Esperantaj literoj en TTT
Kiam oni faras TTT-pagxojn en Esperanto, oni devas elekti, kiel skribi la supersignajn literojn de Esperanto:
-
Unikodo. Ekde versio 4 de HTML, la norma maniero prezenti ne nur Esperanton, sed cxiujn lingvojn de la mondo, estas Unikodo. Komprenas Unikodon nuntempe preskaux cxiuj TTT-legiloj. Tial pli kaj pli multaj Esperantaj TTT-pagxoj uzas Unikodon. Nuntempe tiaj pagxoj praktike cxiam funkcias perfekte sen instalado de specialaj Esperantaj tiparoj. Jen detala instrukcio, kiel fari Unikodajn Esperanto-pagxojn.
-
Surogataj sistemoj. Pro tio, ke Unikodo ankoraux ne estas uzebla por absolute cxiuj, iuj preferas prezenti la Esperantajn literojn laux surogata sistemo. Jen detala instrukcio, kiel fari surogatajn Esperanto-pagxojn.
-
Latino 3 (ISO-8859-3). Ankaux Latino 3 estas internacia signokoda normo. Gxi enhavas la Esperantajn literojn, sed ne cxiuj TTT-legiloj bone subtenas Latinon 3, kaj iuj instancoj ecx rekte malrekomendas uzi tiun kodon. Antauxe Latino 3 estis serioza alternativo, sed laux mi gxi nuntempe ne plu estas bona elekto. Antauxe mi cxi tie donis klarigojn, kiel fari Latino-3-ajn TTT-pagxojn, sed mi nun forprenis tiujn klarigojn. Uzu Unikodon aux surogatan skribon.