Persone

Recenzo de Povus esti simple

La sekvan recenzon verkis: DJX Kunar:

Persone: Povus esti simple

(13 titoloj; 56 minutoj)

Unu malbela flanko de la Esperanto-muzikmerkato estas ke kiam oni finfine vere eksxatis la kantojn de certa albumo, gxi kun kvazaux 100%a certeco ne plu haveblas pro elcxerpigxo. Malfacilas do kolekti la albumojn kiuj rerigardante plej influis dum certa tempo la junularan movadon, kies kantoj igxis tre famaj kaj ofte rekantigxis dum renkontigxoj. Unu de tiuj verkoj laux mi estas la en 1996 aperigita “Povus esti simple”, la tria albumo de Persone. La Sveda rokgrupo cxiukaze jam estis konatega en Esperantujo sed per tiu cxi albumo (denove) skribis Esperanto-historion. Felicxkaze oni reeldonis la KDn kaj dum la KEF 2000 mi havis la eblecon acxeti gxin je modesta prezo.

Kompare al la unuaj du albumoj, la stilo rimarkinde malmoligxis. Mi ne plu nomus tion poprokon sed klare (gitaran) rokon. Tio ne signifas ke Martin Wiese, Anders Grop kaj Bertilo Wennergren subite perdintus la senson por melodieco - mi ecx tutinverse dirus ke la sono estas samtempe pli melodia, roka kaj densa ol iam ajn. Ne plu trovigxas iuj sxpuroj de la molrokaj 80aj jaroj en gxi - la sono estas plene el la 90aj jaroj kaj bone respegulas la gxeneralan evoluon de rokmuziko en tiu tempo ankaux ekster Esperantujo.

Male al la antauxa albumo “En la spegulo”, la kantoj ne temas plejgrandparte pri (perdita) amo. Cxifoje eble la foto sur la malantauxa flanko de la KD kiu montras la tri Personanojn en urba strato jam tre bone ilustras pri kio temas: La ordinara cxiutaga vivo kun cxiuj problemoj, malbelaj situacioj kaj sia tuta tristeco. La refreno de la unua kanto kurte donas la gxenerale validan mesagxon “Povus esti simple sed estas ne”, tial ankaux la titolo de la KD mem estas trafe elektita. Sed pli mi nun ne volas citi de la tekstoj, tro malfacilas decidi kiuj estas la 2-3 plej majstraj linioj de la 13 verkoj kaj oni cxiukaze prefere gxuu ilin komplete.

La kanto “Povus esti simple” mem laux mia impreso igxis la plej konata kanto de la KD kaj oni de temp’ al temp’ auxdas gxin en Esperanto-diskotekoj cxar gxia rapideco bone dancigeblas gxin. “Mondo aux mi” trafe priskribas la sentojn kiujn multaj el ni havis en la 90aj jaroj kiam post la falo de la fera kurteno en orienta Europo ekestis pluraj militoj interalie en eksa Jugoslavio. Per gxi Persone dauxrigas sian tradicion de kontrauxmilitaj kantoj, same kiel kun la brilega “Regxoj de cindro” kiu aperis jam en diversa formo sur la Vinilkosmo-kompil’ 1. Mi nomus gxin minimume parte ecx pli bona ol la famegan “Cxu vi pentas?” de la unua albumo cxar cxifoje la muziko laux mi pli bone kongruas al la temo. “Ili venos” esprimas la deziron eskapi el la trista cxiutago. Kiom granda realismo malgraux la sciencfikciaj elementoj: La situaciojn priskribitajn en la unuaj du strofoj mi kvazaux ekzakte travivis dum mia studado en Catania (Sicilio)! La temon de la gxojmalplena vivo ankaux pritraktas “Maskobalo” kiu sonas kiel fia grimaco kontraux la socio kun cxiuj siaj surfacajxoj kaj sxajnigoj. “Mejlojn for” aldonas plian vidpunkton nur tro bone konatan al ni esperantistoj: Cxu amo ne estas tiom forta ke indas vivi eksterlande por trovi kontentecon tie? Dum pecoj kiel “Revoj” kaj “Vortoj” bonege rokas kaj danceblas, tamen restas loko por pli sentemaj kantoj kiel “Kiam amo regas” (tio ne signifas ke la aliaj kantoj ne enhavus sentojn!). Sed la plej eksterordinara muzikajxo sur la tuta albumo sendube estas “Nun mallumas ekstere” cxar gxi estas plene akustika kaj pro tio tute diversas de la aliaj. Tielmaniere la akustikaj koncertoj kiujn la tri Svedoj faras ekde kelkaj jaroj estas almenaux per unu verko reprezentitaj. La harmonie impresa sono ne plu similas al “U2” aux “The Police” sed memorigas pri “Simon & Garfunkel”.

Kio restas fine por skribi? “Povus esti simple” ankaux duonan jardekon post gxia aperigo perdis nenion de sia viveco kaj aktualeco. Se vi interesigxas pri moderna muziko kaj Esperanto-rokkulturo, tiam tio cxi estas la gxusta elekto por vi!

Kore salutas via

DJX Kunar