38.2.13. ER
ER = “tre malgranda parto de tutaĵo”. ER estas uzata, kiam io konsistas el multaj samspecaj partetoj. Tio, kio staras antaŭ ER, ĉiam montras la tuton, kiun la partetoj konsistigas:
-
sablo → sablero = grajno de sablo
-
neĝo → neĝero = flok(et)o el neĝo
-
ĉeno → ĉenero = unu kunliga parto (ringo) de ĉeno
-
pluvo → pluvero = akvoguto de pluvo
-
mono → monero = peco de metala mono (papera monpeco nomiĝas monbileto aŭ monpapero)
-
herbo → herbero = unu tigo de herbo
-
fajro → fajrero = tre malgranda (fluganta) brulanta parto (elektran fajreron oni nomas ankaŭ sparko)
-
kudri → kudrero = unu kompleta tratiro per kudrilo kaj fadeno
Ordinara radiko «
-
ero = malgranda (konsistiga) parto
-
ereto = malgrandega ero
-
grandaj eroj → grandera = konsistanta el grandaj eroj
-
disaj eroj → diseriĝi = dispartiĝi en multajn disajn erojn
ER, PART kaj PEC «
ER montras unu el multaj similaj apenaŭ distingeblaj konsistigaj partoj de tuto. Se temas pri diversspecaj aŭ individuecaj partoj, oni ne uzu ER, sed PART: mondoparto (≈ kontinento), landparto, korpoparto, parto de libro. Se temas pri parto, kiu estas derompita aŭ deŝirita de tuto, oni uzu PEC: Mi disŝiris la leteron kaj disĵetis ĝiajn pecetojn en ĉiujn angulojn de la ĉambro.[FE.42] (PEC havas ankaŭ diversajn aliajn signifojn.)