Persone

Mejlojn for

muziko & teksto: Martin

Mi biciklas tra la urbo
Dum auxroras la maten’
Mi resolas post la festo
Kaj dezertas la haven’

Frakasitaj boteloj kaj malplena skatol’
Bedauxrindaj restajxoj de festo kaj petol’

Kaj cxirkaux la tagmezo
Kiam vekas min la son’
De la pluv’ al la fenestro
Mi rigardas al la plafon’

Kie estas la vivo, mi demandas al mi
Nur jenon mi scias: Ne estas tie cxi

Multajn mejlojn for, trans la griza mar’
Trans la pluv’ kaj plor’

Kaj la cxiutagoj pluas
Preterpasas kiel cxen’
Kaj de apude mi rigardas
Iliajn ombrojn malantaux la kurten’

Kie estas la vivo, mi demandas al mi
Cxu mi lasu cxion por vivi apud sxi?

Multajn mejlojn for...