaj fluoj da homaj pensoj, kaj meze de ili volvigxis la silenta, humila, unutona penso de la pala virino, kiu malgaje marsxis tra la amasoj.

— Kvin spesdekoj kaj tri... estas ok. kaj unu... estas naux... naux deprenite de dudek estas dek-unu...

Kia bagatelama, malalta, seka estis tiu cxi penso! Gxi rampis sur la tero, dum la vintra cxielo brilis per la plej pura lazuro, gxi rigidigxis en la malvarmo de la ciferoj, dum cxe la alproksimigxado de la nova jaro la homaro bolis de deziroj, sentoj, esperoj...

Jes; tia spirita akto en la infero de homa estajxo estis efektive tre proza kaj malalta, gxi estis spesa kaj grosxa kalkulo de malricxeco...

Tamen ne cxiam la pensoj de Marta rampis tiel malalte; estis iam tempo, kiam sxi ankaux levadis siajn okulojn al la lazuro, kun frapanta koro kaj kun rideto de espero salutadis la aperantan novan jaron. Sxi levis la palpebrojn kaj rigardis cxirkauxen. En sxiaj okuloj, en kiuj oni komence povis vidi nur malgxojon, kauxzitan de la komparado kaj kombinado de la bagatelajxaj ciferoj, ekbrilis nun lumo de sentoj, levigxantaj en la brusto. Gxi estis komence sopiro, poste plendo, fine malpacienca ribelo de spirito, kiun premas ia fatala neceso, kun kiu la spirito tamen gxis nun ne faris ankoraux konstantan interligon. La enprofundigxintaj okuloj de Marta ekbrilis per varmegaj flamoj, io en sxi levigxis, ekkriis dolore, ekgxemis maltrankvile, ekribelis per la gxis nun ankoraux ne tute elcxerpita energio de la volo. Sxi haltis momenton, levis la kapon kaj murmuris per tremantaj lipoj:

— Ne! tiel dauxri ne povas! tiel cxiam esti ne devas!

Sxi ekpasxis pluen kaj diris al si en la pensoj, ke tio estas ja ne ebla, tute ne ebla, ke la decidita, sola, gxismorta loko de sxia sorto estu tiu segxo en la laborejo de sinjorino Szwejc, tiu segxo, sur kiu, meze de mallumo, malsekeco, mucida aero, inter konsumigxintaj, mortantaj vizagxoj, sxi kudradis en la dauxro de tutaj tagoj, ne povante rekompence laborenspezi almenaux tiom, ke sxi povu en la nokto dormi trankvile kaj la minutojn ne okupitajn de laboro liberigi de la rigardo de ciferoj, kiuj prezentas nur grosxojn...

Per sia naskigxo, per sia tuta pasinteco sxi apartenis ja al la klaso da homoj kleraj, sxi estis rigardata kaj sin mem cxiam rigardis kiel virinon kleran. Kial do, kiam sxin tusxis la malmola mano de la sorto, sxi en la socia hierarhxio, en la regiono de la homaj laboroj, profitoj kaj honoroj starigxis sur tiu plej malalta sxtupo, sur kiu opinieble devis stari nur la plej malfelicxaj, trovigxantaj plej malproksime de tiuj bonfaroj, rimedoj kaj iloj, kiujn al homoj donas klereco? Cxu tiu sxia klereco eble de ia grava flanko estas tute kripla? Cxu gxi estas nur ludilo, kiu estas skulptita kaj ornamita por amuzo de trankvila spirito, logxanta en sata kaj kontenta korpo, kaj kiu disfalas kiel tute sentauxga putrajxo cxiufoje, kiam la spirito ekdeziras uzi gxin por sin gardi kontraux senfortigxo kaj falo aux gardi la korpon kontraux perdo de la fortoj, kiuj nutras la spiriton? Cxu tiu klereco eble estas nur iluzio? La klereco en tiu mezuro kaj formo, en kiuj Marta gxin posedis, vekis dezirojn, donante nenion, kio povus akiri kontentigon por ili; gxi nutris sopirojn por la spirito, alforgxante gxin tamen al la tero per katenoj de malsata korpo; gxi fortigis en la koro la sentojn nur por tio, ke gxi faru ilin pli maldolcxaj, ke gxi skuu ilin per plej kruelaj suferoj.

Marta pensis pri tio kaj sentis cxion cxi tion, sed sxi ne gxeneraligis siajn pensojn kaj sentojn, sxi ne konsciis precize la tre komplikitan fenomenon, kiu regis sxian sorton. Sxi alkrocxigxadis nur al unu rememoro, sxi ripetadis al si nur tiun fakton, ke sxi apartenas al homoj kleraj, por kiuj tiom, tiom da vojoj estas ja nebaritaj.

Cxu sxi por cxiam devas resti sur tiu vojo, sur kiu sxi nun haltis? Cxu sur la tero ekzistas por sxi nenia alia loko krom tiu, al kiu sxi venadis kun honto kaj pri kiu sxi de malproksime pensis kun teruro? Estas vero, ke sxi petegis Dion pri malgranda, modesta loko sub la suno, pri tia loko, sur kiu du homaj estajxoj, ligitaj inter si per la plej fortaj kaj plej sanktaj ligiloj kaj sentoj, povus vivi; sed tiu loko, kiu post multaj provoj kaj penoj estis donita al sxi, ne estas loko sub la suno, gxi estas nur malluma abismo, en kiu du homaj estajxoj ne vivas, sed, katenitaj per la plej simplaj, plej malaltaj kaj neniam kontentigataj, neniam finigxantaj bezonoj, malrapide mortas.

Jes: ili malrapide mortadis. Tio estis nenia metaforo, sed terura efektivajxo. Antaux nelonge ankoraux Marta, pripensante la situacion, en kiun sxi enfalis, kaj la devojn, kiuj ekpremis sxian koron kaj konsciencon, ripetadis al si kiel kuragxigon kaj konsolon: mi estas juna kaj sana. Hodiaux nur duono de tiuj vortoj prezentis veron: sxi estis juna, sed sxi jam ne estis sana. Elementoj fizikaj kaj moralaj ligitaj inter si, estis speco de nevidebla segilo, kiun konsumadis kaj malfortigadis sxian korpon.

Marta tusadis, depost kelke da tagoj sxi komencis sentadi gxis nun ne konitan malfortecon, sxiaj songxoj estis febraj, sxi vekigxadis el ili kun peza kapo kaj doloranta brusto.

Tiamaniere versxajne komencis sian karieron tiuj laboristinoj, nun duone mortintaj, kun ftiza rugxo sur la vizagxoj. Antaux nelonge unu el ili forlasis la laborejon de sinjorino Szwejc kelke da horoj pli frue ol postulis la regularo, kaj sxi plu ne revenis. Kiam la sekvantan tagon Marta demandis pri sxi siajn kamaradinojn, el dekkelke da busxoj eksonis en la salono nelauxta, tamen korsxiranta murmureto: mortis! Mortis? Kaj tamen Marta sciis, ke tiu laboristino havis la agxon de apenaux dudek-ses jaroj kaj ke ie en subtegmento aux en subteretagxo vivis kaj cxiutage atendadis sxian revenon du malgrandaj infanoj...

— Kio farigxis kun sxiaj infanoj? — kun febra scivoleco demandis la kamaradinojn la juna patrino de cxarma nigrokula knabineto. La respondo, kiun sxi ricevis, eksonis en sxia orelo akre kaj sovagxe:

— La knabineton oni akceptis en rifugxejon, la knabo ien perdigxis.

En rifugxejon? sekve sur la sxultrojn de almozdonantoj, en la manojn de homoj fremdaj, por estonteco necerta! Perdigxis? Kien do li povis perdigxi? En infana naiveco li eble sercxis la patrinon, kiun oni forportis malsupren de alta subtegmento, kaj meze de la negxokovritaj stratoj en frosta vintra nokto li mortis ie senbrue, kovrita de tuko el blanka negxa blovajxo... aux! ho teruro! kunigxinte kun samagxaj sociaj eljxetuloj...

Plue Marta ne povis mediti pri tiu malgaja historio, en kiu eble speguligxis sxia propra estonteco. Sxia propra? Ho, tio ne estus grava! La estajxoj, kiujn sxi amis, estis jam ekster la mondo, sxi sentis sin laca, morte malgxoja, kaj sxi eble kun granda gxuo fermus la okulojn por eterna dormo, en kiu la kredo promesis al sxi kunigxon kun tiuj, pri kiuj sopiris sxia vundita koro! Sed la estonteco de sxia infano... kia gxi estos, kia gxi povas esti, se sxi ne estos plu sur la tero, se iam sur iaj vangoj aperos tiaj sangaj flamaj rugxoj, la frunto kovrigxos per tia tomba paleco, al la brusto mankos spirado, kiel cxe tiu malfelicxa laboristino, kiu antaux malmulte da tagoj forlasis per sxanceligxantaj pasxoj la laborejon de sinjorino Szwejc, por jam plu neniam reveni...

La figuro de Marta, kiu enpense estis iom klinita antauxen, elrektigxis. Ne! mallauxte sed forte eldiris la juna virino, tiel ne povas esti! Tiel ne devas esti!

Dirante tion, sxi videble sentis la en cxiu homo denature trovigxantan deziron eltiri sin el mizero kaj la al cxiu homo apartenantan rajton plibonigi kaj plialtigi sian ekzistadon.

Marta ekrigardis cxirkauxen per okuloj, en kiuj anstataux la antauxmomenta malgxojeco kaj laceco aperis denove energio kaj esploremeco. Multe da objektoj cxirkauxis sxin de cxiuj flankoj; sur unu el ili sxia rigardo haltis. Tiu objekto, kiu alforgxis al si la rigardon de Marta, estis largxa kaj alta fenestro kun ricxa ekspozicio de unu el la plej grandaj librejoj de la urbo. Cxe la vido de la dekkelke da libroj, kies diverskoloraj kovroj vidigxis malantaux la klaraj vitroj, en la juna virino aperis tri diversaj sentoj, nome: rememoro, sopiro kaj espero. Sxi rememoris tiujn felicxajn tagojn, kiam, apogante sin al la brako de juna kaj klera edzo, sxi ofte venadis en cxi tiun lokon. Sopirante pri pli altaj spiritaj plezuroj, kiujn sxi iam de tempo al tempo gxuadis, je kiuj sxi jam de longe estis tute senigita kaj kiuj sur la malluma fono de sxia nuna vivo ekbrilis antaux sxi per neesprimebla cxarmo, sxi ekvidis subite kelke da virinaj nomoj, presitaj sub la titoloj de libroj. El tiuj nomoj unu apartenis al persono, kiun sxi iam konis, en kiu neniu suspektis ian talenton gxis tiu tempo, kiam sxi gxin aperigis kun iom-post-ioma, tre malrapide kreskanta sukceso. Kaj tamen nun sxia nomo okupis honoran lokon inter multe da famaj kaj gloraj nomoj de la landaj verkistoj; nun tiu virino, pri kiu Marta sciis, ke sxi estis antauxe soleca kiel sxi kaj malricxa kiel sxi, posedis lokon sub la suno, estimon de homoj kaj de si mem...

— Kiu scias? — murmuretis la virino per tremantaj lipoj, kaj sxia pala vizagxo rugxe ekflamis inter la nigraj lanaj faldoj, kiuj cxirkauxis gxin en formo de malgaja kadro.

Sxi faris kelke da pasxoj kaj haltis antaux la pordo de la librejo. Sxi jxetis rigardon tra la fenestran vitron kaj ekvidis en la profundo de la granda salono la posedanton de la librejo. Tio estis vizagxo, kiun sxi iam bone konis, kiun sxi en siaj bonstataj tagoj ofte vidadis, vizagxo pensema, honesta kaj milda...

Cxe la vitrita pordo eksonis la sonorilo, Marta eniris en la librejon. Sxi haltis momenton proksime de la pordo kaj jxetis rapidan kaj iom maltrankvilan rigardon cxirkauxen. Videble sxi timis, ke sxi trovos en la librejo acxetantojn, en kies cxeesto sxi ne povus eldiri tion, pro kio sxi venis.

La libristo staris sola malantaux la magazena skribtablo; li estis okupita je skribado de kalkuloj en granda libro, kiu kusxis malfermita antaux li. Kiam la pordo malfermigxis, li levis la kapon kaj, ekvidinte la enirintan virinon, li prenis pozon duone salutan, duone atendan. Marta alproksimigxis malrapide kaj haltis antaux la homo, kiu videble atendis de sxi la unuan vorton.

Dum kelke da sekundoj sxiaj palpebroj restis mallevitaj kaj la palaj lipoj iom tremis. Tamen sxi rapide direktis al la vizagxo de la libristo sian rigardon, en kiu koncentrigxis en tiu momento la tuta forto de sxia volo kaj sxia tuta konscio.

— Vi ne rekonas min, sinjoro! — si diris per vocxo mallauxta sed firma.

Jam de la momento de sxia eniro la libristo tre atente sxin rigardis.

— Efektive, — li ekkriis, — sinjorinon Swicka mi havas ja la plezuron vidi! Sxajnis al mi tuj en la komenco, ke mi vin rekonas, sed... mi ne estis certa.

Dirante tion, li jxetis rapidan cxirkauxrigardon sur la malricxajn vestojn de la juna virino.

— Per kio mi povas servi? — li diris gxentile kaj kun facila nuanco de malgajeco en la vocxo.

Marta silentis momenton. Sxia vizagxo estis tre pala kaj la rigardo estis profunda kaj senmova, kiam sxi komencis paroli.

— Mi venis al vi kun peto, kiu eble sxajnos al vi originala, stranga...

Sxia vocxo subite interrompigxis. Sxi levis ambaux manojn kaj tusxis per la manplatoj sian palan frunton. La libristo rapide eliris el malantaux la skribtablo kaj alsxovis al la juna virino velurtegitan tabureton, poste li reiris sur sian antauxan lokon.

Li sxajnis malgxoja kaj ankoraux pli li sxajnis embarasita.

— Volu sidigxi, sinjorino, — li diris. — Mi auxskultas vin atente...

Marta ne sidigxis. La interplektitajn manojn sxi apogis sur la skribtablo kaj rigardis denove la vizagxon de la antaux sxi staranta homo per profunda, sed cxiam pli klara rigardo.

— La peto, kun kiu mi venis, estas efektive originala, stranga, — sxi diris, — sed... mi rememoris, ke vi estis iam en amikaj rilatoj kun mia edzo...

La libristo faris saluton.

— Jes, li interrompis. — Sinjoro Swicki lasis post si amikan kaj estiman memoron cxe cxiuj, kiuj konis lin pli proksime.

— Mi memoras, — diris plue Marta, — ke mi kelkajn fojojn akceptis vin en mia domo kiel bonan gaston...

La libristo faris denove respektan saluton.

— Mi scias, ke vi estas ne sole librovendisto, sed ankaux libreldonisto... ke sekve...

Sxia vocxo kun cxiu vorto estis pli malforta kaj pli mallauxta, por momento sxi silentigxis. Subite sxi denove levis la kapon, la interplektitajn manojn sxi etendis antauxen kaj ekspiris profunde kelke da fojoj.

— Donu al mi ian laboron, sinjoro... montru la vojon... instruu min, kion mi devas fari! ...

La libristo sxajnis efektive iom mirigita. En la dauxro de momento li rigardis la virinon, kiu staris antaux li, per rigardo atenta, preskaux esplora. Sed la bela kaj juna vizagxo de Marta tute ne prezentis malfacile solveblan enigmon. Mizero, maltrankvileco, vanaj deziroj kaj varmega petegado skribis sur gxi signojn tre facile legeblajn. La prudentaj grizaj okuloj de la libristo, kiuj komence rigardis esplore kaj ecx iom severe, iom post iom moligxis kaj fine en malgaja meditado kovrigxis per la palpebroj. En la dauxro de momento inter tiuj du homoj regis silento. La libristo la unua gxin interrompis.

— Sekve, — li diris kun iom da sxanceligxado en la vocxo, — sinjoro Swicki mortante lasis post si nenian havon?

— Nenian, — mallauxte respondis Marta.

— Vi havis infanon...

— Mi havas malgrandan filinon.

— Kaj nenian okupon vi gxis nun povis trovi por vi?

— Ion mi trovis... mi okupas min per kudrado, por kiu mi ricevas dudek spesdekojn por tago...

— Dudek spesdekojn por tago! — ekkriis la libristo, — por du personoj! Tio estas ja plena mizerego!

— Mizerego, — ripetis Marta, — se gxi estus nur mizerego kaj nur por mi kaj se gxi almenaux estus tia, kontraux kiu ekzistas jam nenia helpo! Ho, kredu al mi, sinjoro, ke mi estus kapabla suferi kuragxe, vivi sen almozpetado kaj morti sen plendo! Sed mi ne estas sola, mi estas patrino! Se mi ne havus patrinan koron, kiu amas, mi auxdus en mi la vocxon de la konscienco, kiu memorigas pri la devo; se mi ne havus konsciencon, kiu amas, mi auxdus la vocxon de la koro. Mi havas ilin ambaux, sinjoro! Malespero min kaptas, kiam mi rigardas la malgrasigxintan vizagxon de mia infano, kiam mi pensas pri gxia estonteco; sed kiam mi rememoras, ke mi gxis nun kapablis fari por gxi nenion, farigxas al mi tiel honte, ke mi cxiumomente dezirus fali sur la teron kaj ruli mian kapon en la polvo! Cxar ekzistas ja homoj malricxaj, kiuj sin kaj siajn infanojn eltiras el mizero, kial do mi ne povas tion fari? Ho, sinjoro! Peza mizero certe estas eltenebla, sed senti sin malforta kontraux gxi, jxeti sin al cxio kaj de cxie foriri returne kun konscio de sia propra senkapableco, suferi kaj vidi, ke amata estajxo suferas hodiaux, kaj pensi pri tio, ke cxi tiu suferado dauxros morgaux, postmorgaux, cxiam, kaj diri al si: kontraux cxi tiu suferado mi nenion povas fari... ho, tio estas tia turmentigxo, por kiu ekzistas nur unu nomo: vivo de malricxa virino!

Marta eldiris tiujn vortojn rapide kaj flame. Cxe la lastaj vortoj sxia vocxo farigxis malpli lauxta kaj du riveretoj da larmoj kun neretenebla forto versxigxis sur sxiajn vangojn. Sxi kovris la vizagxon per la tuko kaj dum momento staris senmove, batalante kontraux la larmoj, kiuj ne volis cxesi, penante reteni la ploron, kiu cxiam pli forte skuis sxian bruston. La unuan fojon sxi nun ekploris en cxeesto de alia persono; la unuan fojon sxi nun eldiris en formo de lauxta plendo tion, kion sxi portis en si de longe. Sxi estis jam nek tiel forta nek tiel fiera kiel tiam, kiam en la domo de gesinjoroj Rudzinski sxi kun sekaj okuloj kaj trankvila vizagxo forrifuzis la laboron, kiun sxi ne estis kapabla plenumi.

La libristo staris malantaux la magazena tablo kun brakoj krucigitaj sur la brusto, en pozo senmova. Komence iom konfuzita de la forta eksplodo de sentoj, kies atestanto li estis, li post momento farigxis videble kortusxita.

— Mia Dio! — li diris duonvocxe, — kiel sxangxigxema estas do la sorto de homo sur la tero! Kiam mi konis vin antauxe, cxu mi povis tiam pensi, ke mi vidos vin iam en cxi tiu stato de malgxojo kaj malricxeco! Vi, gesinjoroj, vivis tiel bonstate, vi estis tiel sin reciproke amanta kaj felicxa paro!

Marta forprenis la tukon for de la vizagxo.

Jes, — sxi diris per mallauxta vocxo, — mi estis felicxa... Kiam la homo, kiun mi amis, estis mortanta, mi pensis, ke mi lin ne supervivos... mi supervivis... sufero kaj sopiro restis en mi turmentaj, nekvietigitaj, sed por la morte vundita koro mi sercxis kvietigon en plenumado de la patrina devo, kaj gxis nun mi ne povis gxin plenumi. Soleca kaj malgxoja mi iris en la mondon, por batali por mi, pro la vivo kaj estonteco de mia infano... vane....

La okuloj de la libristo, seriozaj kaj enpensaj, estis direktitaj en la spacon. Li havis grandan familion: li estis frato, edzo, patro. Eble, elvokitaj per la vortoj de Marta, antaux liaj okuloj pretersxovigxis la vizagxoj de la virinoj, kiujn li amis, de la juna fratino, la malgranda filino, la kara edzino. Cxu cxiu el ili ne povis iam subfali al tia sorto, kiel tiu sorto, kiu staris antaux li en la formo de cxi tiu virino izolita, sen tegmento, kun koro dolorplena, kun busxo bruligita de malsato kaj malespero? Li mem ja parolis antaux momento pri la kruela sxangxigxeco de la sorto!

Lia rigardo malrapide direktigxis al la vizagxo de Marta, li etendis al sxi la manon.

— Trankviligxu, sinjorino, — li diris milde kaj serioze. — Volu sidigxi kaj iom ripozi. Vi ne rigardos ja gxin kiel maldelikatecon de mia flanko, se, dezirante esti utila al vi, mi demandos pri kelkaj neeviteblaj detalajxoj. Cxu vi provis jam ian alian laboron krom tiu, kiu alportas al vi tiel mizeran rekompencon? Por kia okupo vi sentas vin pleje kapabla kaj tauxga? Se mi tion scios, mi eble ion pripensos... trovos...

Marta sidigxis. La larmoj sur sia vizagxo sekigxis, la okuloj akceptis tiun esprimon de prudento kaj memkonscio, kiun ili cxiam havis, kiam la juna virino koncentrigxis la fortojn de sia volo kaj spirito. Espero eniris en sxian koron, sxi komprenis, ke gxia plenumigxo dependas de la interparolo, kiun sxi estas havonta, sxi eksentis sin denove kuragxa kaj sxajnis trankvila.

La interparolo ne dauxris longe. Marta parolis sincere, sed koncize, sxi rakontis nur la faktojn de sia pasinteco. Kauxze de fiereco, kiu denove en sxi vekigxis, sxi pri la havitaj sentoj parolis malmulte aux preskaux nenion. La libristo bonege sxin komprenis. Lia penetrema okulo estis fiksita sur sxia vizagxo, sed oni povis vidi, ke en la rakonto de la juna virino li vidis pli ol sxin solan kaj pli ol la sorton de sxi sola.

Granda socia problemo, eble granda maljustajxo, turmentanta la internon de la socio, aperis antaux la pensoj de la bona kaj klera homo, kiam li atente, kun intereso kaj kortusxiteco auxskultis la historion de la juna virino, kiu, malgraux sia energio, klopodado kaj penado, ne povis trovi por si lokon sur la tero.

Marta levigxis de la tabureto, sur kiu sxi sidis en la dauxro de kelke da minutoj, kaj, etendante la manon al la libristo, sxi diris:

— Mi diris al vi cxion. Mi ne hontis konfesi la trompigxojn, kiuj gxis nun min trafis, cxar se la fortoj min trompis, miaj intencoj estis honestaj. Mi faris cxion, kion mi povis kaj kapablis. La esenco de mia malfelicxo konsistas en tio, ke mi povis malmulte, ke mi nenion suficxe kapablis. Sed miaj gxisnunaj provoj ne ampleksis ja ankoraux la tutan rondon da diversaj homaj laboroj; eble inter ili trovigxas ankoraux io ankaux por mi. Cxu mi povas havi ian esperon? Diru al mi sincere kaj sen hezito, mi petas vin en la nomo de tiu, kiu iam gxuis vian amikecon kaj kiu jam ne vivas, en la nomo de la estajxoj, kiuj estas karaj por vi...

La libristo premis la al li etenditan manon. Lia manpremo estis varma kaj kora. Post momenta medito li komencis paroli:

— Cxar vi, sinjorino, ordonis al mi esti sincera, mi devas diri la malgxojan veron. Esperon plibonigi vian sorton per laboro vi povas havi nur malgrandan kaj tre necertan! Vi diris pri la amplekso de la homaj laboroj; sed la amplekso de la laboroj gxenerale homaj kaj la amplekso de la laboroj virinaj estas koncerne sian grandecon du nemezureble malegalaj ampleksoj. La lastan vi jam preskaux la tutan elcxerpis per viaj senfruktaj provoj.

Marta auxskultis tiujn vortojn kun mallevitaj okuloj, en pozo senmova. La libristo rigardis sxin per okuloj plenaj de kunsento.

— Cxion cxi tion mi diris al vi por tio, ke vi ne iluziu vin per tro granda espero kaj ne spertu novan seniluziigxon, eble ankoraux pli doloran ol la aliaj. Mi tamen ne volus, ke vi foriru de cxi tie kun la penso, ke mi ne volis doni al vi helpan manon. En la dauxro de kvin jaroj vi estis la cxiutaga kunvivantino de homo klera, tio signifas multe; mi scias, ke en la auxtunaj kaj vintraj vesperoj vi havis la kutimon kune legi, de tio devis kolektigxi cxe vi certa provizo da scioj. Krom tio permesu al mi diri, ke via maniero de sinesprimado kaj via maniero rigardi la vivon montras, ke via menso ne estas tute neprilaborita. Tial mi opinias, ke provi laboron sur nova kampo vi povas kaj devas...

Cxe la lastaj vortoj la libristo deprenis de breto negrandan libron. La okuloj de Marta ekbrilis.

— Cxi tio estas jxus aperinta verketo de unu el la francaj pensemuloj; gxia traduko povas esti utila por nia publiko kaj por miaj interesoj. Mi intencis komisii la tradukon al iu alia, sed nun mi estas felicxa, ke mi povas servi per gxi al la edzino de nia amata kaj neforgesebla sinjoro Swicki...

Dirante tion, la libristo envolvis en paperon la bluan volumeton.

— Gxi estas verko, kiu traktas pri unu el la aktualaj sociaj demandoj; cxar gxi estas skribita klare kaj por cxiuj kompreneble, gxi ne estos tro malfacila por traduki. Por ke vi sciu, pro kio vi laboros, mi povas difini, ke honorarion (pardonu cxi tiun oficialan esprimon) mi povos doni al vi en la kvanto de cent spesmiloj. Se cxi tiu okupo montrigxos tauxga por vi, tiam poste trovigxos eble ankaux io alia por traduki. Krom tio ne mi sola estas ja cxi tie eldonisto, kaj se vi akiros la reputacion de bona tradukistino, oni vin vokos al diversaj lokoj. Pri la lingvo germana vi diris al mi, ke vi scias gxin en tre malforta grado; tio estas domagxa. Tradukoj el cxi tiu lingvo estus pli dezirataj kaj pli bone pagataj. Tamen se en kelke da laboroj vi bone sukcesos, vi havos la eblon preni kelkajn dekojn da lecionoj... en la tago vi tradukados verkojn francajn, en la noktoj vi perfektigxados en la lingvo de la germanoj... tia devas esti la laborado de virino. Pasxo post pasxo kaj self-help...

Marta per tremantaj manoj prenis la al sxi donatan libron.

— Ho, sinjoro! — sxi diris, prenante per ambaux manoj la manon de la libristo. — Dio rekompencu vin per felicxo de tiuj, kiujn vi amas.

Nenion plu sxi povis diri, post kelke da sekundoj sxi estis jam sur la strato. Sxi iris nun per rapidaj pasxoj. Kun kortusxeco sxi pensis pri la nobla ago de la libristo rilate sxin, pri la afableco kaj servemeco, kiun li montris al sxi. El cxi tiu penso elvolvigxis penso alia. Mia Dio, diris en sia spirito la juna virino, tiom da bonaj homoj mi renkontas sur mia vojo, kial do estas al mi tiel malfacile vivi? La libro, kiun sxi portis, bruligis al sxi la manojn. Sxi dezirus kun rapideco de sago atingi sian cxambreton, por trarigardi la pagxojn, kiuj eble estis alportontaj al sxi savon. Dum la vojo tamen sxi eniris en malgrandan butikon kun sxuoj kaj acxetis paron da malgrandaj sxuetoj. Kiam sxi fine enkuris en la pordegon de la granda domo cxe la strato Piwna, sxi ne iris rekte sur la sxtuparon, sed sxi direktis sin en la profundon de la korto al la malgranda pordo de la logxejo de la kortisto. Cxar tie, sub la pagata observado de la kortistedzino, Janjo pasigadis cxiutage la longajn horojn, dum kiuj sxia patrino kudradis en la laborejo de sinjorino Szwejc. En la eksterajxo de la infano dum la pasintaj monatoj montrigxis ankoraux pli grandaj kaj pli profundaj sxangxoj, ol en la eksterajxo de la patrino. La vangoj de Janjo kavigxis kaj kovrigxis per malsaneca flavo; sxia funebra, brunigxinta kaj en kelkaj lokoj dissxirita vesteto kvazaux pendis sur sxia malgrasigxinta korpo, la nigraj okuloj plivastigxis, perdis la antauxan brilon kaj movigxemecon, kaj en ilia esprimo oni vidis tiun mutan dolorplendon, per kiu distingigxas la rigardo de infanoj premataj fizike kaj morale.

Ekvidinte la patrinon, Janjo ne jxetigxis al sxia kolo, ne ekpepis kiel sxi faradis antauxe, ne ekplauxdis per siaj malgrandaj manetoj. Kun klinita kapeto kaj malgrasaj, frostomalvarmaj manetoj, alpremitaj cxirkaux la lana tuko, per kiu sxi sin kovris, sxi eniris kun la patrino en la subtegmentan cxambreton kaj tuj sidigxis sur la planko antaux la malplena kameno en pozo kuntirita kaj sufere kunpremita. Marta metis la libron sur la tablon kaj elprenis kelke da lignopecoj el malantaux la forno. Janjo sekvis sxin per siaj senbrilaj kaj largxaj okuloj.

— Cxu vi hodiaux jam plu nenien iros? — sxi diris post momento per vocxo, kies obtuza kaj serioza sonado prezentis frapantan kontraston kun la malgranda infana figuro.

— Ne, mia infano, — respondis Marta, — mi nenien plu iros hodiaux. Morgaux estas granda festo, kaj hodiaux posttagmeze oni diris al ni, ke ni ne venu.

Dirante tion, Marta metis la lignon sur la kamenon kaj genuigxinte volis enbrakigi la filineton.

Sed apenaux sxi ektusxis sxian brakon, el la busxo de Janjo elsaltis krieto de doloro.

— Kio estas al vi? — ekkriis Marta.

— Min doloras cxi tie, panjo! — respondis la infano, sen plendo en la vocxo, sed tre mallauxte.

— Doloras! kial? kiel longe? — zorge demandadis la patrino. Janjo silentis kaj sidis senmove kun mallevitaj okuloj. Nur sxia pala busxeto iom tremis, kiel okazas ordinare cxe la infanoj, kiam ili penas reteni fortan ploron. Martan maltrankviligis la obstina silentado de la infano eble pli, ol la elmontrita doloro. Rapide sxi disbutonumis la malstrecxe surpendantan vesteton kaj desxovis gxin de unu brako de la infano. Sur la malgrasa blanka brako, kiun nudigis la mano de la patrino, vidigxis nigre-blua makulo. Marta konvulsie kunplektis la manojn. Videble ia terura penso trakuris sxian kapon.

