(2) X (prononcu [ikso]) —
Ω Fenestrosistemo uzata precipe — sed ne nur — en Uniksaj komputilaj retoj. X estas «rete travidebla»: programo povas plenumiĝi sur unu maŝino dum ĝia eneligo okazas en fenestro sur la ekrano de alia maŝino, al kiu ĝi estas ligita per komputila reto. La du (aŭ pli da) koncernaj komputiloj povas esti de tute malsama tipo. Alia interesa eco de X estas ke multajn X-programojn facilas alilingvigi, ekz-e traduki ĉiujn mesaĝojn por la uzulo el la angla al Esperanto.
M. Weichert.
1996-11-16
Ekrana adaptilo disponiganta 256 kolorojn kun la distingivo 1024×768 rastrumeroj, aŭ 65536 kolorojn kaj 640×480 rastrumerojn (kp SVGA).
Noto. De la angla eXtended Graphics Array.
1996-10-12
Vd sub iksismo.
1996-02-29