Persone

Amperforto

muziko & teksto: Bertilo

La unuan fojon ke mi vidis vin
estis vi plej cxarma eta junfrauxlin’
Mi vin tuj ekamis spite al ke vi rifuzis min
Nun post kelkaj jaroj jam belegas vi
En okuloj viaj estas simpati’
Estas mi amiko via sed mi volas ion pli

Dauxre
Vi forpusxas min, sed mi sentas ke vi sentas, nur tion mi atentas
Vi forpusxas min, mi ja sentas ke vi sentas, nenion mi repentas

Mi vin amas malgraux via hezitem’
cxar la amo estas plej potenca sem’
rompas la asfalton de la kor’ per sia forta prem’
Estas fera baro cxirkaux via kor’
sed mi gxin trarompos kontraux via vol’
mi vin amperfortas sed laux vi gxi estas vira rol’

Travivis mi multon jam, tre multe sed gxi nun farigxis sam-
samkiel sablo sur la strand’
Sed mi havas celon nun, gxi gravas pli ol iu legxa pun’
Mi celas vin peli gxis la rand’

Vi kortusxas min, sed mi sentas ke vi sentas, nur tion mi atentas
Vi eluzas min, mi ja sentas ke vi sentas, nenion mi repentas