Novajxoj kaj sxangxoj
Jen listo de cxiuj novajxoj kaj sxangxoj en la TTT-ejo de Bertilo ekde la 25a de Aprilo 2002:
19 Junio 2011: Mi publikgis klarigojn pri HTML5 la nova versio de HTML, kiu estas uzata en tiu cxi TTT-ejo ekde Majo 2011.
17 Majo 2011: Mi transkodis cxiujn miajn pagxojn al HTML5, la nova versio de HTML kaj kreis novan aspekton de la pagxaro. La transiro estis ne tute simpla. Se iuj pagxoj montrigxos fusxitaj, mi petas atentigon per retposxto: “bertilow” cxe “gmail.com”.
Samtempe mi iom prilaboris, gxisdatigis kaj kompletigis miajn pagxojn pri XHTML, interalie forigante kelkajn ne plu validajn konsilojn, aldonante anstatauxe konsilojn, kiuj pli konvenas por la nuna tempo.
25 Januaro 2011: Mi gxisdatigxis mian pagxon pri la programaro “OpenOffice”, kiu nun temas ankaux pri la parenca programaro “LibreOffice”.
6 Marto 2010: Tiu cxi pagxaro ekde hodiaux logxas cxe alia servilo. Espereble la transiro plenumigxis senerare.
15 Oktobro 2008: Mi lancxis korektitan version de miaj makrooj por “OpenOffice.org” (por konvertado de Esperantaj literoj). La nova versio 0.7 funkcias ankaux, kiam teksto estas elektita.
14 Oktobro 2008: Mi lancxis novan plibonigitan version de miaj makrooj por “OpenOffice.org” (por konvertado de Esperantaj literoj). La nova versio funkcias nur en OpenOffice.org 3 (kaj en pli novaj versioj). Gxi donas pli belajn anstatauxigojn en tutmajusklaj vortoj, kiam oni konvertas al la X-sistemo aux al la H-sistemo.
30 Aprilo 2008: Mi rapide lancxis Esperantan tradukon de versio 2.5.1 de la bloga programo WordPress. Vidu ankaux la testan blogon de la teamo, kiu tradukas WordPress-on.
29 Aprilo 2008: Mi (finfine) lancxis la definitivan version 1.0 de la Esperantigo de la bloga programo WordPress - versio 2.5. Vidu ankaux la testan blogon de la teamo, kiu tradukas WordPress-on.
6 Aprilo 2008: Mi lancxis testan antauxversion 0.2 de la Esperantigo de la bloga programo WordPress - versio 2.5. Vidu ankaux la testan blogon de la teamo, kiu tradukas WordPress-on
31 Marto 2008: Mi lancxis testan antauxversion 0.1 de la Esperantigo de la bloga programo WordPress - versio 2.5. Vidu ankaux la testan blogon de la teamo, kiu tradukas WordPress-on
8 Marto 2008: Mi lancxis version 14.1 de PMEG.
Jen listo de la sxangxoj en la nova versio.
Ankoraux legeblas ankaux versio 14.0 (de la 24a de Decembro 2005), kiu repondas al la unua eldono de la papera libro.
La TTT-ejo "bertilow.com" nun logxas en nova servilo. La tuta teknika bazo de la pagxoj estas sxangxita. Espereble la pagxoj nun sxargigxas pli rapide. Se montrigxos problemoj, atentigu min retposxte: “bertilow” cxe “gmail.com”.
29 Februaro 2008: Movis la Tekstaron de Esperanto al nova adreso: http://tekstaro.com.
3 Novembro 2007: Gxisdatigis la pagxojn pri Esperanto en Linukso aldonante informojn pri Ubuntu.
26 Septembro 2007: La tuta Persone-albumo Povus esti simple estas nun havebla senkoste kiel torento (per programo kiel BitTorrent k.s.).
23 Septembro 2007: La tuta Persone-albumo En la spegulo estas nun havebla senkoste kiel torento (per programo kiel BitTorrent k.s.).
16 Auxgusto 2007: Aldonis novan sekcion nomatan Konsiloj pri Esperanto en la Interreto kun kelkaj notoj pri prelegoj tiutemaj, ekz. la lastatempa prelego pri Informado: Retpagxaroj en la UK en Jokohamo.
