Seksa signifo de vortoj kaj radikoj en Esperanto

Enkonduko

Ekzistas en Esperanto tre multaj radikoj kaj O-vortoj por homoj kaj bestoj. Oni povas dividi ilin en tri grupojn:

  • Virseksaj radikoj
  • Inseksaj radikoj
  • Sekse neuxtraj radikoj

La aparteno al tia grupo estas afero de la propra signifo de cxiu unuopa radiko, kaj ne estas io gramatika aux principa. La signifo de cxiu ajn radiko Esperanta estas arbitra kaj aparte lernenda - same kiel en aliaj lingvoj.

El la tri grupoj la neuxtra estas sendube la plej granda. Gxi estas nefermita klaso, kiu dauxre akceptas novajn membrojn. La vira grupo estas multe pli malgranda, kaj estas pli fermita. La ina grupo estas la plej malgranda. Eventuale gxi povas akcepti pliajn membrojn.

Sekvos cxi tie suficxe detala inventaro de la Esperanta provizo de homaj kaj bestaj radikoj. Enestas kaj oficialaj kaj ne-oficialaj radikoj. Enestas kelkaj radikoj, kiuj estas ekstreme maloftaj aux specialaj. Inkluzivado en la listoj ne esprimas ian opinion pri la tauxgeco de la koncernaj radikoj. Temas nur pri fiksado de iliaj signifoj. Post la listoj sekvas gravaj komentoj kaj nuancigoj.

La klasado spegulas la uzon kaj preferojn de Bertilo kaj diversaj aliaj Esperantistoj, kun kiuj Bertilo konsiligxis. Gxi neniel pretendas esti io perfekta aux deviga por aliaj. La lingvo estas cxi-kampe neunueca, kaj ne ekzistas ia simpla vero pri cxiuj cxi tiaj radikoj.

Kompreneble cxi tie temas nur pri Esperanto kaj Esperantaj vortoj. En aliaj lingvoj estas alie, kaj iliaj respondaj vortoj povas havi aliajn signifojn kaj uzojn rilate sekson.

Inventaro

  • Viraj radikoj:
    • Diversaj evidente viraj radikoj: viro, sinjoro, frauxlo, knabo, bubo, gxentlemano, masklo, gxigolo, inkubo, euxnuko.
    • La sufikso -cxj-.
    • Familiaj radikoj (minus la gxenerala parenco): patro, frato, filo, avo, nepo, nevo, onklo, kuzo, fiancxo, edzo, vidvo, orfo, konkubo...
    • Nobeloj kaj similaj altranguloj (minus la gxeneralaj nobelo, vasalo kaj suvereno): regxo, caro, princo, kavaliro, grafo, duko, lordo, markizo, barono, senjoro, suzereno, siro, sxaho, mikado, emiro, sxoguno, daimio, samurajo.
    • Kelkaj religiuloj: monahxo, abato, papo, rabeno, imamo.
    • Specialaj virbestaj radikoj: tauxro, okso, kapono, stalono, boko.
  • Inaj radikoj:
    • Evidente ina: femalo.
    • La sufiksoj -in- kaj -nj-.
    • Diversaj inaj radikoj: damo, matrono, primadono, furio, amazono, gorgono, nimfo, sukubo, megero, almeo, putino, meretrico, hetajro, gejsxo, begino, madono, sireno, muzo, parco, subreto.
    • Specialaj radikoj por inseksaj bestoj: guno, pulardo.
  • Sekse neuxtraj radikoj:
    • Gxeneralaj bestaj kaj homaj radikoj: besto, birdo, insekto, fisxo, homo, persono, infano, adolto, idioto, albino, animalo...
    • La sufiksoj -ul-, -ist-, -an-, -estr- kaj -id-.
    • Participoj kun O-finajxo: ...anto, ...into, ...onto, ...ato, ...ito, ...oto.
    • Cxiuj bestospecioj: kato, leono, tigro, pantero, linko, cxevalo, azeno, zebro, hundo, lupo, vulpo, koko, ansero, pasero, alauxdo, struto, ezoko, moruo, rajo, formiko, araneo, musxo, moskito, kulo...
    • Diversaj ne-familiaj homaj rilatoj: amiko, kolego, gasto, najbaro, membro, cxefo, kamarado, kompano...
    • Profesioj kaj diversaj homaj roloj (minus multaj jam menciitaj cxi-antauxe): piloto, advokato, aktoro, sekretario, kelnero, tajloro, sxoforo, kirurgo, geografo, redaktoro, vakero, studento, emerito, prolet(ari)o, sklavo, mastro, majstro, mosxto, prezidento, diktatoro, ministro, veziro, nobelo, vasalo, suvereno, demokrato, adepto, discxiplo, turisto, vagabondo, fripono, bandito, pirato, heroo, martiro, atleto, pasagxero, viktimo...
    • Militistoj: soldato, oficiro, kaporalo, leuxtenanto, kapitano, majoro, kolonelo, generalo, marsxalo, admiralo, adjutanto, hetmano...
    • Diversaj religiuloj: pastro, episkopo, kardinalo, anakoreto, cenobito, diakono, apostolo, katoliko, biksxuo, bonzo...
    • Gentoj, landanoj, rasoj k.s.: Anglo, Svedo, Ruso, Japano, Cxino, Arabo, Cigano, Eskimo, Lapono, Negro, Judo, Hebreo, Apacxo, Gxermano, Slavo, Teuxtono, Franko, Goto, Sakso, indigxeno, auxtoktono...
    • Supernaturaj kaj fabelaj estajxoj: dio, diablo, angxelo, feo, elfo, koboldo, trolo, gnomo, ogro, fantomo, vampiro, demono, dajmono, silfo, genio, nikso, gxino, kerubo, serafo...

