Persone

Bluso en rubuj’

muziko & teksto: Bertilo

Mi venas hejmen post la laboro
eniras tra la pordo de la logxej’
Ekvidas la kaoson kaj la malpuron
kaj flaras la odoron, stinkegas plej
Mi ja bezonas ordigi, devus purigi tuj
sed mi nur prenas la gitaron kaj faras bluson en rubuj’

Pro nura pigro kaj pro malemo
mi faras ja nenion, min mankas vol’
Ecx la polvosucxilo en la angulo
gxi estas mem kovrita per polvtavol’
Kaj mi bezonas ordigi, devas purigi tuj
Sed mi nur prenas la gitaron kaj faras bluson en rubuj’

Cxiuj miaj vestoj malpuras ege
mi havas ecx ne unu por kovri min
Mi trovas jam nenion kion mi sercxas
mi kusxas sur la lito pro malinklin’
Jam vere urgxas ordigi, nepras purigi tuj
sed mi nur prenas la gitaron kaj faras bluson en rubuj’

Mi volas la gitaron por fari bluson
pri mia amsopiro kaj mia plor’
Mi sercxas sub la lito, en la fridujo
mi sercxas surtegmente, gxi estas for
Kaj nun mi volas ordigi, kuras purigi tuj
cxar mi devas trovi la gitaron por fari bluson en rubuj’
Se mi nur trovos la gitaron mi faros bluson pri rubuj’