La Kameleono

Programeto por Esperantaj literoj en TTT-pagxoj

Atentu: La Kameleono estas eksdata kaj ne plu uzinda programo. La kodo estas tre malnova kaj ne plu gxisdatigata. Krome gxi nuntempe estas multege malpli bezonata ol gxi siatempe estis.

Se vi havas TTT-ejon kun multaj pagxoj en Esperanto, vi konas la problemon. La supersignajn Esperantajn literojn oni povas prezenti en pluraj malsamaj manieroj: laux Unikodo, laux Latino 3, laux la Fundamenta H-sistemo, laux la X-sistemo k.t.p. k.t.p. Ne cxiuj legantoj povas vidi gxustajn Esperantajn literojn laux Unikodo aux Latino 3, kaj cxiu havas sian preferon pri plej bona surogata sistemo. Se oni volas placxi al plejeble multe da legantoj, oni devas havi plurajn versiojn de siaj pagxoj, eble laux Unikodo kaj X-sistemo, aux eble laux Latino 3 kaj H-sistemo, aux eble oni havu ecx pli ol du variantojn. Sed se la pagxoj estas multaj kaj grandaj, la diskospaco ne suficxas. Kaj se oni bezonas ofte sxangxi la pagxojn, labori per pluraj versioj de cxiu pagxo estas granda gxeno.

La Kameleono povas forigi tiujn problemojn. Se oni povas uzi gxin en sia TTT-ejo, suficxas havi unu solan version de cxiu pagxo, sed tamen cxiu leganto povas mem elekti, kiel la Esperantaj literoj prezentigxu. La Kameleono povas prezenti TTT-pagxojn laux pli ol dek sistemoj por la supersignaj literoj.

Ekzistas tri Kameleonoj:

  • CGI-Kameleono en la lingvo Perlo
  • ASP-Kameleono en la lingvo VBSkripto
  • ASP-Kameleono en la lingvo Perlskripto (speciala formo de Perlo por uzado en ASP-pagxoj)

La tri Kameleonoj funkcias en la sama maniero. Elektu inter ili laux la ebloj cxe via servilo.

“mod_perl”

La CGI-Kameleono nun funkcias ankaux en la regximo “mod_perl” en Apache-serviloj. Povas esti, ke la Kameleno ecx ruligxas pli rapide en “mod_perl”.

Elsxutu kaj provu la Kameleonon!

Elsxutu la Kameleonan paketon, malpaku per zip-programo, legu la instrukcion, testu la programeton, kaj eble instalu gxin por via TTT-pagxaro.

Se vi havos problemojn, skribu al mi, kaj mi provos helpi: “bertilow” cxe “gmail.com”.