Persone

Pli ol nenio

muziko & teksto: Martin

Petro iris for, kun rompita kor’
Al ajna eksterlando
Por instigi sin, ebriigi sin
Per malmultkosta brando
Nova fresxa pagx’, urboj kaj pejzagx’
Sxangxigxis laux la fervojo
Kaj postlasis li, je cxiu trajnstaci’
Pecon de sia malgxojo

Al trinkeja strat’, por bona rezultat’
Li sciis kion fari
Kaj cxe trinkbufed’, kun glas’ kaj cigared’
Li povis sin prepari
Plena je inspir’ kaj vivoeliksir’
Sekvis li la regulojn
Kaj faligis sin, kvazaux laux destin’
En malhelajn okulojn

Kara auxskultant’, cxu pro lia vant’
Nun venu moralajxo?
Ke li iru re, ke la solvo ne
Kasxigxas sub korsajxo?
Sed eble post monat’ de gxojosurogat’
Silentigxis la krio
Ne pro memkompren’, sed tiu eta ben’
Estas pli ol nenio

(Pli ol nenio, fakte pli ol nenio)