Komentoj

Cxe multaj radikoj la uzado bedauxrinde estas hezita aux miksa, kaj niaj vortaroj donas difinojn, kiuj ne cxiam klare montras, cxu temas pri speco de homo/besto, speco de viro, aux speco de ino. Tiu cxi prezento estas intencita kiel eta kontribuo al eventuala malpliigo de tiu strange kaosa situacio.

La celo ne estas kontrauxbatalado de seksismo en la lingvo. Tiu temo ja ligigxas al cxio cxi, sed ne temas unuavice pri tio, sed pri ordigado kaj pliunuecigado de iom kaosa vortokampo.

La signifo de radiko ne estas sxtone fiksita. La lingvo povas evolui, kaj ankaux fakte evoluas kaj sxangxigxas. Gxenerale estas konsilinde neniel provi sxangxi, reformi aux modifi la seksan signifon de radikoj, por kiuj la uzado kaj signifo estas stabila kaj klara - tio ja nur pliigus la kaoson! Sed en cxiuj okazoj, en kiuj la signifo kaj uzado estas malklara, neunueca aux sxanceligxanta, sxajnas konsilinde doni al la radiko neuxtran signifon. Precipe cxe profesioj la evoluo de la modernaj socioj cxiam pli kreas bezonon de vortoj sekse neuxtraj.

Multaj sekse neuxtraj vortoj (ekz. por profesiuloj) estas tradicie, kaj ankoraux de multegaj Esperantistoj, uzataj en kvazaux-vira maniero: En tia uzo, kiam oni parolas pri certa tia persono, kies sekso estas konata kaj ina, oni rutine aldonas IN-sufikson. Tiel la simplaj formoj de tiaj vortoj praktike funkcias kiel viraj. Sed en multe-nombra formo kaj en okazoj gxeneralaj, kiam oni parolas pri persono, kies sekso ne estas difinebla aux difininda, tiaj vortoj estas tradicie kaj ankoraux uzataj sen seksa signifo.

