Persone

Nun mallumas ekstere

muziko & teksto: Martin

Nun mallumas ekstere
Ene flagras kandel’
Kaj tra la cerbo kuradas la bildoj
Staras surtable botel’

Mi foliumas senpense
Tra malnova gazet’
Kaj cxi-nokte mi certe enuas
En la profunda kviet’

Kial dauxre sxi mankas?
Mi ne volas sxin plu
Kial dauxre mi auxdas la vocxon
Ecx en kaoso kaj bru’?

Kaj min mankas la rugxo
Kie estas gxi nun?
Gxi ne estis la rugxo de fajro
Sed de morta folio en auxtun’

Mi nur volis komponi
Etan kanton al sxi
Sed cxi-nokte la vortoj farigxas
Stultajxoj aux ironi’

Kaj se vi ne kontrauxas
Tiam cxesas mi nun
Kaj atendos por nova okazo
Je la levigx’ de la lun’...