Listo de cxiuj kantotradukoj

Blua trajnvagono

Origina titolo: Голубой Вагон (Goluboj Vagon)

Muziko kaj origina teksto: Владимир Яковлевич Шаинский (Vladimir Jakovlevicx Sxainskij)

Esperanta traduko: “kadavraverkisto”, Bertilo Wennergren kaj Alena Adler.

Malrapide kuras nia tempo for,
Ecx minuton ne revidas ni.
Kvankam la pasinto mankas al la kor’,
La venonto nepre bonos pli.

Glata kaj rekta voj’
Antaux ni sternas sin,
Pike al la cxiel’ cxe la horizont’.
Cxiu ajn, cxiu ajn
kredas je bona fin’,
Portas nin, portas nin.
blua trajnvagon’.

Eble, senbezone ni malpacis cxi,
Pagxon fermos kalendara flu’.
Al kuniroj novaj foliumu gxi...
He, stiristo, ne retenu plu!

Sentas mi la batojn sur la reloj tre
Fulme kuras nia vagonar’
Ahx, ankoraux tago jam finigxas. Ve!
Gxi bonvolu dauxri plu dum jar’