Persone

Mi cxiam kredis ke la koro

muziko & teksto: Martin

Mi cxiam kredis ke la koro
Rakontas pri la ver’
Kaj ke mi devus sekvi gxin
Sed gxi rakontis pri amoro
Kaj dolcxa amafer’
Kaj plu mensogis pri destin’

Kaj mi renkontis sxin hazarde
Post jaro, eble du
Ni kune iris al trinkej’
Kaj ni parolis tiel arde
Gxis en la nokta blu’
Sxi diris pli, mi revis plej

Kaj se en ajna land’
Vi sercxas vian hejmon
Stokholmo, Samarkand’
Cxu gravas, se vi solas?

Per vantaj vortoj elokvente
Tra cigarednebul’
Ni zorge sercxis por akord’
Sed pupoj dancas oriente
Kaj brilas en okul’
La lumo de malferma pord’

Kaj se en ajna land’
Vi sercxas vian hejmon
Stokholmo, Samarkand’
Cxu gravas, se vi solas?

Mi cxiam kredis ke la koro
Rakontas pri la ver’
Kaj ke mi devus sekvi gxin
Sed gxi rakontis pri angoro…