PMEG
7.3. E-vortaj frazpartoj
Priskribo per E-vortoj aux vortetoj «
Por priskribi E-vorton oni uzas unuavice alian E-vorton aux E-vortecan vorteton. La priskribo staras preskaux cxiam antaux la priskribata E-vorto:
- vere rapide
- tre rapide
- ekstreme tede
- pli rapide
- tiel tede
- iom tede
O-vortaj frazpartoj «
Oni povas uzi O-vortan frazparton por priskribi E-vorton. La priskribanta frazparto havas cxiam rolvorteton aux N-finajxon. Tia priskribo staras normale post la E-vorto:
- rilate al tio
- rilate tion
- pere de li
- kauxze de la akcidento
- fare de ili
Se E-vorto esprimas objektan agon, N-finajxa priskribo montras la objekton de tiu ago:
- subtenante la krucxon[FE.15]
- eljxetante unu serpenton kaj unu ranon[FE.21]
- trovinte pomon[FE.22]
Se O-vorta priskribo de E-vorto montras mezuron, gxi staras normale antaux la E-vorto:
- je cent decibeloj lauxte
- cent decibelojn lauxte
Komparaj esprimoj «
Oni povas priskribi E-vorton per kompara esprimo kun kiel aux ol. Tia priskribo staras cxiam post la E-vorto:
- longe kiel hieraux
- tede kiel en la lernejo
- same kiel mi
- pli longe ol hieraux
- pli tede ol mia instruisto
Subfrazo aux I-verbo «
Por priskribi E-vortan participon oni ankaux povas uzi subfrazon kaj I-verbon. Tia priskribo staras cxiam post la E-vorto:
- Vidante, ke sxi estas tiel bela, li demandis sxin, kion sxi faras tie cxi tute sola.[FE.21]
- Alecxjo staris momenton apud la pordo, kvazaux sxanceligxante, cxu li devas resti aux iri post la kuzino.[M.49]
- Forgesante diri adiaux al la du virinoj, li elkuris en la antauxcxambron.[M.60]
