PMEGVortfarado / Afiksoj / Sufiksoj /

38.2.13. ER

ER = “tre malgranda parto de tutajxo”. ER estas uzata, kiam io konsistas el multaj samspecaj partetoj. Tio, kio staras antaux ER, cxiam montras la tuton, kiun la partetoj konsistigas:

Ordinara radiko «

  • ero = malgranda (konsistiga) parto
  • ereto = malgrandega ero
  • grandaj eroj grandera = konsistanta el grandaj eroj
  • disaj eroj diserigxi = dispartigxi en multajn disajn erojn

ER, PART kaj PEC «

ER montras unu el multaj similaj apenaux distingeblaj konsistigaj partoj de tuto. Se temas pri diversspecaj aux individuecaj partoj, oni ne uzu ER, sed PART: mondoparto (≈ kontinento), landparto, korpoparto, parto de libro. Se temas pri parto, kiu estas derompita aux desxirita de tuto, oni uzu PEC: Mi dissxiris la leteron kaj disjxetis gxiajn pecetojn en cxiujn angulojn de la cxambro.[FE.42] (PEC havas ankaux diversajn aliajn signifojn.)


Dosierdato: 6 Novembro 2005 (07:11:56 GMT)