Persone

Jam efikas la venen’

muziko & teksto: Martin

Cxu mi vin rekonas, cxu estas vi artist’?
Cxu vi ludis la cxefrolon en fabelo de ekzist’?
Se ne plu distingeblas inter grundo kaj cxiel’
Rakontu por mi nun
Kiel trovu mi la kernon de pudel’?

Pensoj dum vekeco aux songxoj dum la dorm’
La bildoj reaperas sed en cxiam nova form’
La grundo sxajnas mola sed duras la aer’
Kaj memoro de vojagx’
Susuras en la kap’ kiel paper’

Jam efikas la venen’
Kaj mi lante glitas for al la malplen’
Vocxo sonas kun mallauxt’
Dum io grincas en la ost’
Io krias sub la hauxt’

Kunmetita verso alveninta per leter’
Transiras la abismon inter sxajno kaj la ver’
Ekprenas mian manon kaj tiras min al si
Cxu barakti por la viv’
Aux fluigi gxin tra mia arteri’?

Jam efikas la venen’
Kaj mi lante glitas for al la malplen’
Vocxo sonas kun mallauxt’
Dum io grincas en la ost’
Io krias sub la hauxt’