Persone

Ili venos

teksto: Martin & Bertilo
muziko: Martin & Bertilo & Anders

Jen matenas, levigxas la sun’
Bonvenigas min la tristo
Per la trajn’ al cxiama labor’
Min jam tedas la ekzisto

Ho amiko, cxu samas por vi?

Iras hejmen sola sur strat’
Nur albojas min hundoj
Sur la sojlo salutas silent’
En abismo da sekundoj

Ho amiko, min mankas ecx plor’

Sed mi scias ke ili venos por mi
Unu belan tagon
Mi ja scias ke ili venos por vi
Porti nin paradizen

Kara frato, mi vokas al vi
Aliflanke de la tero
En la sxipo de l’ glora vojagx’
Cxu vi estos pasagxero?

Ho amiko, persistu kun mi

Cxar mi scias...

Jes, mi scias, antaux semajn’
Ili devus jam alveni
Certe estis grava kial’
Kaj ni povas plu elteni

Cxar mi scias...