PMEG 2022
12.2.6. N por aliaj signifoj
N-komplementoj kaj N-priskriboj montras plej ofte mezuron, tempopunkton aux direkton, sed iafoje tia N-frazparto montras alian rolon, por kiu oni normale uzas rolvorteton:
Mi ridas je lia naiveco.FE.29 = Mi ridas pro lia naiveco.FE.29 = Mi ridas lian naivecon.FE.29
Neniam sxi miros pri/pro/je sia propra malaltigxo. → Neniam sxi miros sian propran malaltigxon.M.178
Teorie oni povas cxiam anstatauxigi la rolvorteton je per N, laux regulo en la Fundamenta Gramatiko.
Pozicio «
N-finajxo estas suficxe ofte uzata por montri pozicion de parto (ofte korpoparto). Teorie N tiam anstatauxas la rolvorteton je, sed praktike la alternativo al N estas kun en tiaj esprimoj. Tia N-komplemento cxiam kunlaboras kun esprimo de pozicio aux direkto:
Cxu vi permesos al mi pendigi tiun cxi kanajlon sub la cxielo la kapon malsupren?Rt.70 = ...kun (aux je) la kapo malsupren.
Cxu vi pensas, ke Dio permesos, ke unu sola homo [...] renversu cxion la supron malsupren?Rt.130
Oni povus ankaux diri, ke havante, tenante, metinte aux simile estas subkomprenata. Tiam temas pri objekto:
Li sidis (havante) la brakojn kunmetitaj.
Li haltis dum momento, (tenante) la kapon klinita iom flanken.
Se la posta pozicia esprimo estas A-vorto (klinita, kunmetitaj), gxi ne havu N-finajxon, cxar gxi estas perverba priskribo de la objekto, kvankam la verbo (en participa formo) estas subkomprenata.