Aliaj projektoj de Bertilo

Ĝuste nun mi koncentriĝas al PMEG (Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko), ĉar nova eldono estas jam delonge bezonata. Sed mi havas ankaŭ multajn aliajn projektojn. Jen kelkaj el ili:

  • La Tekstaro de Esperanto (tekstaro.com) estas kolekto de tekstoj (t.n. “korpuso”), kiu estas libere uzebla por ĉiu, kiu volas esplori, kiel oni efektive uzas Esperanton. La origina celgrupo estis lingvistoj, sed montriĝis, ke tre multaj ordinaraj homoj uzas la Tekstaron por eltrovi, kiel oni uzas tiun aŭ alian vorton, tiun aŭ alian gramatikaĵon, k.t.p. Oni eĉ povas uzi la Tekstaron por simple legi tekstojn. Por unu tre grava verko, la Lingvaj Respondoj de Zamenhof, la versio en la Tekstaro estas nun (laŭ mia opinio) la plej uzinda versio. Ĝi ne estas simpla kopio de la lasta papera eldono (la 7a), ĉar mi faris kelkajn kompletigojn kaj ankaŭ forstrekis kelketajn partojn, kiuj ne vere estu en tiu kolekto. Krome, kompreneble, la Tekstara versio estas ege pli facile traserĉebla ol la tradiciaj paperaj eldonoj. Mi plu plivastigas la Tekstaron, kiu nur ĉi-jare kreskis de 5.177.208 ĝis 9.159.328 da vortoj, kio estas rekorda kresko en la evoluo de la Tekstaro. Mian laboron pri la Tekstaro finance subtenas ESF (Esperantic Studies Foundation), sed ankaŭ vi rajtas helpi.
  • La Detala Gramatiko de Esperanto (aŭ “La detala lernu!-gramatiko”) estas mallongigita versio de PMEG, kiu uzas tradiciajn gramatikajn terminojn. Ĝi estas pli facile uzebla por komencantoj, ĉar ĝi traktas nur la plej gravajn aferojn, kaj ĉar ĝi estas havebla ankaŭ en aliaj lingvoj. La Detala Gramatiko aperis ankaŭ kiel papera libro (du eldonoj), sed ŝajne estas nun elĉerpita. Kiam mi estos fininta la novan eldonon de PMEG, mi volas refreŝigi ankaŭ la Detalan Gramatikon. Espereble mi sukcesos pri tio. Via helpo estos bonvena.
  • Landoj kaj lingvoj de la mondo estas vasta kolekto de Esperantaj nomoj de landoj kaj lingvoj kun multaj pliaj informoj. Mi provas ĝisdatigi tiun verkon, kiam mi trovas tempon, kaj mi volonte aldonos pliajn lingvojn kaj pliajn informojn.
  • Roko kaj Popo estas popularmuzika terminaro en Esperanto kun terminoj kiel “ritmenbluso”, “roko”, “damna metalroko”, “repo”, “blugraso”, “regeo”, “ĵuĵuo”, “ĉapmanbastono”, “dobro”, “gitarsintezilo”, “drumo”, “ŝekereo” k.t.p. k.t.p., kaj ankaŭ kun multaj pli tradiciaj terminoj muzikaj. Ĉiuj terminoj kompreneble havas difinojn. Multajn el tiuj terminoj vi ne povas trovi en ordinaraj vortaroj. Aliaj aperis unue en “Roko kaj Popo” kaj estis poste enprenitaj en la Plenan Ilustritan Vortaron de Esperanto (la plej gravan Esperantan vortaron). Mi verkis tiun terminaron antaŭ jaroj, kaj ĝi delonge bezonas ĝisdatigadon, ĉar multaj modernaj muzikstiloj mankas.
  • Mi faris kaj plu faras kantotradukojn. Kelkajn mi publikigis en mia TTT-ejo.
  • Se vi interesiĝas pri komputado, Unikodo, farado de TTT-paĝoj kaj simile, vi povas trovi iom da informoj en Esperanto en mia TTT-ejo, sed tiuj fakoj evoluas tre rapide, kaj pluraj el miaj paĝoj jam urĝe bezonas ĝisdatigadon. Eble iam post la nova PMEG-aldono kaj aliaj gravaj taskoj, mi povos denove okupiĝi pri tiuj temoj.
  • Mi kunlaboris ankaŭ pri la Interreta versio de PIV (Plena Ilustrita Vortaro). Ĝi nun troviĝas ĉe vortaro.net. Mi verkis Perl-programon, kiu konvertis (tre pene…) la Word-dosierojn de la papera versio en XML-formon, kiu poste fariĝis la Interreta serĉebla versio. Tute povas esti, ke mi estonte denove laboros pri PIV kaj ties Reta versio.
  • Unu projekto estonta estas traduki la tutan PMEG-on en la Anglan. Tio estos tamen tre ampleksa tasko. Ni vidos…
  • De tempo al tempo mi instruas Esperanton en “karno-spaco”, ekzemple ĉe NASK (mi estos tie ĉi-jare!) kaj SES.
  • Eble mi menciu, ke mi estas membro de la Akademio de Esperanto (de 2001). Tie mi interalie gvidis la laboron pri la Listo de Rekomendataj Landnomoj kaj la Naŭa Oficiala Aldono al la Universala Vortaro.
  • Ĉu mi ion forgesis? Kredeble jes…

Eble vi volas helpi certigi, ke mi povu realigi kiom eble multajn el miaj planoj. Legu pri tio en mia paĝo “Subteni Bertilon”.