Listo de cxiuj kantotradukoj

Fajra rugx’ kaj cxiela blu’

Origina titolo: Scarborough Fair

Muziko kaj origina teksto: Paul Simon (laux Angla popolkanto)

Esperanta teksto: Bertilo Wennergren

Se vi iros laux tiu cxi voj’
Fajra rugx’ kaj cxiela blu’
Salutojn portu al la frauxlinoj
kiujn amis mi, sed ne plu

Se ili nagxos en polvo de l’ ter’
Fajra rugx’ kaj cxiela blu’
Kaj piediros sur la river’
Mi reamos, timu ne plu

Se ili faros gitaron el sxton’
Fajra rugx’ kaj cxiela blu’
Kun kordoj kiuj vibras sen son’
Mi reamos, timu ne plu

Se ili nombros la stelojn por mi
Fajra rugx’ kaj cxiela blu’
Dum brilas jam la sun’ super ni
Mi reamos, timu ne plu

Se vi iros laux tiu cxi voj’
Fajra rugx’ kaj cxiela blu’
Salutojn portu al la frauxlinoj
kiujn amis mi, sed ne plu