— Cxu vi falis aux frapigxis? — sxi demandis mallauxte kun okuloj fiksitaj sur la malluma makulo.

Janjo silentis ankoraux momenton, poste sxi subite levis la mallevitajn palpebrojn, kaj tiam montrigxis, ke sxiaj okuloj estas plenaj de larmoj. Tamen sxi cxiam ankoraux detenis sin de plorado, sxia malgranda brusto forte laboris, la maldikaj lipoj tremis kiel folietoj.

— Panjo, — sxi murmuretis post momento, alklinigxante al la patrino, — mi sidis hodiaux tie cxe la forno... estis al mi malvarme... Antoniowa portis akvon al la fajro... krocxetigxis je mia vesteto, disversxis la akvon kaj kolerigxinte batis min tiel forte... forte...

La lastajn vortojn sxi diris tre mallauxte, per la kapo kaj brusto sxi alpremigxis al la brusto de la patrino kaj tremis per la tuta korpo. Marta ne ekgxemis kaj ne ekkriis, sxia vizagxo dum momento aspektis kiel sxtonigxinta, sed la palaj lipoj kunpremigxis pli forte kaj el la okuloj senmove rigardantaj en la spacon brilis cxiam pli akra kaj pli malserena lumo.

— Ha! — sxi fine ekgxemegis kaj cxirkauxprenis la flamantan frunton per siaj interplektitaj manoj. En cxi tiu mallonga ekgxemo sonis obtuza kolero kaj senfina doloro. Dum kelke da minutoj la patrino kaj la infano prezentis grupon da du brustoj kaj du vizagxoj, el kiuj unu, la virina, kun sekaj kaj malserene flamantaj okuloj klinigxis super la dua, infana, pala kaj malseka de larmoj. Post momento Marta forprenis la manojn de la frunto kaj metis ilin sur la kapon de la filino. Sxi forsxovis de la infana frunto sxiajn interkonfuzitajn harojn, forvisxis la larmojn de la malgrasaj vangetoj, butonumis sur la brusto la vesteton, varmigis inter siaj manplatoj la frostigxintajn manetojn. Cxion cxi tion sxi faris silente. Kelke da fojoj sxi malfermis la busxon, kvazaux sxi volus ion diri, sed mankis al sxi la vocxo. Fine sxi levigxis de la planko kaj levis Janjon. Sxi sidigis sxin sur la lito kaj elprenis el la posxo la sxuetojn envolvitajn en papero.

Sur sxia busxo estis nun rideto, stranga rideto! Gxi enhavis en si ion artan, sed samtempe ankaux ion tre altan; samtempe kun pena sindevigado oni povis vidi en gxi amon kaj heroecon de patrino, kiu siajn proprajn dolorojn aliformigas en ridetojn, por sekigi per ili la larmojn de sia infano.

La tago finigxis, la urbaj horlogxoj sonis noktomezon, sed en la subtegmenta cxambreto ankoraux brulis la lampo; cxi tiu cxambreto aspektis nun ankoraux pli malgaje ol tiam, kiam la juna virino la unuan fojon transpasxis gxian sojlon. Ne trovigxis jam en gxi la sxranko, nek la komodo, nek la du ledaj saketoj. La unuajn du objektojn kune kun la du novaj segxoj la luantino fordonis al la domadministranto, cxar sxi ne povis plu pagi por ilia luado; la lastajn sxi vendis en tagoj de grandaj frostoj, por ke sxi povu acxeti por la ricevita mono pli da hejtoligno. Restis en la cxambreto nur unu lito, sur kiu en cxi tiu momento, cxirkauxkovrita de la nigra tuko de la patrino, dormis Janjo, du lamaj segxoj kaj unu nigre kolorigita tablo. Sub la blanka lumo de la lampo kaj cxirkauxita de dika plektajxo de nigraj harligoj, la vizagxo de la cxetable sidanta virino bele kaj severtrajte distingigxis en la duonlumo de la cxambreto. Marta ankoraux ne laboris, kvankam cxiuj materialoj de sxia estonta laboro, la libro, papero, plumo, kusxis antaux sxi. Sxin kaptis neforpelebla, nevenkebla revado. Neatenditaj, brilantaj perspektivoj kreigxis antaux sxiaj okuloj, sxi ne povis forsxiri de ili sian rigardon, lacigitan de la mallumo. Sxi ne estis jam tiel fidoplena kiel tiam, kiam sxi antaux tiu sama tablo sidigxis kun krajono en la mano, sed sxi ne havis suficxe da fortoj, por auxskulti la murmuradon de dubo. Gxi estis en sxi, tiu murmurado, sed sxi forturnadis de gxi sian orelon, dum sxi auxskultadis sencxese la vortojn de la libristo, kiuj plenigis cxiujn sxiajn pensojn. El tiuj vortoj sxpinigxis longa vico da oraj revoj de la virino, de la patrino. Povi plenumadi laboron agrablan, kvankam malfacilan, laboron, kiu altigas la spiriton kaj respondas al gxiaj plej profundaj bezonoj, — kia plezurego tio estas! Laborenspezi dum kelke da semajnoj cent spesmilojn — kia ricxeco tio estas! Kiam sxi iam farigxos tia ricxa granda sinjorino, la unua afero, kiun sxi faros, estos preni ian honestan nejunan servantinon, kiu havas siajn infanojn aux almenaux amas infanojn kaj sekve povus varti Janjon zorge, prudente. Poste... (Marta demandis sin mem, cxu sxi ne estas tro postulema en sia revado) poste sxi eble forlasos cxi tiun nudan, malvarman, malserenan cxambron, en kiu al sxi mem estas tiel malgaje kaj kiu por sxia infano estas tiel malsaniga, kaj sxi luos ie, cxe ia malgranda sed pura senbrua strato, du cxambretojn varmajn, sekajn, sunajn... Poste... se sxi akiros reputacion de bona tradukistino kaj ricevados multajn mendojn, se tiuj cent spesmiloj, tiu grandega sumo multe da fojoj venos en sxiajn manojn, sxi sercxos instruistojn de lingvoj kaj de desegnado, sxi lernos en la dauxro de tutaj tagoj kaj noktoj, sen ripozo, kun fervoro kaj pacienco, cxar tia devas ja esti la laboro de virino, pasxo post pasxo kaj per propraj fortoj... Poste... Janjo kreskos... Kun kia atento la okulo de la patrino observados kaj divenados sxiajn naturajn talentojn, por neniun el ili lasi sen uzo, sed kontrauxe, el cxiu el ili forgxi por la estonta virino spiritan trezoron, batalilon por la batalo pri la vivo... La lernado de Janjo, sxia klereco, forto, felicxo kaj sendangxereco de la tuta estonteco estos frukto de laborado de sxia patrino. Kun kia trankvileco sxi tiam fermados siajn okulojn por fortiga dormo, kun kia gxojo sxi malfermados ilin cxiumatene, salutante novan tagon de laboro kaj devoplenumo, sed samtempe ankaux de trankvileco kaj kontenteco! Kun kia fiereco sxi irados tiam inter la homojn, sentante, ke sxi estas egala al ili rilate la forton kaj homan indecon; kun kia senpezigita kaj felicxe tusxita koro sxi genuigxos sur la tombo de la homo, kiun sxi amis, kaj al lia eterne antaux sxiaj okuloj staranta bildo sxi diros: mi farigxis inda vin! mi ne subfalis al la malbona sorto! mi evitis morton permalsatan kaj vivon peralmozan! Mi kapablis sxirmi per prizorgado kaj eduki por la estonteco vian kaj mian infanon! Poste..,

Nun la okuloj de Marta trafis la bildeton, kiu pendis proksime de sxi sur la muro. Tio estis tiu desegnajxo, kiu estis forrifuzita de sxiaj pandonantoj kaj redonita al sxi. Sxi estis ornaminta per gxi la malricxan nudan cxambreton, kaj nun sxi fiksis sur gxi la silente flamantajn okulojn. Malgranda kampara dometo, brancxlargxa arbo, birdeto kantanta sur siringa arbetajxo, klara aero de kamparo kaj profunda silenteco de bonodoraj kampoj... Ho Dio! se sxi povus tiom laborenspezi, tiom multege, ke tia modesta loketo, fresxa, verda, povu farigxi sxia proprajxo! Sxi tiam estos jam nejuna virino, la venteto, kiu murmuros en la brancxoj, malvarmetigos sxian frunton sxvitkovritan de la laboroj de la vivo, la lacigitaj okuloj gxuos la koloron de fresxa verdajxo, kaj la birdeto, kiu kantis, kiam sxi estis en lulilo, kantos por sxi super sxia por eterne dormigxanta kapo la lastan kanton de cxi tiu tero.

Tiel revis la malricxa virino. En tiu nokto en la subtegmenta cxambreto la lampo restis neestingita gxis la matenigxo. Marta legis la libron, kiun oni komisiis al sxi traduki el fremda lingvo. Komence sxi legis malrapide, atente, poste kun entuziasmo, kun preskaux febra intereso. Sxi komprenis la penson de la auxtoro, la objekto de la verko trapenetris sxian cerbon, klara kaj preciza gxi staris antaux sxiaj okuloj. Sxia komprenado farigxis kvazaux elasta rondo kaj ampleksis cxiam pli grandan, pli plenan tutajxon; la intuicio, tiu alta kaj malofta naturdono, kiu el homo faras duondion, levigxis el la profundo de la spirito de la juna virino kaj murmuris al sxi en la orelon vortojn de gxis nun ne konataj problemoj.

Estis jam luma tago, kiam Marta estingis la lampon kaj prenis plumon. Sxi skribis, kaj de tempo al tempo, fortirante la okulojn for de la papero, sxi direktadis ilin al tiu flanko de la cxambro, kie staris la lito kun la dormanta infano. Cxe la blanka lumo de la vintra mateno Janjo aspektis pale kaj suferante. Kiam la unua radio de la suno penetris en la cxambron, sxi malfermis la okulojn. Tiam la patrino levigxis, genuigxis cxe la lito kaj, cxirkauxprenante per la brako la duone dormantan korpon de la infano, klinis al la kuseno la lacan, varmegan kapon.

En tiu sama momento movado ekbolis en la urbo. Ekbruis veturiloj, eksonis pregxejaj sonoriloj, ekbolis interparoloj, ridoj, krioj. Varsovio salutis la novan jaron.

Depost la tago, en kiu Varsovio salutis la novan jaron, pasis ses semajnoj. Je la unua horo posttagmeze Marta, kiel ordinare forlasis la kudrejon, por iri hejmen kaj pretigi tagmangxon por si kaj por la infano. Sxi kisis Janjon, kiu, malgaja kaj korpremata en la malvasta cxambreto de la kortisto, iom revigligxadis ekvidante la patrinon, kaj, almetinte al negranda fajro poteton kun mangxajxo, la juna virino elsxovis la tirkeston de la tablo kaj elprenis el gxi dekkelke da folioj da papero. Tio estis la jam finita traduko de la franca verko. Por gxin pretigi, sxi laboris kvin semajnojn, kaj la transskribo okupis unu semajnon. Nun kun rideto sur la busxo sxi trarigardis la pagxojn plenajn de belforma kaj pura skribajxo.

Dum la lasta pasinta tempo en sxia eksterajxo aperis novaj sxangxoj, sed tute aliaj ol antauxe. Sxi laboris duoble, cxar sxi laboris tage kaj nokte. Dek horojn en la tago sxi kudradis, naux horojn en la nokto sxi skribadis, unu horon sxi pasigadis en interparolado kun la infano, kvar horojn sxi dormadis. Tio estis vivmaniero certe ne konforma al la reguloj de la higieno, kaj tamen la strioj de malsaneca flavo malaperis de la vizagxo de Marta, sxia frunto glatigxis, la okuloj ricevis denove la antauxan brilon. Sxi tusis malpli ofte, aspektis sane kaj preskaux fresxe. Sxia spirito, kvietigita de trankvileco kaj vigligita de espero, fortigis la antauxe senfortigitan korpon, nobla kontenteco pri si mem denove rektigis la gracian talion, redonis la serenecon al la frunto. Post la tagmangxo, kiu konsistis el unu tre simpla mangxospeco kaj peco da nigra pano, Marta cxirkauxvolvis per folio da maldika papero la trarigarditan manuskripton. Sxi tion faris kun ia aparta penado, kaj sur sxia vizagxo oni povis vidi la senton de zorgemeco kaj samtempe de interna profunda plezuro. Sur unu el la altaj turoj de la urbo eksonis la dua horo. Marta forkondukis Janjon al la cxambro de la kortisto kaj eliris en la urbon. Je la tria horo sxi devis esti sur sia ordinara loko de la kudrejo de sinjorino Szwejc, sed antauxe sxi volis viziti la konatan librejon.

La libristo-eldonisto staris, kiel ordinare, malantaux la magazena skribtablo kaj estis okupita je enskribado de ciferoj kaj notoj en grandan libron. Kiam Marta eniris, li levis la kapon. Al la enirantino li faris tre afablan saluton.

— Vi jam finis vian laboron, — li diris, prenante la manuskripton el la mano de Marta, — bone, mi atendis gxin senpacience. Cxi tiu verko devas esti eldonata nun aux neniam... la problemo estas aktuala, tre grava por la momento, gxi ne povas atendi... hodiaux gxi interesas la publikon, morgaux gxi povas esti indiferenta por gxi. Kun la trarigardo de la manuskripto mi rapidos. Volu veni morgaux je la sama horo, kaj mi povos doni al vi sciigon decidan.

En tiu tago en la kudrejo de sinjorino Szwejc Marta malmulte sukcesis en sia laborado. Sxi penis plenumi kiel eble plej bone tion, kion malgraux cxio sxi nomis sia devo, sed sxi ne povis. Sxiaj manoj tremis, de tempo al tempo nebulo kovris al sxi la okulojn, sxia koro frapis tiel forte, ke sxi ne povis libere spiri. Nun, en cxi tiu momento, eble la libristo-eldonisto tenas antaux si sxian manuskripton, legas gxin... trakuras per la okuloj eble la kvinan pagxon... ho, ke li gxin rapide trakuru, cxar gxuste tie trovigxas unu loko, kiu, estante malplej facile komprenebla, malplej bone aperis en la traduko... sed kompense la fino de la manuskripto, gxiaj lastaj pagxoj, estas tradukitaj bonege... skribante ilin Marta mem sentis ke sxin kaptas efektiva inspiro, ke la penso de la majstro speguligxas en sxiaj vortoj kiel majesta vizagxo de sagxulo en plej pura spegulo... En la logxejo de sinjorino Szwejc la horlogxo sonis la nauxan horon, la laboristinoj disiris, Marta reiris al sia cxambreto. Je la noktomezo sxi prezentis al si, ke la libristo-eldonisto gxuste nun fermas la de sxi skribitan kaj de li legitan kajeron. Ho, kiom multe sxi donus por tio, se sxi povus en cxi tiu momento vidi lian fizionomion! Cxu gxi estas kontenta aux malgaja, severa aux promesanta plenumon de sxia espero? Matena lumo jam penetris en la cxambreton, kiam Marta, apogigxinte sur kuseno, per okuloj, kiuj dum la tuta nokto ne fermigxis ecx por momento, rigardis la pecon da cxielo videblan tra la malgranda fenestro. En tiuj okuloj, kiuj estis largxe malfermitaj kaj senmovaj, sub la pala frunto vidigxis profunda petego, el ili fluis muta, sed varmega pregxo. Je la oka horo sxi devis laux la kutimo iri al la kudrejo, sed sxiaj piedoj tiel tremis, sxia kapo tiel flamis kaj la brusto tiel doloris, ke sxi falis sur segxon, cxirkauxprenis per la manplatoj la frunton kaj diris al si: mi ne povas! Levigxante, kombante siajn longajn silkecajn harojn, surmetante la malnovigxintan funebran veston, preparante matenan trinkajxon por la infano kaj ecx parolante kun Janjo, sxi cxiam havis la saman penson en la kapo: cxu li akceptos mian laboron aux ne akceptos? cxu mi kapablas plenumi tiajn laborojn aux cxu mi ne kapablas? “Amas, ne amas” murmuretadis la cxarma Gretchen, desxirante lauxvice la negxoblankajn folietojn de kampa astro; “kapablas, ne kapablas” meditadis la malricxa virino, ekbruligante sur la kameno du malgrandajn lignopecojn, kuirante la mizeran mangxajxon, balaante la malgajan cxambreton kaj alpremante al la brusto sian palan amatan infanon. Kiu povus difini kun plena certeco, en kiu el la du demandantaj virinoj kusxis pli profunda, pli terura dramo, kiun el ili la sorto per sia respondo estis pli kruele frakasonta, kiu el ili estis pli malfelicxa kaj pli dangxere minacata malgraux sia tre malgranda postulemeco?

Cxirkaux la unua horo posttagmeze Marta estis denove sur la trotuaro de la strato Krakowskie Przedmiescie. Ju pli sxi alproksimigxis al la celo de sia irado, des pli sxi malrapidigis siajn pasxojn. Jen sxi estis jam antaux la pordo de la librejo, kaj tamen sxi ne eniris; sxi faris kelke da pasxoj flanken, apogis sin per la mano al la balustrado, kiu cxirkauxis unu el la belegaj palacoj, kaj staris dum momento kun kapo klinita.

Nur post kelke da minutoj sxi transiris la sojlon, malantaux kiu atendis sxin gxojo aux malespero.

Cxi tiun fojon krom la mastro de la magazeno en la librejo estis nejuna homo kun okulvitroj, kun kalva kapo, kun granda vizagxo distingigxanta per largxaj kaj sxvelformaj vangoj. Li sidis en la profundo de la granda salono super kelkaj dekoj da volumoj disjxetitaj sur granda tablo kaj tenis libron en la mano. Marta ne donis ecx la plej malgrandan atenton al la nekonata homo, sxi preskaux lin ne vidis. Cxiuj fortoj de sxia spirito koncentrigxis en sxiaj okuloj, kiuj tuj de la sojlo renkontis la vizagxon de la libristo kaj kvazaux algluigxis al gxi. La libristo cxi tiun fojon sidis malantaux la skribtablo kaj legis gazeton. Antaux li kusxis rulpaketo de paperajxo. Marta rekonis sian manuskripton kaj eksentis tremon, kiu trakuris sxin de la kapo gxis la piedoj. Kial tiu manuskripto trovigxis cxi tie kaj estis kunvolvita tiamaniere, kvazaux gxi estus tuj fordonota al iu? Eble la libristo intencas iri tuj al la presejo kaj tial li metis antaux si la kajeron? eble li gxin ankoraux ne legis, li ne havis tempon?... Cxiuokaze gxi kusxas cxi tie ne por tio, ke oni gxin redonu al tiu, kiu pasigis super gxi kelkajn dekojn da noktoj, ekamis gxin, eldorlotis gxin, ensxlosis en gxin sian plej karan esperon... la solan esperon! Ne, tiel ne povas esti! Cxi tiuj pensoj kvazaux garbo da fulmoj trakuris la kapon de Marta.

Sxi alpasxis al la libristo, kiu levigxis kaj, jxetante rigardon sur la trovigxantan en la magazeno nejunan homon, etendis al sxi la manon. Marta rimarkis lian gxenatecon, sed sxi pensis, ke la kauxzo de tio estas la cxeestado de flanka persono. Tamen tiu lasta sxajnis tute enprofundigita en la legadon; de la loko, sur kiu kontraux la libristo staris Marta, la nekonatulon apartigis interspaco de dekkelke da pasxoj.

Marta profunde ekspiris kaj demandis mallauxte:

— Cxu vi tralegis mian manuskripton?

— Mi tralegis, sinjorino, — respondis la libristo... Pro Dio! kion povas signifi tiu sonado de la vocxo, per kiu li eldiris siajn vortojn? En la malaltaj tonoj de lia vocxo sonis kvazaux malkontenteco, mildigata de sincera kompato!

— Kian do sciigon mi ricevos de vi? — demandis la virino ankoraux pli mallauxte ol antauxe, kaj kun retenita spirado, kun largxe malfermitaj okuloj sxi strecxe rigardis la vizagxon de la libristo. Ho, ke sxia vido montrigxu erara! Sur la vizagxo oni povis vidi konfuzon, ligitan kun tiu sama kompato, kiu sonis en la vocxo!

— La sciigo, sinjorino, — komencis la libristo duonvocxe kaj malrapide, — la sciigo estas nefavora... tio min doloras, tre doloras, ke mi devas tion diri al vi... sed mi estas eldonisto, respondeca antaux la publiko, mi estas industriisto, devigata gardi miajn interesojn. Via laboro posedas multe da bonaj flankoj, sed... gxi ne tauxgas por presado...

La busxo de Marta iom ekmovigxis, tamen gxi eligis nenian sonon. La libristo, post momenta silento, dum kiu li videble sercxis en sia kapo vortojn konformajn al la situacio, komencis paroli.

— Dirante, ke via traduko ne estas sen certaj bonaj flankoj, mi diris la veron; ecx plie, se mi havas la rajton rigardi min kiel kompetentan, mi povas diri kun certeco, ke vi posedas videblan talenton por la plumo. Via stilo donas suficxe fortan pruvon de tiu talento, gxi estas kerneca, vigla, en multaj lokoj plena de vervo kaj de fajro. Sed... kiom mi povis vidi el via laboro, tiu via senduba talento restas en stato... pardonu al mi la esprimon... en stato rudimenta, neprilaborita. Al via talento mankas la apogo de lernado, mankas la helpo, kiun povas doni nur la sciado de la tekniko de verkado. La ambaux lingvojn, kun kiuj vi cxi tie havis aferon, vi konas tro malmulte, por ke vi povu manovri kun ili tiel, kiel postulis la objekto kaj la scienca nomenklaturo. Ecx plie, granda parto de la alta literatura lingvo, kiu uzas multe da esprimoj ne ekzistantaj en la cxiutaga vivo, estas al vi videble tre malmulte konata. De tio venas la oftaj intersxangxoj de vortoj, negxusteco de la esprimoj, neklarajxoj kaj stilaj konfuzajxoj. Per unu vorto, talenton vi havas, sed vi lernis tro malmulte, kaj la arto de verkado, ecx se gxi volas limi sin nur per farado de tradukoj, nepre postulas certan suficxe vastan amplekson da farita lernado, certan suficxe ampleksan sciadon komune sciencan kaj speciale teknikan...

Dirinte cxion cxi tion, la libristo silentigxis, kaj nur post kelka momento li diris plue:

— Tio estas la tuta vero, kiun mi eldiris al vi kun doloro. Kiel via konato, mi bedauxras, ke vi ne akiris la deziratan de vi povon labori; kiel homon, tio min afliktas, ke vi ne prilaboris suficxe vian talenton. Vi posedas talenton senduban, estas nur domagxe, ke vi ne lernis pli multe, pli vaste, pli fundamente...

Cxe la lasta vorto la libristo prenis de la tablo la paperan rulpaketon kaj volis doni gxin al Marta. Sed sxi ne etendis la manon, ne faris ecx la plej malgrandan movon, sxi staris rekte, rigide, kvazaux sxtonigxinta, kaj nur sur sxiaj palaj lipoj tremis stranga rideto. Tio estis unu el tiuj ridetoj, kiuj estas milionoble pli malgxojaj ol larmoj, cxar oni vidas en ili spiriton, kiu komencas moki sin mem kaj la mondon. La vortoj de la libristo, kiu jugxis la literaturan laboron de Marta, estis preskaux lauxvorta ripeto de la vortoj de la literaturisto, kiu antaux kelke da monatoj elparolis verdikton pri sxia desegnado. Kredeble cxi tiu egaleco estis la kauxzo de la konvulsia rideto, kiu ektusxis la tremantajn lipojn de la virino.

— Cxiam tio sama! — sxi murmuretis post momento, poste sxi klinis la kapon kaj diris pli lauxte: — Dio mia, Dio, Dio!

Cxi tiu ekkrio, kiu elsaltis el sxia busxo, estis rapida, obtuza, sed korsxiranta. Sxi do ne sole ploris antaux atestantoj, sed sxi ecx gxeme kriis. Kio do farigxis kun sxia antauxa fiereco kaj stoika sindeteneco? Cxi tiuj ecoj, kiuj trovigxis en la karaktero de Marta, parte fandigxis en la iom post iom akirata alkutimigxo al sencxese suferataj humiligxoj, tamen ili restis ankoraux en tia kvanto, ke post dekkelke da sekundoj sxi sukcesis levi la kapon, reteni la larmojn sub la palpebroj kaj ekrigardi la libriston per rigardo suficxe klara. Cxi tiu rigardo esprimis petegon, ho ve, denove petegon, sekve humiligxon!

— Sinjoro, sxi diris. — vi estis por mi tiel bona, kaj se mi ne povis profiti de via boneco, tio estas jam mia kulpo...

Sxi haltis subite. Sxia rigardo farigxis vitreca kaj retirita internen. — Cxu mia? — sxi ekmurmuris tre mallauxte per tono de demando. Cxi tiun demandon sxi faris videble al si mem; la socia problemo, kies unu el la reprezentantoj kaj viktimoj sxi estis, cxirkauxprenis sxin cxiam pli premante per siaj malmolaj brakoj kaj ordonis al sxi rigardi gxian teruran vizagxon. Sxi tamen baldaux forskuis de si la kontrauxvolan enpensigxon. La rigardon denove serenigxintan sxi direktis sur la vizagxon de la homo, kiu staris antaux sxi.

— Cxu mi ne povus lerni ankoraux nun? Cxu ekzistas nenia loko en la mondo, kie mi povus ion ellerni? Diru al mi, sinjoro, diru, diru!

La libristo staris duone konfuzita, duone kortusxita.

— Sinjorino, — li respondis, farante geston de kompato, — mi konas nenian tian lokon. Vi estas virino.

En tiu momento el la apuda salono eliris kaj alpasxis al la libristo unu el la komizoj kun ia longa registro aux kalkulo en la mano. Marta prenis sian manuskripton kaj foriris. Kiam sxi adiauxe donis la manon al la libristo, sxiaj fingroj estis malvarmaj kiel glacio kaj rigidaj, la vizagxo estis senmova kiel marmoro, kaj nur sur sxiaj lipoj sencxese tremadis fulmetanta rideto, kiu kvazaux senfine ripetadis la vortojn, kiujn sxi antauxe eldiris. Cxiam tio sama! Apenaux la pordo fermigxis post la eliro de Marta, la nejuna homo kun la kalva kapo kaj la granda vizagxo jxetis sur la tablon la libron, en kiun li gxis nun sxajnis enprofundigita, kaj eksplodis per lauxta rido.

— Pri kio vi ridas? — mirigite demandis la libristo, levante la okulojn for de la registro, kiun oni alportis al li antaux momento.

— Kiel do oni povas ne ridi! ekkriis la sinjoro, kaj liaj okuloj tra la dikaj kaj neklaraj okulvitroj brilis per plenkora gajeco, — kiel oni povas ne ridi? Sxia mosxto ekdeziris farigxi verkistino, auxtorino! Nu, kion vi diros al tio? ha, ha, ha! sed vi donis al sxi bonan forregalon! Vere mi havis deziron desalti de la segxo kaj kisi vin por tio!

La libristo rigardis sian gaston per iom severa rigardo.

— Kredu al mi, sinjoro, — li diris kun nuanco de malkontenteco, — ke estis por mi tre malagrable, ecx tre dolore, aflikti tiun virinon...

— Kion vi diras! — ekkriis la homo, kiu sidis super la amaso da libroj, — kaj vi tion diras serioze?

— Tute serioze; sxi estas vidvino post homo, kiun mi konis, amis kaj estimis...

— Nu, nu! mi garantias al vi, ke sxi estas ia aventuristino! Bonordaj virinoj ne vagas tra la urbo, sercxante, kion ili ne perdis; ili sidas hejme, gardas sian mastrumajxon, edukas infanojn kaj gloras Dion...

— Sed pardonu, sinjoro Antonio, cxi tiu virino havas nenian mastrumajxon, sxi trovigxas en mizero...

— Ha! lasu, sinjoro Lauxrencio! Mi miras, ke vi povas esti tiel kredema! Tio ne estas mizero, mia sinjoro, sed ambicio! ambicio! Ili volus per io ekbrili, glorigxi, okupi plej altan lokon en la socio kaj akiri tiamaniere liberecon fari kion ili volas kaj sxirmi siajn ekstravagancojn per imagata plialteco, per pseuxdo-laboro!

La libristo levis la sxultrojn.

— Vi estas ja literaturisto, sinjoro Antonio, kaj vi devus scii iom pli pri la problemo de edukado kaj de laboro de virinoj...

— Virina problemo! — ekkriis la sinjoro, saltadante sur la segxo, kun subite rugxigxinta vizagxo kaj flamantaj okuloj. — Cxu vi scias, kio gxi estas, tiu virina problemo?

Li silentigxis por momento, cxar, perdinte la spiron pro granda ekscitigxo, li devis ekspiri pli profunde. Post momento li per jam pli trankvila vocxo diris plue:

— Cetere por kio mi parolu al vi, kion mi pensas pri cxi tiu afero. Legu miajn artikolojn.

— Mi legis, mi legis, kaj ili tute min ne konvinkis, ke...

— Nu! se vi al mi ne kredas, interrompis lin la literaturisto kun la dikaj okulvitroj, — vi ne malsxatos ja almenaux tion, kion diras pri tio auxtoritatoj... grandaj auxtoritatoj... Jen antaux ne longe doktoro Bischof... vi scias ja, kiu estas Bischof?

Bischof, — diris la libristo, — certe estas granda scienculo, sed krom tio, ke vi malbonuzas liajn vortojn kaj trograndigas ilian signifon, mi ne opinias, ke li havas la rajton elparoli verdikton, kiu kondamnas milojn da malfelicxaj estajxoj...

— Da aventuristinoj, — interrompis denove la literaturisto, — kredu al mi, ke nur da aventuristinoj, da estajxoj ambiciaj, arogantaj kaj ne havantaj moralecon. Por kio, mi vin petas, ni bezonas virinojn instruitajn? Beleco, mildeco, modesteco, obeeco kaj pieco, jen estas la virtoj, kiuj konvenas al virino, doma mastrumajxo, jen estas la regiono de sxia laborado, amo por la edzo, jen estas la sola merito konforma kaj utila por ili! Niaj praavinoj...

En tiu momento en la librejon eniris kelke da personoj, kaj la rakonto pri la praavinoj haltis nefinita sur la malfermitaj dikaj lipoj de la literaturisto. Sed kiajn fortajn argumentojn li povus prezenti por sia jxus eldirita teorio, kiom multe da nova li povus diri kaj skribi pri la ambicio kaj enviemeco, kiuj igas la virinojn transpasxi la limojn, destinitajn al ili de la naturo kaj de la grandaj auxtoritatoj, se li povus en cxi tiu momento trapenetri la pensojn de Marta, marsxanta nun sur la strato!...