6 Aprilo 2007: Lancxis Esperantigon de versio 2.1.3 de la bloga programo WordPress.
4 Marto 2007: Lancxis Esperantigon de versio 2.1.2 de la bloga programo WordPress.
23 Februaro 2007: Lancxis Esperantigon de versio 2.1.1 de la bloga programo WordPress.
13 Februaro 2007: Lancxis Esperantigon de versio 2.1 de la bloga programo WordPress.
4 Decembro 2006: Faris grandan gxisdatigon de miaj pagxoj pri Esperanto en Linukso, Vim, Fajrovulpo kaj OpenOffice.org.
29 Novembro 2006: Lancxis Esperantigitan version de la bloga programo WordPress.
29 Novembro 2006: Aldonis ligilon al mia nova TTT-ejo Lingva Kritiko (Studoj kaj notoj pri la Internacia Lingvo • Esperantologio Interreta).
23 Julio 2006: Kreis instalilon por miaj makrooj por “OpenOffice.org” (por konvertado de Esperantaj literoj). La instalilo ege faciligas la instaladon de la makrooj, kaj gxi auxtomate kreas menuon, per kiu cxiuj makrooj estas facile atingeblaj.
17 Julio 2006: Kreis novan tute reverkitan version de miaj makrooj por “OpenOffice.org” (por konvertado de Esperantaj literoj). Se teksto estas markita, la makrooj nun laboras nur ene de tiu markita teksto.
13 Junio 2006: Gxisdatigis la informojn pri la lando Serbujo, la lando Montenegro kaj la Serba lingvo pro la disigo de la unio inter Serbujo kaj Montenegro.
19 Majo 2006: Kreis novan version de miaj makrooj por “OpenOffice.org” (por konvertado de Esperantaj literoj) kun du pliaj makrooj al kaj de HTML-aj numeraj signoreferencoj.
12 Marto 2006: Gxisdatigis miajn Kritikajn notojn pri la Nova PIV laux la dua eldono Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 2005.
13 Januaro 2006: Aldonis spegulon de la Komputada Leksikono de Sergio Pokrovskij.
9 Januaro 2006: Aldonis PMEG-on 14.0 ankaux kiel elsxuteblan “chm”-dosieron.
24 Decembro 2005: Mi lancxis PMEG-on versio 14.0.
3 Decembro 2005: Gxisdatigis la gastantan kvizecan ekzercilon pri subjekto kaj malsubjekto verkitan de Euxgenio Fabian
26 Auxgusto 2005: De hodiaux mia TTT-ejo logxas cxe nova servilo. Cxio devas tamen funkcii pli-malpli same kiel antauxe (neniuj adresoj sxangxigxis). Se montrigxos problemoj (ekz. mankantaj pagxoj), atentigu min retposxte: “bertilow” cxe “gmail.com”.
22 Aprilo 2005: Aldonis PMEG-on 13.0 ankaux kiel elsxuteblan “chm”-dosieron. Samtempe mi iomete gxustigis la elsxuteblajn HTML-variantojn, sed ne estis gravaj sxangxoj. Tiuj, kiuj jam elsxutis la HTML-varianton de PMEG-on 13.0 tute ne bezonas gxin reelsxuti.
- 14 Aprilo 2005: Gxisdatigo de la tuta TTT-ejo. Interalie:
Aperis PMEG versio 13.0 kun multaj sxangxoj. Krome mi aldonis elsxuteblan PDF-varianton de PMEG.
La pagxaro havas novan aspekton (novan stilfolion)
Aperis sercxilo, per kiu eblas prisercxi la tutan TTT-ejon pere de Guglo (malaperis la aparta sercxilpagxo de PMEG)
26 Septembro 2004: Malfermigxis Blogo de Birke kaj Bertilo.
23 Julio 2004: De hieraux mia TTT-ejo gastas cxe nova servilo. Cxio devas tamen funkcii pli-malpli same kiel antauxe (neniuj adresoj sxangxigxis). Se montrigxos problemoj (ekz. mankantaj pagxoj), atentigu min retposxte: “bertilow” cxe “gmail.com”.
6 Junio 2004: Aldonis kiel gastantan zip-dosieron kvizecan ekzercilon pri subjekto kaj malsubjekto verkitan de Euxgenio Fabian
27 Majo 2004: Aldonis al miaj Kritikaj notoj pri la Nova PIV tri novajn notojn: pri “du ilustrajxoj sur p. 83” kaj pri preseraroj en la artikoloj pri “ankro” kaj “anonci”.
26 Majo 2004: Aldonis al miaj Kritikaj notoj pri la Nova PIV noton pri preseraro en la artikolo pri “cinabro”.
17 Majo 2004: Kreis novan pli kompaktan version de miaj makrooj por “OpenOffice.org” (por konvertado de Esperantaj literoj).
