Persone

Fantomoj de la pasintec’

muziko & teksto: Martin

Anekdotoj de arbar’
Pecoj de la prarepertuar’
Jes, mi memoras
Vivo fresxis por ni du
Sed viaj pensoj ne tro fresxas plu
Ili fiodoras

Rakontu do por la centa foj’
Pri grandaj planoj kaj la gxusta voj’

Antauxjugxoj, ne aprec’
Fantomoj de la pasintec’
Ne sorcxas min la kavalkad’
Mi konas vin tro bone, kamarad’

Nun vi nomas min artist’
Mia nomo staras en la list’
Jes, jes mi auxdas
Sxajnis interesa faz’
Mi staras nun en akvo gxis la naz’
Kaj mi ne aplauxdas

Rakontu do por la centa foj’
Pri grandkoruso kaj la hoboj’

Antauxjugxoj, ne aprec’
Fantomoj de la pasintec’
Ne sorcxas min la kavalkad’
Mi konas vin tro bone, kamarad’