Elirinte el la librejo, sxi komence estis kvazaux surdigita kaj sensentigita. Sxi pensis pri nenio, sxi sentis nenion. La unua konscia penso, kiu aperis en sxia kapo, formuligxis en la vortoj: kiel felicxaj ili estas! La unua sento, kiu klare vekigxis en sxi, estis — envio.

Sxi marsxis tiam sur trotuaro kontrauxa al tiu, post kiu vidigxis la largxaj kaj luksaj konstruajxoj de la Kazimira palaco. Sur la vasta palaca korto svarmis junuloj kun viglaj vizagxoj, en uniformoj de universitataj studentoj. Unuj el tiuj junuloj tenis sub la brako grandajn librojn en simpla bindo aux sen bindo, difektitajn, duone dissxiritajn de uzado, aliaj cxirkauxvolvis per papero elastajn aux sxtale brilantajn objektojn, versxajne sciencajn aparatojn, kiujn ili portis hejmen, por per ilia helpo fari sciencajn eksperimentojn kaj observojn. Dum kelke da minutoj ili plenigis la korton per bruo de interparoloj pli aux malpli lauxtaj. Ili diskutis, fervore gestadis, de tempo al tempo el tiu aux alia grupo levigxadis gamo de junula rido aux pli lauxta ekkrio montranta entuziasmon de juna brusto aux atestanta, ke oni parolas pri amata objekto de studado de la flamaj kapoj. Post kelke da minutoj la grupoj disigxis, oni vidis, ke la junaj homoj donas al si reciproke la manojn kaj unuj kun gaja rideto sur la busxo, aliaj meditante, aliaj en vigla interparolado, unuope aux duope forlasas la universitatan korton kaj perdigxas en la popolaj amasoj, svarmantaj sur la largxa trotuaro.

Marta iris tre malrapide, kun kapo sencxese turnita al la granda konstruajxo, kiu nun ricevis en sxia imago la signifon de templo kun la mistera altira forto. La junaj homoj kun la libroj sub la brako, kun la serenaj aux serioze meditantaj vizagxoj, sxajnis al sxi estajxoj posedantaj privilegiojn, dignon kaj felicxon de duondioj. La kompatinda virino ekgxemis el la profundo de la brusto.

— Felicxuloj! ho, felicxuloj! — sxi diris mallauxte, kaj, jxetante denove cxirkauxan rigardon sur la belegan konstruajxon, kiun sxi jam preterpasis sxi aldonis: — Kial mi tie ne estis? Kial mi tie nun ne povas esti?

— Mi ne povas? — sxi meditis plue, — kial do mi ne povas? Mi ne havas la rajton? kial do mi ne havas la rajton?

Kiaj do estas tiuj tiel senlimaj diferencoj, kiuj ekzistas inter mi kaj tiuj homoj? Kial ili ricevas tion, sen kio estas tiel malfacile vivi, kaj mi ne ricevis kaj mi ne povas ricevi?

La unuan fojon en sxia vivo en la brusto de Marta levigxis ondo de flamanta indigno, de kasxata kolero, de maldolcxa envio. Samtempe aperis en sxi la sento de neesprimebla premanta humileco. Sxajnis al sxi, ke sxi farus plej bone, se en cxi tiu momento sxi falus sur la sxtonojn de la trotuaro, kun la vizagxo al la tero, sub la piedojn de la pasantoj. — Ili min premu per la piedoj! — sxi pensis; — kion pli mi valoras, mi, malkapabla, tute sentauxga, kanajla estajxo!

Kiam la lasta vorto de tiu cxi penso forsonis en sxia kapo, la rulpaketo, kiun sxi portis, elglitigxis el sxia mano kaj falis sub sxiajn piedojn.

Falante, la kajero malfermigxis; sxi klinigxis, por levi gxin, kaj sur la malfermitaj pagxoj sxi ekvidis du trispesmilajn paperetojn. Tio estis donaco de la kompatema libristo, kiu, forrifuzante la netauxgan laboron de la virino, deziris tamen doni al sxi aktivan pruvon de sia kompato. Marta elrektigxis, tenante la kajeron en unu mano kaj la susurantajn paperetojn en la dua. Sxiaj okuloj havis en tiu momento brilon akran kaj traborantan, la brusto tremis per retenata sovagxa rido.

— Jes! — sxi diris preskaux lauxte, — por ili scienco kaj laboro, por mi... almozo...

La vortoj siblis en sxia busxo, kiu estis preskaux tiel blanka kiel la papero, kiun sxi tenis en la mano. — Bone! — sxi murmuris post momento, — gxi estu tiele! Kial ili ne donis al mi tion, kion ili hodiaux postulas de mi, tion, kion neniu donis al mi! Ili donu nun monon... jes... senlabore... mi prenados... ili donu...

Per rapida, nerva movo sxi ensxovis la monpaperetojn en la posxon de la eluzita vesto, kaj sxiaj piedoj eksxanceligxis. Nur nun, kiam sxia spirito denove estis jxetita en la maltrankvilecon de terura ventego, la korpo rememorigis al sxi, ke sxi estas malsata, ke sxi pasigis kelkajn dekojn da noktoj super laboro, kiu kondukis al nenia celo. Sxi ne povis iri pluen. Tra la nebulo, kiu sxirmis sxian rigardon, sxi ekvidis antaux si sxtuparon. Tio estis la sxtuparo de la pregxejo de la Sankta Kruco. Sxi fale sidigxis sur gxi, apogis la kapon sur la mano kaj fermetis la okulojn. Post kelka momento la rigidigxintaj trajtoj de sxia vizagxo remoligxis, la glacio, kiu frostigis la sentojn en sxia brusto, fandigxis, el sub la mallevitaj palpebroj sur la marmorblanka vizagxo ekfluis larmoj, guto post guto, abundaj, pezaj, ili faladis sur la malgrasajn manojn kaj kasxigxadis inter la faldoj de la funebra vesto.

Dum cxi tio okazis al Marta, sur la trotuaro de la strato Krakowskie Przedmiescie marsxis paro da homoj: virino kaj viro. Ili marsxis per pasxoj facilaj kaj rapidaj, ili interparolis kun granda vigleco. La virino estis juna, elegante vestita kaj bela, la viro ankaux estis juna, bonguste vestita kaj tre belfigura.

— Diru kion vi volas, jxuru kiel vi volas, mi tamen ne kredos al vi, ke vi povis iam en via vivo esti vere enamigxinta!

Dirante tion, la juna virino ridis per la busxo kaj per la okuloj. Inter sxiaj koralkoloraj lipoj montrigxis du vicoj da blankaj kaj malgrandaj dentoj, la brunaj pupiloj brilis kaj jxetadis cxirkauxen rapidajn rigardojn. La viro ekgxemis. Tio estis parodio de gxemo kaj enhavis en si pli da petoleco kaj gajeco, ol la rido de la virino.

— Vi ne kredas al mi, bela Julinjo, kaj tamen Dio povas esti mia atestanto, ke mi estis enamigxinta dum tuta tago ne sole vere, sed furioze, tute perdinte la kapon! Cxar vi devas prezenti al vi tiun dian estajxon! Alta kiel poplo, okuloj nigraj kaj grandaj, vizagxkoloro kiel alabastro, haroj kiel plumoj de korvo, longegaj kaj ne artajxaj, mi diras al vi, ke ne artajxaj, sed propraj, mi estas kompetenta en tiaj aferoj... malgaja, pala, malfelicxa... ho, diino! Sed cxio cxi tio ankoraux ne estas grava; estas vero, ke sxi placxis al mi tuj, tamen mi diris al mia koro: silentu! cxar mi sciis, ke mia kuzino tre serioze sxin ekamis kaj decidis gardi sxin kontraux mi kiel kontraux fajro... Sed kiam sxi venis al mia kuzino kaj per sia mirinda, cxarma, najtingala vocxeto diris: mi ne povas instrui vian filinon... sed mi al vi, bela sinjorino... Julinjo, jam rakontis tiun historion... jen tiam mi enamigxis en sxin tute vere. Dum tuta tago mi poste iradis kiel ebria tra cxiuj stratoj, sercxante mian diinon...

— Kaj vi sxin ne trovis?

— Mi ne trovis...

— Vi ne sciis, kie sxi logxas?

— Mi ne sciis. Mia kuzino sciis, sed ba!... cxiufoje kiam mi demandis sxin pri la adreso de la bela vidvino, sxi cxiam respondadis al mi: kial vi, Alecxjo, ne iras en la oficejon?

La virino eksplodis per rido.

— Via kuzino versxajne estas terure serioza persono! — sxi ekkriis. Cxi tiun fojon la viro ne ridis nek ekgxemis.

— Ni ne parolu pri mia kuzino, frauxlino Juliino, — li diris per vocxo, en kiu sonis certa decideco. Pli bone auxskultu la dauxrigon de la dramo de mia vivo. Ha! tio estis dramo... prezentu al vi, ke en tiu tago, renkontinte sur la strato frauxlinon Malvinon X., mi sxin salutis nur de malproksime, antaux la pordo de la restoracio de Stempkonjo mi preteriris kun klinita kapo kaj kun gxemo en la brusto, mi vidis sur la afisxo la “Belan Helenon” kaj tamen ne iris en la teatron, per unu vorto, mi enfalis en malesperon tiel profundan, ke se la bona Bolcxjo ne kondukus min en la sekvanta tago en certan logxejon cxe la strato Krolewska, kie mi ekvidis la plej belan el la surteraj diinoj...

— Ho, ho! — interrompis la virino duone kun rido, duone kun koketa indigno, — nur sen komplimentoj, sen komplimentoj.

— Mi jam gxis nun, plue diris la viro, — mi jam gxis nun... trovus tiun, kiu malaperis de antaux miaj okuloj...

— Kaj kiun vi plu ne sercxis...

— Mi ne sercxis...

— Kaj kiun vi forgesis...

— Mi ne forgesis, ho, mi ne forgesis. Sed la vundo de la koro iel cikatrigxis... kion fari? vivre c’est souffrir...

Eldirinte la lastajn vortojn, la juna homo levis supren la okulojn kun rigardo plena de melankolio kaj mallauxte, ekfajfis la arion de Kalhxas el la Bela Heleno.

Subite li cxesis fajfi, haltis kaj ekkriis: ha! La virino, kiu iris apud li, ekrigardis lin mirigite. La rigardo de la gaja Alecxjo estis fiksita sur unu punkto, kaj mirinde! de lia busxo malaperis la eterna rideto. La belforma kaj delikata linio de tiu busxo, kiel ankaux cxiuj aliaj vizagxaj linioj de la junulo, sxangxigxadis kaj ondigxadis, kiel okazas ordinare cxe homoj kun impresebla naturo, kiam ili subite estas ekscititaj.

— Kio do tie estas? — demandis la bela virino per iom nekontenta vocxo, — vere, — sxi diris kokete, mi devas senti min ofendita de vi, sinjoro Alecxjo! Vi iras kun mi, kaj vi rigardas mi ne scias kiun...

— Tio estas sxi! — mallauxte diris Alecxjo, ... ha, kiel bela sxi estas!

Dum momento la juna kaj eleganta virino, kiu estis nomata Juliino, sercxis per la rigardo la punkton, sur kiu tiel obstine estis fiksita la rigardo de sxia kunulo. Subite sxi iom klinigxis kaj, etendante antauxen la manojn, kasxitajn en zibela mufo, ekkriis: Tio estas ja Marta Swicka!

Ili trovigxis en malproksimeco de apenaux kelke da pasxoj de la sxtuparo de la Sanktkruca pregxejo, kie sidis la virino en la funebra vesto, kun nigra lana tuko kovrante sxian kapon kaj krucigita sur la brusto.

Marta jam ne ploris. Per la larmoj, kiuj antaux momento forte, kvankam silente fluis el sxiaj okuloj, sxi videble elploris parton de tiuj mordantaj sentoj, kies kruela atako sxin senfortigis kaj duone svenintan jxetis sur cxi tiun lokon. Nun sxia vizagxo blanka kiel marmoro kaj turnita supren, kaj sxiaj sekaj okuloj kun flama brilo kaj profunda esprimo senmove rigardis al la blua cxielo. Cetere sxia tuta figuro estis senmova. Ecx plej malgranda ektremo ne montris vivon en sxiaj levitaj palpebroj, nek en la fermita busxo, nek en la manoj interplektitaj meze de la dikaj faldoj de la vesto. De malproksime oni povus vidi en sxi statuon, ornamantan la eniron de la belega templo, statuon, kiu prezentas animon pregxantan aux demandantan, aux samtempe pregxantan kaj demandantan.

Marta rigardis la cxielon, en sxiaj okuloj estis varmega pregxo, sed samtempe ankaux ia profunda, pasia, preskaux truda demando.

— Kiel bela sxi estas! — mallauxte ripetis la gaja Alecxjo kaj, klinante sin al sia kunulino, ankoraux pli mallauxte diris plue: Se oni povus sxin en cxi tiu pozo kune kun la sxtuparo transporti en teatron, sur la scenejon... kia granda efekto gxi estus!

— Estas vero, ke sxi estas bela, — respondis mallauxte la kunulino de la gaja Alecxjo, — sed mi ja konas sxin bonege... Kio farigxis kun sxi?... kial sxi sidas cxi tie? kaj kiel vestita! Cxu sxi estas almozulino, aux io alia?...

Intersxangxante cxi tiujn vortojn, la juna paro alproksimigxadis cxiam pli al la virino, kiu turnis sur sin gxian atenton.

Marta ne rimarkis, ke sxi estas objekto de ies atento. Depost la momento, kiam senforta kaj elturmentita de la atako de la sentoj sxi sidigxis cxi tie por momenta ripozo, eble multe da personoj pasantaj tra la strato rigardis sxin, sed sxi neniun vidis. Sxia tuta animo vagis en tiuj lazuroj, en kiuj kvazaux dronis sxiaj okuloj, tie sxi sercxis ian bonan kaj potencan forton, kiu volus kaj povus frakasi la fatalon, kiu sxin premas. Subite super la kapo de la profunde enpensigxanta virino eksonis du vocxoj.

— Sinjorino! — diris unu vocxo, vira kaj aperiganta ekscitigxon aux respekton.

Marta ne auxdis cxi tiun vocxon.

Marta! Marta! — ekkriis la dua vocxo, virina.

Cxi tiun vocxon Marta auxdis, en gxi sonis tonoj, kiujn sxi konis bone, de longe. Sxajnis al Marta, kvazaux en cxi tiu momento sxia pasinteco vokas sxin per sxia nomo. Malrapide kaj kun kelka malfacileco sxiaj okuloj fortirigxis de la altaj lazuroj kaj direktigxis al la vizagxo de la virino, kiu staris antaux sxi, jxetis la zibelan mufon sur la negxon antaux sxiaj piedoj kaj etendis al sxi du malgrandajn manojn, kovritajn per lilikoloraj gantoj.

— Karolino! — murmuretis Marta kun unuaminuta mirigxo, sed post momento lumaj radioj aperis sur sxia vizagxo kaj disfandis la rigidecon de sxiaj trajtoj.

— Karonjo! — sxi diris pli lauxte kaj levigxis.

Sxi kaptis la ambaux al sxi etenditajn manojn de la virino.

— Karonjo, sxi ripetis; — mia Dio, cxu tio estas vi, efektive?

— Cxu tio estas vi, Marta? — reciproke demandis la virino en la atlasajxoj kaj zibelajxoj, kaj siajn brilantajn okulojn sxi malgaje fiksis dum momento sur la pala, malgrasa vizagxo, kiu, ekvidinte sxin gxoje ektremis. Sed en tiuj okuloj malgajeco videble ne povis longe tenigxi.

La virino en la atlasajxoj ekridis, kaj, turnante sin al sia kunulo, sxi diris:

— Cxu vi vidas, sinjoro Aleksandro, kiel homoj renkontigxas en la mondo! Mi kaj Marta ni konas ja nin reciproke de la infaneco.

— Jes, de la infaneco! — ripetis Marta, nur nun rimarkante la gajan Alecxjon kaj salutante lin per klino de la kapo.

— Pri kiu vi portas funebron? — demandis la virino en la zibelajxoj, jxetante rapidan rigardon sur la mizerajn vestojn de Marta.

— Pri mia edzo.

— Pri via edzo! sekve vi vidvinigxis! domagxe! bela knabo estis via Jacxjo; vi estas do vidvino! kie vi logxas konstante, en la kamparo aux cxi tie?

— Cxi tie en Varsovio.

— Cxi tie? kaj kial vi ne reiris en la kamparon?

— La bienon de mia patro oni kelkajn monatojn post mia edzinigxo vendis per auxkcio.

— Per auxkcio! jes! domagxe! vi posedas do nenian havon, cxar tiu bona Jacxjo amis vin furioze kaj certe elspezis por vi cxion, kion li havis. Kion do vi nun faras? kiel vi vivas?

— Mi estas kudristino.

— Malfacila laboro! — diris ridante la virino en la atlasajxoj, mi ankaux iom gxin provis, sed mi ne sukcesis.

— Vi, Karonjo! vi estis kudristino! — siavice mirigita ekkriis Marta.

La virino en la atlasajxoj denove ekridis.

— Mi provis esti kudristino, sed mi ial ne sukcesis! Kion fari? tiel volis la sorto, kontraux kiu mi tamen tute ne plendas...

Kaj sxi denove ridis. Sxia tiel ofte ripetata ridado, duone facilanima, duone koketa, sxajne venis pli de kutimo al konstanta ridado, ol de gajeco. Nun Marta jxetis cxirkauxrigardon sur la ricxajn vestojn de la virino, kiu staris antaux sxi.

— Cxu vi edzinigxis? — sxi demandis.

La virino denove ekridis.

— Ne! — sxi ekkriis, — ne, ne! mi ne edzinigxis, mia kara! tio estas, kiel diri al vi? sed ne, ne! mi ne edzinigxis...

Dirante tion, sxi konstante ridis, sed sxia rido cxi tiun fojon jam havis la neagrablan sonon de ia sindevigo. La gaja Alecjo, kiu ne forprenis la okulojn for de Marta, cxe sxia lasta demando ekrigardis Karolinon, ektusxis siajn malgrandajn lipharojn kaj ekridetis.

— Kion do mi faras? — ekkriis la virino en la atlasajxoj, — per mia babilado mi retenas vin en la malvarmo, dum ni povus sidigxi en drosxko kaj tuj veturi al mia logxejo. Vi veturos kun mi, Marta, ne vere? ni interparolos longe kaj rakontos al ni reciproke la historion de nia vivo...

Sxi ekridis denove kaj, jxetante cxirkauxen rapidajn kaj brilantajn rigardojn, diris plue:

— Ho, tiuj historioj de nia vivo! kiel amuzaj ili estas! ni rakontos al ni reciproke, Marta, ne vere?

Marta videble sxanceligxis momenton.

— Mi ne povas, — sxi diris, — mia infano min atendas...

— Ha! vi havas infanon! kion do tio malhelpas? gxi atendos ankoraux iom.

— Mi ne povas.

— Nu, venu do al mi post unu horo... bone? mi logxas cxe la strato Krolewska...

Sxi diris la numeron de la domo kaj premis en siaj manoj la manon de Marta.

— Venu. venu! sxi ripetadis, — mi vin atendos... ni rememorigos al ni la de longe pasintajn tempojn.

La de longe pasintaj tempoj cxiam havas grandan cxarmon por tiuj, al kiuj la novaj tempoj alportis nenion krom larmoj kaj doloro.

Marta sentis sin refresxigita kaj tre kortusxita per la vido de la neatendite retrovita kamaradino de sia juneco.

— Post unu horo, — sxi diris, — mi venos al vi, Karonjo...

Se en tiu momento iu atente observus la grupon de tiuj tri personoj, kiuj staris sur la trotuaro, li povus rimarki, ke kiam Marta eldiris la vortojn “mi venos”, Alecxjo eksentis preskaux nereteneblan deziron alte eksalti kaj ekkrii: victoria! Li tamen faris nek la unuan nek la duan, li nur iom jxetigxis malantauxen kaj ekklakis per la fingroj. Liaj nigraj okuloj brulis kiel ardantaj karboj kaj estis avide fiksitaj sur la pala vizagxo de Marta, sur kiu nun lumis rideto. Kiam fine la juna virino foriris, la homo de eterna rido turnis sin al sia kunulino.

— En la dauxro de mia tuta vivo, — li ekkriis entuziasme, — en la dauxro de mia tuta vivo mi neniam vidis tiel cxarman, altirantan estajxon! Kiel bele sxi aspektas en tiu malbelega tuko, kiun sxi havas sur la kapo. Ho! mi metus sur sxin vestojn el atlaso, veluro, oro...

Sinjorino Karolino subite levis la kapon kaj ekrigardis la flamantan vizagxon de la juna homo.

— Efektive? — sxi demandis per tirata tono.

— Efektive, — respondis Alecjo kaj reciproke direktis multesignifan rigardon en la okulojn de sia kunulino.

La virino en atlasajxoj ekridis per mallonga, seka rido.

Vintra tago estis finigxanta. En saloneto, kies fenestroj donis vidon sur la straton Krolewska, en eleganta kameneto, cxirkauxita de fera, arte arangxita kradajxo, ardis karboj en tia kvanto, ke, ne tedante per tro granda varmego, ili povu nur eligi cxirkauxen agrablan varmon.

Antaux la kameno staris kanapeto, tegita per amaranta damasko, kaj malalta braksegxo sur balancarkoj, kovrita per flordesegna tapisxo, kun piedbenketo, sur kiu trovigxis bele brodita longorela hundeto.

Sur la kanapeto duone kusxis gracia virino en nigra vesto kun largxa blanka strio malsupre. Sur la braksegxo, apogante la malgrandajn kaj elegante vestitajn piedojn sur la piedbenketo, facile balancigxadis alia virino en moda vesto el violkolora atlaso, kun multe da veluro kaj frangxoj de tia sama koloro; sxi havis sur si negxoblankan kolumon, butonumitan per granda ore kadrita kameo; sxiaj flaveblondaj haroj estis kombitaj alte super la frunto, iom supersxutitaj per apenaux rimarkebla polveto el blanka pudro, kaj per longaj torditaj faskoj ili pendis malsupren sur la sxultrojn, bruston, kolon kaj manojn, kiuj, blankaj kaj malgrandaj, elsxovigxis el la blankaj manumoj kaj, interplektitaj sur la atlasa tuniko de la vesto, brilis per granda brilianto de unu sola, sed tre multekosta ringo.

La saloneto, en kiu trovigxis tiuj du virinoj, ne estis vasta, tial des pli frapis la okulojn la eleganteco de gxia arangxo. Silkaj kurtenoj pendis super la du grandaj fenestroj kaj ornamis la altajn pordojn; largxa spegulo revidigis en si la starantajn apud la muroj grupojn da malaltaj kaj molaj mebloj, sur la kameneto staris granda bronza horlogxo, kaj la tabloj kaj tabletoj portis sur si kristalajn vazojn plenigitajn de floroj, argxentajn sonoriletojn, cxizitajn bombonujojn, kandelabrojn. Tra la largxe malfermita pordo oni povis vidi la kovritan de krepusko apudan cxambron kun pargeto kovrita de sxvelmola tapisxo, kun ronda polurita tablo en la mezo kaj kun super gxi pendanta granda vitra rozokolora globo, kiu entenis en si lampon. Delikata bonodoro de orangxeriaj kreskajxoj, kiuj floris sub la fenestroj, plenigis tiun malgrandan logxejon; proksime de la kameneto, sub sxirmo de verda ekrano, staris tablo kun porcelana servico kaj kun restajxoj de videble jxus mangxitaj frandajxoj.

La virinoj, kiuj sidis antaux la kameneto, silentis. Iliaj vizagxoj, lumitaj de la rozokolora brilo de la ardantaj karboj, havis karakteron tute malegalan.

Marta tenis la kapon klinita al la kuseno de la mola kanapeto, sxiaj okuloj estis duone fermitaj, la manoj pendis senforte sur la nigra vesto. La unuan fojon post multe da monatoj sxi tusxis per la busxo bongustan kaj abundan mangxajxon, sxi trovigxis en atmosfero suficxe varma, meze de belaj kaj harmonie interkonformigitaj objektoj. La varmo de la cxambro kaj la delikata bonodoro de la floroj ebriigis sxin kvazaux drinkajxo. Nur nun sxi eksentis, kiel forte lacigita sxi estas, kiom da fortoj forprenis de sxi la malvarmo, malsato, malgxojo, maltrankvileco kaj batalado.

Duone kusxante sur la mola meblo, cxirkauxita de varmo, kiu penetris sxiajn membrojn, kiuj longe suferis de malvarmo, sxi spiris malrapide kaj profunde. Rigardante sxin, oni povus diri, ke sxi silentigis en si cxiun penson, ke sxi forigis de si la turmentantajn fantomojn de zorgoj kaj doloroj kaj, mirigita de la senbrueco, bonodoro, varmeco kaj beleco de cxi tiu nekonata paradizo, en kiun sxi venis, sxi ripozis antaux nova malsuprenigxo en la malluman abismon de sia sorto...

Karolino per largxe malfermitaj, atentaj, penetremaj okuloj rigardis sian kamaradinon. Sxiaj blankaj vangoj estis kolorigitaj de fresxa rugxo, la busxo havis koloron de koraloj, la mallumaj okuloj havis brilon junan kaj viglan. La fresxeco de cxi tiu virino tamen ne estis plena. Cxio en sxi estis juna kaj almenaux sxajne serena, krom la frunto. Sur cxi tiu frunto okulo sperta en legado sur homaj vizagxoj povus rimarki postesignojn de longa kaj ankoraux ne finita historio de vivo, de koro, eble ecx de konscienco. Dum la vizagxo estis juna, fresxa, bela, la frunto sola estis velkinta kaj duone maljunigxinta. Gxi havis sur si apenaux videblajn, sed densajn fadenetojn-sulketojn, inter la nigraj brovoj kusxis senmova kaj videble jam por cxiam tie fosita sulko. Malgraux la fresxeco de la vangoj, la karmina koloro de la lipoj kaj la ricxeco de cxi tiu virino, la esprimo de sxia frunto povus veki cxe atenta kaj kompetenta esploristo de homaj vizagxoj tri sentojn: malkonfidon, scivolecon kaj kompaton.

De kelke da minutoj inter cxi tiuj du virinoj regis silento. Marta la unua gxin interrompis. Sxi levis la kapon de super la kuseno, sur kiu sxi apogis sin antaux momento, kaj, direktante sian rigardon sur la kamaradinon, sxi diris:

— Via rakonto, Karonjo, forte min mirigis. Kiu povus supozi, ke sinjorino Herminio iam agos kun vi en tiel kruela maniero! Sxi, kiu vin ja edukis, kiu, kiel sxajnas al mi, estas ecx via proksima parencino...

Karolino apogis la sxultrojn al la dorsa arkajxo de la braksegxo kaj, pli forte premante per sia malgranda piedo la hundeton sur la piedbenketo, ekbalancis pli rapide sian elegantan lulilon. Kun malgranda rideto sur la lipoj kaj kun okuloj rigardantaj al la plafono sxi komencis paroli.

— Sinjorino Herminio estis mia parencino ne proksima, sed suficxe malproksima, sed mi portis la saman familian nomon kiel sxi. Tio estis suficxa por la fiera kaj ricxa sinjorino, ke sxi bonvolu eduki la orfinon en sia domo kaj fari el sxi poste obeulinon aux frauxlinon por kompanio. Sxi faris al mi efektive grandan bonfaron, cxar, kio ajn poste okazis, mi gxis la fino de mia vivo povas fanfaroni, ke mi estis edukata kune kun la amataj hundetoj de la grandmonde konata sinjorino Herminio. Nia eduko kaj nia maniero de vivado, t.e. de mi kaj de la hundetoj, estis inter si tre similaj, mi kaj ili dormadis sur molaj kusenoj, kuradis sur vaksitaj pargetoj, mangxadis bonegajn delikatajxojn, kaj nur tiu diferenco inter ni ekzistis, ke ili portis silkajn kovriletojn kaj orajn kolringojn, dum mi portis silkajn vestojn kaj orajn braceletojn, ke ili gxis la fino restis en la paradizo, dum min elpelis el tie la vengxema angxelo de patrina fiereco...

Cxe la lastaj vortoj la virino en la violkolora vesto ekridis per mallonga, seka rido, kies sono, kontrastante kun sxia tuta fresxa eksterajxo, harmoniis kun la velkinteco de la frunto kaj, simile al tiu cxi lasta, povis veki rilate sxin malkonfidon aux kompaton. Marta videble sentis tiun cxi lastan senton.

— Kompatinda Karolino! — sxi diris, — kiom multe vi certe suferis, kiam vi eliris en la mondon tiel sola, tute sen rimedoj por vivi...

— Aldonu al tio, mia kara, — ekkriis Karolino, cxiam rigardante al la plafono, — aldonu al tio la fakton, ke mi eliris en la mondon kun malfelicxa amo en la koro...

— Jes, — sxi diris plue, elrektigxante kaj direktante la rigardon sur la kamaradinon, — cxar sciu, ke mi amis vere, amis terure la filon de sinjorino Herminio, tiun sinjoron Eduardon, kiu (vi certe lin memoras) tiel plensente kantadis: “Ho, angxelo sur la tero!” kaj kiu havis safirkolorajn okulojn, per kiuj li rigardadis kvazaux rekte en la profundon de la animo... Jes, mi forte lin amis... mi estis tiel malsagxa, ke mi amis... — Sxi diris cxion cxi tion per tono sxerca, cxe la lastaj vortoj sxi eksplodis per lauxta, longa, sonora gamo de rido. Jes, sxi kriis ridante, — mi estis tiel malsagxa... mi amis, ho! kiel mi estis malsagxa!...

— Kaj li? — malgaje demandis Marta, — cxu li ankaux amis vin vere? Kion li faris tiam, kiam lia patrino ordonis al vi foriri el sxia domo al mizero, soluleco kaj vagado?

— Li! — diris Karolino kun imito de patoso, — li rigardadis min en la dauxro de tuta jaro per siaj plej cxarmaj safirkoloraj okuloj tiamaniere, kvazaux li volus penetri en la profundon de mia animo kaj plenakiri gxin per sia rigardo; li kantadis cxe la fortepiano kantojn, de kiuj fandigxadis mia koro; li premadis al mi la manon dum dancado, poste li kisadis ambaux miajn manojn kaj jxuradis per la cxielo kaj tero, ke li min amos gxis la tombo; poste li skribadis al mi el cxambro en cxambron leterojn sopiregajn kaj flamajn; poste... kiam lia patrino, okaze leginte unu el liaj leteroj, ordonis al mi iri for, kien kondukos min miaj okuloj, li forveturis pasigi la karnavalon en Varsovio; kiam li unu fojon renkontis min sur la strato — mi tiam estis malsata, malespera, vestita preskaux en cxifonoj — li rugxigxis kiel peonio, mallevis la okulojn, preterpasis kvazaux ne rekonante min, kaj kelke da tagoj poste en la pregxejo de la Vizitulinoj li antaux la altaro sankte promesis al bela kaj ricxa bienhavantino gxismortan fidelecon kaj amon... Tiel li min amis kaj tion li faris por mi... Kaj sxi denove ekridis, sed nun jam mallonge kaj seke.

