Persone

Negxo dancas

Jen la oficiala balado de Persone.

muziko & teksto: Martin

Negxo dancas en la stratoj
jen sezono de mallum’ kaj malfelicx’
vi atentu plej singarde
kontraux nokta supersticx’
lumigu kandelon
memoru en nokta hor’
mi cxiam sopiras al via varma kor’

Kara, gvidu min trankvile
tra la stratoj de malllum’
gxis ni kune ekrigardos
la vizagxon de la sun’

Vento frapas al fenestro
ni sxirmigxas inter muroj de solec’
sercxas lacaj en la songxoj
mondon de alia spec’
sed kara, mi petas
ne fugxu al la memor’
mi cxiam sopiras al via varma kor’

Kara, gvidu min trankvile
tra la stratoj de malllum’
gxis ni kune ekrigardos
la vizagxon de la sun’

En nokta silento mi revas pri vi
kaj skribas al vi leteron
mi petas vin helpi min trovi la vojon
por sercxi la vivmisteron

Kara, gvidu min trankvile
tra la stratoj de malllum’
gxis ni kune ekrigardos
la vizagxon de la sun’

Kara, gvidu min trankvile
tra la stratoj de mallum’
gxis ni kune ekrigardos
la vizagxon de la sun’

Ho kara!
en vintraj noktoj
ni ne estas solaj
iru kun mi

Kara, gvidu min trankvile
en la laborinta nun’
gxis ni kune ekrigardos
la vizagxon de la sun’

Ho kara!
post la mallumo
somero revenos