Persone

Regxoj de cindro

muziko & teksto: Martin & Bertilo

Marsxas glora armeo
Estas la Eternulo kun vi
Subkalkane frakasigxas la ostoj
De via malamik’

Cxar vi amas la landon
Vi gxin savas per mort’ kaj teror’
Forbruligas vilagxojn kaj urbojn
Sed mi petas vin:

Ho, demetu la glavon soifan
Gxi jam tiris vin multe tro for
Vi ne servu la regxojn de cindro
Kaj de plor’

Cxu vi sentas fieron
Kreinte dezerton sen viv’?
Cxu vi certas ke la historio
Vere dankos al vi?

Ho, demetu la glavon soifan
Gxi jam tiris vin multe tro for
Vi ne servu la regxojn de cindro
Kaj angor’

Via koro krias por sango kaj por vengx’
Sentoj kaj instinktoj vin pelas al batal’
Kie estas nun viaj pensoj kaj prudent’?
Cxu ili ne auxdeblas tra la bruo de la sxtal’?