— Malnoblulo! — mallauxte diris Marta.

Karolino levis la sxultrojn. — Vi troigas, mia kara, sxi diris kun plena indiferenteco. — Malnoblulo! kial? cxu tiel ke li tiris profiton el rajto, pri kiu li sciis, ke gxi apartenas kaj cxiam apartenos en la mondo al li kaj al cxiuj liaj kamaradoj? Cxu tial li estas malnobla, ke por objekto de amuzigxo li prenis al si junan kaj malricxan knabinon, kiu estis tiel malsagxa, ke sxi kredis, ke sxi estas por li objekto de amo? Tute ne, mia kara. Sinjoro Eduardo kompreneble ne estis sanktulo nek ia eksterordinara heroo, sed li ankaux ne estis malnoblulo, kiel vi diris. Li havis siajn grandajn bonajn ecojn, mi vin certigas, sed li nur faris tion, kion fari la mondo plene al li permesis, li faris uzon de la rajto, kiun oni donis al li, li estis tia, kiaj estas cxiuj junaj kaj ofte ecx maljunaj viroj.

Sxi parolis tion kun plena seriozeco, sen ia ecx plej malgranda sxerco aux ironio, per vocxo de plena konvinkiteco; poste sxi krucigis la manojn sur la brusto kaj, ne cxesante rigardi la plafonon, ekkantetis mallauxte kanton el la opereto “Dek Filinoj Kandidatinoj”. Marta rigardis sxin per miregantaj okuloj.

Post momento la virino en la atlasajxoj cxesis kanteti, la pozon duonkusxan sxi sxangxis je pozo sida, kaj, apogante la kubuton sur la genuo kaj la vizagxon sur la manplato, sxi iom klinigxis al sia kamaradino.

— Cxar fine, — sxi komencis paroli per la sama serioza tono kiel antauxe, — kiam oni jugxas pri homoj, oni devas ja konsideri iliajn kutimojn kaj tiun vidpunkton, el kiu ili rigardas la vivon kaj gxiajn aferojn. Se ekzemple la koloroj blanka kaj nigra posedus la povon pensi kaj senti, tiam la unua, alkutimigxinte al la supereco, kiun la homoj konstante donas al gxi rilate la duan, tre bone povus imagi al si, ke la nigra koloro estis kreita nur por tio, ke gxi liveru diversajn agrablajxojn kaj amuzojn al la koloro blanka. La plej grava afero en la interhomaj rilatoj, mia kara, estas la diferencoj, kiuj ekzistas inter ili; kaj inter sinjoro Eduardo kaj mi ekzistis diferencoj grandegaj...

— Certe, — vive interrompis Marta, — li estis homo ricxa kaj vi estis malricxa knabino, sed cxu ricxeco donas rajton trakti ofende tiujn, kiuj gxin ne posedas?

— En kelkaj rilatoj, — respondis Karolino; — tamen ne pri ricxeco kaj malricxeco mi pensis, kiam mi parolis pri la diferencoj, cxar se mi estus ne malricxa virino, sed malricxa viro, tiam sinjoro Eduardo, kiu, mi ripetas, havas multe da bonaj ecoj de karaktero, ecx ne ekpensus fari al mi maljustajxon aux ofendon. Viro ricxa kaj samtempe honesta ne faras maljustajxon nek ofendon al viro malricxa; se li jam tion faras, tio jxetas makulon sur lian karakteron kaj elmetas lin al puno de publika malaprobo. Sed mi ne estis viro, mi estis virino; kaj ofendo aux maljustajxo rilate virinon en tia maniero, en kia gxi okazis inter mi kaj sinjoro Eduardo, estas afero tute alia ol ofendo aux maljustajxo rilate viron. Ça ne tire pas à conséquence! Kontrauxe, tio alportas honoron, tio estas nomata sukceso, vira braveco, tio faras junan homon interesa, donas al li ian cxarmon de gloro. “Bravega knabo estas tiu Educxjo!” “Kia diabla kaptanto de koroj!” “Li naskigxis por cxiama felicxo” “Li havas felicxon cxe virinoj” “Por li delogi knabinon estas kiel krevigi nukson” k.t.p., k.t.p. Cxiu homo, mia kara, tre amas esti lauxdata, kaj mallauxdon li timas kiel fajron. Multe da homoj ne faras malbonon pro timo de mallauxdo kaj agas bone pro deziro de lauxdo. Sinjoro Eduardo havis simpation al mi, ne estas mirinde, cxar mi havis la agxon de dekok jaroj kaj mi estis bela... li realigis tiun simpation en tia maniero, kiu certe estis por li agrabla, tio ankaux ne estas mirinda; li sciis bone depost sia infaneco, ke tia realigo estas lia neforprenebla rajto, ke se li ne faros de gxi uzon, li estos nomata en la mondo malsagxulo kaj mallertulo, kaj se li faros uzon, li ricevos la titolon de brava lertulo kaj interesa junulo. Li faris tion, kion sur lia loko farus cxiu, tial mi havas nenian plendon kontraux li, kontrauxe, mi estas danka al H... li pusxis min en la mondon, li lernigis al mi la vivon kaj gxiajn grandajn verojn...

Sxi etendis la manon, el kristala pladeto, kiu staris sur la tablo, sxi prenis rozan sukerajxon kaj, kraketigante gxin en siaj blankaj dentoj, denove forte ekpremis per sia malgranda piedo la broditan hundeton. La balancarkoj ekmovigxis pli vigle kaj ekbalancis la virinon, kusxantan sur la longa braksegxo. Sxiaj pupiloj, kiuj malrapide vagis sur la cxirkauxantaj objektoj, en tiu momento similis grandan brilianton, brilantan sur fingro sub la lumo de fajro; helaj cxielarkaj koloroj briletadis en ili kiel en glaciaj kristaloj poluritaj de frosto. Sed la okuloj de Marta, fiksitaj sur la vizagxo de la estinta kamaradino de sia infaneco kaj juneco, esprimis profundan meditadon ligitan kun turmentanta maltrankvileco.

— Li pusxis vin en la mondon, vi diras, — sxi eldiris post momento malrapide kaj per mallauxta vocxo, — kia do bonfaro tio estas? Cxi tiu mondo por malfelicxa virino estas tiel terura, sufokanta... Li lernigis al vi la verojn de la vivo? cxu tiujn verojn, kiuj montras al homa estajxo la senfundajn diferencojn, kiuj trovigxas inter homoj kaj homoj? Tiuj veroj estas teruraj! Ilin kreis ne Dio, sed la homoj...

— Kaj kian gravecon tio havas por ni? — ekkriis Karolino kun sia mallonga kaj seka rido. Cxu ilin kreis Dio aux la homoj, suficxas, ke ili ekzistas, tiuj veroj, kiuj diras al la viro: lernu, laboru, akiru kaj gxuu! kaj al la virino ili diras: estu ludilo, servu kiel amuzilo al la viro! Cxu ili estas diaj, cxu ili estas homaj, ni devas scii tiujn verojn, por ke ni ne konsumu niajn korojn per vanaj afliktigxoj, por ke ni ne forpasigu nian junecon en vana kaptado de nekapteblaj sunaj radioj; por ke ni rezignu pri tio, kio ne por ni ekzistas en la mondo, kaj por ke en cxasado de virto, amo, homa estimo kaj similaj tre belaj aferoj ni ne mortu de malsato...

— Jes, — diris Marta per apenaux auxdebla vocxo, — ne morti de malsato... jen estas la plej alta bono, pri kiu al malricxa virino estas permesite revi, kiun estas permesite al sxi akiri!

— Efektive? — demandis Karolino per tirata tono, kaj per la fingro, sur kiu brilis la brilianto, sxi montris la cxirkauxantajn objektojn kaj diris:

— Kaj tamen... rigardu... rigardu cxirkauxen...

Marta ne rigardis cxirkauxen, sxi nur malfermis la busxon, kvazaux sxi volus fari al sia kamaradino ian demandon, kiun sxi tamen rapide retenis. Ambaux virinoj silentis suficxe longe. Karolino sencxese malrapide balancigxadis, mangxadis bombonon post bombono kaj ne forturnadis sian rigardon de la vizagxo de Marta, kiu, profunde enpensigxinte, sidis kun tempio apogita sur la mano kaj kun mallevitaj palpebroj.

— Cxu vi scias, Marta, — interrompis la silenton la virino en la atlasoj, — ke vi estas vere bela! Kia imponanta staturo! vi certe estas je duono da kapo pli alta ol mi, la mizero gxis nun tute ne malbeligis vin, kvankam la rozokolora kamena rebrilo, kiu nun falas sur vian vizagxon kaj imitas delikatan vangrugxon, tre plialtigas vian belecon kaj aspektas cxarmege cxe viaj nigraj densegaj haroj! Kiel do ankoraux estus, se anstataux cxi tiu malbela lana brunigxinta vesto vi metus sur vin veston de hela koloro kaj de eleganta fasono, se anstataux cxi tiu tola glata kolumo vi cxirkauxigus vian kolon per travidigaj puntoj, se viajn harligojn vi levus iom pli alte kaj ornamus ilin per punca rozo aux per oraj harpingloj... Vi estus belega, mia kara, kaj se vi nur du aux tri fojojn montrigxus en logxio de unua etagxo cxe la prezentado de ia moda komedio, la junularo de la tuta Varsovio tuj demandus unuvocxe: Kiu sxi estas? kie sxi logxas? cxu sxi permesos, ke ni antaux sxiaj piedoj...

— Karolino! Karolino! — interrompis Marta, — elrektigxante kaj rigardante la kamaradinon kun mirego, — por kio vi diras cxion cxi tion? Kia interrilato povas esti inter viaj vortoj kaj la situacio, en kiu mi trovigxas kun doloro de vidvino, kun zorgoj de patrino? por kio mi bezonas belecon? por kio mi bezonas ricxajn vestojn?

— Por kio? por kio? ho! ho! ho!

Cxi tiuj ekkrioj estis akompanataj de mallonga seka rido kaj kune kun gxi ili baldaux malaperis. Ambaux virinoj denove silentis pli longe ol antauxe.

Marta! kian agxon vi havas?

— Antaux ne longe mi komencis la dudekkvinan jaron de mia vivo.

— Kaj mi komencis la dudekkvaran. Mi sekve estas je unu jaro pli juna, kaj tamen je kiom mi estas pli sagxa ol vi! kiel multe pli mi atingis en la vivo ol vi, kompatinda viktimo de revoj kaj iluzioj!

Denove ili silentis momenton. Marta kun esprimo de decideco sur la vizagxo levis la kapon.

— Jes, Karolino, mi vidas mem, ke vi versxajne estas pli sagxa ol mi, ke vi pli atingis en la vivo. Vi posedas bonstaton, vi versxajne estas trankvila pri via morgauxa tago, se vi simile al mi havus malgrandan infanon, vi ne bezonus lasi gxin suferi cxe fremdaj homoj, nek rigardi, kiel gxi antaux viaj okuloj malfortigxas, paligxas, konsumigxas... Mi konas vin tiel longan tempon, kian povas ampleksi mia memoro, ni estis kune infanoj kaj junaj knabinoj, ni amis nin reciproke... kaj tamen mi gxis nun ne kuragxis demandi vin, kie vi prenis cxi tiun bonstaton, kiu, kiel mi vidas, vin cxirkauxas, kiamaniere vi sukcesis eligxi el la malricxeco, el la mizero, pri kiu vi aludis al mi en via interparolo... Mi ne kuragxis demandi vin pri tio, cxar mi vidis, ke vi penas eviti miajn demandojn, sed pardonu min, Karolino, tio estas malbona de via flanko... al la estinta kamaradino de viaj infanaj ludoj, al la ankoraux antauxnelonga konfidatino de viaj junecaj revoj vi devas diri, kiamaniere vi venkis tiun fatalismon, kiu alkrocxigxas al la pasxoj kaj premegas la kapojn de virinoj malricxaj... eble cxi tio ankaux sur mian vojon jxetos ian lumon...

— Ho, gxi jxetos, gxi sendube jxetos sur vian vojon lumon tre helan, tre klarigan! — diris la virino kun la neligitaj flaveblondaj haroj. Sxiaj okuloj denove aspektis kiel du pecoj da malvarma kristalo, en kiuj vidigxas cxielarkaj koloroj, sur sxiaj malgrandaj lipoj ludis tremetanta rideto, sed sxia vocxo havis sonon certecan kaj trankvilan.

Marta parolis plue:

— Kiam mi la unuan fojon sola eniris en la mondon, por batali pro mia vivo kaj la vivo de mia infano, oni diris al mi, ke virino nur en tiu okazo povas venki en tiu batalo, se sxi posedas ian perfektan povoscion, veran kaj perfektigitan talenton... cxu vi posedis ian povoscion, veran kaj perfektigitan talenton... cxu vi posedis ian povoscion, Karolino?

— Ne, Marta, mi posedis nenian. Mi sciis nur danci, amuzi gastojn kaj vesti min bele.

— Pri talento mi neniam auxdis, ke vi ian havas...

— Mi havis absolute nenian talenton.

— Eble vi havis ricxajn parencojn, kiuj donis al vi bonstaton?

— Ricxajn parencojn mi havis, sed ili donis al mi nenion.

— Kio do... komencis Marta.

— Kio do? — interrompis la virino en la atlasajxoj kaj subite levigxis de sia movebla sidejo. La brodita hundeto forte ekbalancigxis, la balancarkoj de la segxo-lulilo brue ekfrapis la plankon. Sxi mem starigxis elrektigite antaux la kanapeto, sur kiu sidis Marta.

— Mi estis bela, — sxi diris, — kaj... kaj mi komprenis, kia estas la sola por mi akirebla loko sur la tero.

— Ha! — mallauxte ekkriis Marta kaj faris tian movon, kvazaux sxi volus desalti de sia sidejo. Sed la virino, kiu staris antaux sxi, alforgxis sxin al la loko per la forto de sia rigardo. Sxi staris kun nemovebla korpo kaj vizagxo, sxiaj blondaj haroj kaj sxia elasta gracia talio trovigxis sub la rozokolora rebrilo de la ardantaj karboj. Sxi levis iom la palpebrojn kaj rigardis la vizagxon de Marta profunde kaj obstine, per okuloj, en kiuj nun vidigxis malluma brilo de malgaja fajro.

— Kio do? — sxi diris post momento, — vi timigxis, naiva estajxo, vi volas forkuri? bone, iru! vi havas plenan rajton levi de la tero plenmanon da koto kaj jxeti gxin al mi en la vizagxon. Kiu povas hodiaux rifuzi al vi tiun rajton? hodiaux vi gxin ankoraux posedas...

Marta sxirmis siajn okulojn per la manplato.

— Vi sxirmas la okulojn, vi ne volas rigardi min! Vi demandas viajn proprajn pensojn, cxu efektive mi estas tiu senkulpa, naiva, ideala Karonjo, kiu kuradis kun vi sur la florplena herbejo de via patro kaj flugadis en kapturna valso sur la brilantaj pargetoj de la domo de sinjorino Herminio; kiu pasie amis blankajn rozojn kaj la odoron de konvaloj kaj en la rivero de la lunaj radioj vidis nagxantaj la safirkolorajn okulojn de sinjoro Eduardo?... Ho, tio estas mi, mi mem... sed se rigardi min estas por vi tre malagrable, vi povas ne rigardi min... nur auxskultu... Sxi faris kelke da pasxoj kaj sidigxis sur la kanapeto apud Marta.

— Auxskultu, — sxi ripetis. — Cxu vi iam demandis vin mem kaj cxu vi iam penis klarigi al vi precize, kio en la mondo estas virino? Certe ne. Nu, mi diros al vi: mi ne scias, kiele estas laux la legxoj diaj, pri kiuj vi parolis antaux momento... sed laux la legxoj kaj moroj homaj virino ne estas homo, virino estas objekto. Ne forturnu de mi la kapon. Mi diras la veron, eble relativan, sed veron. Cxu vi volas vidi homojn? rigardu la virojn. Cxiu el ili vivas en la mondo per si mem, li ne bezonas, ke oni alskribu al li ian ciferon por tio, ke li cxesu esti nulo. Virino estas nulo, se apud sxi ne staras viro kiel cifero pleniganta. Al virino oni donas brilantan kadrajxon, por ke sxi, kiel arte polurita diamanto en magazeno de juvelisto, altiru al si la okulojn de kiel eble plej granda nombro da acxetantoj. Se sxi ne trovas por si akiranton, aux se, trovinte lin, sxi lin perdas, sxi kovrigxas per rustajxo de eterna doloro, per makuloj de senhelpa mizero, sxi farigxas denove nulo, sed nulo malgrasa de malsato, tremanta de malvarmo, dissxirigxanta en cxifonojn per la vanaj provoj sin movi kaj sin sxovi. Rememorigu al vi cxiujn maljunajn frauxlinojn, la forlasitajn aux vidvigxintajn virinojn, kiujn vi konis en via vivo, rigardu viajn koleginojn el la laborejo de sinjorino Szwejc, rigardu vin mem... Kion vi cxiuj signifas en la mondo? kiaj estas viaj esperoj? kie estas la eblo, ke vi elgrimpu el la marcxejo kaj iru tien, kien iras la homoj? Vi estas vegetajxoj, kies trunketoj, edukitaj en orangxerioj, ne havas la forton, por kontrauxstari al ventoj kaj fulmotondroj! Certe ja tiel estas, se la profetoj kaj sagxuloj de la mondo nomis la virinon “la plej bela el la floroj de la naturo”. Virino estas floro, virino estas nulo, virino estas objekto, ne posedanta la forton de memstara movigxado. Ne ekzistas por sxi felicxo nek pano sen viro. Virino devas nepre alkrocxigxi, en ia ajn maniero alkrocxigxi al viro, se sxi volas vivi; aliokaze sxi iras en la kudrejon de sinjorino Szwejc kaj malrapide mortas. Sed kion sxi devas fari, se sxin kaptas pasia deziro vivi? Divenu! vi divenas? bone! kovru al vi la okulojn per via dua manplato, por ke vi ne povu vidi ecx randeton de mia vesto, sed auxskultu min plue...

— Mi estis juna, bela, alkutimigxinta al lukso kaj nenionfarado; kiam oni elpelis min el la domo de la ricxaj parencoj, mi posedis kiel mian tutan proprajxon kelke da vestoj, oran braceleton, restintan post mia patrino, kaj tiun ringon kun blua emajlo, kiun vi, Marta, donis al mi en la tago de via edzinigxo. Mi vendis la braceleton kaj la ringon. Mi pensis, ke la ricevita sumo suficxos al mi, gxis mi trovos laborenspezon. Mi imagis al mi, ke mi estas homo, kaj pro cxi tiu malsagxa eraro mi suferis inferajn turmentojn en la dauxro de kelke da monatoj. Mi ilin suferus eble pli longe, se mi ne renkontus felicxe sur la trotuaro de la strato Nowy Swiat sinjoron Eduardon. Mi lin amis ankoraux. Kiam li pasis preter mi sen saluto, tiam mi fine konvinkigxis, ke mi estas objekto, kiun estas permesite lauxvole preni kaj forjxeti. Cxu iu agus kun homo tiamaniere, kiel agis kun mi tiu, pri kiu mi revis en la tagoj de trankvileco kaj kies trajtojn mi revokadis al mia memoro en la horoj de malsato kaj suferoj? Depost la momento, en kiu mi perdis la kredon pri mia homeco, miaj suferoj finigxis. Vi eble auxdis pri la juna sinjoro Vitalio, kiu havas maljunan edzinon, grandan bienon proksime de Varsovio kaj belan domon en Varsovio? Li ofte venadis en la butikon cxe la strato Ptasia, kie mi helpadis la posedantinon vendi kandelojn kaj sapon, ricevante de sxi por tio en la nokto anguleton sur la planko en la infana cxambro kaj en la tago pladon da griajxo kaj glason da lakto. En efektiveco mia laboro valoris multe pli grandan rekompencon, sed la bonkora virino ekspluatis la laborantinon, kiun sxi levis de la pavimo senfortigitan, malsatan kaj en cxifonoj. Du tagojn post tiu renkontigxo kun sinjoro Eduardo, post du noktoj, pri kiuj mi nun jam ne povus al vi rakonti, mi cxesis vendi kandelojn kaj sapon... al sinjoro Vitalio mi diris: bone! mi forlasis la butikon kaj la cxambron, en kiu kriadis kaj sin batadis kvin malpuraj infanacxoj; mi eklogxis cxi tie...

Marta sidis kiel sxtonigxinta. Sub la manplato, per kiu sxi sxirmis al si la okulojn, oni povis vidi, ke sxia vizagxo estas pala kaj senmova. Apenaux rimarkebla ektremo trakuris sxin de la kapo gxis la piedoj, kiam preskaux senpere cxe sxia orelo eksonis seka, mallonga rido, kiu nun similis klakilon de nokta gardisto.

— Mi ne scias, kiamaniere tio farigxis, sed mi rimarkas, ke mi enfalis en deklamadon! — diris ridante la virino kun la libere pendantaj blondaj haroj. — Via funebra vesto, Marta, mallumigis al mi la salonon. Mi ne amas mallumon, plezuron faras al mi briloj, mi amas ridi cxe komedio kaj hejme mangxi bombonojn... kredu al mi... tiele estas pli bone... — Sxi prenis la manon de la vidvino pendantan inter la faldoj de la nigra vesto kaj alsxovigxis pli proksime al sxi.

— Auxskultu, Marta, — sxi komencis, klinigxante preskaux tute al la orelo de la kamaradino, — mi amis vin iam, nun mi vin tre bedauxras... La ringo, kiun vi donis al mi, nutris min en la dauxro de kelke da semajnoj, nun mi vin subtenos per konsilo kaj helpo... Gxis nun mi parolis al vi nur teorion, nun mi transiras sur la kampon de la praktiko... Apud mia logxejo estas lueblaj tri cxambroj, preskaux tiaj samaj kiel cxi tiuj... cxu vi volas? morgaux ni estos najbarinoj. Vi alkondukos cxi tien vian infanon, estos al gxi varme kaj oportune... postmorgaux vi formetos cxi tiun funebran malbelan veston...

Marta forprenis la manplaton de antaux la okuloj kaj levis la kapon.

— Karolino! — sxi diris levigxante, — suficxe, ne diru ecx unu vorton plu...

Nu, — diris la virino en la atlasajxoj, — cxu ne?

La virino en la funebra vesto ne respondis dum momento. Sxia vizagxo aperigis jen mortan palecon, jen koloron de sango, la vocxo tremis kaj kvazaux venis el la profundo de la brusto, kiam sxi komencis paroli.

— Antaux nelonge, ankoraux antaux nelonge, se iu kuragxus paroli al mi tiel, kiel vi parolis. Karolino, mi sentus en mi teruran ofendon... eble furiozan koleron... nun mi sentas nenion krom granda doloro! kaj ankoraux pli granda honto. Mi certe estas io malpli alta ol homo, se, havante nenian kulpon, ne farinte ecx ombron da malbono, sercxante en la mondo nenion, nenion krom honesta laboro, mi renkontis tion, kion... mi renkontis... Ho, kiel malalten, kiel malalten mi falis! kaj por kio? kaj por kia kulpo?

Dum momento sxi staris senmove, kun okuloj malgaje rigardantaj la plankon. Post momento sxi diris iom pli malsevere:

— Mi ne malestimas vin, Karolino, mi ne jxetos sur vin, kiel vi diris, plenmanon da koto. Mia Dio! Mi scias ja, kio estas la vivo de malricxa virino... mi gxuas gxin de kelke da monatoj... hodiaux mi englutis plej maldolcxan gxian guton. Mi ne malestimas vin, sed imiti vian agadon mi ne povas... ne, neniam... neniam...

Sxi denove silentigxis, kaj nun sxi per atentaj okuloj rigardis unu punkton en la spaco. Tie sxi per okuloj de la imago ekvidis unu el la bildoj de sia pasinteco.

Gxi ne estis ia bildo el la pasintaj gxojoj kaj felicxo, kontrauxe, gxi prezentis per si momenton de senlima doloro. Marta ekvidis kusxantan sur la lito de malsanulo la solan homon, kiun sxi amis sur la tero. Lia vizagxo estis rigidigxanta sub la mano de la morto, la spirado de la malsanega brusto estis cxiam pli kaj pli malfacila, sed liaj okuloj, radiantaj per la lasta brilo de la vivo, estis fiksitaj sur sxia vizagxo, lia mano kun spasmo de agonio per la rigidigxantaj fingroj premis sxian manon. “Malfelicxa mia Marta, kiel vi vivos sen mi!” Kun cxi tiuj vortoj sur la bluigxintaj lipoj li forlasis sxin por cxiam.

— Ho, kiel mi lin amis! kiel mi lin ankoraux amas! — murmuretis la vidvino, kaj sxiaj interplektitaj manoj falis sur la nigran veston kaj sxia brusto levigxis de forta ekgxemo. — Ne, Karolino! Pro Dio, ne! — sxi ekkriis, alte levante la vizagxon palan kaj tamen radiantan; — mi estis pli felicxa ol vi. La homo, kiun mi amis, ne faris el mi objekton. Li edzigxis kun mi, li min amis, li min estimis. Mortante, li pensis ankoraux pri mi kaj pri mia estonteco. Mi amas lin ankoraux, kvankam li ne estas jam sur la tero, mi estimas lian nomon, kiun mi portas. Amo por li kaj memoro pri li staras en mia interno kiel altaroj; antaux ili brulas lampo plenigita de larmoj de mia koro, kaj gxi lumas mian malgajan vojon...

— Kaj irante tiun vojon, vi baldaux atingos la kampojn Elizeajn, kie blankaj angxeloj kunigos vin kun via mortinta edzo! — eksonis akre kaj interplektite kun rido la vocxo de Karolino.

Marta staris jam kelke da pasxoj for de sxi kaj metis sur sian kapon la nigran lanan tukon.

— Adiaux, malfelicxa Karolino, adiaux! — sxi diris per mallauxta vocxo kaj elkuris en la apudan cxambron, kie super la ronda mahagona tablo jam brulis la rozokolora lampo. Sxi estis jam proksime de la pordo, kiam sxi eksentis, ke oni tenas sxin je la brako. Apud sxi staris Karolino kun lipoj tremantaj de rido, kun sia velkinta frunto kovrita de malgrandaj sulketoj kaj kun malluma brilo en la pupiloj.

— Auxskultu! — sxi diris, — efektive mi volas ridi pri vi! vi estas ekzaltita; strange naiva, mia kara, vi estas ankoraux granda infano. Kaj tamen mi vin bedauxras; mi ecx ne scias kial, cxar fine kion do povas min interesi tio, kio farigxos al vi? Por mi estas ecx pli bone, ke vi ne estos mia najbarino, cxar vi estas tro bela... Sed... sed via ringo nutris min dum kelke da semajnoj... ne estas ja nepra devo de mia vivo, ke mi estu sendanka.

Per unu mano sxi forte tenis la brakon de la juna virino, la duan sxi etendis al la fenestro.

— Pripensu, — sxi diris, — tie estas tiel malvarme, multehome kaj samtempe senhome. La amasoj vin dispremos per la piedoj, la abismo vin englutos... Returnu vin...

— Lasu min, — diris Marta per vocxo obtuza sed forta, — mi vin ne insultas sed paroli kun vi mi ne povas... mi venis cxi tien, por havi momenton da amikeco kaj ripozo, sed mi trovis novan doloron kaj plej grandan honton de la vivo... lasu min!

— Ankoraux unu vorton vi devas auxdi... tiu juna homo, kiu hodiaux iris kun mi sur la strato, estas furioze enamigxinta en vin... li fordonos cxion, kion li havas...

— Lasu min! — ekkriis Marta jam lauxte kaj kun dolorgxemo, kaj kun spasma forto sxi ektiris sian brakon, cxirkauxprenitan de la mano de la al sxi klinita virino. Tiu mano plu sxin ne tusxis. Marta jxetis sin al la pordo.

Sxi pasis jam kelke da sxtupoj de la hele lumita sxtuparo, kiam sxi auxdis post si susuradon de atlaso.

— Returnu vin! — kriis al sxi vocxo de supre, — vi estos almozulino!

La virino en la funebra vesto kuris sur la sxtuparo, ne respondante.

— Vi sxtelos! — ripetis la vocxo.

La virino ne returnis la kapon kaj iris plue malsupren.

— Vi mortos de malsato kune kun via infano.

Cxe la sono de la lasta vorto la virino haltis, returnis la morte palan vizagxon, kaj la okulojn malgaje sed arde flamantajn sxi direktis kun febra rigardo al la figuro, kiu staris cxe la supro de la sxtuparo. Abunda gasa lumo cxirkauxfluis tiun figuron, donante striojn argxentajn sur gxia violkolora vesto; la granda kameo lumis cxe la kolo per koloro blueta, la oraj harpingloj tremis inter la densaj longaj haroj, kiuj iom levigxadis pro la blovado de la vento, kiu penetris tra la malfermita pordo, kondukanta al la strato. Sxi staris kun kapo kaj talio klinitaj antauxen kun lipoj tremantaj de rido, kun malvarmaj okuloj, jxetantaj cxielkolorajn brilojn el sub la velkinta frunto. Marta rigardis sxin dum momento per rigardo seka, ardanta, terurita kaj malgaja, poste sxi subite sin returnis, saltis antauxen kaj rapidege malaperis en la duonkrepusko de la strato.

Pasis apenaux kelke da minutoj, kiam tra tiu sama pordo, tra kiu malaperis Marta, enkuris la gaja Alecxjo, per kelke da saltoj transpasis la sxtuparon kaj enkuris en la logxejon de Karolino.

— Nu, kio? — li demandis, starante sur la sojlo de la saloneto kun la cxapelo en la mano. — Sxi foriris? Sxajnas al mi, ke mi rekonis sxin, irantan sur la kontrauxa trotuaro de la strato. Kiam do sxi revenos?

Li faris cxi tiujn demandojn per tono mallonga kaj rapide; en liaj nigraj brilantaj okuloj estis esprimita malpacienco de homo sen volo kaj sen pripensado, de homo, kiu plene submetigxas al ricevita impreso.

— Sxi tute ne revenos, — respondis la virino, kiu sidis antaux la kameneto, sur la sama loko, sur kiu antaux kelke da minutoj sidis Marta. Sxiaj brakoj estis krucigitaj sur la brusto, la okuloj estis senmove turnitaj al la ardantaj karboj. Sxi ne turnis la rigardon al la eniranta juna viro, kaj al liaj malpaciencaj demandoj sxi respondis per tono mallonga, pli ol indiferenta, per tono malkontenta.

— Sxi ne revenos? — ekkriis Alecxjo, jxetante sian cxapelon sur plej proksiman meblon kaj irante pli profunden en la cxambron — Kion vi diras? sxi ne revenos? cxu vi ambaux ne estas amikinoj de la infaneco?

