Persone

Nur por la pano

muziko & teksto: Borje

Frumatene, lummalplene, lace, pene
La vekigxo, ellitigxo, ekstarigxo
Matenmangxo, kia arangxo, nur orangxo
Senprokraste, minutlaste, kure, haste

Al metroo mi rapidas
Tie jam silente sidas
Pleb’ gapanta oscedanta

Cxiu tago, sama ago, por la pago
Rutine, masxine, senfine
Mi produktas, peno fruktas, la masxino ruktas
Mi konstruas, bore truas, sxrauxbas kaj bruas

La masxin’ elektre zumas
Buntaj lampoj palpebrumas
Radoj iras, mi sopiras FOR!

Nur por la pano, nur por profito
Kontraux la sano, kontraux spirito

Mangxopauxzo, restajx’ sen sauxco, kia nauxzo
Kafoklacxo, pri auxtacxo, pri la macxo
Pri virino, kaj pri vino, pri nikotino
La kunuloj, veraj nuloj, kun splenokuloj

Poste restas laco nura
Vestajxaro tre malpura
Mankas forto, mankas tempo...