Persone

Recenzo de ...sed estas ne

La sekvan recenzon verkis: DJX Kunar:

Persone: ...sed estas ne

(8 titoloj; 28 minutoj)

Kadre de la “Kolekto 2000” aperis la kvara albumo de la Sveda triopo. Kiel la titolo jam aludas, gxi lauxstile dauxrigas la antauxan verkon “Povus esti simple”, nome per same gitarplena rokmuziko. Atentaj oreloj tamen trovos cxifoje iom pli da vario inter la kantoj kaj pli fajnan sonon. Malmola roko spertis gxeneralan revigligxon en la malfruaj 1990aj jaroj, do tiu cxi albumo povas roli kiel digna reprezentanto de tiu periodo. Denove unu akustika peco rondigas la bildon kaj bone montras la plian talenton de Martin Wiese (elektraj kaj akustikaj gitaroj, cxefkantado), Bertilo Wennergren (drumo, harmonia kantado) kaj Anders Grop (elektra basgitaro, harmonia kantado). La tekstoj, grandparte de Martin kaj krome de Bertilo verkitaj, rakontas pri amo, rilatoj kaj la kun tiuj ligitaj krizoj kaj problemoj. Kelkfoje temas pri okulfrapa kaj cxiam pri elstara liriko, ofte kun trista aux meditema, sed foje ankaux kun gaja aux revanta tono. Komplete nigrablankaj ilustrajxoj kaj fotoj memorigas pri la malvarma grandurba vivo. Per solida rokalbumo la plej fama Esperanto-rokgrupo montras ke gxi vere meritas tiun titolon. Nura kritikpunkto: La tuto tro mallongas!

Kore salutas via

DJX Kunar