Persone

El la man’

muziko & teksto: Martin

Kiel ofte ni haltis, hezitas kaj pensas
Dubante pri la voj’
Kiel ofte ni staras kaj reve atendas
Por pli favora foj’
Sed de tempo al tempo kelkfoje ni pensas
Ni trovis ion pli’
Ni etendas la manon por preni la bonon
Sed vidas kiam gxi

Forglitas el la man’

Stranga okazo revidi vin kiam
Mi fugxis al la sun’
Jaro pasintis, mi pensis ke eble
La tempo gxustas nun
Mi vidis la lumon en via okul’
Kaj demandis pri favor’
Kaj mi kusxis kun vi tiun nokton la solan
Kaj cxio estis for

Forglitas el la man’

Nenio estas por cxiam, cxio glitas for
Lasas nur la memoron kaj la vundojn en la kor’

Forglitas el la man’