4 Aprilo 2004: Aldonis al miaj Kritikaj notoj pri la Nova PIV noton pri preseraro en la artikolo pri “frustracio”.
2 Aprilo 2004: Aperigis sercxilon por mia TTT-ejo instaleblan en Mozilo kaj parencaj TTT-legiloj.
1 Aprilo 2004: Sxangxis en la pagxoj pri Landoj kaj lingvoj la landonomon Bosnio-Hercegovino al Bosnujo kaj Hercegovino, kaj la lingvonomon Bosnia al Bosna, konforme al la nuna loka uzo.
1 Aprilo 2004: Gxisdatigis la informojn pri landokodoj por Serbujo kaj Montenegro.
25 Februaro 2004: Aldonis noton pri preseraro en la Nova PIV - en la artikolo “starti”.
23 Februaro 2004: Aldonis elsxuteblaj makroojn por “OpenOffice.org” (por konvertado de Esperantaj literoj).
21 Februaro 2004: Aldonis noton pri la vorto “ep(e)irogenezo” en la Nova PIV.
18 Februaro 2003: Aldonis noton pri la vorto antauxvespero en la Nova PIV.
17 Februaro 2003: Novajxoj en la notoj pri la Nova PIV: Aldonis noton pri mislokita artikolo “agutio” kaj noton pri eraro en la artikolo pri “kun”. Korektis detalon en la noto pri “Masacxuseco”.
31 Januaro 2004: Aldonis plurajn mankantajn duliterajn lingvokodojn (laux ISO-639) en la pagxoj pri Landoj kaj lingvoj de la mondo.
28 Januaro 2004: Gxisdatigis la informojn pri Cxehxujo kaj Slovakujo en la pagxoj pri Landoj kaj lingvoj de la mondo.
27 Januaro 2004: Aldonis Hispanan tradukon de “Der Werwolf” (“La Lupfantomo”).
20 Decembro 2003: Aldonis solvon de problemo pri tajpado de Esperantaj literoj en GTK-aj programoj (en Linukso), kaj gxenerale iom prilaboris la klarigojn pri Esperanto en Linukso kaj pri la tekstoredaktilo Vim.
- 18 Decembro 2003: Gxisdatigo de la tuta TTT-ejo. Interalie:
La pagxoj nun havas novan aspekton.
Cxiuj pagxonomoj nun havas “.html”-sufikson (anstataux “.php”), sed cxiuj malnovaj adresoj (kun “.php”) tamen plu funkcias.
Aperis nova versio de PMEG: 12.2 kun kelkaj sxangxoj.
Mi aldonis kelkajn kantotradukojn.
18 Oktobro 2003: Aldonis ligon al mia pagxaro “Tekstaro de Esperanto”, kiu ekde nun estas malfermita al publika aliro.
9 Septembro 2003: Alsxutis novajn riparitajn zip-dosierojn kun pakita PMEG 12.1. En la antauxaj zip-dosieroj mankis kelkaj dosieroj.
8 Julio 2003: Aldonis PMEG-on 12.1 ankaux kiel elsxuteblan “chm”-dosieron.
7 Julio 2003: Korektis unu eraran (sed ne tre gravan) ligilon en la pakitaj variantoj de PMEG-on 12.1 (la versinumero ne sxangxigxis).
4 Julio 2003: Publikigis PMEG-on 12.1 kun aro da korektoj, sxangxoj kaj plibonigoj.
4 Junio 2003: Aldonis noton pri kemiaj elementoj mankantaj en la Nova PIV.
3 Junio 2003: Aldonis plian noton pri grava preseraro en la Nova PIV.
10 Marto 2003: Sxangxis, kompletigis kaj prilaboris la klarigojn pri hiperligoj al precizaj punktoj kaj pri CSS por hiperligoj en la kurso pri XHTML kaj CSS.
