Teknikaj klarigoj
Mia TTT-ejo estas farita por esti legebla per cxiu ajn TTT-legilo (Esplorilo, Fajrovulpo, Operao, Linko ...), sed la pagxoj ne prezentigxas tute same en cxiuj legiloj. Jen kelkaj informoj pri tiu temo:
Esperantaj literoj
En miaj pagxoj la supersignaj Esperantaj literoj estas koditaj laux Unikodo. Se via TTT-legilo ne regas Unikodon, vi povas legi miajn pagxojn ankaux laux la Fundamenta H-skribo aux laux la surogata X-skribo. Por sxangxi sistemon por la Esperantaj literoj, elektu unu el ligiloj en la piedo de la pagxo.
Stilfolioj
Mi uzas stilfoliojn por proponi belan prezenton de miaj pagxoj. Legantoj, kiuj malsxaltis la uzadon de stilfolioj, kaj kompreneble ankaux uzantoj de TTT-legiloj nur-tekstaj, vocxlegaj, brajlaj, k.s., ricevas tamen tute bone legeblan simplan HTML-on kun la plena enhavo sendifekte legebla.
Miaj pagxoj estas unuavice stile arangxitaj laux la kapabloj de modernaj TTT-legiloj. En malnovaj legiloj rezultigxas simpligita prezento. Tio koncernas precipe la TTT-legilon “Esplorilo” antaux versio 8. Esplorilo 6 kaj Esplorilo 7 (kaj ankoraux pli malnovaj versioj) ricevas ecx iom tedan aspekton (intence - tiuj legiloj estas tro malnovaj - gxisdatigu!). Sed ankaux en Esplorilo 8 kaj Esplorilo 9 la rezulto estas iom simpligita pro mankantaj kapabloj de tiuj legiloj. La efektiva enhavo de la pagxoj restas (espereble) cxiam senprobleme legebla.
Mi uzas baze la stilfolian lingvon CSS2.1, sed kun pluraj aldonajxoj el de la aperonta versio CSS3, kiuj tamen jam funkcias en modernaj legiloj. Mi uzas ekzemple la econ @font-face el CSS3, kiu ebligas (en modernaj TTT-legiloj) uzi tiparojn, kiuj ne estas instalitaj en la komputilo de la uzanto, sed kiuj auxtomate elsxutigxas por uzo en la koncerna TTT-pagxo. Tial, se via legilo estas moderna, aperas cxi tie PMEG, kaj ankaux cxiuj aliaj el miaj pagxoj, kun titoloj uzantaj la specialan tiparon “Kablo”, kiu uzigxas por titoloj ankaux en la papera eldonon de PMEG.
HTML5
Ekde Majo 2011 mi uzas la marklingvon HTML5.
Notindas, ke nur modernaj legiloj ricevas pagxojn, kiuj plene uzas la novajn elementojn de HTML5. Malnovaj legiloj ricevas simpligitan version, en kiu uzigxas praktike nur elementoj, kiuj ekzistis jam en HTML4. Tiu simpligo tamen ne rimarkeblas en la efektiva aspekto de la pagxoj.
Menciindas, ke HTML5 estas tre nova, kaj ecx ankoraux iom eksperimenta. Krome gxi enhavas multajn tute novajn eblojn kaj ecojn, kiujn mi nur komencis lerni kaj esplori. Tial certe mia uzo de HTML5 ne estas perfekta.
TTT-Signaturo
En cxiu pagxo de mia TTT-ejo aperas en la XHTML-kodo la “TTT-signaturo” id="www-bertilow-com", kiun vi povas uzi por mem sxangxi la prezentostilon de miaj pagxoj. TTT-signaturoj estas eksperimenta tekniko por plifaciligi al TTT-legantoj uzi proprajn stilfoliojn. Se vi uzas Fajrovulpon, vi ne bezonas tiun helpilon, cxar Fajrovulpo komprenas stilindikojn bazitajn sur la adreso de la pagxo.