La virino silentis. La juna viro farigxis cxiam pli kaj pli malpacienca.

— Kion do sxi diris? — li demandis urgxe.

— Sxi diris, malrapide respondis la virino, ne sxangxante la pozon nek la direkton de la rigardo, — sxi diris, ke sxi gxis nun ankoraux amas sian edzon...

Alecxjo largxe malfermis la okulojn.

— La edzon? — li diris, kvazaux ne kredante al siaj propraj oreloj, — la mortintan edzon?

Li eksplodis per rido, li levis la vizagxon kontraux la plafonon kaj ridis lauxte kaj longe. — La edzon! — li ripetis, — kion do sxi volas ankoraux de tiu kompatindulo, li ja plu ne vivas! Ho, fidela koro... nekonsolebla vidvino, kiel sentoplena tio estas!

Li ridis sencxese, sed baldaux en lia rido eksonis falsaj notoj, en kiuj tremis io simila al kompato kaj al malagrabla incitigxo...

— Vorton de honoro! — li komencis, denove trakurante la saloneton per grandaj pasxoj, — tio estas virino neordinara; ami mortintan edzon ankoraux post paso de kelke da monatoj post lia morto! Kiaj altaj sentoj! Kio do estus des pli, se sxi nun ekamus iun vivanton! Ho, se mi povus esti tiu felicxulo!

— Tre povas esti, ke vi povus esti tiu felicxulo, — respondis la virino, sidante antaux la kameneto. Sxi tamen ne forturnis la kapon kaj faris nenian movon. Li alsaltis al sxi. Hela rugxo kovris liajn vangojn.

— Mi povus esti! — li ekkriis, — sxi ne forsxiris do de mi cxiun esperon! Ho, bela cxarma, ora, brilianta sinjorino Karonjo, kompatu min! mi estas efektive furioze enamigxinta! mi povus esti tiu felicxulo se... diru, sinjorino, mi petegas, mi jxurigas vin... se mi farus kion?...

La virino nun la unuan fojon levis la okulojn al li. Sur la fundo de sxiaj pupiloj, sur la iom levitaj brovoj, sur la movigxantaj anguloj de la delikataj lipoj kusxis nepriskribebla esprimo de moko. — Se vi, — sxi diris malrapide, — se vi aspirus sxian manon kaj volus edzigxi kun sxi.

Cxi tiuj vortoj faris sur Alecxjo impreson surdigan kaj rigidigan. Dum momento li staris senmova, kvazaux sxtonigxinta, kun iom malfermita busxo kaj kun okuloj fiksitaj al la vizagxo de la atente lin rigardanta virino.

— Edzigxi! — li ripetis per obtuza vocxo. Liaj lipoj ektremis, kvazaux li tuj estus ridonta, tamen li ne ridis, li nur svingis la manon, levis la sxultrojn, duone kolere kaj duone indiferente diris: — vi sxercas, sinjorino! — kaj foriris de la kameneto.

La virino dum momento akompanis lin per rigardo malvarma kaj moka. Sur sxia vizagxo transkuris dum unu minuto milo da koketaj, mokaj kaj malestimaj ridetoj. La gaja Alecxjo denove starigxis antaux sxi.

— Vi estas kruela, sinjorino Karolino, — li ekkriis, — vi parolas al mi pri edzigxo! cxu ekzistas io pli sensenca? ligi sin por la tuta vivo kun persono, kiun mi apenaux konas, kun vidvino, kiu amas ankoraux sian mortintan edzon? farigxi per unu fojo patro de ia infanacxo, bari al si la mondon, preni sur la sxultrojn tiom da respondeco, tiom da klopodoj? kaj en mia agxo? kun mia felicxa situacio? Gxi estas ideo, kiu efektive konvenus al bonkora burgxo, avidanta bongustan hejman kuirajxon kaj dekduon da pufvangaj infanacxoj. Mi supozas, ke vi ne diris tion serioze; mi scias, ke vi amas sxerci, tio estas unu el viaj cxefaj cxarmoj.

Karolino levis la sxultrojn.

— Kompreneble, mi sxercis, — sxi diris mallonge kaj rigardis denove la ardantajn karbojn.

La gaja Alecxjo estis cxiam pli ekscitita.

— Kian humoron vi havas hodiaux, — li murmuris, — cxu mi nenion pli sciigxos?

— Vi tedas min terure, — respondis la virino.

— Kie sxi logxas? — insiste demandis la juna homo.

— Mi ne scias, mi forgesis demandi sxin pri tio.

— Jen bonega historio! kion do mi nun faros? mi devos sxin sercxi, sed la urbo estas kiel arbaro, antaux ol mi sxin trovos, mi denove sxin forgesos...

Li diris tion kun tre granda ekscitigxo, preskaux kun kolero kaj plendo en la vocxo. Li timis, ke la nekonstanteco de lia memoro kaj la cxiutaga granda nombro da impresoj eble forprenos de li tion, kio en la nuna momento pasie lin interesas. Subite li ekklakis per la fingroj, gxoje ekkriis kaj saltis denove al la kameneto.

Eureka! — li ekkriis; — sxi estas ja kudristino? kie? cxu en ia laborejo? Bela, cxarma, ora sinjorino Karonjo, diru...

La virino levigxis kaj largxe oscedis.

— Nu, tie... cxe la strato Freta, en la kudrejo de sinjorino Szwejc — sxi diris kun mieno de plej granda enuigxo, — iru do jam fine, mi devas vesti min por la teatro...

Alecxjo sxajnis felicxigita.

— Cxe sinjorino Szwejc! mi scias! mi scias! mi vizitadas sxin! Unu filino, tiu, kiu altrancxas, estas monstro, sed la dua, juna edzino de bierfaristo, kaj ankaux la nepino per la filo, frauxlino Eleonoro, estas ne malbelaj... Tie do pasigas la tempon mia diino! Ho! morgaux... morgaux... mi kuros, flugos, rapidos.

Li kaptis la cxapelon kaj staris jam sur la sojlo.

— Gxis revido! — li ekkriis.

De post la sojlo li ankoraux revenis.

— Sinjorino Karonjo iras hodiaux en la teatron? Kaj kion oni ludas?

La virino staris cxe la pordo de sia dormocxambro kun brulanta kandelo en la mano.

Flik kaj Flok, — sxi diris.

Flik kaj Flok! — ekkriis la homo de eterna rido, — mi devas tie esti kaj vidi Lauxron en la egipta danco! Sed cxu ne estas tro malfrue? mi devas ankoraux iri por momento al Bolcxjo! Gxis revido; gxis revido! mi kuras, flugas, rapidas!

Cxiuj grandaj urboj gxenerale kaj precipe Varsovio posedas en sia mezo ian nombron da viroj diversagxaj, kiuj havas perfekte fiksitan kaj largxe faman reputacion de glutantoj de virinaj koroj kaj ruinigantoj de virina honoro. Tiuj homoj, tuj depost la momento, kiam la patrinonaturo aperigas sur ilia supra lipo la unuan lipharan lanugon, gxis la momento kaj ofte ecx post la momento, kiam la komuna patrino ornamas al ili la kapon per blanketa prujno de grizhareco, faras al si kvazaux profesion kaj cxiutagan okupon el admirado de virinaj cxarmoj, admirado platona, kie oni alie ne povas, admirado ne platona cxie, kie oni povas. Ili estas ordinare homoj tre agrablaj, viglaj, spritaj, gajaj, komplezemaj, en societoj ili estas tre dezirataj, en kolegaj rondetoj ili estas admirataj. Ili ofte havas koron ne sole senteman, sed ankaux bonan; intence kaj kun antauxpretigita plano ili neniel volus malutili al iu; kaj se ili tamen ofte kauxzas malprofitojn, menso malsevera kaj bone ilin komprenanta ne povas sen maljusteco apliki al ili aliajn vortojn krom la evangelia: Dio, pardonu ilin, cxar ili ne scias, kion ili faras! Cetere, konsiderinte la ordinarecon de la apero, kiun ili per si prezentas, konsiderinte cxion, kion ili ordinare plenumas kaj kion ili ordinare atingas en la vivo kaj en la socia graveco, tio estas gxenerale figuretoj, kiuj havas tre malgrandan signifon en la socio kaj por la socio, ili estas bagatelaj sxaksoldatoj, sur la granda sxaktabulo de la homaro, mikroskopaj insektetoj, kiuj glitas libere sur la por aliaj tro malglata sxelo de la vivo. Sekve, konsiderante ilian malgrandecon, oni povus cxe la prijugxado de la sociaj aperoj tute preterpasi tiujn gajajn sensignifulojn, aux ecx kun rideto apliki al ili tiun faman ekkrion de la poeto pri la mizera lanugo, se cxi tiu mizera lanugo, cxi tiuj eterne movigxantaj sxaksoldatetoj, cxi tiuj eterne gajaj senkulpaj insektetoj ne estus mortige dangxeraj por certa klaso da homaj estajxoj. Cxi tiu klaso estas la malricxaj virinoj. Ni ne parolas jam ecx pri la koroj, cxar la koroj cxe la tiel nomata bela sekso estas cxiam tre sentema kaj samtempe tute sendefenda loko, tute egale cxu ili trovigxas sub silkaj aux sub lanaj kaj katunaj talivestoj; plej granda bagatelajxo povas ilin vundi, plej granda bagatelajxo povas ilin venki. De tio venas la doloroj kaj plendoj, larmoj kaj gxemoj, sxirado de haroj kaj grincado de dentoj egale en la salonoj kaj en la subtegmentoj. Sed objekto, kiu en salonoj treege malofte estas difektata de tiuj agrablaj petolistoj, sed en la subtegmentoj, subteretagxoj, kudrejoj kaj diversaj laborejoj trovigxas tute sub ilia potenco kaj terure de ili suferas — estas la reputacio de virino. En cxi tiu rilato inter tiuj petolistoj ekzistas tiel grandaj potenculoj, ke ofte sen longa penado, iafoje ecx sen intenco, per la sola alproksimigxo, per kelke da pasxoj faritaj apud la virino, per kelke da rigardoj jxetitaj sur sxin, ili mortigas sxian bonan reputacion, ili kreas en la kapoj de la homoj malbonajn suspektojn. Tio estas agrabla frukto de ilia bone fortikigita kaj largxe fama gloro; agrabla efektive por ili, cxar gxi montras antaux la mondo ilian vere viran energion, la grandegan potencon de ilia influo en la mondo, la grandegan abundon da impresoj, kiujn ili ricevas kaj ricevigas, kaj da plenumataj faroj; sed eble ne tre agrabla por tiuj, sur kiujn okaze falas la rigardo de la sinjoro de la kreitajxoj...

La sinjoro de la kreitajxoj marsxas sur strato de granda urbo, flekseblan bastoneton li svingas kiel sceptron. Brilas sur lia kapo la cxapelo, brilas sur la manoj la gantoj kun duobla kunkudro, brilas sur la brusto ora cxeneto kaj balancigxas gracie sur la malluma fono de la surtuto, kiun pretigis la dignaj manoj de la plej granda tajloro Chabou. Kia majesto! Li kantetas duonvocxe kanteton el La Bela Heleno, kaj penetremajn rigardojn li jxetas cxirkauxen. La randon de la cxapelo li ofte ektusxas per la mano, cxiujn li salutas, cxiuj lin salutas, cxiujn li konas, cxiuj lin konas. Kia digna socia pozicio! Li interrompis sian kantetadon, li etendas la kolon, kaj la piedon li haltigas en la aero simile al cxashundo, kiu ekflaris cxasajxon, li strecxas la rigardon, li ridetas... Tie sur la angulo de la strato preterpasis bela busxeto, eklumis blanka vizagxeto, ekbriletis nigraj okuletoj... Antauxen! kuru kaj pelu! Singarde! la cxasajxo estas jam proksime! oni devas kiel eble plej rapide gxin cxirkauxbari, cxar gxi povus formalaperi! Li aliras de flanke, li levetas la cxapelon, li faras saluton plej respektan (ho, ironio!) kaj per vocxo, plene kopianta la hieraux sur la scenejo auxditan vocxon de Pariso, li demandas: cxu vi permesas, sinjorino, ke mi vin akompanu? Se sxi permesas, li iras kun sxi. Se sxi ne permesas, li iras ankaux. Cxu li ne estas sinjoro de la kreitajxoj? Dum la irado li renkontas konatojn (li havas da ili tiom, kiom la maro havas da gutoj da akvo), li palpebrumas petole kaj montras per la okuloj la akompanatinon. De tempo al tempo la koro kun pligrandigita forto batas en lia brusto: tio estas la unuaj ektremoj de vekigxanta papilia amo aux eble la gxojo de triumfo; plej ofte ambaux kune. Cxiufoje kiam cxi tiu sinjoro de la kreitajxoj ekvidas belan aux ecx beletan ekzempleron de virina vizagxo, li jxuras al cxiuj kaj antaux cxio al si mem, ke li estas furioze, morte enamigxinta. Li faras tion kun plena sincera kredo. Lia koro estas vulkano, kiu eksplodas kelke da fojoj en tago. Krom tio li sentas bone, ke la okuloj de la homoj sekvas kun intereso la novan epizodon de la granda epopeo de lia vivo. Tiuj homaj okuloj tiel kutimis vidi lin nevenkebla, ke tuj de la unua pagxo ili divenas, ke sur la lasta ili trovos venkon!

Li alproksimigxis, sekve li ravis. Li ekrigardis, sekve li venkis. Nek li, nek iu el tiuj, kiuj lin konas, supozas, ke povus esti alie. La gloro de la brava junulo kreskas; la reputacio de la malricxa virino dronas. En la krono, kiu ornamas lian gajan kapon, elkreskas nova folio de lauxro, sur sxia malgaja frunto aperas makulo... Tia estis la gaja Alecxjo, unu el multaj... Lia nura alproksimigxo kompromitis virinon, interparolo kun li estis por sxi dekreto de malhonoro...

Sinjorino Szwejc havis tri filinojn kaj kelke da junaj nepinoj, sekve sxi konis Alecjxon. Li vizitadis sxian domon, kaj sxi ecx mem rakontadis, ke unu el la frauxlinoj Szwejc, tiu, kiu kune kun la patrino okupigxadis per altrancxado, pro li perdis fiancxon. Cxar kvankam sxi estis malbela, tamen, havante beletan figuron kaj lertan langon, sxi iam turnis sur sin la okulon de la sinjoro de la kreitajxoj. Ne estas do mirinde, ke kauxze de tiaj cirkonstancoj, sinjorino Szwejc alsxovis siajn okulvitrojn proksime al la okuloj kaj rapide almetis la vizagxon al la fenestra vitro, kiam sxi unu matenon ekvidis, ke unu el sxiaj laboristinoj pasas la korton en akompano de la nevenkebla Alecxjo. La knabinoj en sxiritaj vestoj kun flavaj vizagxoj kaj senkolorigxintaj kokardoj en la haroj, ankaux jxetis flankajn rigardojn tra la fenestrojn, per la okuloj kaj la fingroj ili sendadis al si reciproke signojn de interkomprenigxo kaj ridetadis. Cxion cxi tion rimarkis ankaux la filino de sinjorino Szwejc, kiu staris apud la ronda tablo. Sxi levigxis sur la piedfingroj kaj jxetis rigardon tra la fenestron. De la loko, sur kiu sxi staris, sxi povis vidi la malgrandajn lipharojn kaj la barbeton de Alecxjo... sed la lipharoj kaj la barbeto estis liaj... sxi sentis, ke sxin kaptis impreso kaj rememoroj. Sxi elstrecxis ankoraux pli la kolon, kaj nun sxi ekvidis nigran lanan tukon, kiu kovris tute sendube kapon virinan.

— Panjo! — kun kiu el la laboristinoj iras sinjoro Aleksandro? Sinjorino Szwejc forigis sian vizagxon de la fenestra vitro.

— Kun sinjorino Swicka, — sxi diris, alproksimigxante al la tablo.

La frunto de la serioza matrono kovrigxis per densaj nuboj, la “S” en la nomo de Swicka, elirante el la busxo de sinjorino Szwejc, siblis tre akre.

La pli junaj laboristinoj kasxe intersxangxis rigardon. La vizagxesprimo kaj vocxsonado de la estrino ne promesis agrablajn aferojn.

Unu el ili diris mallauxte:

— Estos kriado!

— Eble sxi forpelos sxin? — demandis alia ankoraux pli mallauxte.

— Oho? — diris tria plej mallauxte: — sxi nun eble jam ecx ne timas tion!

Nun en la kudrejon eniris Marta. Sxia vizagxesprimo en tiu tago estis tia, ke jam gxi sola povus turni sur sxin la rigardojn de cxiuj cxeestantaj personoj, se tiuj rigardoj jam sen tio ne estus preparitaj, por observi sxin scivole. Sxiaj okuloj estis cxirkauxitaj de malhelaj rondoj, la pupiloj estis kvazaux malvivaj. Sur la kavigxintaj vangoj estis makuloj de sanga rugxo, la brovojn dividis profunda sulko. Enirante, sxi levis la pezajn, sxvelintaj palpebrojn kaj renkontis dekkelke da rigardoj fiksitaj sur sxi. Sxi ne aperigis tamen miron nek ian alian senton, sxi demetis la tukon for de la kapo kaj, preninte la laborajxon, kiu kusxis jam preparita sur sxia tablo, silente sidigxis. Sxiaj manoj tremis kvazaux en febro, kiam sxi disvolvis la tolon kaj enkudriligis fadenon. Sxi klinis malalte la kapon, kiun en tiu tago cxirkauxkovris iom senordaj harligoj, kaj sxi enprofundigxis en sian laboron. Sxia mano tremanta kaj rugxa de malvarmo rapide levigxadis kaj mallevigxadis kvazaux lauxtakte de ia febra kapturna penso. Sxi spiris rapide kaj malfacile, kelke da fojoj sxi malfermis la lipojn, por kapti aeron, kiu videble mankis al sxia brusto. Cxe la ronda tablo du tondiloj sonis akre kaj tirate.

Sinjorino Szwejc el sub la okulvitroj jxetadis sur la jxus venintan laboristinon flankajn rigardojn. La anguloj de sxiaj plenblovitaj lipoj havis formon, kiu divenigis malbonan humoron. Sxi cxesis trancxi kaj, ne ellasante la tondilon el la sulkabundaj fingroj, diris per tirata tono kaj obtuza vocxo:

— Sinjorino Swicka ne estis cxe ni hieraux.

Marta, auxdinte sian nomon, levis la kapon.

— Cxu vi diris ion al mi?

— Sinjorino Swicka ne estis cxe ni hieraux.

— Jes, sinjorino, mi prizorgis miajn aferojn en la urbo kaj mi ne povis veni.

— Neakurateco de la laboristinoj koncerne la venadon al la laboro alportas grandan malutilon al la laborejo.

Marta malalte klinis la kapon. Sxi denove kudris kaj silentis.

Nun jam nur unu tondilo cxe la ronda tablo sonis kaj knaris, sed cxiam pli akre.

La frauxlino, kiu perdis la fiancxon kauxze de la nevenkebla Alecxjo, videble sentis sin cxiam pli kaj pli ekscitita.

Sxia patrino staris kun vizagxo turnita al grupo da laboristinoj, kun senmova tondilo en la bruna mano.

— Mi vidis hieraux sinjorinon Swicka en la urbo. Sinjorino Swicka staris apud la sxtuparo de la Sanktkruca pregxejo kun du personoj.

Marta ne respondis. Kion sxi povus diri? La fakto, pri kiu parolis sinjorino Szwejc, estis tute vera.

— Mi ankaux konas la personojn, kun kiuj sinjorino Swicka interparolis hieraux sur la strato. Unu el ili antaux kelke da jaroj ecx laboris dum kelka tempo en nia laborejo; sed ne longe, ne longe, cxar mi tuj rimarkis, ke sxia kunestado povas doni dangxeran ekzemplon por niaj laboristinoj. Cxu sinjorino Swicka konas bone tiun virinon? Sxia kamaradeco povas esti tre dangxera.

— Ne por mi, sinjorino, — unuafoje ekparolis nun Marta. Sxi ne levis la kapon de super la laboro, sed en sxia tremanta vocxo sonis obtuza kaj retenata ribelo de virina fiereco, kiu sentas sin piedpremata.

— Ha! sopirgxemis sinjorino Szwejc, — oni ne devas havi tro multe da konfido al si mem. Malmodesteco estas patrino de cxiuj pekoj. Pli bone estas eviti, multe pli bone estas eviti dangxeran kamaradecon... Kaj cxu sinjoro Aleksandro Loncki estas ankaux proksima konato de sinjorino Swicka?

La gxis nun cxiam sonanta kaj knaranta tondilo cxesis soni kaj knari. La frauxlino kun la nebela vizagxo, kiu tamen iam altiris al si la rigardon de la sinjoro de la kreitajxoj, levis la kapon.

— Li certe estas bona kaj proksima konato, panjo, se sinjorino Swicka promenas kun li cxiutage.

Oni povus pensi, ke tiuj cxi vortoj estis serpentoj, kiuj volvekovris Martan de la kapo gxis la piedoj kaj enpusxis siajn pikilojn en cxiujn punktojn de sxia korpo: sxi subite rektigxis, levis la kapon de super la peco da tolo, kiu estis etendita sur sxiaj genuoj, kaj la largxe malfermitajn okulojn sxi strecxe direktis al la vizagxo de la parolanta frauxlino.

— Kion tio signifas? — sxi diris malfacile kaj preskaux sufokigxante.

Sxi ekrigardis cxirkauxen. Cxiuj laboristinoj, ecx tiuj, kiuj ordinare aspektis plej sensente kaj senmove, sidis nun kun levitaj kapoj kaj kun okuloj direktitaj al sxi. Sur iliaj vizagxoj oni povis legi la plej diversajn sentojn: kompaton, scivolecon, mokon. Dum momento Marta restis kvazaux sxtonigxinta. La puncaj makuloj, kiuj trovigxis sur sxiaj vangoj, malrapide largxigxis, gxis ili purpurigis la frunton kaj la kolon.

— Vi ne havas kauxzon por koleri, mia sinjorino, vi ne havas kauxzon por koleri, — diris Sinjorino Szwejc; — jam dudek jarojn mi estas mastrino de laborejo, en kiu cxiam laboradis samtempe pli ol dudek junaj personoj, mi akiris sekve multe da sperto. Krom tio mi scias, kiaj estas miaj agodevoj rilate al la animoj, kiujn la Providenco konfidas al mia prizorgado; mi ne povas rigardi indiferente, se iu el ili propravole elmetas sin al dangxero. Plue mi havas ja filinojn, tre junajn nepinojn. Kion do la homoj povus pensi pri ili, se nia laborejo, Dio gardu, prezentus iajn ekzemplojn de malcxasteco! Fine, sur la korton rigardas la fenestroj de la logxejo de unu ricxa kaj diotima sinjorino, kiu estas vera protektantino kaj bonfarantino de nia laborejo. Sankta sinjorino! kion sxi pensus, se sxi vidus, ke iu el miaj laboristinoj gxuste sub miaj kaj sub sxiaj fenestroj promenas kun juna kaj salona frauxlo? Cetere, eble sxi ecx jam vidis! Vera timego min kaptas, kiam mi ekpensas pri tio, kion mi diros al nia protektantino, se sxi min demandos pri tio? Cxu mi diru al sxi, ke tiun laboristinon mi forigis? Sed eble tio estos kontrauxa al la kristana favorkoreco?...

— Diru al sxi, ke la laboristino, kiu havis la malfelicxon renkonti sur cxi tiu korto junan kaj salonan frauxlon, forigxis de cxi tie mem kaj propravole.

Cxi tiuj vortoj eksonis tra la granda cxambro per vocxo klara kaj forta. Marta levigxis de la segxo kaj kun alte tenata frunto kaj kun tremantaj lipoj rigardis rekte en la vizagxon de sinjorino Szwejc.

— Mi estas virino malricxa, tre malricxa, — sxi diris plue, — sed mi estas honesta, kaj vi havis nenian rajton paroli al mi en tia maniero. Ne la Providenco fordonis min al via prizorgado kaj alkondukis min cxi tien, sed mia propra senkapableco. Mi venis cxi tien, cxar aliloke mi ne povosciis labori; vi scias tion tre bone, kaj vi sciis bone ekspluati mian situacion. Mia laboro valoras kelkoble pli, ol kiom vi donas al mi por gxi... Sed ne pri tio mi volis paroli. Mi faris propravolan interkonsenton kaj mi plenumis gxiajn kondicxojn. Suferi mizeron mi devas, sed toleri ofendojn... malgraux cxio... mi ne povas... ne, mi ankoraux ne povas! Adiaux!

Cxe la lastaj vortoj sxi surjxetis la tukon sur la kapon kaj direktis sin al la pordo. La laboristinoj sekvis sxin per siaj rigardoj, la pli junaj kun simpatio kaj kun speco de triumfo sur la vizagxoj, la pli maljunaj kun kompato kaj kun ankoraux pli granda mirego.

Cxio, kio okazis al Marta depost hieraux: la disrevigxo, kiu sxin trafis cxe la libristo; la maldolcxa sento de envio, kiu unuafoje atakis sxin cxe la vido de la Kazimira palaco kaj de la lernanta esperplena vira junularo; la vizito en la domo cxe la strato Krolewska, la malgxoja propono, kiu tie estis farita al sxi; la sendorma nokto, pasigita inter torento da larmoj kaj flamoj de honto; sed precipe la renkontigxo kun la homo, pri kiu sxi sciis, ke li atendis sxin kun malhonoranta penso en la kapo, — cxio cxi tio metis sxian spiriton en tiun staton de febra strecxo, kiu longe dauxri ne povas, kiu cxe la plej malgranda ektusxo eksplodas per neretenebla fulmotondro. Kaj la ektusxo, kiun kauxzis la vortoj de sinjorino Szwejc kaj de sxia filino, ne estis plej malgranda. En la brusto de Marta la gxis ekstremeco strecxita kordo de sentoj krevis kaj eksonigis ribelan krion kaj suferplenan gxemon. Cxu sxi faris bone, kiam sxi cedis al la neretenebla eksplodo de virina fiereco kaj de homa digno, jxetante antaux la piedojn de la sxin ofendinta virino sian lastan pecon da pano? Sxi ne pensis pri tio, sxi ne prikalkulis sian agon, kurante tra la longa korto al la pordego, kondukanta sur la straton.

Sed apenaux sxi eniris en la pordegan arkajxon, sxi retirigxis kvazaux antaux ia terura fantomo, esprimo de mortiga ofendo kovris sxian vizagxon. En la pordega arkajxo staris ankoraux Alecxjo kaj interparolis mallauxte kun ia juna viro, kiu staris cxe la malsupro de la sxtuparo, per kiu li videble jxus malsuprenvenis, por iri en la urbon. Marta forsaltis al la kontrauxa flanko. Estis videble, ke sxi penis nerimarkite formalaperi lauxlonge de la muro; sed cxu lerta kapreolo povas forkuri de la okulo de sperta cxasisto?

— Sinjorino! — ekkriis Alecxjo, sin returnante; — kia surprizo! Mi ne pensis, ke vi tiel frue forlasos hodiaux tiun kavernacxon, kiu (nun lia vocxo mallauxtigxis) de kelka tempo farigxis por mi paradizo, al kiu mi sopiras!

La viro, kun kiu Alecxjo antauxe interparolis, forlasis la lastajn sxtupojn kaj elkuris sur la straton, jxetante preterflugantan rigardon sur la virinon, al kiu sin turnis lia kamarado, kaj maskante dusignifan rideton per kanteto el Flik kaj Flok. Marta staris cxe la muro, pala kiel marmoro, kun elrektigita talio kaj kun fulmoj en la okuloj. La gaja Alecxjo alproksimigxis al sxi kun rideto sur la lipoj kaj kun reva rigardo.

— Kion vi volas de mi, sinjoro? — ekkriis la virino.

— Sinjorino! — interrompis sxian parolon la sinjoro de la kreitajxoj, — antaux kvaronhoro vi forpusxis min de vi per tre severa vorto, sed mi ne perdas la esperon, ke mia konstanteco...

— Kion vi volas de mi, sinjoro? — ripetis la virino, reakirante sian vocxon, kiun sxi estis perdinta por momento. — Jes, sxi diris plue, mi forlasis tiun kavernacxon, en kiu tamen trovigxis mia lasta rimedo de enspezado, la lasta peco da pano por mi kaj por mia infano. Mi faris tion kauxze de vi. Per kia rajto vi, sinjoroj, baras la vojon al ni, por kiuj la irado jam sen tio estas tiel malfacila? Cxu vi havas almenaux iometon da koro kaj konscienco, kiam vi persekutas estajxojn, kiuj jam sen tio ne scias, kie ili povas trovi por si lokon en la mondo? Ho, al vi tio certe kauxzos nenion malbonan! Al vi la homoj donos por tio lauxdon, al ni ili donos ofendon. Ni perdos la honestan nomon kaj ofte ankaux la lastan pecon da pano, vi bonege amuzigxos...

Sxi diris cxion cxi tion rapide, preskaux sen respiro, kun akra moko en la vocxo kaj en la okuloj.

— Vi amuzigxos, — sxi ripetis kun malagrabla rido, — sed permesu, ke virino, kiun vi bonvolis elekti kiel objekton de via amuzigxo, ripetu al vi la vortojn de malnova fablo: Malbone, malbone vi tempon pasigas, vin tio amuzas, nin tio mortigas!...

Dirinte cxi tion, sxi pasis preter la miregigita junulo kaj malaperis post la pordego.

La sinjoro de la kreitajxoj restis sola, klinis la kapon, tusxis per la mano siajn lipharetojn, direktis konsternitan rigardon al la tero kaj longe staris tiele. Sur lia vizagxo oni povis vidi honton kaj bedauxron. Li hontis pri sia malvenko, li bedauxris la cxarman kaj kontrauxstaran kaj gxuste pro sia kontrauxstareco ankoraux pli cxarman bildon, kiu malaperis antaux liaj okuloj. Aux eble kiam li vidis la virinon kun la flamantaj pupiloj, kun nubo sur la frunto kaj kun lipoj tremantaj de fiera sufero, en li ektremis ia pli serioza sento; eble li eksentis, ke li agis malbone, ke li al iu malgrauxvole faris maljustajxon. Ho, jes malgrauxvole! “Nin tio mortigas” sxi diris.

Kia penso! Cxu li intencis iun mortigi? Nenio en la mondo estis pli fremda al lia sentema koro, ol intenco de ia mortigo; nenio estis pli kontrauxa al liaj pensoj, kiuj tute ne havis ian inklinon al dramoj. Kaj tamen kun kia forto sxi parolis al li! kia dolora fulmo brilis el sxiaj pupiloj, kiel pala kaj kiel bela sxi estis! Alecxjo sensxanceligxe fordonus en cxi tiu momento kelke da jaroj de sia senzorga kaj felicxa vivo, por povi sxin vidi, petegi de sxi pardonon, kompensi al sxi la maljustajxon, se li gxin faris al sxi kaj... akompani sxin al sxia logxejo.