Tiumaniere oni ne uzas la nepre virajn radikojn, kiuj konservas sian viran signifon ankaux en multe-nombro kaj en gxeneralecaj frazoj. (Nur en iaj figuraj esprimoj iuj el la familiaj viraj vortoj foje aperas kiel reprezentanto de tuta grupo inkluzive la respondajn inojn: la filoj de Israelo, la nepoj vin benos... Tiam ankaux cetere la koncerna vorto estas uzata kun signifo pli vasta ol ordinare: per la filoj de Israelo oni ja ne celas nur liajn efektivajn filojn, sed cxiujn postajn generaciojn.)

Multaj Esperantistoj nuntempe permesas al si uzi neuxtrajn vortojn neuxtre en cxiaj okazoj. Por iuj tia uzo estas ecx tiom kutima kaj ordinara, ke ili apenaux konscias, ke tio estas io prikomentinda. Estas emfazende, ke tio prezentas nenion esence novan en nia lingvo: Tiaj radikoj kaj vortoj, kaj tia uzo, ekzistas en Esperanto de la plej frua tempo. Tio, kio estas nova, estas draste pliigxinta uzo de tiaj vortoj en tute neuxtra maniero ankaux en unu-nombro, kaj ankaux kiam temas pri konkreta persono aux besto. Sed jam en la plej frua tempo iuj neuxtraj vortoj uzigxis gxuste tiel (homo, infano, persono, viktimo...).

Cxiu plene rajtas dauxrigi la tradician kvazaux-viran uzadon de neuxtraj vortoj, sed cxiu ankaux rajtas uzadi ilin plene sensekse. La du manieroj uzi la neuxtrajn vortojn ne vere konfliktas inter si. Ili ambaux bazigxas sur la propraj signifoj de la koncernaj vortoj, kaj estas ambaux tute logikaj kaj konformaj al la reguloj de la lingvo. Temas simple pri personaj preferoj, cxu insisti pri sekso aux ne. Por iuj personoj sekso ne estas tre nepra kaj grava informero, por aliaj gxi tre ofte estas.

Iuj radikoj montras homan rolon, kiu estas cxiam okupata de nur unu el la seksoj, ekz. viroj, kvankam nenio vere malebligas virinon en tia rolo. Tre frapa ekzemplo estas la vorto papo. Sed tio ne nepre signifas, ke la radiko mem estas vira. Por ne senhelpe konfuzi la aferojn necesas cxiam memori la distingon inter la seksa signifo de vorto, kaj la sekso de tiu, al kiu vorto referencas. Oni povas facile imagi, ke ekz. religia sekto starigus propran papon, kaj uzus aliajn regulojn, kiuj permesus, ke ankaux virino estu papo. Pri tiaj radikoj eblas ankaux diri, ke la seksa signifo ankoraux ne estas tute klare difinita, cxar neniam aperis bezono. En la cxi-antauxaj listoj papo estas tamen klasita kiel vira. Aliaj ekzemploj estas la vortoj soldato kaj pastro. Por tiuj, kiuj konas nur virajn soldatojn kaj nur virajn pastrojn, tiuj radikoj povas sxajni per si mem klare viraj, sed en iuj landoj ja ekzistas ankaux inaj soldatoj kaj inaj pastroj. En la cxi-antauxaj listoj soldato kaj pastro estas klasitaj kiel neuxtraj. Tiaj radikoj ekzempligas la multajn okazojn, en kiuj la klasado estas tre malfacila. La cxi-antauxa inventaro ne pretendas montri cxiudetale perfektan solvon.

Oni nepre memoru, ke ne cxiuj radikoj estas dubsencaj aux limokazaj. Multaj, versxajne ecx plej multaj, el la cxi-antauxe inventaritaj radikoj havas signifon tute klaran kaj senduban. Sur tiu bazo de stabilaj kaj klaraj vortoj necesas konstrui. Nenio utila estas atingebla per provoj reformi kaj sxangxi tiujn partojn de la lingvo, kiuj estas stabilaj kaj klaraj. Utilaj sxangxoj kaj modifoj povas koncerni nur radikojn kaj vortojn, kiuj estas nun neklaraj kaj nestabilaj.