PMEGVortfarado / Neoficialaj afiksoj / Neoficialaj sufiksoj /

39.1.28. OMETR°

Ekssufikso en vortoj por diversaj mezuriloj (iafoje la unua vokalo estas alia ol “o”): barometro, mikrometro, fotometro, altimetro, ampermetro.

Vera sufikso «

“Mezurilo”. Kelkfoje uzata kiel vera sufikso: alto altometro, pluvo pluvometro, butero buterometro. Oni uzu anstataŭe kunmetaĵojn kun mezurilo pro la risko de konfuzo kun la vorto metro (mezurunuo de longo): altecmezurilo, pluvomezurilo, buteromezurilo.

Dosierdato: 8 Marto 2008 (02:49:16 GMT)