Listo de cxiuj kantotradukoj

Azil’ en Paradizo

Origina titolo: Asyl im Paradies

Muziko: Hassbecker, Barton, Danz.

Origina teksto: Danz

Esperanta traduko: Birke Dockhorn kaj Bertilo Wennergren

Endormigxis la horlogxo
Mi pendas loze sen koncern’
Sxtorm’ pelis min tre malproksimen
Sur la mar’, la maro de l’ etern’

Donu al mi cxi en Paradiz’
Azilon for de la vent’
Lasu al mi en la Paradiz’
Ripozi dolcxe nur dum moment’

Embuskas tie viaj manoj
Kaj tiras suben min
Abunda, profunda mar’ senfunda
En via kis’ sen fin’

Donu al mi...

Auxdigxas vokoj, sercxad’ en cxiuj lokoj
Ekbrulas fajroj cxe la strand’
Diru vi, ke nenio ajn
Tiros min re, al tiu land’

Donu al mi...