Ha! sed kie estis tiu sxia logxejo! li ne sciis. Li sulkis la frunton, klakis malpacience per la fingroj kaj, levante la kapon, ekkriis preskaux kolere:

— Nun mi sxin kredeble jam ne trovos!

En tiu sama momento enkuris el la strato en la pordegon juna frauxlineto, preskaux ankoraux infano, en malvasta pelto kaj kun mirinde graciaj botetoj. Kiam Alecxjo sxin ekvidis, la esprimo de lia vizagxo subite sxangxigxis. Li rapide deprenis la cxapelon, kaj, salutante la belan frauxlineton, li diris kun rideto:

— Kiel longe jam mi ne havis la felicxon vidi frauxlinon Eleonoron! La frauxlineto videble ne estis malkontenta de la renkontigxo.

— Ha! sinjoro Aleksandro estas vere tre gxentila! tre gxentila! Jam tutan monaton vi ne estis cxe ni. La avino kaj la onklino jam kelke da fojoj diris, ke sinjoro Aleksandro estas negxentila.

Sinjoro Aleksandro per revantaj okuloj sekvis la movojn de la rozokoloraj lipetoj, kiuj pepis tiujn vortojn.

— Sinjorino! — li diris, — la koro tiras min al via domo, sed la prudento malkonsilas.

— La prudento! Estus tre interese scii, kial la prudento devas malkonsili al vi vizitadi nin?

— Mi timas pri mia trankvileco! — diris mallauxte la sinjoro de la kreitajxoj.

La frauxlineto rugxigxis gxis la haroj kaj oreloj.

— Nu, ne timu kaj venadu al ni, cxar alie la avino kaj la onklino vere koleros.

— Kaj vi?

Momento da silento. La okuloj de la frauxlineto rigardas najlon, elstarantan el la planko de la pordegejo, la okuloj de la venkinto kalkulas la orajn harfasketojn, kiuj el sub la cxapelo elsxutigxis sur la blankan frunton.

— Mi ankaux vin koleros.

— Ho! se tiel estas, mi venos, mi nepre venos!

La frauxlineto enkuras en la korton, kien la sinjoro de la kreitajxoj ne kuragxas sxin sekvi. Kun malricxa laboristino estas alia afero, sed kun nepino de virino, kies domon oni vizitadas, kun frauxlino Szwejc, kiu, kiel oni diras, havos cxirkaux dekkvinmil spesmiloj da doto, promeni senceremonie sur la korto ne konvenas.

Alecxjo eliras sur la straton, kaj antaux liaj okuloj pretersxovigxas du virinaj figuroj: la figuro de malricxa laboristino kun flamo en la indignanta okulo kaj la figuro de bela frauxlineto kun oraj harfasketoj cxirkaux la blanka frunto. Li jam mem ne scias, kiu el ili estas pli bela kaj pli alloga. Tiu, — li pensas, — estas fiera kaj flama diino; cxi tiu estas tre cxarma malgranda diineto! Veron diras la scienculoj: kiaj nekalkuleblaj ricxajxoj estas disversxitaj en la granda regno de la naturo! Kiom da nuancoj, kiom da specoj! Kiam homo devas fari elekton, li simple ricevas kapturnon kaj la koro en li fandigxas. Sed por kio fari elekton? Tous les genres sont bons hors le genre vieux et laid!

Viro! mizera lanugo! vi, ventanima estajxo!

Kaj Marta?

Post la fortaj ekscitigxoj, kiujn sxi havis, Marta denove enfalis tute en bagatelajxan kalkulon. La ses spesmilojn, kiujn sxi ricevis de la libristo, sxi donis al la domadministranto, pagante tiamaniere la sxuldon, kiu gxis nun ne estis pagita, kaj acxetante samtempe la rajton logxi en la subtegmenta cxambreto ankoraux dum du semajnoj.

— Vi sxuldas ankoraux por la mebloj, diris la administranto, prenante el sxia mano la monon.

— Forprenu ilin el mia cxambro, cxar mi ne povas pagi por ilia uzado.

Iaj bonhavaj gesinjoroj, kiuj logxis en la dua etagxo, bezonis por sia kuirejo aux antauxcxambro tablon, kelke da segxoj kaj liton. Vespere cxi tiuj mebloj jam ne estis en la cxambro de Marta. Sxi sternis sian tre malmultigitan litajxaron sur la nuda planko kaj sidigxis sur la planko antaux la malplena kameno. Cxe la dua flanko de la kameno sidigxis Janjo. La pozo de la patrino estis senmova, preskaux rigida, la infano sidis kuntirita kaj tremanta de malvarmo kaj eble ankaux de sufero. La du palaj vizagxoj, kiujn cxirkauxis la krepusko de la komencigxanta vespero kaj profunda silento de la dezerta cxambro, prezentis malgajan vidajxon. Gxi estis ankaux vidajxo mistera. Du malfelicxaj vivoj sidis tie antaux la malvarma aperturo de mallumega kameno. Kia estos ilia fino?

Janjo havis en tiu nokto dormon maltrankvilan kaj interrompatan.

Gxis nun, se sxi ofte ploris en la tago, en la nokto sxi almenaux dormadis trankvile. Sed tiun vesperon oni elportis el la cxambro la lastan objekton de sxia ludado: la du malnovajn lamajn segxojn. Sxi bedauxris ilin kiel bonajn amikojn, kun kiuj sxi ludadis en pli liberaj minutoj kaj al kiuj sxi silente rakontadis siajn suferojn kaj plendojn pri malsato, malvarmo, pri la batoj de Antoniowa, pri kiuj, gvidata de instinkto de bona infano, sxi ne volis alporti plendojn al la patrino. La infano ploris kortusxe, kiam sxi vidis, ke oni elportas sxiajn amatajn kriplajn maljunuletojn, poste, kusxigxinte sur la tero, sxi eble rememoris sian antauxlongtempan mahagonan liteton, cxirkauxitan de galerieto, kovritan de brodita litkovrilo, per kies diverskoloraj strioj sxi lernis distingi kolorojn kaj admiri ilian belecon...

Estis jam preskaux noktomezo. La infano jxetigxadis sur sia malalta sternajxo, de tempo al tempo gxemadis kaj ploradis en la dormo. Marta sencxese sidis sur la planko apud la kameno, en plena mallumo kaj farante al si mem akrajn riprocxojn.

Akre kaj turmente sxi riprocxadis al si sian agon rilate al sinjorino Szwejc. Kial sxi ekflamis per ofendita fiereco? Kial sxi forlasis tiun lokon, en kiu sxi havis ian ajn eblon, por ion ajn laborenspezi? Estas vero, ke la ofendo, kiun oni tie jxetis al sxi en la vizagxon, estis nemeritita, granda, forte vundanta, sed kio el tio sekvas? Cxu virino en sxia situacio havas la rajton intersxangxe por ofendo jxeti al iu en la okulojn sian pecon da pano, nigran, malmolan, maldolcxan, sed lastan? Tute ne kapabli ion fari, por levi sin el malestiminda situacio, kaj samtempe ne kapabli pacience toleri la batojn kaj ofendojn, kiujn donas tiu situacio, kia nekonsekvenco! Per propra senkapableco fordoni sin en la manojn de virino, kiu ekspluatas tiun senkapablecon, kaj poste postuli de sxi por si estimon kaj justecon? Kia senprudenteco!

— Ne! — pensis Marta; — unu el la ambaux: oni devas esti en la mondo aux forta kaj fiera, aux malforta kaj humila. Oni devas povoscii porti kaj gardi sian personan dignon, aux oni devas rifuzi al si cxiun pretendon pri gxi. Mi estas malforta, sekve mi devas esti humila. Mi ne povas per miaj faroj levigxi gxis tia situacio, ke mi devigu la homojn estimi min, sekve mi ne devas postuli por mi estimon. Kaj cetere por kio la homoj devas min estimi? Cxu mi mem efektive min estimas? Cxu mi povas sen honto kaj sen riprocxoj de la konscienco rigardi cxi tiun infanon, al kiu mi devis doni apogon kaj prizorgon kaj donas nenion? Cxu mi povas sen plej profunda humiligxo pensi pri tio, ke simile al sendefenda sxafo mi klinas mian nukon antaux nehonesta mano, permesante, ecx petante, ke el mia laboro, el la sxvito de mia frunto gxi kreu ricxecon por si kaj por siaj infanoj? Kian opinion cetere havas pri mi la tuta mondo, la homoj? Unu forjxetas mian laboron, cxar gxi estas sentauxga; alia jam tuj en la komenco gxin ne akceptas, havante la konvinkon, ke gxi certe estas sentauxga; alia malnoble gxin ekspluatas gxuste tial, ke gxi estas senkapabla; fine alia ecx vidas en mi ne homon, kiu egalas al li per honoro kaj virto, sed nur nemalbelan virinon, kiun oni povas... acxeti! Kial do mi postulis de sinjorino Szwejc tion, kion la tuta mondo al mi rifuzas, kion akiri cxe la homoj, ecx cxe mi mem, mi ne povis?

La nokto cedis al griza vintra tagigxo, Marta cxiam ankoraux sidis sur la sama loko, kun kubutoj apogitaj sur la genuoj, kun kapo inter la manplatoj. Sxi sentis sin nun humila, tre humila, sxi ridetis pri si mem cxe la penso, ke hieraux ankoraux sxi povis havi iajn pretendojn pri estimo de homoj; sxi estis certa, ke jam neniam sxi miros sian propran malaltigxon kaj neniam ekmurmuros kontraux la mano, kiu sxin ofendos.

Kune kun la taga lumo en la subtegmentan cxambreton eniris rememoroj pri la cxiutagaj bezonoj. Marta elprenis el la posxo dekkvinspesdekan moneron. Pli da mono sxi ne havis, kaj laborenspezon sxi havis nenian.

— Mi devos iri peti! — sxi ekpensis.

Sxi eliris en la urbon kaj direktis sin al la konata librejo. Sxi iris al la homo, kies kompatema mano jam donis al sxi unu fojon laboron, la duan fojon almozon.

Malfermante la pordon de la librejo, Marta eksentis en si mem ian miron. Antaux sia eliro el la domo sxi imagis al si, ke tre malfacile estos al sxi transpasxi cxi tiun sojlon, ke tiel same, kiel antaux kelka tempo, antaux la eldiro de vorto de peto sxi rugxigxos de honto, sxi perdos por momento la vocxon. Sxi eraris. Sxia koro ne frapis pli forte, rugxo ne kovris sxian frunton, kiam sxia rigardo renkontigxis kun la rigardo de la libristo.

Li staris, kiel ordinare, malantaux la skribtablo, iom klinigxinte super amaso da notoj kaj kalkuloj. Kiam, auxdinte sonoradon, li levis la vizagxon, lia frunto estis malpli serena ol antaux kelka tempo, en liaj okuloj oni povis legi ian maltrankvilecon aux malgxojon. Videble io lin embarasis aux afliktis. Eble li havis malsukceson en la entrepreno, de kiu li multe al si promesis, aux eble lin afliktis malsano de iu el lia familio aux el liaj amikoj? Kun videbla malfacileco li fortiris siajn pensojn de la objekto de sia okupo kaj direktis al la eniranta virino rigardon malpli serenan, malpli bonan kaj afablan ol antauxe. Marta tion rimarkis. Kelke da tagoj pli frue sxi sin retirus kaj forirus aux almenaux kasxus la celon de sia veno, sed nun sxi aliris al la skribtablo kaj intersxangxinte saluton kun la libristo, sxi diris:

— Vi estis tiel bona, ke vi helpis min per konsilo kaj donaco, tial mi venis denove al vi...

— Per kio do mi povas servi al vi?

Li parolis gxentile, sed pli malvarme ol la unuan fojon. Liaj distritaj okuloj direktigxadis cxiumomente al la paperoj, kiuj kusxis sur la tablo.

— Mi perdis la okupon en la kudrejo, en kiu mi laborenspezadis dudek spesdekojn por tago. Cxu vi ne scias pri ia loko, kiu tauxgus por mi, pri ia...

La libristo mallevis la okulojn kaj dum momento staris silente.

Al lia antauxa embaraso aligxis nun iom da konfuzo kaj ecx malpacienco.

— Ha! — li diris post momento, farante per ambaux manoj geston, kiu montris bedauxron, — kion fari, sinjorino! oni devas ion povoscii, oni nepre devas ion povoscii...

Li ne finis sian penson kaj silentigxis. Marta kunpremis en ambaux manoj la finojn de la tuko, kiun sxi havis sur la kapo.

— Sekve, — sxi diris post momento, kion do mi faros?

Sxi diris tion en tia maniero, ke la libristo levis la okulojn kaj rigardis sxin atente. Sxia vocxo havis sonon mallongan kaj iom akran, en la profunde sidantaj okuloj brulis fajro, sed ne fajro de doloro, kiel antaux kelka tempo, ne de silenta, penetranta petegado, sed kvazaux de retenata obtuza kolero. Rigardante sxin kaj auxskultante sxian vocxon, oni povus diri, ke kontraux tiu homo, kun kiu sxi parolis, sxi sentas ian cxagrenon, ke en sia spirito sxi akuzas lin parte pri tio, kion sxi suferas.

La libristo pripensis ion dum momento.

— Mi malgxojas, — li diris, — mi tre malgxojas, ke mi vidas en tia situacio la edzinon de homo, kiun mi konis kaj estimis. Sxajnas al mi, ke mi povos ankoraux ion fari por vi... kvankam tio estos nur nova provo. Miaj konatoj, gesinjoroj Rzetkowski, gxuste nun bezonas iun... iun por... servado en la cxambroj... se vi dezirus tian lokon...

— Mi petas vin pri gxi, — diris Marta sen plej mallonga pripenso.

— En tia okazo mi skribos kelke da vortoj al gesinjoroj Rzetkowski. Se vi deziros, vi povos iri al ili kun mia karteto...

— Mi iros certe, — diris la virino.

La libristo skribis rapide dekkelke da vortoj sur folieto da papero kaj donis gxin al la atendanta virino. Li rapidis, li estis maltrankvila kaj kvazaux afliktita. Tuj post la fordono de la letero li salute sin klinis.

Cxi tiu saluto estis klare adiauxa, gxi signifis kvazaux: mi ne havas tempon, mi nenion plu povas fari! Marta eliris el la librejo. La letero, kiun sxi tenis en la mano, ne estis fermita. Sxi malfaldis la duopige falditan folieton da papero kaj turnis gxin kelkfoje en sia mano. Sxajnis, ke inter la partoj de la folieto sxi ion sercxas. Efektive en sxia kapo aperis la penso, ke tiel same kiel antaux nelonge en sxian manuskripton, la libristo eble nun en la folieton da papero enmetis ian donon por sxi. Tamen dono tie ne estis. Marta ekpensis: estas domagxe, ke li nenion donis!

La libristo estis tre bona homo kaj havis tre kompateman manon. Sed la kompatemaj manoj havas tiun neoportunecon por la personoj, kiuj ilin bezonas, ke ili ne cxiam estas en la sama humoro. Ecx la plej bona homo ne povas esti en cxiu momento de sia vivo egalmezure inklina por plenumado de bonaj faroj. Bonaj faroj estas speco de lukso por la spirito, kies cxiutaga pano estas la agodevo. Kompatema mano en momento de plenumado de sia agodevo povas esti tre malinklina por plenumado de kompatemaj faroj.

Kia sxangxo! Antaux kelke da monatoj Marta ekgxemegis de doloro, de honto, kiam sxi ricevis almozon, nun sxi bedauxris, ke sxi gxin ne ricevis!

Sxi rigardis la adreson de la letero, kiun sxi tenis en sia mano, kaj sxi direktis sin sur la straton Swieto-Krzyska. Post kelke da minutoj sxi trovigxis en kuirejo, kiu apartenis al vasta kaj bonhava logxejo. Sxi trovis tie kuiristinon, al kiu sxi transdonis la letereton, kiun sxi ricevis de la libristo. La kuiristino direktis sin en la internajn partojn de la logxejo, Marta sidigxis sur ligna benko. Sxi sidis tie cxirkaux dek minutoj. Videble gesinjoroj Rzetkowski pripensadis aux konsiligxadis! Post dek minutoj en la kuirejon eniris nejuna virino kun agrabla eksterajxo, en vestoj montrantaj bonhavecon. Sxi tenis en la mano la leteron de la libristo. Sxi aliris al Marta, kiu, ekvidinte sxin, levigxis kaj dum kelke da sekundoj atente sxin rigardis.

— Pardonu, sinjorino, — diris la mastrino kun iom da konfuzo en la vocxo, — antaux kelke da tagoj ni efektive bezonis cxambristinon, sed nun ni jam ne bezonas... mi tre bedauxras... pardonu. Dirinte tion, la nejuna sinjorino salutis la antaux sxi starantan virinon multe pli gxentile, ol oni faras ordinare kun kandidatino por cxambristino, kaj sxi forlasis la kuirejon.

En la cxambro, en kiun sxi eniris, sidis kun pipo en la busxo grizeta viro kaj du junaj frauxlinoj brodis apud la fenestro...

— Nu? — demandis la nejuna viro, — vi sxin ne akceptis?

— Kompreneble mi ne akceptis. Vidvino post oficisto... sxi certe postulus por si iajn apartajn konsiderojn... tia maldika, delikata... kiel sxi tauxgus por balai la cxambrojn aux en la dauxro de tutaj horoj stari super gladilo... sxi certe ecx ne scias lavi nek gladi. Ni havus kun sxi nur klopodojn, nenion plu.

— Estas vero, — diris la edzo de la nejuna sinjorino, — kaj tamen estas domagxe, ke vi sxin foririgis simple kun nenio. Kredeble sxi estas tre malricxa, se tiel delikata, kiel vi diras, kaj vidvino post oficisto, sxi volas servi kiel cxambristino. Oni devis eble provi...

— Sed, mia Ignacio, sinjoro Lauxrencio skribas, ke sxi havas infanon! Ne parolante jam pri cxio alia, cxu ni povas akcepti servistinon kun infano?

— Estas vero, estas vero! Kun infano oni ne povas, tio estus tro multekosta kaj klopoda... Dio scias, kia infano ankoraux tio estas... Sed cxar sxin rekomendis Lauxrencio... Mi timas, ke li sentos sin ofendita, ke ni foririgis sxin tiel simple kun nenio, ke li opinios, ke ni estas homoj sen koro.

— Nu! oni povas do ion doni al sxi! Mi preferas doni al sxi unufoje ecx spesmilon, ol altiri al mi konstantan klopodon... embarason... kaj ankoraux preni en la domon fremdan infanon...

Marta estis jam sur la sxtuparo, kiam sxi ekauxdis post si rapidajn pasxojn kaj dufoje ripetitan vokon:

— Sinjorino! sinjorino!

Sxi sin returnis kaj ekvidis belan junan frauxlineton, kiu, bone kovrante sin per varma jaketo, kuris al sxi.

— Sinjorino, komencis la juna frauxlineto, haltante antaux la vidvino, — mia patrino ordonis al mi tre peti pardonon de vi, ke vi afable venis al ni vane... hodiaux estas tiel malvarme, kaj vi lacigxis irante al ni... mia patrino ordonis al mi tre peti pardonon...

Sxi parolis tion rapide kaj konfuzite, cxe la lastaj vortoj sxi kun iom nekuragxa gesto etendis la manon kun spesmila monpapero. Marta hezitis dum sekundo, sed nur dum sekundo, poste sxi prenis el la mano de la bela frauxlino la susurantan papereton, diris “mi dankas” kaj foriris. Dum la irado hejmen sxi acxetis faskon da ligno, iom da nigra pano, da malbonspeca faruno kaj da lakto. La panon sxi destinis por si, la lakton kaj farunon por la infano.

En tiu tago sxi plu ne iris en la urbon. Sxi pretigis mangxon, konsistantan el lakto kaj faruno, versxis gxin sur argilan pladon kaj sidigis antaux gxi Janjon.

Sed la knabineto mangxis ne multe. Sxi estis silenta kaj neordinare serioza. Sxian malgrandan kapon sxi sentis kredeble tre peza, cxar sxi konstante gxin apogis per la maldika mano, poste sxi sidigxis sur la planko apud la patrino, kusxigxis sur sxiaj genuoj kaj ekdormis per dormo malfacila kaj longa.

La sekvantan tagon Marta timigxis, kiam cxe la matena lumo sxi ekvidis la vizagxon de sia infano. Janjo estis ankoraux pli pala ol hieraux, el sxiaj profundigxintaj kaj blue kadritaj okuloj fluis silenta, sed korpenetra plendo. La juna virino forturnis sin al la fenestro kaj konvulsie interfingrigis la manojn. Se mi ne donos al sxi pli bonan komforton, sxi malsanigxos... pli bonan komforton, kia freneza penso! Post du aux tri tagoj mi jam ne havos per kio hejti la cxambron kaj kuiri por sxi varman mangxon!

— Hu! sxi diris al si mem post momento, nenio estas farebla! mi devas iri kaj peti pardonon de sinjorino Szwejc!

Sxi iris al la strato Freta. Malfermante la pordon de la malgaja laborejo, sxi miris pri si ankoraux pli ol tiam, kiam sxi eniris en la librejon. Estas vero, ke sxi sentis sin iom humiligita, sed cxi tiu sento estis nenio en komparo kun la en sxi reganta dezirego esti denove akceptita en tiun lokon, kiun sxi antaux kelke da tagoj memvole forlasis.

Sinjorino Szwejc, ekvidinte sxin, ne vidigis ecx la plej malgrandan miron. Trans la lipojn de la serioza matrono nur transkuris rapida rideto kaj sxiaj okuloj akre ekbrilis malantaux la okulvitroj. La laboristinoj levis la kapojn kaj rigardis la venintinon, unuj kun scivoleco, aliaj kun ironio kaj malica kontenteco. Sub la rigardoj de pli ol dudek paroj da okuloj Marta eksentis varmegan flamon sur la vangoj kaj sur la frunto.

Tio estis terura turmento, sed gxi dauxris ne pli ol sekundon. La estrino de la kudrejo kaj sxia filino cxesis trancxi la tolon. Videble ili atendis la unuan vorton de sia estinta laboristino.

— Sinjorino! — diris Marta, turnante sin al sinjorino Szwejc, — antaux du tagoj mi estis eksplodema, facilanima... mi ofendigxis de tio, kion vi diris al mi kaj mi respondis per malgxentilajxo. Mi petas pardonon de vi. Se estas eble... mi volus denove labori cxe vi.

Kiel antauxe miron, tiel nun triumfon oni ne vidis sur la vizagxo de sinjorino Szwejc. Kontrauxe, sxi dolcxe ekridetis kaj afable skuis la kapon.

— Ho, mia sinjorino Swicka! — sxi komencis per dolcxa miela vocxo, — mi ne koleras... kaj kio do, ho bona Dio, kio tre grava gxi estas, auxdi ian malgxentilajxon... ricevi malagrablan vorton. Nia Savinto ordonis ja, ke ni ripetadu matene kaj vespere: kaj pardonu al ni sxuldojn niajn, kiel ni ankaux pardonas! Mi estus ribela kontraux la vorto de Dio, se mi kolerus sinjorinon Swicka... sed akcepti sinjorinon Swicka en mian laborejon mi ne povas, mi tre bedauxras, sed mi efektive jam ne povas, cxar sur la loko de sinjorino Swicka mi havas depost hieraux alian laboristinon...

Cxe la lasta vorto sxi montris per la tondilo junan virinon, kiu sidis sur la estinta loko de Marta.

— Nia laborejo, dank’ al Dio, havas plej bonan reputacion... krom tio ni ne uzas masxinojn, kiuj tiel terure ruinigas la fortojn kaj difektas la sanon de la laborantoj. Tial laboristinoj sin pusxas al ni, amase sin pusxas. Estas vera interpusxigxo. Cxiun tagon du aux tri personoj venas al ni kun peto pri laboro. Ne mankas, dank’ al Dio, laboristinoj, ne mankas, kaj akcepti tro multe ni ne povas, cxar mi kaj mia filino ne deziras sxargxi nin per laboro tro multe. Sekve nun, kiam ni havas plenan nombron da laboristinoj, ecx pli ol plenan nombron, loko por sinjorino Swicka...

— Tamen eble, panjo, trovigxus ankoraux laboro ankaux por sinjorino Swicka, flustris la malbela frauxlino, klinigxante al la patrino.

De kelke da minutoj sxi rigardis Martan atente kaj scivole. En sxiaj malgrandaj kaj iom strabaj okuloj aperis io simila al kompato.

Sed sinjorino Szwejc levis la sxultrojn.

— Ne, — sxi diris, ni ne havas laboron, ni ne havas! Por akcepti sinjorinon Swicka, kiu propravole nin forlasis, ni ne povas ja forigi la hieraux akceptitan frauxlino Sofion. Auxdinte la lastajn vortojn, la virino, kiu sidis sur la estinta loko de Marta, levis la kapon de super la laboro kaj ekrigardis la estrinon de la kudrejo preskaux kun timego.

— Vi min jam ne akceptos? — demandis Marta, — nenian esperon mi povas havi?

— Nenian, kara sinjorino Swicka, nenian! Mi tre bedauxras, sed la loko estas jam okupita... mi ne povas.

Marta per apenaux rimarkebla movo klinis la kapon kaj eliris el la laborejo. Malfermante la pordon, sxi auxdis post si brueton, konsistantan el tre mallauxta flustrado kaj ankoraux pli mallauxta ridado. Sxi komprenis, ke sxi estas objekto de moko aux de senutila kompato de pli ol dudek personoj, kaj sxi denove eksentis flamon en la brusto kaj sur la frunto. Sed kiam sxi trovigxis sur la strato, sxin ekregis tuj unu sola, ekskluziva penso: — Mi ne povas ja reveni tiel kun malplenaj manoj! Mi devas hodiaux nepre pli varmigi la cxambron kaj morgaux pretigi por la infano ian viandan mangxon... alie... gxi malsanigxos... Dum momento sxi iris tiamaniere, kvazaux sxi ne scius bone, kien sxi iras, sxi direktigxadis dekstren kaj maldekstren, haltadis meze de la trotuaro kun klinita kapo: sxi meditadis. Poste jam kun pli granda certeco kaj en pli rekta direkto sxi komencis iri lauxlonge de la strato Dluga. Irante, sxi atente rigardadis la fenestrajn ekspoziciojn de la magazenoj. Antaux unu el ili sxi haltis. Tio estis magazeno de juvelisto, ne tre vasta kaj ne tre eleganta. Videble tian sercxis la juna virino, cxar post momenta pripenso sxi malfermis la vitran pordon, kiu trovigxis super kelke da sxtupetoj. La eksterajxo de la magazeno sxin trompis. La magazeno ne estis tiel modesta, kiel gxi aspektis. Kontrauxe, en suficxe vasta cxambro trovigxis granda kvanto da objektoj el oro kaj multekostaj sxtonoj. Sed la efektiva ricxeco kauxze de nelerta elmontrado aux eble ecx intence ne prezentigxis publike al la pasantoj. Ke la ekstera simpleco de la magazeno estis bazita sur la propra intenco de gxia posedanto, tion oni povis supozi preskaux kun certeco, vidante, kiel en la mezo de siaj helpantoj kaj versxajne lernantoj li laboris propramane. Li estis homo nealta, rugxvanga, grizeta, kun bonkora rideto kaj granda spriteco en la malgrandaj brunaj okuloj. Ekvidinte la enirantan virinon, li levigxis kaj demandis gxentile, kion sxi deziras.

— Mi petas pardonon, se mi ne bone trafis, — diris Marta; — mi pensis, ke eble vi acxetos de mi ian oran objekton.

— Kial do ne, sinjorina mosxto, kial do ne? — respondis la juvelisto kun la spritaj brilantaj okuloj, — kia do objekto gxi estas?

Dum momento estis nenia respondo. Marta staris en la mezo de la magazeno kun okuloj direktitaj al la planko. Sxia vizagxo, pala kiel marmoro, estis rigida kaj strecxita. Oni povus diri, ke sxi estas finanta interparoladon kun sia propra interno kaj sxi intencas nun diri la lastan vorton de tiu interparolado, vorton, esprimontan ian tre malfacile atingitan decidon.

— Kia do objekto gxi estas? — denove demandis la juvelisto kaj jxetis iom malpaciencan rigardon sur sian interrompitan laboron.

— Edzigxa ringo, — respondis la virino.

— Edzigxa ringo! — malrapide ripetis la juvelisto.

— Edzigxa ringo, — mallauxte murmuretis la helpantoj de la juvelisto, levante la kapojn.

— Edzigxa ringo, — diris Marta ankoraux unu fojon, elsxovis el sub la maleleganta tuko la malvarman manon kaj detiris de la maldika fingro oran ringon. Samtempe sxiaj piedoj eksxanceligxis, kaj simile al persono baldaux svenonta sxi per senkonscia movo sercxis ion, sur kio sxi povus sin apogi.

— Sidigxu, sinjorino, sidigxu! — ekkriis la juvelisto, de kies lipoj tute malaperis la bonkora rideto. Unu el la helpantoj de la juvelisto alsxovis al la virino tabureton. Sed Marta ne sidigxis. Sxi travivis unu el la plej malfacilaj, eble la plej malfacilan momenton el cxiuj, el kiu konsistis sxia irado sur la vojoj de malricxeco. Kiam sxi estis detiranta de la fingro la oran ringon, sxajnis al sxi, ke ankoraux unu fojon kaj por cxiam sxi disigxas de la sola homo, kiun sxi amis sur la tero, de la felicxa, neforgesebla pasinteco. Sxia koro konvulsie kunpremigxis, bruo aperis en sxia kapo.

Sed tiun momenton sxi jam travivis. Per forto de la volo sxi rekaptis la forglitantan memkonscion kaj donis al la juvelisto la ringon.

— Cxu tio cxi estas nepre necesa? mia Dio, cxu gxi estas nepre necesa? — demandis la juvelisto per tono de kompato.

— Nepre necesa, — respondis la virino mallonge kaj seke.

— Ha! se vi tion deziras; estas jam pli bone, ke vi vendos cxi tiun objekton al mi, ol se vi vendus gxin al iu alia. Vi ricevos almenaux gxian plenan valoron.

Dirante cxi tion, li staris jam malantaux tablo kovrita de vitritaj skatoloj kun oraj objektoj kaj jxetis la ringon sur negrandan kupran pesilon. La du metaloj interfrapigxinte donis sonon puran kaj dauxran.

— Bona oro, — diris la juvelisto.

Marta forturnis la vizagxon for de la balancigxanta pesileto. Sxian rigardon forte okupis nun vidajxo, kiun sxi gxis nun tute ne atentis. Tio estis vidajxo tre simpla. Cxe ambaux flankoj de longforma tablo sidis kvin junaj homoj, havantaj la agxon de 15 gxis 25 jaroj, kun delikataj instrumentoj en la manoj. Unuj el ili facetis kaj poluris multekostajn sxtonojn de diversa grandeco; aliaj fandigis oron cxe malgrandaj flamoj super feraj tripiedoj; unu desegnis modelojn de cxenetoj, braceletoj, brocxoj, ringoj, kovriloj por posxhorlogxoj kaj aliaj similaj multekostaj objektoj. Marta strecxe rigardis lauxvice cxiun el la paroj da manoj, kiuj movigxadis cxe la longforma tablo. Sxiaj okuloj, antauxe tute senvivaj, komencis flami per forta fajro. Oni povis vidi en ili febran scivolecon, preskaux avidecon. Dum la kelke da minutoj de cxi tiu rigardado sxi rimarkis pli da detaloj de la juvelista arto kaj komprenis gxian esencon kaj naturon pli bone, ol iu alia, trovigxanta en aliaj cirkonstancoj, povus rimarki kaj kompreni en la dauxro de multe da horoj.