Stilfolioj de pagxauxtoroj kaj de pagxuzantoj
Normale stilfolion verkas tiu, kiu kreas TTT-pagxon, la auxtoro. Per sia stilfolio li decidas, aux pli gxuste proponas, kiel la pagxo estu prezentata en TTT-legiloj. Sed leganto povas mem fari stilfolion kun propraj prezentoreguloj, kiuj povas anstatauxi la regulojn de auxtoraj stilfolioj, aux miksigxi kun tiuj reguloj. Tiu ideo estas unu el la bazaj ideoj de stilfolioj, kaj gxuste tial la plej ofte uzata speco de stilfolioj nomigxas tiel, kiel gxi nomigxas: “Cascading Style-Sheets” = “Kaskadaj Stilfolioj”, CSS. La vorto “kaskadaj” tie indikas, ke stilreguloj venas de pluraj fontoj, kiuj kunmiksigxas kvazaux akvo de kaskado.
Gxeneralajn klarigojn pri stilfolioj vi povas trovi en mia kurso Kiel fari TTT-pagxojn - Kurso pri XHTML kaj CSS.
Aktivigi propran stilfolion
Kiel aktivigi propran stilfolion, dependas la la TTT-legilo, kiun oni uzas. Se oni uzas la legilon Fajrovulpo, oni povas tiajn regulojn skribi en dosiero, kiu nomigxas “userContent.css” (kiu trovigxu ene de la dosierujo “chrome” en la dosierujo, kie logxas la personaj agordoj de Fajrovulpo). En la Microsoft-a Interreta Esplorilo kaj en la legilo Opero oni povas mem decidi, kie la propra stilfolio trovigxu, kaj kiel gxi nomigxu. En iu el la multaj submenuoj de tiuj programoj oni povas tion indiki (sercxu!). Bedauxrinde ne cxiuj TTT-legiloj donas eblon uzi propran stilfolion.
Kiel uzi TTT-signaturon?
TTT-signaturo estas unika signaturo, kiu trovigxas en la “body”-elememento de TTT-pagxo. En miaj pagxoj estas la TTT-signaturo www-bertilow-com. Tio signifas, ke en la “body”-elemento de la pagxokodo estas skribite id="www-bertilow-com".
Nur miaj pagxoj enhavas gxuste tiun signaturon (aux almenaux la intenco estas, ke nur miaj pagxoj gxin enhavu), kaj tial pagxolegantoj povas skribi stilregulojn, kiuj uzigxas nur en miaj pagxoj. Ekzemple:
#www-bertilow-com * {
color: #000 !important;
background-color: #fff !important;
}
Tiu stilregulo, se oni metas gxin en propran stilfolion (kaj gxin bonorde aktivigas), kauxzas, ke miaj pagxoj prezentigxas kun nigra tekstokoloro sur blanka fono. La regulo superas la stilregulojn en miaj stilfolioj, forigante tiujn kolorojn, kiujn mi tie indikis. Do, se vi ne sxatas miajn kolorojn, vi povas elekti proprajn kolorojn - aparte por miaj pagxoj.
Tiu ekzemplo estas tre simpla. Oni povas elpensi multon plian. Kompreneble por vere povi utiligi la eblojn de propraj stilfolioj, oni devas iom lerni pri CSS, kaj versxajne ankaux pri (X)HTML. Tion vi povas fari en “Kiel fari TTT-pagxojn - Kurso pri XHTML kaj CSS”.
(Povas esti, ke mia ekzempla stilregulo ne funkcias en cxiuj TTT-legiloj, cxar mi uzis la gxeneralan jxokeran elektilon *, kiun ne komprenas cxiuj legiloj. Iuj TTT-legiloj havas nur limigitan subtenon de CSS. Eble vi devas uzi pli simplajn regulojn en via legilo.)
Deveno
La ideo aldoni TTT-signaturojn al TTT-pagxoj elpensis Eric Meyer. Mi estas unu el la unuaj, kiuj ekuzis la ideon praktike. Espereble aliaj sekvos. Eric Meyer proponis, ke TTT-signaturo estu la nomo de la TTT-servilo mem, sed kun dividostrekoj anstataux punktoj (cxar punktoj havas specialan signifon en CSS). Do “www.bertilow.com” farigxas “www-bertilow-com”. Oni povas kompreneble uzi cxian ajn vicon de signoj kiel TTT-signaturon, sed prefere oni zorgu, ke gxi estu unika.
