Listo de cxiuj kantotradukoj

Fragila

Origina titolo: Fragile

Muziko kaj origina teksto: Sting

Esperanta traduko: Bertilo Wennergren

Post unuigx’ de karno kaj de sxtal’
Sune rugxa sango fluas el la Gral’

Morgauxa pluv’ makulojn lavos for
Sed cxiam restos spuroj en la kor’

Cxu tio estis la ekstrem’
De pruvo por la teorem’?
Ke en la finkalkulo de perforto restas nul’

Jen kanto cxe la lasta pacrempar’
Memoru gxin, fragila homar’

Plu kaj plu persista flu’
Cxiela plorad’ cxiela plorad’
Plu kaj plu atentu nur
Fragila homar’ fragila homar’

Plu kaj plu persista flu’
Cxiela plorad’ cxiela plorad’
Plu kaj plu atentu nur
Fragila homar’ fragila homar’
Fragila homar’ fragila homar’