— Mi petas vin, sinjorina mosxto, — diris la juvelisto el malantaux la tablo, — la ringo de via mosxto valoras tri kaj duonon da spesmiloj.

Auxdinte cxi tiun vocxon, Marta forturnis la vizagxon for de la laborantoj kaj rapide aliris al la tablo, cxe kiu staris la juvelisto.

— Sinjoro! — sxi diris, — cxi tiuj sinjoroj estas ja viaj helpantoj?

— Jes, sinjorino, — respondis la juvelisto, kiun la neatendita demando iom mirigis.

— Kaj sendube ankaux viaj lernantoj...

Marta profunde penetrigis sian brilantan rigardon en la vizagxon de la antaux sxi staranta homo.

— Cxu vi ne povas, sinjoro, akcepti min kiel vian lernantinon kaj helpantinon?

La malgrandaj okuloj de la juvelisto largxe malfermigxis.

— Vin, sinjorino! vin! — li elbalbutis, — kiel do... kial... sed ja...

— Jes, min, — ripetis la virino per sensxanceligxa vocxo. Mi havas nun neniajn rimedojn por vivi... mi vidas, ke la juvelista laboro enhavas en si nenion, kio superus miajn fortojn, kontrauxe, sxajnas al mi, ke mi gxin plenumus bone, cxar por tio oni bezonas bonan guston kaj mi iam havis la eblon ellabori tion en mi... estas vero, ke komence vi devus min instrui, sed cxi tio ne dauxrus longe... mi garantias al vi, ke mi laborus tre diligente kaj kompreneme... cetere mi akceptus pagon la plej malgrandan, kian ajn... kian ajn...

La juvelisto cxesis miregi. Li jam komprenis, kion bezonas la virino, kiu alportis al li por vendi la edzigxan ringon. Lia malalta frunto tamen tre videble sulkigxis, liaj viglaj okuloj montris konfuzitecon.

— Vidu, sinjorina mosxto, — li komencis, — por diri la veron, mi en mia magazeno lernantojn ne havas; cxi tiuj sinjoroj estas jam preparitaj, instruitaj...

Marta ekrigardis al la tablo, cxe kiu sidis la laborantoj. Unu el ili, tiu kiu desegnis, jxus levigxis kaj eliris en la apudan cxambron.

— Mi scias desegni, — diris Marta, — tio estas, sxi korektis sin rapide, — mi scias la desegnadon en suficxa grado, por povi pretigi por juvelistaj laborajxoj la necesajn modelojn.

Elparolante cxi tiujn vortojn kun ia febra rapidado, sxi aliris al la longforma tablo kaj sidigxis sur la loko, kiun jxus forlasis la juvelista desegnisto. La junaj homoj, kiuj laboris cxe la tablo, forsxovigxis iom kun siaj segxoj, interrompis sian laboradon kaj rigardis la inter ili sidigxantan virinon kun miro kaj samtempe kun ironio. Sen ironio, sed ankaux kun granda miro sxin rigardis la juvelisto. Sxi nenion atentis, nenion vidis. Sxi kaptis krajonon kaj komencis desegni sur folieto da papero, kiun sxi trovis gxuste antaux si. Absoluta silento regis en la magazeno. Sur la klinita vizagxo de la virino aperis rugxeto, sxia brusto spiris malrapide kaj profunde, la mano per firma movado, sen la ecx plej malgranda tremado aperigis sur la papero delikatajn, mallongajn aux retusxitajn konturojn.

La desegnisto, kiu antaux momento estis elirinta en la apudan cxambron, revenis en la magazenon, sed, vidante, ke lia loko estas okupita, li haltis sur la sojlo. Tio estis viro, havanta la agxon de cxirkaux dudek tri jaroj, peneme vestita, kun frizitaj haroj kaj glatigitaj lipharetoj. Li metis la manojn en la posxojn, apogis sin senzorgece al angulo de muro kaj kun rideto sur la lipoj per la okuloj intersxangxadis kun la kolegoj signojn de interkomprenigxo.

— Sed, kara sinjorino... — komencis la iom malpaciencigxinta juvelisto.

— Tuj, tuj — respondis Marta, ne turnante la okulojn for de sia laboro.

Post momento sxi levigxis kaj donis al la juvelisto la folieton, sur kiu sxi estis desegninta.

— Jen estas modelo por braceleto, — sxi diris.

La juvelisto tre atente rigardis la desegnajxon. La modelo estis farita tre bele. Gxi konsistis el krono da largxaj belformaj folioj interbukitaj per ronda glata krampo, kiun volvecxirkauxis nur du torditaj trunketoj.

La braceleto pretigita laux cxi tiu modelo havus en si samtempe du cxefajn bonajn ecojn de tiaspecaj objektoj: simplecon kaj elegantecon.

— Bele! oni ne povas nei! tre bele! — diris la juvelisto, klinante la kapon al ambaux flankoj kaj rigardante la desegnajxon kun mieno de kontentigita kompetentulo. — Bele! tre bele! — li ripetis post momento, sed nun jam iom konfuzita. — Viaj desegnajxoj, sinjorino, povus esti por mi tre utilaj, sed... sed... — Li eksilentis, kaj, videble embarasata pri bonforma esprimo de sia penso, li ekfrotis per la manplato siajn densajn grizitajn harojn.

La juna homo, kiu staris cxe la pordo, dauxrige ridetis.

— Ho, mia Dio! — li diris levante la sxultrojn, — se vi hezitas akcepti cxi tiun sinjorinon kiel deseg... kiel mi tion esprimu... nu, kiel desegnistinon...

Dekkvinjara knabo, kiu sidis cxe la tablo, eksplodis per rido. La juna homo kun la frizitaj haroj diris plue:

— Se vi hezitas plenumi la postulon de cxi tiu sinjorino pro konsidereco rilate min, mi petas, faru al vi nenian embarason. Vi scias ja, ke ankaux sen tio mi laboros cxe vi jam ne pli ol kelke da semajnoj, cxar mi havas la certecon, ke en tiu tempo mi ricevos oficon en la oficejo de la arhxitekturisto de la urbo Varsovio... Li parolis tion kun iom da ironio kaj kun plena nezorgeco. Oni povis vidi en li homon, por kiu la magazeno de la juvelisto estis nur stacio sur la vojo al lokoj pli altaj kaj pli profitaj.

— Jes, jes, — diris la juvelisto, — mi scias, ke vi baldaux min forlasos... sed mi tamen ja ne povas...

— Kiom vi pagas al cxi tiu sinjoro? — interrompis lin Marta.

La juvelisto diris la sumon, kiun li cxiutage pagas al la frizita junulo.

— Mi akceptos la duonon de tiu pago — diris la virino. Nun la juvelisto jam per ambaux manplatoj ekfrotis siajn harojn.

— Aj! aj! — li ekkriis, irante de unu tablo al la dua, — malfacilan problemon vi enbatis en mian kapon. Pasante li ekrigardis la modelon de braceleto, desegnitan de Marta.

— Bela! mi ne povas nei; tre bela!

— Aj! aj! — li ripetis, kaj liaj spritaj okuloj maltrankvile vagis cxirkauxen. Videble li batalis kun si mem, aux eble batalis en li la deziro havi bonan kaj tre malkaran laborantinon kaj la timo enkonduki en la laborejon ian gxis nun ne ekzistintan novajxon.

Li starigxis en la mezo de la magazeno kaj, rigardante siajn helpantojn, diris per demanda tono:

— Ha? kio?

Versxajne cxi tiujn lakonajn demandojn li faris al si mem, sed kvazaux kun videbla respondo li renkontigxis okulo kontraux okulo kun la kvar vizagxoj de la laborantoj, sidantaj cxe la tablo. Sur tiuj vizagxoj oni povis vidi iom da miro, sed multe pli da moko. Kaj la junulo kun la frizitaj haroj ekridis preskaux lauxte, kvazaux intencante doni plenan liberecon al sia ridado, li salte forigxis en la apudan cxambron.

Kial tiuj homoj ridetis kaj mokis? Estus malfacile respondi pri tio, aux pli vere oni povus multe paroli pri tio. Sed la juvelisto en tiu ridado videble trovis konfirmon de siaj timoj kaj malinklinoj. Per ambaux manoj li faris esprimplenan geston kaj, rigardante Martan, li ekkriis:

— Sed, kara sinjorino! vi, kara sinjorino, estas virino!

Cxi tiu ekkrio estis tute bonkora. En gxi sonis ecx bedauxro de industriisto, kiu pro motivoj, kiuj lin tute ne tusxas, perdas bonan negocon.

Marta ekridetis.

— Mi estas virino, — sxi diris, — jes, tio estas vero. Kio do sekvas el tio? Mi scias desegni modelojn...

— Nu jes, jes! — ekkriis la juvelisto, frotante siajn harojn kaj sidigxante inter siaj helpantoj, — sed vidu, sinjorino, tio estus afero nova, tute nova... mi konfesas, mi ne tre amas cxiujn novajxojn!... Kiel vi vidas, cxe mi cxi tie laboras junaj homoj... la mondo estas kalumniema... vi komprenas?...

— Mi komprenas, — interrompis Marta, — kaj mi dankas vin por la klarigoj, kiuj ne estas novajxo por mi. Cxu vi acxetas mian ringon?

— Mi acxetas, kara sinjorino, mi acxetas...

Li rapide levigxis de la segxo, kuris al alia tablo, elsxovis tirkeston kaj staris super gxi enpense dum momento.

— Jen estas la mono, — li diris, donante al la virino du monpaperetojn.

Marta klinis salute la kapon kaj direktis sin al la pordo. Estante jam cxe la sojlo, sxi returnis sin al la juvelisto.

— Vi diris al mi, ke mia ringo valoras tri kaj duonon da spesmiloj,

Sed vi donis al mi kvar. Mi sekve ricevis duonon da spesmilo tro multe.

— Sed, kara sinjorino, — elbalbutis la juvelisto, — mi opiniis... mi pensis... mi volis... vi, kara sinjorino, desegnis por mi modelon...

— Mi komprenas, — interrompis Marta, — kaj mi dankas vin!

Kioman fojon, depost la tempo, kiam sxi komencis trenadi sian mizeron kaj urgxajn bezonojn de unuj homaj pordoj al aliaj, sxi anstataux dezirata laboro ricevis almozon!

Forlasinte la magazenon de la juvelisto, Marta ne ploris, ne plirapidigis kaj ne malplirapidigis siajn pasxojn. Sen larmoj, sen rideto kaj sen sopirgxemo sxi iris rekte al sia logxejo per pasxoj egalaj kaj sammezuraj. Antaux unu horo sxi pensis, ke, ricevinte monon por la vendita ringo, sxi acxetos ankoraux hodiaux lignon, por pli bone varmigi la cxambron por la nokto, kaj mangxmaterialojn, por pretigi fortigan mangxajxon al la infano. Sxi tamen ne plenumis tiujn siajn intencojn, sxi ne iris en butikon de mangxmaterialoj; oni povus diri, ke aux sxi forgesis cxion en la mondo, aux sxi ne havis forton, por iri pluen, aux kuragxon, por iri al alia loko krom tiu alte trovigxanta, nuda kaj malvarma nestacxo, kiu estis sxia logxejo. Gxis tiu tago cxiufoje, kiam sxi estis revenanta hejmen, sxi cxiam rapide kuradis sur la sxtuparo, sed nun sxi iris sur gxi malrapide, kelkfoje sxi pusxigxis je kruta sxtupo, ne vidante gxin en la komencigxanta krepusko, aux vidante nenion antaux si. Muta kaj malvarma kiel tombo sxi eniris en la cxambron, jxetis nur preterflugantan rigardon sur la knabineton, kiu kunpremigxinte sidis antaux la kameno, ne ekparolis al sxi, deprenis de la kapo la tukon kaj aliris al la litajxo, kusxanta sur la planko. Sxiaj okuloj vitrece rigardis en la spacon. Socia elpelindulino! sxi murmuretis, jxetigxis sur la plankon kaj kusxigxis senmova, kun vizagxo kasxita en la kuseno, kun manoj interplektitaj super la kapo. Janjo aliris, aux pli vere alrampis al la loko, sur kiu kusxis sxia silentanta patrino, sidigxis cxe la pieda parto de la litajxo, per la maldikaj malvarmotremantaj brakoj cxirkauxis siajn levitajn genuojn kaj apogis sur ili la videble tre pezan kapeton.

Profunda silento regis en la cxambro; nur ekster la fenestro, malalte, sur vasta spaco bruis la granda urbo, sendante obtuzajn, ondantajn ehxojn de sia bruo al tiu loko, kie, sxajne forlasitaj de Dio kaj de la homoj, rigidigxis en mizero kaj malrapide agoniis virino kaj infano.

Marta kusxis sur la malmola litajxo, en sxtona senmoveco, sen ia penso en la kapo, sen ia alia sento krom morta lacigxo. Laboro gxustmaniere entreprenata kaj juste rekompencata estas la plej efika, eble la sola efika higiena rimedo kontraux malsanoj de la korpo kaj spirito. Sed nenio tiel rapide kaj gxisfunde ruinigas la fortojn fizikajn kaj moralajn, kiel jxetigxado sur diversajn vojojn de laboro, febra sercxado kaj netrovado.

Marta nun vidis antaux si jam nenian vojon. Estas vero, ke ekzistis unu, cxiam malfermita por sxi, sed cxi tiu vojo kondukus sxin tien, al tiu logxejo cxe la strato Krolewska, kaj devigus sxin diri al tiu virino kun la velkinta frunto kaj disliberigitaj haroj: mi revenas! vi diris la veron! mi ne estas homo, mi estas objekto! Sed en la brusto de la juna virino ekzistis instinktoj, sentoj, rememoroj, kiuj forturnis sxin de tiu vojo, kiuj faris gxin nepensebla por sxi. Tial sxi efektive ne pensis pri gxi, tiel same kiel sxi en cxi tiu momento pensis pri nenio. Subite sxi ekauxdis kvazaux en dormo ronkan, nehaltigeblan tusadon. Cxi tiuj sonoj tremige sxin ekskuis kaj rapidege eligis sxin el la sxtona senmoveco. Rapide sxi levigxis sur la litajxo kaj sidigxis rektigxinte.

— Cxu tio estis vi, kiu tusis, Janjo?

— Mi, panjo!

La vocxo de la patrino estis tremanta kaj obtuza, la vocxo de la infano estis mallauxta kaj ronka.

Rapide sxi prenis la infanon sur la brakojn kaj sidigis gxin sur siaj genuoj. Per la manplato sxi ektusxis la frunton, kiu estis varmega, sxi almetis la manon al la brusto, en kiu la infana koreto batadis per forto spasma kaj dissxiranta.

— Ho, mia Dio! — ekgxemegis la virino, — nur ne tion! cxion, kion vi volas, nur ne tion!

En la krepuska mallumo sxi ne povis klare vidi la vizagxon de la filineto. Sxi eklumigis la malgrandan lampon kaj, portante la kvarjaran knabineton en la brakoj kiel sucxinfanon, elmetis sxian kapon al la lumo. Sur la vangoj de la infano trovigxis rugxaj makuloj de varmego, la largxaj pupiloj rigardis kun profunda, kvankam muta plendo. Sxi ektusis denove kaj senforte klinis la pezan kapeton sur la brakon de la patrino.

En la mezo de la nokto per la sxtuparo de la alta domo kuris malsupren virino kun nigra tuko sur la kapo. Preskaux absoluta mallumo regis cxirkaux sxi, kaj tamen sxi ne sxanceligxis kiel antaux kelke da horoj, ne pusxigxis je la krutaj sxtupoj kaj ne haltis dum la irado por reakiri spiron. Oni povus diri, ke sxi havis flugilojn cxe la brakoj, kaj tio tute ne estus senesenca metaforo. Sxin portis efektive kaj preskaux levis super la teron doloro kaj timego.

Post malpli ol duonhoro sxi revenis, sed ne sola. Sxin akompanis viro ankoraux juna, havanta sur si elegantan cxapelon kaj bonhavecan pelton. Ili eniris en la cxambron kaj ambaux aliris al la litajxo, kiu kusxis sur la planko. La infano kun vizagxo rugxa de varmego jxetigxadis sur gxi kun preskaux sencxesa tusado kaj neklaraj plendoj.

La kuracisto rigardis cxirkauxen, kredeble sercxante segxon. Ne trovinte gxin, li starigxis unugenue sur la planko. La virino staris cxe la pieda parto de la litajxo, muta kaj senmova, kun malgxoja fajro en la okuloj.

— Kiel malvarme estas cxi tie! — diris la viro, levigxante.

La virino nenion respondis.

— Sur kio do mi skribos?

Sur la fenestro staris boteleto kun inko, kusxis papero kaj folio da papero. La kuracisto fleksigxinte skribis recepton.

— La infano havas brulumon de la spira kanalo, tiel nomatan bronkiton. Varmigu la cxambron kaj donadu akurate la medikamenton.

Li diris ankoraux kelke da vortoj kaj levis de la planko la cxapelon. La virino prenis ion el la posxo kaj silente etendis al li la manon kun mono en la manplato. La kuracisto ankoraux unu fojon jxetis rapidan rigardon cxirkauxen kaj ne etendis sian manon.

— Lasu! — li diris jam cxe la sojlo, — lasu! La infano estas malforta kaj kadukigxinta. La malsano estos longedauxra kaj postulos kredeble multe da medikamentoj. Morgaux mi venos.

Li foriris. La vidvino genuigxis antaux la malalta litajxo kaj alpremis sian bruston al la brusto de la infano.

— Ho, mia infano! mia sola infano! — sxi murmuretis, — pardonu vian patrinon, pardonu! Mi ne kapablis liveri al vi varmon kaj nutron, mi elmetis vin al malvarmo kaj malsato! Vi estas malforta, kadukigxinta... vi estas malsana... ho, mia infano...

Senforte sxi malsuprensxovigxis de la litajxo, frapis la frunton je la planko, enigis la manojn en la harojn.

Ho, kiel mi estas malnobla, kanajla, krima!

Post unu horo la medikamento, alportita el la urbo, staris jam apud la malsana infano; tuj post la tagigxo kaj post la malfermigxo de la butikoj abunda fajro brulis sur la kameno, plenigante la cxambron per vigliga varmo.

La vortoj de la kuracisto montrigxis veraj. La malsano de Janjo dauxris longe. La kuracisto, kiu ripetadis siajn vizitojn cxiutage, venis jam la dekan fojon. La infano havis ankoraux grandan varmegon; gxia malfacila kaj ronka spirado sonadis super la planko simile al grincado de segilo.

Marta denove staris muta kaj senmova cxe la pieda parto de la litajxo. La kuracisto turnis sin al sxi:

— Ne perdu la esperon, sinjorino, — li diris milde, — la infano povas resanigxi, sed precipe hodiaux, morgaux sxi bezonas apartan prizorgadon. Hodiaux cxi tie estas denove tro malvarme. La temperaturo devas esti almenaux ses gradojn pli alta. Kaj la medikamenton, kiun mi preskribis, alportu kiel eble plej baldaux kaj donadu gxin al la infano dum la tuta nokto sen cxeso. Gxi estas eble tro multekosta, sed gxi estas nun la sola...

Li foriris. Marta staris en la mezo de la cxambro kun manoj krucigitaj sur la brusto, kun rigardo fiksita sur la planko.

Plialtigi la temperaturon de la cxambro! per kio? acxeti medikamenton! Per kio?

Sxi ne havis jam en la posxo ecx unu spesdekon. En la unua tago de la malsano de la infano sxi posedis kvar spesmilojn kaj kelke da spescentoj; tiun trezoron forglutis la kameno, en kiu cxiutage brulis fajro, kaj la apoteka retorto, al kiu Marta sin turnadis kelke da fojoj en cxiu tago.

Sxi nun jam ne sxiradis siajn harojn, ne jxetigxadis sur la plankon kaj ne batadis sian bruston kun senlima humileco. Sxi estis apenaux ombro de la antauxa Marta. Sxia malgrasigxinta kaj flavigxinta vizagxo ricevis trajtojn de suferado, kiu, farigxinte la normala stato de sxia spirito, penetrinte la plej malgrandajn fibrojn de sxia korpo, bolis en sxia brusto kaj kapo surde kaj mute, sed sencxese. La bluigxintaj lipoj de la virino estis forte kunpremitaj, kiel cxe persono, kiu kutimis retenadi malantaux la interfermitaj dentoj gxemojn kaj kriojn, sxiaj senbrilaj pupiloj nebulite rigardadis cxirkauxen.

Eble ekzistas ankoraux io por vendi?

Ne, ekzistis nenio krom la kuseno, sur kiu ripozis la kapo de la malsana infano, krom la lana tuko, sub kiu spiris gxia rauxka brusto, kaj du cxemizetoj kaj malnovaj infanaj vestetoj, por kiuj neniu donos ecx tiom, kiom oni devas pagi por fasko da ligno. La virino senforte mallevis la manojn.

— Kion do mi faros? — sxi diris al si mem, — kion mi povas fari? sxi mortu! mi kusxigxos apud sxi, kaj mi mortos kune kun sxi!

Subite la infano jxetigxis sur la litajxo kaj malforte ekkriis. En tiu ekkrio sonis kvazaux rido de gxojo kaj neklara gxemo de doloro.

— Patro! — ekkriis la infano, eltirante en la aeron ambaux maldikajn kaj varmegajn manojn. — Patro! patro!

Ho, Dio! la mortiga varmego alportis antaux la okulojn de la infano la bildon de gxia patro; gxi ridetis al li, plende ekgxemis antaux li kaj petegis lin pri savo!

Marta levis la gxis nun klinitan kapon; el sxiaj okuloj, gxis nun sekaj kaj nebulitaj, kun subita fortego ekversxigxis larmoj. Sxi interfingrigis la manojn kaj fiksis sian nebulitan rigardon sur la vizagxo de la infano.

— Vi vokas la patron, — sxi elgxemis el la malfacile spiranta brusto, — li certe povus alporti al vi savon! Li laborenspezus por vi antauxe por varmo kaj nutro, nun por medikamentoj...

Dum momento sxi staris kaj meditis. Subite sxi jxetigxis al la litajxo kaj haltis super gxi.

— Ha! — sxi ekkriis, — mi ankaux ne lasos vin sen savo! La patro laborus por vi... la patrino... iros peti almozojn!

Flama rugxo kovris sxiajn flavigxintajn vangojn, en la okuloj ekbrilis fajro de forta decido.

Sxi jxetis sur la kapon la nigran tukon kaj kuris malsupren al la logxejo de la kortisto. Tie antaux fajro, cxe kiu kuirigxis mangxajxo, sidis virino en granda kufo kaj kun malelegantaj sxuoj. Marta haltis antaux sxi, malfacile spirante de kurado.

— Sinjorino! — sxi ekkriis, — pro kompato... pro favorkoreco...

— Certe monon! — malafable murmuris la virino, — mi ne havas, mi ne havas, de kie do mi povas gxin havi...

— Ne, ne, ne monon! mi iros gxin akiri en la urbo! dume sidu iom cxe mia malsana infano!

La virino faris malkontentan mienon, kvankam ne tiel koleran kiel antauxe.

— Cxu mi ie havas tempon, por sidi cxe sxia malsana infano...

La patrino klinigxis, kaptis la grandan, maldelikatan, malmolan manon de la virino kaj almetis gxin al sia busxo.

— Pro kompato, sinjorino, pro favorkoreco sidu iom cxe la infano... gxi konstante volas trinki... gxi jxetigxas kaj desaltas de la litajxo, oni ne povas hodiaux lasi gxin sola...

Sxi kisis tiun manon, kiu ankoraux antaux nelonge kruele batis sxian infanon.

— Nu, nu, kion do sxi faras! nu, mi iros, mi iros kaj iom sidos, nur ne vagu tro longe, cxar post unu horo mia infano venos el la lernejo kaj mi devos doni al gxi mangxi!...

La malluma figuro de la virino kuris en la krepusko tra la arkajxan pordegejon de la domo.

— Mi iros... mi eltiros la manon... mi almozelpetos... murmuretis al si Marta. Sxi elkuris sur la straton, haltis, pripensis ankoraux dum momento kaj ekkuris en la direkto al la strato Swieto-Jerska. Flamaj flugiloj, el kiuj unu estis doloro kaj la dua estis timo, denove portis sxin kun mirinda rapideco. Blinda, surda, ne sentante la pusxojn de la pasantoj, ne atentante iliajn insultojn kaj scivolajn rigardojn, sxi simile al fulmo trapenetradis la amasojn da homoj, kiuj malhelpis sxian iradon, kaj lauxlonge de la trotuaroj sxi kuris rapidege al tiu loko, en kiu trovigxis unu el la kompatemaj manoj, kiujn sxi estis renkontinta. Fine sxi trovigxis antaux la pordego, en kiun sxi iam eniris kun gxojo, espero, fiereco, sxi ekspiris profunde, iris rapide laux la lumita sxtuparo, kaj per tremanta mano sxi tusxis la butonon de elektra sonorilo. La pordo malfermigxis, juna, elegante vestita, vigla servistino aperis sur la sojlo, samtempe ondo da lumo falis en la okulojn de la veninta virino kaj ondo da bruo, konsistanta el homaj vocxoj, tusxis sxiajn orelojn. La antauxcxambro estis abunde lumita, malantaux la pordo kondukanta en la salonon bruis, babilis, ridis dekkelke, eble ecx kelkdek homaj vocxoj.

— Kion vi deziras, sinjorino? — demandis la servistino.

— Mi havas aferon al sinjorino Rudzinska.

— Ho! tiam eble venu morgaux. Hodiaux miaj gesinjoroj havas sian semajnan vesperkunvenon; la gastoj jxus kolektigxis, mia sinjorino ne povas eliri el la salono...

Marta eliris returne sur la sxtuparon. La servistino fermis post sxi la pordon. Malantaux cxi tiu pordo logxis efektive bona, sincere favorkora virino: sed sxia kompatema mano ne povis en cxi tiu momento malfermigxi por Marta. Kaj tio estis afero tute natura. Kompatemaj manoj gxenerale enhavas en si kruelan elementon de necerteco. Cxar la plej bona homo ne povas cxiun momenton de sia vivo dedicxi al bonaj faroj. Ne sole la neprokrasteblaj okupoj kaj la personaj zorgoj, sed ecx la per si mem senkulpaj, iafoje ecx devigaj sociaj amuzigxoj direktas la kompateman manon al aliaj celoj kaj faroj, ne permesante, ke gxi en tiu momento estu apogo por homa mizero.

Marta nun iris, aux pli vere kuris en direkto al la strato Krakowskie Przedmiescie. Kredeble sxi pensis pri la bonfarema libristo. Sed apenaux sxi haltis antaux la pordo de la librejo kaj ekrigardis tra la vitron, sxi retirigxis sur la trotuaron. Sxi vidis en la librejo kelkan nombron da personoj, kelke da elegante vestitaj sinjorinoj kaj du gajvizagxajn sinjorojn, kiuj elektadis librojn por acxeti.

Estis inter la sepa kaj oka horo vespere, sekve la tempo, kiam granda urbo ekstere kaj interne bolas per plej kapturna movado, brilas per plej ricxaj vestoj, preskaux gxis senfineco multobligas en si la aperojn de civilizacio, kiuj ekregas en la internoj de la domoj kaj sur la strataj vojoj, sur grandajn spacojn versxas abundan lumon, muzikon, amasojn, bruon. La vivo vespera estas duono de la vivo, eble la pli granda duono por la logxantaro de urbo, sur kies cxielo dum multe da semajnoj la suno lumas cxiutage apenaux kelke da horoj.

La strato Krakowskie Przedmiescie estis plena de movado, bolis per vivo kaj rapidado, kiun favoris la vetero de tiu vespero. Malgrandpeca martmonata negxo falis sur la ankoraux frostitan teron kaj purigis la cxielon de la blanketaj nuboj. Nun la cxiela plafono etendita super la urbo estis alte profunda, malluma, stelplena.

Sencxesa bruo de radoj simile al senfina tondro kuris laux la mezo de la largxa strato. Sur la trotuaroj ondis miloj da homaj kapoj. Estis tie tiel lume, preskaux kiel dum la tago, cxar krom la tre densaj gasaj lanternoj multaj magazenaj fenestroj versxis sur vastan spacon torentojn da lumo.

Sur la trotuaroj de la cxefaj stratoj de Varsovio neniam estas tiel multe da homoj, kiel gxuste en tiu tempo. Cxar gxi estas la tempo kiel de la laboruloj, tiel ankaux de la mallaboruloj. La laboruloj rapidas al ripozo aux al distrigxo, la mallaboruloj amas tiujn por ili tre konformajn elementojn: parolbruon, al kiuj ili sensence elmetas siajn orelojn, diversecon de vidajxoj, kiujn ili rigardas kun malfermitaj busxoj, brilan lumon, kiu karesas iliajn okulojn, kaj eble ankaux la mistera duonlumo de la vespero ilin allogas. En tiu kuranta, rapidanta, babilbruanta amaso trovigxas sendube multe da kompatemaj animoj, sed tiuj animoj estas nun okupataj de io alia ol de kompatado. Ilin kaptis la turnovento de la mondo, la finigxado de la tago igis ilin rapidi; amuzoj, personaj aferoj, sentoj en tiu tempo de la tago vigligis la imagon, okupis la pensojn, donis celon al la rapidaj pasxoj. Krom tio cxe arta lumo malpli klare ol cxe la taga lumo montrigxas la sulkoj sur la vizagxo de suferanto, en senvivaj pupiloj ludas la radioj de la lampoj, imitante brilon de sano kaj vivo, la strata bruo faras neauxdeblaj la vocxojn de elturmentitaj brustoj. Kaj la kompatemaj animoj kaj manoj haltas plej precipe kaj plej longe tie, kie la skeleto de mizero plej lauxte sonas per siaj nudaj ostoj, plej terure rigardas per siaj kadavraj okuloj.

Jam kvaronhoron Marta estis sur la strato Krakowskie Przedmiescie. Kvaronhoron? jaron, jarcenton, de la komenco de la tempoj!

Sxi nun jam ne kuris, sed iris malrapide, rigida, muta, kun senmova vizagxo kaj kun okuloj, kies vitreca rigardo vagadis sur la vizagxoj de la pasantoj.

