Persone

Ne estas la komenco sed la fin’

muziko & teksto: Martin

Dum unu minuto
Eble du
Sxangxigxis “por cxiam”
Al “neniam plu”
Kaj vi demandas min: Cxu vere estas senc’
Vi plu asertas ke nur estas la komenc’

Forgesu pri fortun’, ne pensu pri destin’
Cxu vi komprenas nun
Ne estas la komenco sed la fin’

Subite vi staras
Sen radik’
Kaj ecx via frato
Estas malamik’
Vi surprizigxas ke vi nun blovigxas for
Dum kiel tuta monto pezas via kor’

Cxiam reauxdigxas la malnova tem’
Fidu je neniu, ecx ne je vi mem.

Forgesu pri fortun’, ne pensu pri destin’
Cxu vi komprenas nun
Ne estas la komenco sed la fin’