Sekvan paĝon! Antaŭan paĝon! Indekson! Instrukcion!

Ĝ —

La 9a el la literoj de Esperanto. Ĝiaj plej oftaj askiigoj estas gx kaj ^g.

Angle: latin letter g with circumflex
Ruse: латинская литера ге с крышей

1996-02-29


Ĝavaskript·o

Simpla lingvo por skribi retprogramojn por TTT, precipe por realigi pliriĉigitajn informmendojn (la demandiloj, la datumbazaj interfacoj) kaj navigajn rimedojn.

Noto. La nomo aludas Ĝavon, sed la rilato estas tre malforta kaj preskaŭ trompa. Tial ni preferas rigardi la formon «Ĝavaskripto» kiel simplan sontransskribon.

Angle: JavaScript

2000-10-25


Ĝav·o, Java

Ĝeneralcela objektema programlingvo, destinita precipe por programado en la Interreto.

Ĝavo aspektas kiel purigita C++ sen homonimigo de operacisimboloj (tamen kun la eblo homonimigi metodojn), sen pluropa heredado kaj troaj altipigoj.

Vd http://purl.oclc.org/net/klivo/gxavo.

Noto. La Usona nomo devenas de kafa marko (kiu, siavice, referencas la Indonezian insulon Javo). Malgraŭ kelka hezito mi preferis transskribi la Usonan prononcon, kio garantias, ke inter la esperantlingvaj prononco kaj skribo ne ekestu diferencoj. (Alvorte, la insulanoj nomas sian insulon [ʤava]; karakterize por la transskriba ĥaoso, en la artikolo «Javo» PIV1 indikas ĝian ĉefurbon … Ĝakarto!)

Angle: Java

1997-07-25


ĝemel*metod·o

Maniero administri memorareon tiel, ke la disponigataj pecoj havas duume rondan longon 2ⁿ, n∈ℕ. Mendo pri m bajtoj da memoro estas priservata per disponigo de memorbloko 2p+1 bajtojn longa, tia ke 2p < m ≤ 2p+1. Se la disponeblaj blokoj estas tro longaj, okazas disduigo de plej mallonga en du ĝemelojn, kaj se necesas, la disduigo ripetiĝas ĝis la ricevo de sufiĉe malgrandaj duonoj. — Ĉe la malokupo de memorpeco ĝi laŭeble reunuiĝas kun sia ĝemelo, tiel ke la bloklongo plu restas potenco de duo.

Angle: buddy system
France: méthode des jumeaux
Ruse: метод близнецов

1996-02-29


Ĝeneral·a Publik·a GNU-Permes·il·o

Juraj kondiĉoj laŭ kiuj estas disponebla libera programaro de FSF kaj de aliaj aŭtoroj kiuj elektas ties principojn. La celo de la GNU-Permesilo estas garantii la liberon de la kreata programaro kaj de ties derivaĵoj.

La oficiala paĝo: http://www.gnu.org/copyleft/gpl.html.

Angle: GNU General Public License, GPL
France: Licence Publique Générale GNU (LGPL)
Itale: Licenza Pubblica Generica GNU
Slovene: Splošno dovoljenje GNU

2000-06-14


ĝeneral·cel·a komput·il·o

Komputilo facile uzebla por komputado en diversaj aplikkampoj.

Angle: general purpose computer
Ruse: универсальная ВМ

1996-02-29


ĝiraf·orel·o·j, lepororeloj —

Ĵargona nomo de dustreka rekta citilo, Askie 34 ("). Kp colsigno.

Angle: rabbit-ears
Ruse: лапки

1996-02-29


ĝis

En Paskalo, rezervita vortosimbolo uzata en finkondiĉa iteracio. Por la periferiaĵoj mankaj je «ĝ» oni povus uzi la transskribon GXIS.

