Listo de cxiuj kantotradukoj

La Amo de la Fisxkaptisto

Origina titolo: Die Liebe des Fischers

Muziko kaj origina teksto: Gerhard Schöne

Esperanta traduko: Bertilo Wennergren kaj Birke Dockhorn

Fisxoj fugxis sub la sxtonojn. Suno kasxis sin.
Fisxkaptisto juna venis re je l’ tagofin’.
En mantelo nigra lin atendis cxe l’ haven’
la jugxisto de l’ cxeftero. Li parolis jen:

Oni kaptis junedzinon vian cxe la far’,
adultantan kun fremdulo fian sen kompar’.
Laux kutim’ insula je matena kri’ de kok’
ni sxin pusxos en la morton de la monta rok’.

Pregxis juna fisxkaptist’ en malfelicxa hor’:
“Koro, el la brusto mia nun ne saltu for!”

Nokte grimpis li kuragxe sur la rokomur’,
super la abismo ligis reton de sekur’.
Sxtopis cxion li per pajlo kaj per brancxetar’,
kaj la tuton kovris li per fojno sen avar’.

Kiam la unua lumo venis de la sun’,
oni pusxis sxin. Sxi falis, sed al mola pun’.

Cxar la reto de pardona amo kaptis sxin.
Fisxoj ludis sub la sxtonoj. Suno montris sin.