Roko kaj Popo

Enkonduko

Roko kaj Popo enhavas cxefe vortojn pri la popularmuzikaj stiloj roko kaj popo, sed ankaux jxazo, Latin-Amerika muziko kaj folklora muziko estas traktataj, kaj ecx arta (“klasika”) muziko estas tusxata. Ian kompletecon oni tamen atendu nur pri roko kaj popo.

Moderna populara muziko estas tre dependa de teknikajxoj, kaj tial enestas multaj teknikaj vortoj necesaj por muzikistoj kaj auxskultantoj.

Por cxiu termino estas por maksimuma klareco ankaux donita la responda Angla termino, cxar en roko, popo kaj jxazo plej multaj internaciaj vortoj estas Angladevenaj.

En multaj difinoj de muzikstiloj menciigxas kelkaj tipaj monde konataj artistoj (foje ankaux muzikpecoj) por helpi identigi la koncernan stilon.

Populara muziko estas tre bunta kaj rapide sxangxigxanta kampo. Novaj stiloj aperadas sencxese. Tial tiu cxi terminaro neniam povus esti kompleta. La cxi-tieajn Esperantajn nomojn de stiloj (kaj aliaj aferoj) oni rigardu kiel ekzemplojn. Se oni volas paroli ekz. pri aliaj stiloj, oni ne hezitu krei Esperantajn nomojn por ili laux la modeloj en tiu cxi verko.

Iuj terminoj havas ankaux ne-muzikajn signifojn, kiuj tamen estas ignorataj en la difinoj. Ekzemple kapo aperas nur kiel parto de instrumento. Cxe lineo mi klarigas nur la novan muzikteknikan signifon, kaj preterpasas la originan telekomunikan signifon.

Mi aparte dankas al la sekvaj Esperantistoj, kiuj donis multajn valorajn konsilojn kaj proponojn: Michael ENGLUND, Jan EXMANN, Flávio FONSECA, Kim HENRIKSEN, Borje LUND, Andreo MARSHALL, Arnau TORRAS, Simono PEJNO.

Klarigoj de simboloj

ekz. ekzemple
k.s. kaj simile, kaj similaj
k.t.p. kaj tiel plu
prefere uzu
= havas la saman signifon kiel
[...] ekzemplaj kunmetajxoj kun la aktuala kapvorto
{...} ekzemplo de muzikpeco