Angle: until
France: jusqua ← jusqu'à
Ruse: до

1996-02-29


ĝis·baz·a komplement·o

Ĉe la aritmetikado en b-uma nombrosistemo super la entjeroj ne pli ol l ciferojn longaj, la ĝisbaza komplemento de nombro n estas tia entjero ñ, ke n+ñ=bl; do, la laŭcifera komplemento plus 1. Pro eventuala malprunto oni ne povas kalkuli la ciferojn de ĝisbaza komplemento sendepende unu je la aliaj; ekz-e en la dekuma nombrosistemo, ¬~7480 = 2519+1 = 2520. Ĝisbaza komplemento ofte servas estkiel komplementa prezento de negativaj nombroj. Speciale: komplemento ĝis du, komplemento ĝis dek. Kp laŭcifera komplemento.

Angle: radix complement
France: complément à la base
Germane: Basiskomplement, B-Komplement
Ruse: точное дополнение

1996-02-29


ĝis·dat·a

Kiu konformas al la plej ĵusaj ŝanĝoj, al la kuranta stato. Kp eksdata.

Angle: up-to-date

2000-10-25


ĝis·dat·ig·i [Pfei], aktualigi [Ber85, MMES, Pfei] —

Ŝanĝi iujn valorojn (en datumaro) konforme al novaj informoj.

Noto. Malgraŭ la influo de la angla, oni ne misuzu «ĝisdatigi» por ĉia ajn modifado.

Angle: update
France: mettre à jour
Ruse: обновлять, модифицировать

1996-02-29


ĝis·dat·ig·o de dosier·o, dosiertenado —

Ŝanĝo de datumanoj en aplikkampa dosiero, ne koncernanta la dosieraranĝon aŭ la pragmatikan funkcion de la dosiero. Surbaze de la kuranta stato de la ĉefdosiero (= patra dosiero) kaj de la informoj el transakcia dosiero estiĝas ĝisdata versio de la ĉefdosiero (ida dosiero).

Angle: file updating
Germane: Dateiaktualisierung, Dateifortschreibung
Ruse: ведение файла

1996-02-29


ĝis·rand·ig·o [KKV] —
  1. (Pri memoro:) Ĉe memorgenerado, disponigo de memorpeco kies origino estas oportuna por operaciado (ekz-e disponigo de bajto havanta paran adreson, se tiaj bajtoj estas pli oportune adreseblaj).
  2. (Pri valoro:) Ŝovo de la enhavo de reĝistro dekstren aŭ maldekstren ĝis rando de valorzono, konforme al la reguloj de la koncerna prezentomaniero. Vd nivelado.
  3. Lib.: Vd ĝisrandigo dekstren.

Angle: alignment
Ruse: выравнивание

1996-02-29


ĝis·rand·ig·o dekstr·e·n

Parto de horizontala alkadrigo, glatigo de la dekstra rando de teksta paĝo. Kp dekstremigo, hirta dekstro.

Angle: right justify, flush right
France: cadrage à droit
Ruse: выключка вправо, выравнивание по правому краю

1996-02-29


ĝis-strek·o [PMEG], nombra haltostreko —

Lib.: Mezlonga streko (–), uzata en tipografio por signi intervalon ekz-e en «L. L. Zamenhof, 1859–1917»; «pĝ 13–34», «la kongreso okazos en julio–aŭgusto» ktp (Unikode 16u2013). Kp minuso, streketo, haltostreko.

Angle: en-dash
France: tiret
Ruse: цифровое тире

1996-04-11


ĝust*ig·o
  1. Komp.: Serĉado kaj korektado de eraroj en konstruata programo (sencimigo), iam ankaŭ ĝia akomodado al apliko. Vd erarserĉilo.
  2. Teĥnike: Funkciigo de aparato, precipe per akomodado.

Angle: debugging, checkout
France: mise à point, débogage
Germane: Austesten, Ausprüfen
Ruse: отладка

1996-02-29


Sekvan paĝon Indekson Instrukcion