28 Februaro 2003: Aldonis PMEG-on 12.01 ankaux kiel elsxuteblan “chm”-dosieron.
28 Februaro 2003: Kompletigis kaj korektis la pagxon pri Esperanto en Linukso.
27 Februaro 2003: Publikigis PMEG-on 12.01 kun kelkaj korektoj de fusxetoj en versio 12.0.
18 Februaro 2003: Aldonis PMEG-on 12.0 kiel elsxuteblan chm-dosieron (Vindozan helpodosieron).
17 Februaro 2003: Prilaboris la Persone-pagxojn aldonante i.a. pli da informoj pri la albumo Sen, kaj ankaux recenzojn.
13 Februaro 2003: Aldonis PMEG-on 12 ankaux kiel pakitajn kaj elsxuteblajn zip-dosierojn.
- 12 Februaro 2003: Granda gxisdatigo de la tuta TTT-ejo. Interalie aperis:
PMEG versio 12.0 - plene tralaborita versio kun multaj sxangxoj - interalie nun eblas sercxi en PMEG
nova tralaborita versio de Landoj kaj lingvoj de la mondo kun gravaj sxangxoj
nova leciono pri tabeloj en la kurso Kiel fari TTT-pagxojn
nova aspekto de la pagxaro, kun eblo elekti inter diversaj stilfolioj (ankaux eblas elekti senstilan prezenton)
pagxo kun teknikaj informoj pri tiu cxi TTT-ejo
29 Septembro 2002: Aldonis TTT-signaturon al cxiuj miaj pagxoj.
18 Septembro 2002: Aldonis kurson pri XHTML kaj CSS: “Kiel fari TTT-pagxojn”. La kurso tamen estas ankoraux nekompleta kaj provizora.
13 Septembro 2002: Aldonis ecx pli da notoj pri la Nova PIV.
5 Septembro 2002: Aldonis ankoraux pli da notoj pri la Nova PIV.
26 Auxgusto 2002: Aldonis korektitan Esperantan lokajxaron al la klarigoj pri Esperanto en Linukso.
25 Auxgusto 2002: Aldonis notojn pri Fundamento kaj oficialeco al la Kritikaj notoj pri la Nova PIV.
17 Auxgusto 2002: Forigis Latinon 3 kiel signokodan elekton por la Esperantaj literoj. Vidu ankaux miajn klarigojn pri Esperantaj literoj en TTT.
17 Auxgusto 2002: Aldonis pagxaron kun Kritikaj notoj pri la Nova PIV.
21 Julio 2002: Gxisdatigis la pagxon pri Esperanto en Linukso kun informoj pri instalado de Esperanta lokajxaro.
16 Julio 2002: Aldonis pagxon pri Esperanto en Linukso.
12 Julio 2002: Aldonis du Anglajn lupfantomojn.
3 Julio 2002: Aldonis informojn pri “Sen”, la nova albumo de la rokbando Persone.
3 Julio 2002: Aperis PMEG versio 11.0 kun multaj sxangxoj.
3 Julio 2002: Multaj malgrandaj teknikaj sxangxoj, kaj multaj malgrandaj korektetoj kaj gxisdatigoj de diversaj pagxoj. Bv. raporti eventualajn problemojn al Bertilo: “bertilow” cxe “gmail.com”.
11 Junio 2002: La Bertilaj Akademiaj pagxoj malaperis. Anstatauxe ekzistas nun propra TTT-ejo de la Akademio de Esperanto.
30 Majo 2002: Landoj kaj Lingvoj: Gxisdatigis la informojn pri Orienta Timoro (kiu sendependigxis la 20-an de Majo 2002). Aldonis la Tetuman lingvon.
27 - 30 Aprilo 2002: Korektoj en la pagxoj pri Landoj kaj Lingvoj: gxisdatigis la flagon de Afganistano; gxustigis la flagon kaj la informojn pri oficialaj lingvoj de Luksemburgo; korektis la informojn pri oficialaj lingvoj de Belgujo; reenmetis la lingvojn Hinda, Araba kaj Bengala, kiuj pro ia teknika fusxo malaperis.
25 Aprilo 2002: Refasonis la tutan TTT-ejon en nova blua stilo. Nur modernaj TTT-legiloj uzas la novan stilon.
25 Aprilo 2002: Publikigis version 10.1 de PMEG kun aldonitaj navigiloj pere de XHTML-aj “link”-elementoj (funkcias i.a. en la TTT-legiloj Mozilo, Linko kaj “iCab”).
25 Aprilo 2002: Forigis Latinon 3 de la klarigoj pri Esperantaj TTT-pagxoj.
25 Aprilo 2002: Gxisdatigis la klarigojn pri Unikodo en Esperantaj TTT-pagxoj.
25 Aprilo 2002: Rearangxis la pagxojn pri signokodoj. Precipe la tabelo pri Unikodo - Latino Etendita B estas gxisdatigita.
25 Aprilo 2002: Aldonis klarigojn pri MIME-tipoj kaj dosiersufiksoj al la pagxoj pri XHTML.
25 Aprilo 2002: Aldonis Toki-Ponon al la listo de lingvoj en “Landoj kaj Lingvoj de la mondo”.