La flamaj flugiloj, kiujn sxi antaux unu horo havis cxe la brakoj, defalis, sxi sentis sin denove morte laca. Sxi tamen iris; en la strioj da lumo, en la mallumo, antaux sxi, super sxi, apud sxi, inter la steloj de la cxielo kaj inter la homaj vizagxoj sur la tero flugpendis kaj kun silenta plendo sin rigardis la vizagxo de sxia infano. Sxi iris; cxar kiam sxi vidis la homojn, en sxia kapo nun la unuan fojon vekigxis penso akuzanta. Plenda sento kontraux la homoj ekbrulis en sxia brusto per cxiuj larmoj, kiuj antauxe koaguligxis, sed nun iom post iom aliformigxis en brogantan bolajxon. La unuan fojon sxi nun opiniis, ke la homoj estas kulpaj pri sxia senlima mizero, ke ili devas porti la sxargxon de sxia vivo kaj de la vivo de sxia infano. En cxi tiu momento en sxi plene estingigxis la sento de persona respondeco. Sxi sentis sin malforta kiel infano, laca kaj kaduka kiel estajxo agonianta.

— Tiuj fortaj, — sxi pensis, — tiuj kapablaj, tiuj felicxaj dividu tion, kion la mondo al ili donas, kun mi, al kiu la mondo nenion volis doni.

Kaj tamen sxi ankoraux ecx unu fojon ne etendis la manon.

Cxiufoje. kiam sxi renkontigxis kun ia facila, gracia, eleganta virina figuro, sxi elprenis la manon el la faldoj de sia maleleganta tuko, sed ne etendis gxin, malfermis la busxon, sed nenion elparolis. Sxia senfortigxinta vocxo timis la stratan bruon, en kiu gxi devus droni neauxdita, la manon frapadis ia nevidata forto kaj pusxadis gxin malsupren.

Cxu tio estis ankoraux potenco de la honto?

Kaj tamen gxi tie gxemegadis, la kompatinda malsana infano de la malricxa virino, jxetigxadis sur sia malmola litajxo, kaj per busxo sekigita de varmego, per brusto rauxkigxinta kaj mortanta gxi vokadis la patron!

Du sinjorinoj en veluraj supervestoj, apogante sin reciproke unu al la alia, iris rapide kaj interparolis gaje. Unu el ili estis juna kaj bela kiel angxelo.

Marta starigxis antaux ili.

— Sinjorino! — sxi ekkrietis, — sinjorino!

Sxia vocxo estis mallauxta, sed ne timema. Sxi ne kapablis alagordi gxin, eble sxi ecx ne provis alagordi gxin al la tonoj de almozpetado. Tial la irantaj sinjorinoj ne komprenis la signifon de sxia ekkrio. En rapideco ili preterpasis sxin je kelke da pasxoj, sed poste ili haltis, kaj unu el ili, returnante la kapon, demandis: kio estas, sinjorino? cxu ni ion perdis?

Nenia respondo sekvis, cxar Marta direktigxis al la kontrauxa flanko kaj iris pluen tiel rapide, kvazaux sxi volus forkuri de tiuj virinoj kaj ankaux de tiu loko, sur kiu sxi vokis ilin.

Sxi malrapidigis siajn pasxojn, sur sxiaj flavigxintaj, velkintaj, kavigxintaj vangoj aperis rugxaj makuloj. Tio estis sekvosignoj de varmego, kiu bruligis sxian bruston. En la pupiloj fulmetadis akraj briloj. Tio estis rebrilo de tiu fajro de malesperaj pensoj, kiu atakis sxian kapon.

Sxi malrapidigis siajn pasxojn, sxi haltis denove. Sur la trotuaro iris viro iom klinita sub la pezo de bonhaveca pelto, kiu certe estis superflua por li. Marta direktis penetrantan rigardon en la vizagxon de la pasanto. Gxi estis bonkora, milda, ornamita de densaj negxoblankaj lipharoj.

Sxi elprenis denove la manon el la faldoj de sia tuko kaj, ne etendante gxin, sxi eldiris pli lauxte ol antauxe: — Sinjoro! sinjoro!

La viro estis jam preterironta, li tamen subite haltis, ekrigardis la virinan vizagxon, lumitan de brilo de lampo el vasta fenestro, kaj komprenis, kion sxi volas. Li ensxovis la manon en la posxon de la surtuto, elprenis el gxi malgrandan monujon, videble sercxis ion inter la malgrandaj moneroj, trovis kion li sercxis, enpremis en la manon de la virino malgrandan moneron kaj foriris. Marta ekrigardis la ricevitan donon kaj ekridis obtuze. Sxi elpetegis kvin spesdekojn.

La griza klinita pasanto havis kompateman manon. Cxu li povis scii, kiaj estis la bezonoj de la helpopetanta virino? kaj se li tion scius, cxu li volus, cxu li povus kontentigi ilin? Kaj kiom da fojoj la almozpetanta virino devos etendi la manon, antaux ol el similaj donoj kolektigxos la necesa sumo, por akiri nun por sxi plej grandan ricxajxon: faskon da ligno kaj boteleton da medikamento?

La almozpetanta virino iris pluen, rigida, muta, kun la malgranda monero en la konvulsie kunpremita mano. Sxi haltis denove. Ne la pasantojn sxi nun rigardis, sed sxi direktis sian rigardon tra la travidan, vastan, hele lumitan fenestron. Tio estis fenestro de magazeno, kiu cxe la arta cxirkauxlumado havis aspekton de sorcxa palaco. Interne ornamis gxin marmoraj kolonoj, inter ili pendis luksaj purpuraj kurtenoj, belkoloraj tapisxoj, pendantaj sur la muroj, karesis la rigardon per rugxo de rozoj kaj verdo de herbo; antaux ili distingigxis per blanka koloro skulptitaj figuroj de statuoj. Sur bronzaj postamentoj orbrilantaj kandelabroj etendis siajn brancxformajn brakojn, staris argxentaj vazoj kaj pokaloj, porcelanaj korboj kaj kristalaj klosxoj, kovrantaj grupojn da marmoraj statuetoj. Sed ne cxiuj tiuj belajxoj kaj ricxajxoj turnis sur sin la atenton de la nigra flamanta okulo, kiu rigardis el la strato en la internon de la magazeno.

Antaux longa palisandra tablo, kiun simile al girlandoj da grandaj floroj kovris amasoj da sxvelformaj kaj beldesegnaj tapisxoj, staris du homoj. Unu el ili estis vendanto, la dua estis acxetanto. Ili interparolis vigle, la vendanto havis vizagxon gajan, la acxetanto havis vizagxon enpensigxintan kaj iom embarasitan, kredeble de la elekto, kiun li devis fari inter la objektoj, el kiuj cxiu estis majstrajxo de industrio kaj de bongusto.

La vitra pordo malrapide malfermigxis, en la ricxan magazenon eniris virino kun largxa blanka rubando malsupre de la nigra vesto, kun nigra granda tuko, kovranta la kapon kaj krucigita sur la brusto. La flavigxinta kaj sulkoplena frunto de tiu virino estis duone kovrita de senordigxintaj, el sub la tuko elsxovigxintaj haroj; sur la vangoj estis malhele rugxaj makuloj, sed la lipoj estis blankaj preskaux kiel papero.

Auxdinte, ke la pordo malfermigxas, ambaux viroj ekrigardis en la flankon de la eniranta virino. Sxi haltis cxe la pordo, proksime de marmorkovrita tableto, kiu staris sub granda spegulo. En tiun sanktejon de ricxeco sxi ensxovigxis kiel fantomo, kaj kiel fantomo sxi staris cxe la muro senmove kaj mute.

— Kion vi deziras, sinjorino? — demandis la mastro de la magazeno, elklinante iom la kapon kaj rigardante el malantaux bukedo da artefaritaj floroj la malhelan senmovan figuron.

Sed sxi ne rigardis lin. Sxi enpikis sian rigardon en la vizagxon de la acxetanta sinjoro, kiu, kun ricxa pelto nezorgece pendanta sur la sxultroj, kun blanka mano kusxanta sur belkolora tapisxo, rigardis sxin per senatenta okulo.

— Kion vi deziras, sinjorino? — ripetis sian demandon la mastro; per longa rigardo li ekzamenis la malhelan figuron de la kapo gxis la piedoj kaj severe diris plue:

— Kial vi ne respondas?

Sxi dauxrigis rigardi la viron kun la ricxa pelto. Oni povus diri, ke en sxia brusto trovigxas ia kruela, sxiranta mano kaj sxia kapo estas en flamoj, cxar sxia spirado farigxis cxiam pli rapida kaj la vangoj kaj la frunto kovrigxis per malhela purpuro. Subite sxi eltiris la manon el la faldoj de la tuko kaj etendis gxin iom antauxen. Sxiaj bluigxintaj lipoj, tremante malfermigxis kaj fermigxis kelke da fojoj.

— Sinjoro! — sxi fine diris, — bona sinjoro! donu ion por medikamento por mia malsana infano!

Sxia malgrasa kaj malvarma mano tremis kiel folio de tremolo, en sxia penetranta vocxo sonis jam tirataj kaj plendaj sonoj de almozulo.

La sinjoro en la ricxa pelto rigardis sxin dum momento kaj iom levis la sxultrojn.

— Mia sinjorino! — li diris seke; — cxu vi ne hontas peti almozojn; Vi estas juna kaj sana, vi povas labori!

Dirinte tion, li turnis sin al la palisandra tablo, sur kiu kusxis la tapisxoj kaj staris la argxentaj korboj.

La mastro de la magazeno kun rideto sur la lipoj disvolvis ankoraux unu tapisxon. Ili dauxrigis sian interrompitan interparoladon. La malhela virina figuro dauxrigis stari cxe la pordo, kvazaux sxi estus sub la sorcxordono de ia minaca kaj nevenkebla forto. Teruran aspekton havis en tiu momento sxia vizagxo. La vortoj, kiujn sxi auxdis, estis guto tropleniganta tiun kalikon da venenajxoj, el kiu sxi trinkadis tiel longe. Tiu guto falis en la profundon de sxia brusto kun forto de narkotajxo, kiu strecxas la nervojn, blindigas la penson, surdigas la konsciencon. Vi povas labori! Cxu la homo, kiu eldiris tiujn vortojn, povis scii almenaux parte, kian signifon mokan, kruelan ili posedis koncerne tiun virinon, kiu morte lacigis la spiriton, ruinigis la fortojn de la korpo en vana provado labori? kiu perdis la estimon al si mem, sin mem egaligis al sentauxga polvo tial, ke sxi ne kapablis labori? Tiu homo ne povis tion scii. Lia ago koncerne tiun virinon ne povis esti rigardata kiel malbona atesto pri la kvanto da boneco kaj kompatemeco trovigxanta en lia koro. Tre povas esti, ke li estis bona kaj kompatema, ke li malavare malfermus la manon antaux senforta kripleco, antaux kaduka maljuneco, antaux faliga malsaneco; sed la virino, kiu etendis al li almozpetantan manon, estis juna kaj havanta nenian fizikan kriplecon, malsano ne montrigxis sur sxia eksterajxo per signoj, kiujn cxiuj povas vidi. Sed pri sxia morala kripleco, kiu alkondukis sxin al li, pri la anima malsano, kiu de tiel longe bruligis sxian bruston, ruinigante cxiujn plej bonajn homajn sentojn, kiu okupis sxian kapon, plenigante gxin per cxiam pli densa sufoka fumo de mallumaj venenaj pensoj, pri tio li ne sciis. Li ne sciis, kaj tial li diris: vi estas juna kaj sana, vi povas labori! Per tiuj vortoj li eldiris ion tute pravan, kaj tamen samtempe li senscie faris kruelan maljustajxon.

Antaux kelke da monatoj, ecx antaux kelke da semajnoj Marta eble komprenus cxion, kio estis prava kaj vera en la al sxi direktitaj vortoj de la viro. Sed tiam, se sxi starigxus antaux li, sxi petus laboron, nenion alian krom laboro; nun sxi petegis almozon, nun en la eldiritaj vortoj sxi auxdis nenion krom moka maljustajxo.

La flama rugxo, kiun sxi havis sur la vizagxo kaj sur la frunto, kiam sxi etendis la manon, malaperis sen postesigno. Meze de la morta paleco, kiu kovris sxian vizagxon, sxiaj pupiloj, nigraj kaj profundaj kiel abismo, brulis kiel vulkanoj. Kaj efektive vulkano eksplodis en sxia brusto, kiu forte levigxadis kaj mallevigxadis, vulkano de kolero, envio kaj... avideco.

De kolero, envio kaj avideco? Cxu gxi povas esti, ke Marta, tiu infano de trankvila, cxarma kampara domo, tiu iam estimata edzino, felicxa patrino, tiu virta estajxo, kiu ecx pro savo de sia vivo ne volis plenumi laboron, por kiu sxi ne sentis sin kapabla, tiu energia laborulino, kiu kun sxvito sur la vizagxo kaj kun doloro en la koro sur cxiuj vojoj de la tero sercxadis honestan pecon da pano, tiu fiera animo, kiu iam etendis la manojn al Dio kun la petego, ke li gardu sxin kontraux sorto de almozulo, — farigxis viktimo de tiuj kruelaj, inferaj sentoj, kondukantaj al malbonaj deziroj kaj agoj?

Kaj tamen tiel povis esti: ho ve! ho ve! ne sole povis, sed ecx devis, gxi devis tiel farigxi kauxze de la nesxangxebla, eterne logika kaj en sia logikeco al nenio cedanta homa naturo. Sxi ne estis senkorpa angxelo, sxi ne estis supertera idealo, kiun ne tusxas kaj ne renversas la blovoj de la teraj ventegoj, cxar tia idealo ne ekzistas sur la tero. Sxi estis homo, kaj se en la homa naturo ekzistas altaj pintoj, sur kiuj disvolvigxas prudento, virtoj, sinoferemeco, heroeco, ekzistas ankaux abismaj fundoj kun silente kaj kasxite embuskantaj rampajxoj de minacaj tentoj kaj mallumaj instinktoj. Nenian homan estajxon oni devas tiel morte turmenti, tiel terure skui, ke en gxi povu ekmovigxi tiu mistera fundo kun la tie silente embuskantaj gxermoj de krimoj. En la homa naturo ekzistas grandegaj potencoj, sed ekzistas ankaux senlima senpoveco. Al cxiu homa estajxo oni devas doni kvanton da rajtoj kaj rimedoj precize proporcian al la kvanto da devoj kaj respondeco, kiuj pezas sur tiu estajxo, cxar alie gxi ne plenumos kaj ne eltenos tion, kion plenumi kaj elteni gxi ne povos.

La venena maldolcxeco, kiu de tiel longe guto post guto kolektigxadis en la brusto de Marta, levigxis en sxi nun per grandega ondo, kaj kune kun gxi elnagxis la rampajxoj de tentoj kaj la serpentoj de pasioj, kiuj antauxe dormis profunde, poste iom post iom vekigxis kaj nun estis tute vekitaj kaj furioze jxetigxadis.

La juna sinjoro en la ricxa pelto elektadis tapisxojn, argxentajn korbojn, porcelanajn vazojn kaj marmorajn statuetojn. Li acxetis multe, li pensis kredeble pri arangxo de bela hejmo, en kiu li eble intencis enkonduki junan edzinon.

Li kaj la mastro de la magazeno estis eble absorbitaj de sia komuna okupo kaj forgesis pri la virino, kiu en sxtona senmoveco kaj tomba silento staris cxe la muro. Sxi ne forturnis la okulojn for de la mano de la acxetanto, kiu tenis grandan dikan monpaperujon plenan de mono. Kial li havas tiom multe kaj mi havas nenion? sxi pensis. Per kia rajto li rifuzis al mi almozon? al mi, kies infano agonias en malvarmo kaj sen savo, li, kiu tenas en la mano tiel grandan ricxecon? Li mensogis, kiam li diris, ke mi estas juna kaj sana! mi estas pli ol maljuna, cxar mi transvivis min mem. Cxu mi scias, kien forperdigxis la antauxa Marta? Mi estas terure malsana, cxar mi estas senforta kiel infano... Kial do la homoj postulas, ke mi vivu per mia propra forto, se ili ne donis gxin al mi? kial ili ne donis al mi forton, se ili nun gxin postulas de mi? Li estas unu el miaj maljustagintoj, unu el miaj sxuldantoj! li devas doni!

La pensoj de tiu virino estis treege, senprudente malpravaj, kaj tamen samtempe kaj koncerne sxin mem kiel neeviteblaj, kiel kompreneblaj ili estis! Ili estis bazitaj sur tiuj samaj maljustajxoj, tiuj samaj sortoj, tiu sama senforteco unuflanke kaj respondeco kaj bezonoj duaflanke, kiuj naskis cxiujn terurajn doktrinojn, kiuj de tempo al tempo eksplodas en la mondo per bruligado kaj mortigado, cxiujn furiozajn pasiojn, kiuj, naskigxinte pro manko de justeco, mem perdas la senton de justeco, naskigxinte de malbonagoj, mem faras malbonagojn.

— Sekve, — diris la acxetanta sinjoro, — kvardek kvin spesmilojn por la tapisxo, sepdek-kvin por la korboj, tridek por la porcelana vazo kaj...

Li elprenis monon, por pagi al la komercisto la sxuldatan sumon, subite li haltis.

— Ha! — li diris, — mi preskaux povis forgesi! Vi intencis doni al mi cxi tiun bronzan grupon kaj tiun jen...

La komercisto alsaltis ridetante kaj serveme.

— Cxu cxi tiun? — li demandis.

— Ne, tiun, Niobon kun la infanoj...

— Niobon? sxajnas al mi, ke vi deziris Kupidonon kun Venero?

— Povas esti; mi devas bone rigardi ilin ankoraux unu fojon.

Per nezorgeca mano, kiu videble kutimis disjxetadi grandajn sumojn, li jxetis la malfermitan monpaperujon sur la marmoran platajxon de la subspegula tableto, kaj li iris post la komercisto en la profundon de la magazeno, kie sur palisandraj bretoj, sub vitraj klosxoj, staris mitologiaj bronzaj kaj marmoraj grupaj statuetoj.

La monpaperujo nezorgece jxetita malfermigxis pli largxe, sur la marmoran platajxon elfalis el gxi kelke da monpaperoj de diversa valoro.

Tiujn monpaperojn rigardis la flamantaj okuloj de la virino, kiu staris cxe la muro. Kiel kelkaj specoj de serpentoj per sia rigardo magie alforgxas la birdojn, tiel tiuj diverskoloraj paperetoj magie alforgxis al si la nigrajn profundajn pupilojn de la virino.

Kiaj pensoj movigxadis en la kapo de la virino, kiam sxi tiamaniere rigardis la fremdan ricxecon? estus malfacile esplori ilin cxiujn, estus ankoraux pli malfacile sxpini el ili ian ordan fadenon. Tio ne estis pensoj, tio estis hxaoso; febra varmego de la korpo gxin naskis, malkvieteco de la spirito gxin fortigis. Post du sekundoj da tia rigardado Marta komencis tremi per la tuta korpo, sxi mallevadis la palpebrojn kaj tuj ilin relevadis, eltiradis la manon el la faldoj de la tuko kaj tuj gxin denove kasxadis! videble sxi batalis ankoraux kun si mem, sed ho ve! ne ekzistis por sxi espero de venko! Ne ekzistis tia espero, cxar sxi ne havis jam suficxe da forto, ke sxi povu kontrauxstari al malhonora tento; sxi ne havis jam suficxe da konscia pensado, ke sxi povu kompreni la malhonorecon de la tento; sxi ne havis jam konsciencon, kiu dronis en la maro da maldolcxo, kiu kolektigxis en sxia brusto; sxi ne havis jam honton, kiun forpelis la malestimo, kiun sxi sentis kontraux si mem, la longa vico da suferitaj humiligxoj kaj la tiom multe da fojoj akceptita almozo... Ne ekzistis por sxi fine espero de venko, cxar sxi estis senkonscia, cxar sxian korpon bruligis varmego naskigxinta de malsato, malvarmo, sendormeco, sed ankaux de malespero, kaj sxian spiriton kaptis mallumaj furioj, elkovigxintaj sur la fundo de sxia ribeligxinta interno.

Subite la virino faris rapidan geston per la mano; unu el la paperetoj malaperis de la marmora platajxo, kaj samtempe la vitra pordo malfermigxis kaj tuj denove fermigxis kun lauxta krako.

Auxdinte tiun fortan kaj neatenditan krakon, la du personoj, kiuj en la profundo de la magazeno estis okupitaj de elektado de mitologiaj grupoj, returnis la vizagxojn.

— Kio tio estis? — demandis la acxetanta sinjoro.

La komercisto kuris al la mezo de la magazeno.

— Estas tiu virino. kiu tiel subite elkuris! — li ekkriis, — certe sxi ion sxtelis.

La juna sinjoro ankaux alproksimigxis al la pordo.

— Efektive, — li diris kun rideto, rigardante la marmoran platajxon, — sxi forsxtelis al mi trispesmilan papereton.. Nur unu tian mi havis, kaj nun gxi tie ne estas...

— Ha! kanajla almozulino! — ekkriis la komercisto. — Kiel? en mia magazeno oni sxtelas? gxuste antaux miaj okuloj; ha, la senhonta!

Li alkuris al la pordo kaj malfermis gxin largxe.

— Policisto! — li ekkriis lauxte, starante sur la sojlo, — policisto!

— Kion vi deziras? — auxdigxis vocxo el la strato.

Flava lado ekbrilis sur la brusto de homo, kiu apelis sur la trotuaro sub la strio da lumo fluanta el la magazeno.

— Tien, — diris la komercisto, malfacile spirante de kolero kaj montrante per la fingro la straton, — tien kuris virino, kiu antaux minuto sxtelis en mia magazeno tri spesmilojn!

— Kaj en kiun flankon sxi kuris?

— En tiun, — diris ia pasanto, kiu auxdis la vortojn de la komercisto, haltis antaux la magazeno kaj montris en direkto al la strato Nowy Swiat. — Mi sxin renkontis, sxi estis vestita nigra, sxi kuris kiel rabia, nenion vidante antaux si, mi pensis, ke sxi estas freneza!

— Oni devas sxin kapti! — kriis la komercisto al la policisto.

— Kompreneble, sinjoro! — diris la homo kun la flava lado, saltis antauxen kaj kriis lauxte:

— He! homoj! kaptu! tien al Nowy Swiat kuris sxtelistino!

La pordo de la magazeno fermigxis, la juna sinjoro kun rideto riprocxis la komerciston, ke pro lia tiel malgranda perdo li faris al si tiom da klopodoj.

La strato post kelke da sekundoj prezentis scenon bruan kaj tumultan.

Kiel fulmo tratrancxas la nubojn, tiel la nigre vestita virino rapide trapusxigxadis tra la amasoj da pasantoj, kurante blinde en la direkto al Nowy Swiat. Kredeble sxi ne sciis, kien sxi kuras kaj kien sxi devas kuri, sxi estis senkonscia, duone freneza. En cxi tiu momento sxi per la malgranda konscia resto de siaj pensoj eble bedauxris, ke sxi faris agon malhonoran, sed sxi jam faris gxin, kaj terura timo sxin atakis. Sub instigo de la instinkto de memkonservo sxi kuris for de la homoj, kaj ili estis malantaux sxi, antaux sxi, cxirkaux sxi; kredeble sxajnis al sxi, ke kurado rapida, blinda, senpripensa alportos sxin tien, kie ili ne estos...

La kun sxi renkontigxantaj kaj de sxi dispusxataj pasantoj komence rigardis sxin kun miro aux timo, ecx forflankigxis antaux sxi, supozante, ke sxi estas frenezulino aux ke sxi havas ian urgxegan bezonon rapidi. Sed baldaux sur la strato lauxte eksonis la vorto: kaptu! tuj post gxi eksonis alia vorto: sxtelistino!

Tiuj vortoj ne estis elparolitaj de unu vocxo, sed ruligxis de tiu sama flanko, de kiu kuris la virino, transflugante el unu busxo en alian, konstante kreskante, kaj akceptante cxiam pli da forto. La virino, kiu komencis jam perdi rapidecon en sia kurado kaj lacigite haltis por sekundo, ekauxdis la sxin pelantajn minacajn kriojn.

Samtempe aligxis al ili cxiam pli lauxta frapado de homaj piedoj, kiuj kuris sur la sxtonoj de la trotuaro. Terura tremo skuis sxin de la kapo gxis la piedoj, sxi ekkuris pluen kun tia rapideco, kvazaux sxi havus flugilojn cxe la brakoj. Sxi efektive denove havis flugilojn, sed nun ili konsistis ne el doloro, sed el timo.

Subite sxi eksentis, ke estas al sxi malfacile kuri, ne tial, ke mankas al sxi fortoj — la flugiloj de la timo ja preskaux portis sxin super la tero — sed tial, ke homoj, irantaj en la kontrauxa direkto, komencis bari al sxi la vojon, etendi la manojn, por kapti sxian veston. Sxiaj flugiloj farigxis jam ne sole rapidaj, sed ankaux elastaj! kaj jxetadis sxin en diversaj direktoj kun miriga elasteco kaj facileco de movoj; sxi evitadis la manojn de la pasantoj, sxi preterfrotadis ilin, sed tamen forkuradis.

Sed baldaux montrigxis, ke jam ne apartaj personoj iras al sxi renkonte, sed iras kelke da personoj kune kaj okupas la tutan largxon de la trotuaro; eviti ilin ne estas eble; trovigxinte antaux ili, sxi certe estos kaptita de ili.

Sxi desaltis de la trotuaro; sur la mezo de la strato estas multe da radoj kaj da cxevalaj hufoj, sed da homoj piedirantaj estas malpli, preskaux neniom.

Sxi kuris meze de la strato, sxi evitadis nun la radojn kaj cxevalajn hufojn kun tia sama lerteco, kiel antauxe la pasantojn. Sed en tiu sama momento, kiam sxi jxetigxis sur la mezon de la strato, tien jxetigxis post sxi malluma amaso, konsistanta el sxin pelantaj homoj. Kiuj estis tiuj homoj? En la fronto de la kuranta anaro brilis flavaj ladoj; post ili, kriante kaj ridante, kuris strataj buboj, kiuj cxiam tre volonte partoprenas en cxiu tumulta sceno; post la buboj iris iom malpli rapide diversaj senlaboruloj, por kiuj cxia homa amasigxo prezentas distrajxon.

La drosxkoj kaj kalesxoj iom maldensigxis. La virino haltis meze de la strato kaj ekrigardis malantauxen. Kelkaj dekoj da pasxoj apartigis sxin ankoraux de la nigra maso, kiu konsistis el homaj figuroj kaj kriis per vocxoj. Sxi staris nur kelke da sekundoj kaj ekkuris denove rekte antauxen. Tiam ankaux antaux sxi aperis nigra maso, movigxanta, tiel same kiel tiu, kiu estis malantaux sxi, sed havanta alian formon, iom longa, alta, kun granda okulo en formo de supre lumanta purpura lanterno. Sonorilo argxentosona, klara kaj lauxta eksonis en la aero, sonis longe, akre, averte, la purpura okulo rapide sxovigxis antauxen, pezaj radoj krakis obtuze, hufoj de cxevaloj sonis metale, frapante la tere kusxantajn ferajn relojn, sur kiuj ruligxis la radoj.

Tio estis grandega tramvoja omnibuso, tirata de kvar grandaj, fortaj cxevaloj, plena de homoj, kun granda kvanto da pezegaj sxargxoj.

La virino ne cxesis kuri meze de la strato; malantaux kaj antaux sxi kuris du nigraj masoj, unu kun krioj kaj mokoj, la dua kun necesanta sonorado, obtuza bruo kaj grandega purpura okulo; ambaux sxovigxis en rekta direkto al la virino, kiu kuris inter ili. Se sxi ne forsaltos flanken, unu aux la dua nepre sxin englutos. Sxi deflankigxis de la rekta linio, laux kiu sxi kuris gxis nun, haltis kaj jxetis rigardon cxirkauxen.

Nun la sxin pelanta amaso da homoj estis jam en la distance de ne malpli ol dekkelke da pasxoj de sxi, kaj tia sama interspaco apartigis sxin de la ruligxanta grandega veturilo. Sed la amaso kuris malpli rapide ol la veturilo, kiu ruligxis tre rapide.

Sxi jam plu ne kuris. Mankis jam al sxi fortoj, aux sxi decidis en ia ajn maniero meti finon al tiu terura pelado. Sxi staris kun brusto turnita al tiu flanko, de kiu venis la omnibuso, sed la vizagxon sxi turnis al tiu flanko, de kiu kuris la homoj. Nun en sxiaj okuloj brilis lumo de konscia penso. Oni povus pensi, ke sxi faras elekton. Kian elekton? Sur unu flanko estas malhonoro, mokado, malliberejo, longaj, eble senfinaj turmentoj, sur la dua estas morto... morto terura, sed subita, fulma.

Kaj tamen la instinkto de memkonservo videble ne tute sxin forlasis, la morto sxajnis al sxi pli terura ol la homoj, cxar antaux momento sxi deflankigxis ja de tiu rekta linio, sur kiu kuris al sxi la liberigonta morto.

Jes, sed nun sxi denove komencas retirigxi al tiu linio; la homo kun la flava lado sur la brusto kurantauxigxis el la pelanta amaso, etendis la manon kaj ektusxis la randon de sxia tuko. Sxi eksaltis, starigxis sur unu el la feraj reloj. Kun vizagxo levita al la malluma cxielo sxi etendis ambaux manojn supren. Sxia busxo malfermigxis kaj eligis neklaran ekkrion. Cxu sxi jxetis al la stelplena cxielo suferplenan plendon, cxu sxi elgxemis vorton de pardono, cxu eble la nomon de sia infano? Neniu klare auxdis. La homo kun la flava lado sur la brusto, kiun en la unua momento surprizis la subita flankenjxetigxo de la virino, denove alkuris al sxi kaj kaptis sxin je la rando de la tuko. Per fulma movo sxi forjxetis la tukon kaj lasis gxin en la mano de la policisto, kaj mem sxi falis sur la teron.

— Haltu! haltu! — eksonis terura krio el la maso.

Sed la purpura okulo ne volis obei, gxi cxiam flugis antauxen, kaj la hufoj de la cxevaloj frapis sur la feraj reloj.

— Haltu! haltu! — kriis la amaso sencxese kaj kun terura vocxo. La veturigisto desaltis de sia sidejo, starigxis, kuntiris per la mano la longajn konduksxnurojn, kaj per vocxo rauxka de teruro li kriis al la cxevaloj, ke ili haltu.

Ili haltis, sed tiam, kiam peza rado kun malgranda frapo jam desxovigxis de la brusto de la tere kusxanta virino.

Kun tomba silento staris la amaso meze de la belega strato; la vizagxoj, paligxintaj de teruro, kaj la brustoj malfacile spirantaj de ekscitigxo, klinigxis super la malhela figuro, kiu simile al senmova makulo kusxis sur la blanka negxa sternajxo.

La rado de la grandega veturilo frakasis la bruston de Marta kaj elpelis el gxi la vivon. Sxia vizagxo restis netusxita, kaj per la vitrecaj okuloj sxi rigardis la stelplenan cxielon.