1996-02-29
Germana komputikisto, nun vivanta en Svedio, aŭtoro de pluraj el la Leksikonaj artikoloj (vd Dankesprimoj), multe kontribuinta al la plibonigo de la verko. Vd lian hejmpaĝon.
1996-02-29
Firmaa normo de Majkrosoft pri signaro entenanta 652 signojn sufiĉajn por la skriboj de la Eŭropaj lingvoj, inklude la slavajn, la grekan kaj la turkan (la kodpaĝaj n-roj 1250, 1251, 1252, 1253, kaj 1254). WGL4 estas bazita sur la kapablo de Windows adresi (almenaŭ el iuj aplikaĵoj) signojn de TTF-tiparoj per ilia Unikoda dubajta kodono.
La uzanto povas ŝargi unu WGL-tiparon, kaj ŝalti la kodpaĝojn laŭplaĉe; en TTT bona retumilo aŭtomate kombinas signojn el diversaj kodpaĝoj.
La literoj de Esperanto ankaŭ enestas, kvankam uzi ilin eblas ne ĉiam. Ili disponeblas ĉe foliumado de TTT-paĝoj, sed oni ne povas senpere klavi kaj printi ilin (ĉar la koncernaj peliloj malhavas kodpaĝon por ili). Feliĉe, Jurio Finkel verkis pakaĵon kiu solvas tiun problemon (http://www.esperanto.mv.ru/Download/ek.zip).
Vd la informojn ĉe la Majkrosofta servilo.
Senpagaj WGL4-tiparoj troveblas apude.
1998-07-26
2001-06-17
Svisa komputikisto, nask. 1934, aŭtoro de multaj sukcesaj programlingvoj (ALGOL-W, Eŭlero, Paskalo, MODULA, Oberono); vd ankaŭ problemo pri ok damoj. Vd http://www.cs.inf.ethz.ch/~wirth/, http://www.newcollege.co.uk/SOL/CURRIC/CSCI/LANGS/MODULAR/WIRTH.HTM.
1996-02-29
1996-02-29
Iniciato krei mondskalan hipermedion por ebligi al dise loĝantaj uzuloj unuece atingi grandan datuman universon. La projekton iniciatis Tim Berners-Lee el CERN (Eŭropa esplor-centro pri nuklea fiziko), kiel komunikilon por la membroj de tiu internacia instituto (ekde marto 1989). Oni povas legi WWW-on se oni(a komputilo) havas retkonekton al la Interreto kaj t.n. «klientan programon» aŭ «WWW-legilon» (foliumilon), kiaj ekz-e Navigilo aŭ Esplorilo (por grafikaj terminaloj) aŭ Linko (por fikssignaraj terminaloj).
Vd http://www.boutell.com/faq/ (anglalingva respondaro).
Ĉiu WWW-legilo devas kompreni la lingvon HTML, uzatan por prezenti hipertekstojn.
En WWW troveblas pli ol 13500 paĝoj en Esperanto, ekz-e http://www.esperanto.net/veb/, http://www.esperanto.org, http://www.esperanto.net/veb/flavaj-pagxoj.html, kaj multaj el ili estas arigitaj en ringon. Cetere, sufiĉas serĉi per la regulesprimo «+kaj +la +kiu +estas» uzante serĉilon kia Alta Vista.
Noto. En Esperanto por «WWW» tre oftas la tradukita nomo «TTT». Ankaŭ vd vuo, Teksaĵo.
1998-10-05